< Return to Video

J'attendrai le suivant.... de Philippe Orreindy (Mi atendos la venontan)

  • 0:47 - 0:50
    Gesinjoroj, fraŭlinoj, bonan vesperon.
  • 0:50 - 0:51
    Pardonu, se mi ĝenas vin.
  • 0:51 - 0:56
    Mi scias, ke vi estas ege okupitaj ĉi-momente.
  • 0:56 - 0:59
    Unue, mi pardonpetas kaj mi prezentas min.
  • 0:59 - 1:02
    Mia nomo estas Antoine kaj mi estas 29-jara.
  • 1:02 - 1:05
    Ne zorgu, mi ne petos monon.
  • 1:05 - 1:10
    Mi estas ĉi-tie ĉi-vespere
    ĉar mi legis en revuo antaŭ nelonge,
  • 1:10 - 1:17
    ke estas en Francio
    ĉirkaŭ 5 milionoj da needziniĝintaj virinoj.
  • 1:17 - 1:20
    Kie estas ili?
  • 1:20 - 1:23
    Baldaŭ estos 3 jaroj kaj duono, ke mi estas sola.
  • 1:23 - 1:26
    Mi ne hontas diri tion sed mi jam lacas.
  • 1:26 - 1:29
    Pasi vesperojn antaŭ la mikroonda bakujo,
  • 1:29 - 1:32
    spekti stultajn televidprogramojn.
  • 1:32 - 1:34
    Kia vivo.
  • 1:34 - 1:37
    Minitel, Interreto, por poste atendi vane,
  • 1:37 - 1:39
    tio ne interesas min.
  • 1:39 - 1:43
    Mi estas komputikisto, mi havas bonan salajron,
  • 1:43 - 1:46
    po 2.600€ monate.
  • 1:46 - 1:52
    Mi estas sufiĉe sportema, mi bone kuiras...
  • 1:53 - 1:55
    ridu, se vi volas...
  • 1:55 - 1:58
    mi kredas je feliĉo.
  • 1:58 - 2:05
    Simple, mi serĉas virinon aŭ junulinon,
    aĝanta de 18 ĝis 55 jarojn,
  • 2:05 - 2:11
    kiu ankaŭ trovas malfacile renkonti iun normalvoje
  • 2:11 - 2:12
    kaj kiu volus, kial ne,
  • 2:12 - 2:16
    kundividi ion sinceran kun iu.
  • 2:16 - 2:20
    Nu, se unu el vi interesiĝas pri tio,
  • 2:20 - 2:24
    ŝi povas eliĝi ĉe la venonta haltejo.
  • 2:24 - 2:27
    Mi renkontiĝos ŝin ĉe la kajo.
  • 2:27 - 2:30
    - Sed ĉesu viajn stultaĵojn, plu estu fraŭlo!
  • 2:30 - 2:34
    Miaflanke, mi edziĝis antaŭ 5 jaroj
    kaj ĝisnaŭze satas je ŝi.
  • 2:34 - 2:36
    Se vi volas, mi povas doni al vi
    ŝian laborejan telefonnumeron,
  • 2:36 - 2:37
    ŝi estas frizistino.
  • 2:37 - 2:38
    Telefonu ŝin, pritraktu kun ŝi,
  • 2:38 - 2:40
    sed poste ne plendu pri ŝi al mi!
  • 2:40 - 2:42
    - Estas tre ĝentile, sinjoro,
  • 2:42 - 2:44
    sed mi ne serĉas la edzinon de alia viro,
  • 2:44 - 2:46
    aŭ almenaŭ oni devus
    demandi ŝian opinion, ĉu ne?
  • 2:46 - 2:48
    - Ne, ŝi kunsentas, mi certas pri tio,
  • 2:48 - 2:51
    ŝia nura intereso estas mono,
    kaj vi havas iom da, ĉu ne?
  • 2:51 - 2:54
    - Mi serĉas amon, sinjoro, ne merkaton.
  • 2:54 - 2:56
    - Ho ve, vi ne scias kiel la vivo funkcias, ĉu?
  • 2:56 - 2:59
    Vi nepre vizitos multajn metrovagonojn.
  • 2:59 - 3:03
    Pardonu tiun ĉi sinjoron kiu, laŭ mi, neniam konos amon.
  • 3:04 - 3:08
    - Kia idioto!
    - Diru tion, kion vi volas.
  • 3:10 - 3:14
    Fraŭlinoj, mi ripetas mian proponon,
  • 3:14 - 3:18
    se estas iu el vi kiu samhavas mian rigardon pri amo,
  • 3:18 - 3:20
    tiu eliĝu.
  • 3:24 - 3:27
    Fraŭlin', tio estas skeĉo!
  • 3:46 - 3:49
    Se la spektaklon ŝatis vi mem,
    al monereto mi donos bonven'.
Title:
J'attendrai le suivant.... de Philippe Orreindy (Mi atendos la venontan)
Description:

Fikcia filmeto, kandidato je Cezaroj kaj Oskaroj en 2003.

Farita en la metroo de Liono (Francio).

http://en.wikipedia.org/wiki/J'Attendrai_Le_Suivant

http://lewebpedagogique.com/pedagoenliberte/cinema/activites-pedagogiques/jattendrai-le-suivant-adoadultes-a2-et/

more » « less
Video Language:
French
Duration:
04:32
Luis Eduardo Berdor Remón edited Esperanto subtitles for J'attendrai le suivant.... de Philippe Orreindy
Luis Eduardo Berdor Remón edited Esperanto subtitles for J'attendrai le suivant.... de Philippe Orreindy
Luis Eduardo Berdor Remón added a translation

Esperanto subtitles

Revisions