Simpla maniero rompi kutimaĉon
-
0:00 - 0:03Kiam mi eklernis mediti,
-
0:03 - 0:06la instrukcio estis nur atenti
al mia spirado, -
0:06 - 0:08kaj, kiam la menso forvagas,
rekonduki ĝin al spirado. -
0:09 - 0:10Tio ŝajnis sufiĉe simpla.
-
0:11 - 0:14Tamen mi sidis en tiuj silentaj retiriĝoj,
-
0:14 - 0:17ŝvitante tra la T-ĉemizo meze de vintro.
-
0:17 - 0:21Mi siestadis kiam ajn mi povis, ĉar la farendo estis vere peniga.
-
0:21 - 0:23Verdire, ĝi estis elĉerpa.
-
0:23 - 0:25La instrukcio estis sufiĉe simpla
-
0:25 - 0:27sed mi ne komprenis ion vere gravan.
-
0:28 - 0:31Do, kial atenti estas tiel penige?
-
0:31 - 0:33Nu, esploroj montras,
-
0:33 - 0:36ke eĉ kiam ni vere klopodas atenti al io --
-
0:36 - 0:37kiel ekzemple al ĉi tiu prelego-
-
0:37 - 0:39en iu momento,
-
0:39 - 0:41pli-malpli duono el ni komencas revi for
-
0:41 - 0:43aŭ eksentas urĝon rigardi Twitter-on.
-
0:44 - 0:46Do, kio okazas ĉi tie?
-
0:47 - 0:50Fakte, ni kontraŭbatalas unu el la lerno-procezoj plej bone konservitaj de la evoluado
-
0:50 - 0:53nuntempe konata de la scienco,
-
0:53 - 0:55procezon kiu troviĝas
-
0:55 - 0:57jam en la plej simplaj nervaj sistemoj konataj de la homoj.
-
0:58 - 0:59Ĉi tiu lerno-proceso, kiu baziĝas sur rekompenco,
-
1:00 - 1:02nomiĝas plifortigo pozitiva aŭ negativa
-
1:02 - 1:03kaj esence funkcias jene:
-
1:04 - 1:06ni ekvidas manĝon bonaspektan.
-
1:06 - 1:09kaj nia cerbo ekdiras: “Kalorioj...Survivado!”
-
1:09 - 1:10Ni manĝas la manĝaĵon, ni gustumas ĝin --
-
1:10 - 1:11ĝi bongustas.
-
1:11 - 1:13Specife, se ĝi entenas sukeron,
-
1:13 - 1:15niaj korpoj sendas signalon
dirantan al nia cerbo: -
1:15 - 1:18“Memoru kion vi manĝas nun
kaj kie vi trovis ĝin” -
1:19 - 1:22Ni igas tion memoro kunteksto-dependanta
-
1:22 - 1:24kaj lernas ripeti la proceson venontfoje.
-
1:25 - 1:26Vidu manĝon,
-
1:26 - 1:27manĝu ĝin, bonfartu,
-
1:27 - 1:29ripetu.
-
1:29 - 1:32Motivo, konduto, rekompenco.
-
1:32 - 1:33Simple, ĉu ne?
-
1:34 - 1:36Nu, iom poste niaj kreadpovaj
cerboj diras: -
1:36 - 1:37"Hej!
-
1:37 - 1:41Vi povas uzi ĉi tion ne nur por memori kie troviĝas manĝo.
-
1:41 - 1:43Venontfoje kiam vi malbonfartos,
-
1:43 - 1:47kial vi ne provas manĝi ion bongustan por farti pli bone?”
-
1:47 - 1:49Ni dankas al niaj cerboj
pro tiu bonega ideo, -
1:50 - 1:51provas ĝin kaj postnelonge ni lernas
-
1:51 - 1:55ke, se ni manĝas ĉokoladon, kiam ni malbonfartas aŭ koleras,
-
1:55 - 1:56ni fartas pli bone.
-
1:57 - 1:58Sama procezo,
-
1:58 - 2:00nur malsama motivo.
-
2:00 - 2:03Anstataŭ la malsato-signalo
veninta el nía stomako, -
2:03 - 2:05la motivo kiu pelegas nin manĝi
-
2:05 - 2:07estas emocio-signalo -- senti sin trista.
-
2:07 - 2:09Eble en nia adoleskanta epoko,
-
2:09 - 2:11lerneje, ni estis nerdoj,
-
2:12 - 2:14kaj vidante la ribelemajn knabojn
fumi ekstere, ni pensis: -
2:14 - 2:16“hej, mi volas esti mojosa.”
-
2:16 - 2:17Do, ni komencis fumi.
-
2:18 - 2:22La viro de la reklamo de Marlboro ne estis dupo, tio ne estis hazarda.
-
2:22 - 2:23Vidi ion mojosan,
-
2:23 - 2:24fumi por sentí sin mojosa,
-
2:24 - 2:26farti bone. Ripetu:
-
2:26 - 2:28motivo, konduto, rekompenco.
-
2:29 - 2:30Kaj ĉiufoje kiam ni faras tion,
-
2:30 - 2:32ni lernas ripeti la procezon
-
2:32 - 2:33kaj ĝi iĝas kutimo.
-
2:34 - 2:35Do poste,
-
2:35 - 2:39senti sin trostreĉita motivigas
la ekbezonon fumi -
2:39 - 2:40aŭ manĝi ion dolĉan.
-
2:41 - 2:44La sama cerba procezo,
-
2:44 - 2:46kiu igis nin supervivi
-
2:46 - 2:49nun mortigas nin, laŭvorte.
