< Return to Video

Tion, kion mi lernis dank'al miaj aŭtismaj fratoj

  • 0:01 - 0:04
    Hodiaŭ mi havas nur unu peton.
  • 0:04 - 0:07
    Ne diru al mi, ke mi estas normala.
  • 0:07 - 0:12
    Kaj nun, lasu min prezenti miajn fratojn.
  • 0:12 - 0:14
    Remi, 22-jara, estas altstatura
  • 0:14 - 0:17
    kaj tre bela. Li ne parolas,
  • 0:17 - 0:21
    sed ja komunikas ĝojon per maniero
  • 0:21 - 0:25
    pri kio kelkaj el la plej elokventaj homoj nur revas.
  • 0:25 - 0:28
    Remi ja scias kio estas amo.
  • 0:28 - 0:32
    Li dividas ĝin senkondiĉe, ĉiacirkunstance.
  • 0:32 - 0:36
    Li ne avaras pri ĝi. Li ne vidas haŭtkoloron,
  • 0:36 - 0:39
    prifajfas religiajn malsamecojn, kaj imagu:
  • 0:39 - 0:42
    li neniam diris mensogon.
  • 0:42 - 0:45
    Kiam li kantas kantojn el nia infanaĝo,
  • 0:45 - 0:48
    provante eldiri vortojn, kiujn eĉ mi forgesis,
  • 0:48 - 0:50
    li memorigas al mi iun gravaĵon:
  • 0:50 - 0:52
    tre malmulte oni konas la cerbon, kaj ĉio
  • 0:52 - 0:56
    kio restas por malkovri prie estas sendube mirinda.
  • 0:56 - 1:02
    Samuel, 16-jara, ankaŭ altstatura kaj belega,
  • 1:02 - 1:06
    havas memoron nekredeble akran
  • 1:06 - 1:08
    kvankam tre elekteman.
  • 1:08 - 1:12
    Li ne memoras, ĉu li ŝtelis mian ĉokoladplaton,
  • 1:12 - 1:15
    sed scias kiam oni aperigis ĉiun kanton en mia iPod,
  • 1:15 - 1:18
    konversaciojn inter ni kiam li estis 4-jara,
  • 1:18 - 1:21
    kiam li pisis ĉe miaj brakoj
    dum la unua elsendo de la Teletubbies,
  • 1:21 - 1:24
    kaj la naskiĝtagon de Lady Gaga.
  • 1:24 - 1:27
    Ili ŝajnas ja eksterordinaraj, ĉu ne?
  • 1:27 - 1:30
    Ve, la plejmulto ne konsentas prie.
  • 1:30 - 1:33
    Fakte, ĉar iliaj mensoj ne akordas
  • 1:33 - 1:36
    kun la normaleco trudita de la socio,
  • 1:36 - 1:39
    oni ofte ignoras kaj miskomprenas ilin.
  • 1:39 - 1:42
    Sed tio, kio kuraĝigis min kaj spronis
    mian rezolutecon
  • 1:42 - 1:45
    estas ke malgraŭ ĉio,
  • 1:45 - 1:48
    malgraŭ, ke oni ne vidas ilin kiel ordinaruloj,
  • 1:48 - 1:50
    nur unu aĵo tio povas signifi:
  • 1:50 - 1:53
    ja eksterordinaraj ili estas --
  • 1:53 - 1:58
    aŭtismaj kaj eksterordinaraj.
  • 1:58 - 2:02
    Se vi ne klare konas la vorton "aŭtismo",
  • 2:02 - 2:06
    temas pri komplika psika perturbo,
    kiu inhibas socian komunikadon,
  • 2:06 - 2:10
    lernadon kaj foje korpan lertecon.
  • 2:10 - 2:13
    Ĝi manifestiĝas malsame ĉe ĉiu individuo,
  • 2:13 - 2:15
    kaj pro tio, Remi tiom malsamas ritate al Sam.
  • 2:15 - 2:18
    Tramonde, ĉiu 20 minutojn oni diagnozas ĉe iu
  • 2:18 - 2:21
    aŭtismon, kaj kvankam ĝi estas unu el la plej rapide
  • 2:21 - 2:24
    kreskantaj perturboj de la disvolviĝo tutmonde,
  • 2:24 - 2:27
    oni konas nek ĝian kaŭzon nek ĝian kuracmetodon.
  • 2:27 - 2:30
    Mi ne memoras kiam mi ekrenkontis aŭtismon,
  • 2:30 - 2:33
    sed ne povas memori tagon sen ĝia ĉeesto.
  • 2:33 - 2:36
