0:00:00.988,0:00:03.983 Hodiaŭ mi havas nur unu peton. 0:00:03.983,0:00:07.373 Ne diru al mi, ke mi estas normala. 0:00:07.373,0:00:11.749 Kaj nun, lasu min prezenti miajn fratojn. 0:00:11.749,0:00:14.015 Remi, 22-jara, estas altstatura 0:00:14.015,0:00:16.979 kaj tre bela. Li ne parolas, 0:00:16.979,0:00:20.907 sed ja komunikas ĝojon per maniero 0:00:20.907,0:00:25.190 pri kio kelkaj el la plej elokventaj homoj nur revas. 0:00:25.190,0:00:27.833 Remi ja scias kio estas amo. 0:00:27.833,0:00:32.215 Li dividas ĝin senkondiĉe, ĉiacirkunstance. 0:00:32.215,0:00:35.735 Li ne avaras pri ĝi. Li ne vidas haŭtkoloron, 0:00:35.735,0:00:39.056 prifajfas religiajn malsamecojn, kaj imagu: 0:00:39.056,0:00:42.311 li neniam diris mensogon. 0:00:42.311,0:00:44.792 Kiam li kantas kantojn el nia infanaĝo, 0:00:44.792,0:00:47.655 provante eldiri vortojn, kiujn eĉ mi forgesis, 0:00:47.655,0:00:49.879 li memorigas al mi iun gravaĵon: 0:00:49.879,0:00:52.432 tre malmulte oni konas la cerbon, kaj ĉio 0:00:52.432,0:00:56.007 kio restas por malkovri prie estas sendube mirinda. 0:00:56.007,0:01:01.744 Samuel, 16-jara, ankaŭ altstatura kaj belega, 0:01:01.744,0:01:05.528 havas memoron nekredeble akran 0:01:05.528,0:01:08.076 kvankam tre elekteman. 0:01:08.076,0:01:11.844 Li ne memoras, ĉu li ŝtelis mian ĉokoladplaton, 0:01:11.844,0:01:15.134 sed scias kiam oni aperigis ĉiun kanton en mia iPod, 0:01:15.134,0:01:17.533 konversaciojn inter ni kiam li estis 4-jara, 0:01:17.533,0:01:21.004 kiam li pisis ĉe miaj brakoj[br]dum la unua elsendo de la Teletubbies, 0:01:21.004,0:01:24.412 kaj la naskiĝtagon de Lady Gaga. 0:01:24.412,0:01:27.149 Ili ŝajnas ja eksterordinaraj, ĉu ne? 0:01:27.149,0:01:30.173 Ve, la plejmulto ne konsentas prie. 0:01:30.173,0:01:32.909 Fakte, ĉar iliaj mensoj ne akordas 0:01:32.909,0:01:35.645 kun la normaleco trudita de la socio, 0:01:35.645,0:01:38.583 oni ofte ignoras kaj miskomprenas ilin. 0:01:38.583,0:01:42.349 Sed tio, kio kuraĝigis min kaj spronis[br]mian rezolutecon 0:01:42.349,0:01:44.669 estas ke malgraŭ ĉio, 0:01:44.669,0:01:47.583 malgraŭ, ke oni ne vidas ilin kiel ordinaruloj, 0:01:47.583,0:01:50.095 nur unu aĵo tio povas signifi: 0:01:50.095,0:01:53.470 ja eksterordinaraj ili estas -- 0:01:53.470,0:01:57.693 aŭtismaj kaj eksterordinaraj. 0:01:57.693,0:02:02.144 Se vi ne klare konas la vorton "aŭtismo", 0:02:02.144,0:02:06.046 temas pri komplika psika perturbo,[br]kiu inhibas socian komunikadon, 0:02:06.046,0:02:09.734 lernadon kaj foje korpan lertecon. 0:02:09.734,0:02:12.549 Ĝi manifestiĝas malsame ĉe ĉiu individuo, 0:02:12.549,0:02:15.230 kaj pro tio, Remi tiom malsamas ritate al Sam. 0:02:15.230,0:02:17.864 Tramonde, ĉiu 20 minutojn oni diagnozas ĉe iu 0:02:17.864,0:02:20.734 aŭtismon, kaj kvankam ĝi estas unu el la plej rapide 0:02:20.734,0:02:23.877 kreskantaj perturboj de la disvolviĝo tutmonde, 0:02:23.877,0:02:27.053 oni konas nek ĝian kaŭzon nek ĝian kuracmetodon. 0:02:27.053,0:02:30.318 Mi ne memoras kiam mi ekrenkontis aŭtismon, 0:02:30.318,0:02:33.397 sed ne povas memori tagon sen ĝia ĉeesto. 0:02:33.397,0:02:35.782 Nur trijara mi estis kiam alvenis mia frato, 0:02:35.782,0:02:38.046 kaj ege entuziasmis min 0:02:38.046,0:02:41.149 trovi novan estaĵon en mia vivo. 0:02:41.149,0:02:43.878 Post kelkaj monatoj, 0:02:43.878,0:02:46.263 mi komprenis, ke li estas malsama. 0:02:46.263,0:02:48.469 Li ade kriegis. 0:02:48.469,0:02:51.556 Li ne volis ludi, kiel la aliaj beboj, 0:02:51.556,0:02:53.502 fakte, li ne ŝajnis 0:02:53.502,0:02:56.387 tre interesita pri mi ĉiumaniere. 0:02:56.387,0:03:00.367 Remi vivis en mondo propra, kie li regis[br]per siaj propraj reguloj, 0:03:00.367,0:03:02.573 kaj ĉerpis plezuron en ĉiajn ajn detaletojn, 0:03:02.573,0:03:05.096 kiel envicigi ludilaŭtojn ĉirkaŭ la ĉambro 0:03:05.096,0:03:06.773 kaj kontempli la lavmaŝinon 0:03:06.773,0:03:10.155 kaj manĝi ĉiun ajn, kiu aperis intertempe. 0:03:10.155,0:03:13.900 Maljuniĝante, li fariĝis eĉ pli distinga, 0:03:13.900,0:03:16.583 kaj la malsamecoj fariĝis pli kaj pli evidentaj. 0:03:16.583,0:03:20.035 Sed malgraŭ la ekkoleregoj kaj frustroj 0:03:20.035,0:03:22.804 kaj la konstanta hiperagemeco 0:03:22.804,0:03:25.396 vidiĝis io vere senkompara: 0:03:25.396,0:03:29.364 pura kaj naiva eco, knabo kiu vidas la mondon 0:03:29.364,0:03:34.995 sen antaŭjuĝo, kaj neniam mensogas. 0:03:34.995,0:03:38.076 Eksterordinare. 0:03:38.076,0:03:39.863 Mi ne povas nei, ke nia familio 0:03:39.863,0:03:42.595 spertis malfacilaĵojn, momentojn, 0:03:42.595,0:03:45.708 kiam mi deziris, ke ili estu ĝuste kiel mi. 0:03:45.708,0:03:48.492 Sed pensante pri tio, kion ili lernigis min 0:03:48.492,0:03:52.332 pri individueco, kaj komunikado, kaj amo, 0:03:52.332,0:03:55.669 mi konstatas, ke kelkajn aferojn 0:03:55.669,0:04:00.067 mi ne interŝanĝus kontraŭ normaleco. 0:04:00.067,0:04:05.220 Normaleco ignoras la belecon,[br]kiun senkompareco donas, 0:04:05.220,0:04:08.549 kaj esti malsame ne signifas esti mise. 0:04:08.549,0:04:12.387 Oni povas pravi ja malsammaniere. 0:04:12.387,0:04:16.204 Kaj se io estas komprenigenda al Remi 0:04:16.204,0:04:18.530 kaj al Sam 0:04:18.530,0:04:20.257 kaj al vi, 0:04:20.257,0:04:24.053 ĝi estas, ke normaleco ne nepras. 0:04:24.053,0:04:28.036 Oni povas estis ja eksterordinara. 0:04:28.036,0:04:30.117 Aŭtismaj aŭ ne, 0:04:30.117,0:04:32.327 niaj propraj ecoj -- 0:04:32.327,0:04:36.695 Naturo dotis ĉiun el ni! Ni ĉiuj dividas ian doton, 0:04:36.695,0:04:40.159 kaj sincere, la strebado al normaleco 0:04:40.159,0:04:43.156 estas envere forigo de ebleco. La ebleco 0:04:43.156,0:04:47.496 esti eksterordinare, progresi, ŝanĝi 0:04:47.496,0:04:51.375 vanuas ekde oni provas estis kiel ĉiuj. 0:04:51.375,0:04:54.607 Mi petas vin -- ne diru, ke mi normalas. 0:04:54.607,0:04:57.080 Dankon. (Aplaŭdoj) 0:04:57.080,0:04:59.793 (Aplaŭdoj)