    Nur trijara mi estis kiam alvenis mia frato,
  • 2:36 - 2:38
    kaj ege entuziasmis min
  • 2:38 - 2:41
    trovi novan estaĵon en mia vivo.
  • 2:41 - 2:44
    Post kelkaj monatoj,
  • 2:44 - 2:46
    mi komprenis, ke li estas malsama.
  • 2:46 - 2:48
    Li ade kriegis.
  • 2:48 - 2:52
    Li ne volis ludi, kiel la aliaj beboj,
  • 2:52 - 2:54
    fakte, li ne ŝajnis
  • 2:54 - 2:56
    tre interesita pri mi ĉiumaniere.
  • 2:56 - 3:00
    Remi vivis en mondo propra, kie li regis
    per siaj propraj reguloj,
  • 3:00 - 3:03
    kaj ĉerpis plezuron en ĉiajn ajn detaletojn,
  • 3:03 - 3:05
    kiel envicigi ludilaŭtojn ĉirkaŭ la ĉambro
  • 3:05 - 3:07
    kaj kontempli la lavmaŝinon
  • 3:07 - 3:10
    kaj manĝi ĉiun ajn, kiu aperis intertempe.
  • 3:10 - 3:14
    Maljuniĝante, li fariĝis eĉ pli distinga,
  • 3:14 - 3:17
    kaj la malsamecoj fariĝis pli kaj pli evidentaj.
  • 3:17 - 3:20
    Sed malgraŭ la ekkoleregoj kaj frustroj
  • 3:20 - 3:23
    kaj la konstanta hiperagemeco
  • 3:23 - 3:25
    vidiĝis io vere senkompara:
  • 3:25 - 3:29
    pura kaj naiva eco, knabo kiu vidas la mondon
  • 3:29 - 3:35
    sen antaŭjuĝo, kaj neniam mensogas.
  • 3:35 - 3:38
    Eksterordinare.
  • 3:38 - 3:40
    Mi ne povas nei, ke nia familio
  • 3:40 - 3:43
    spertis malfacilaĵojn, momentojn,
  • 3:43 - 3:46
    kiam mi deziris, ke ili estu ĝuste kiel mi.
  • 3:46 - 3:48
    Sed pensante pri tio, kion ili lernigis min
  • 3:48 - 3:52
    pri individueco, kaj komunikado, kaj amo,
  • 3:52 - 3:56
    mi konstatas, ke kelkajn aferojn
  • 3:56 - 4:00
    mi ne interŝanĝus kontraŭ normaleco.
  • 4:00 - 4:05
    Normaleco ignoras la belecon,
    kiun senkompareco donas,
  • 4:05 - 4:09
    kaj esti malsame ne signifas esti mise.
  • 4:09 - 4:12
    Oni povas pravi ja malsammaniere.
  • 4:12 - 4:16
    Kaj se io estas komprenigenda al Remi
  • 4:16 - 4:19
    kaj al Sam
  • 4:19 - 4:20
    kaj al vi,
  • 4:20 - 4:24
    ĝi estas, ke normaleco ne nepras.
  • 4:24 - 4:28
    Oni povas estis ja eksterordinara.
  • 4:28 - 4:30
    Aŭtismaj aŭ ne,
  • 4:30 - 4:32
    niaj propraj ecoj --
  • 4:32 - 4:37
    Naturo dotis ĉiun el ni! Ni ĉiuj dividas ian doton,
  • 4:37 - 4:40
    kaj sincere, la strebado al normaleco
  • 4:40 - 4:43
    estas envere forigo de ebleco. La ebleco
  • 4:43 - 4:47
    esti eksterordinare, progresi, ŝanĝi
  • 4:47 - 4:51
    vanuas ekde oni provas estis kiel ĉiuj.
  • 4:51 - 4:55
    Mi petas vin -- ne diru, ke mi normalas.
  • 4:55 - 4:57
    Dankon. (Aplaŭdoj)
  • 4:57 - 5:00
    (Aplaŭdoj)
Title:
Tion, kion mi lernis dank'al miaj aŭtismaj fratoj
Speaker:
Faith Jegede
Description:

Faith Jegede parolas pri siaj du fratoj. Ambaŭ estas aŭtismaj kaj... eksterordinaraj. En tiu ĉi prelego el TED Talent Search, ŝi amuze kaj emocie kuraĝigas nin vivi preter tio, kio estas normala.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
05:20

Esperanto subtitles

Revisions

  • Revision 9 Edited (legacy editor)
    Dimitra Papageorgiou