-
2:49 - 2:51Trodikeco kaj fumado
-
2:51 - 2:55estas du el la ĉefaj kaŭzoj de malsano
kaj morto en la mondo. -
2:55 - 2:57Revene al mia spirado.
-
2:58 - 3:00Kio okazus se ni ne
kontraŭbatalus niajn cerbojn -
3:00 - 3:03nek devigus nin atenti
-
3:03 - 3:07kaj, anstataŭe, ni uzus ĉi tiun
naturan procezon rekompencan... -
3:07 - 3:08sed kun eta ŝanĝo?
-
3:09 - 3:11Kio okazus se ni nur iĝus scivolemaj
-
3:11 - 3:13pri kio okazas en nia tiumomenta sperto?
-
3:13 - 3:15Jen ekzemplo.
-
3:15 - 3:16En mia laboratorio, ni esploris
-
3:16 - 3:19ĉu trejnado pri plena atento helpus homojn ĉesi fumi.
-
3:19 - 3:23Nu, same kiel mi devigis min
atenti al mia spirado, -
3:23 - 3:26homoj povas devigi sin ĉesi fumi.
-
3:26 - 3:29Plejmulte, oni provas tion kaj fiaskas
-
3:29 - 3:31-- ses fojojn averaĝe.
-
3:32 - 3:33Nu, per trejniĝo pri plena atento,
-
3:33 - 3:37ni flankenlasis la devigon kaj enfokusigis scivolemon.
-
3:38 - 3:41Fakte, ni eĉ instigis ilin fumi.
-
3:41 - 3:43Jes, ni diris al ili: “Ek do, fumu,
-
3:43 - 3:46nur estu scivolema pri kio okazas,
kiam vi fumas.” -
3:46 - 3:48Kion ili rimarkis?
-
3:48 - 3:51Jen unu al niaj fumantoj kiel ekzemplo.
-
3:51 - 3:53Ŝi diris: “Plenatente,
-
3:53 - 3:54fumado odoras je fetora fromaĝo
-
3:54 - 3:56kaj gustas je kemiaĵoj,
-
3:56 - 3:57AĈ!"
-
3:58 - 4:01Nu, ŝi sciis kognitive,
ke fumi malsanigas ŝin -
4:01 - 4:03Jen kial ŝi aliĝis al nia programo.
-
4:04 - 4:08Per ŝia scivolema atento ŝi malkovris tion,
-
4:08 - 4:11ke fumado gustas je fekaĵo.
-
4:11 - 4:13(Ridado)
-
4:14 - 4:18Nu, ŝi transiris el sciado al saĝeco.
-
4:18 - 4:21Ŝi transiris el mensa sciado, ke fumi malsanigas ŝin,
-
4:22 - 4:24al sciado tutkorpa,
-
4:24 - 4:26kaj la sorĉo de tabako finiĝis.
-
4:26 - 4:30Ŝi komencis disreviĝi pri sia konduto.
-
4:31 - 4:33Nu, la antaŭfruntala kortekso,
-
4:33 - 4:37la plej juna parto de nia cerbo el evoluada vidpunkto,
-
4:37 - 4:41komprenas intelekte, ke ni ne devus fumi.
-
4:41 - 4:45Kaj ĝi klopodegas helpi nin
ŝanĝi nian konduton, -
4:45 - 4:46ĉesigi nin fumi,
-
4:46 - 4:50aŭ manĝi duan, trian, kvaran biskviton.
-
4:51 - 4:52Ni nomas tion kognitiva kontrolo.
-
4:52 - 4:55Ni uzas kognitivecon por
kontroli nian konduton. -
4:56 - 4:57Bedaŭrinde,
-
4:57 - 4:59ĝi estas ankaŭ la unua cerbo-parto
-
4:59 - 5:01kiu malŝaltiĝas kiam ni trostreĉiĝas,
-
5:01 - 5:02kio ne estas utila.
-
5:02 - 5:05Nu, ni povas vidi ĉi tion
en nia propra sperto. -
5:05 - 5:08Pli probable ni krias kontraŭ
nia kunulo aŭ gefiloj -
5:08 - 5:10kiam ni estas streĉitaj aŭ lacaj,
-
5:10 - 5:12kvankam ni scias,
ke fari tion ne estas utile. -
5:12 - 5:14Okazas, ke ni ne povas eviti tion.
-
5:15 - 5:17Kiam la antaŭfruntala kortekso malŝaltiĝas,
-
5:17 - 5:20ni refalas en niajn malnovajn kutimojn,
-
5:20 - 5:22jen kial la disreviĝo estas tiel grava.
-
5:22 - 5:24Vidante, kion niaj kutimoj sekvigas,
-
5:24 - 5:26ni povas kompreni ilin
je pli profunda nivelo -- -
5:26 - 5:28scii tutkorpe
-
5:28 - 5:30kaj tiel ni ne devas perforte reteni nin
-
5:30 - 5:32au deteni nin de konduto.
-
5:32 - 5:34Tutsimple, ni estas malpli inklinaj fari ĝin.
-
5:34 - 5:37Jen pri kio temas plena atento.
-
5:37 - 5:41Vidi tre klare kio sinsekvas kiam
ni aŭtomate alprenas konduton, -
5:42 - 5:45disreviĝi je profunda nivelo
-
5:45 - 5:48kaj dank’al tiu disreviĝinta sinteno,
nature ellasi tiun konduton. -
5:49 - 5:52Tio ne signifas, ke ni magie ĉesas fumi.
-
5:52 - 5:55Tamen, tempopase, laŭmezure kiel ni lernas vidi pli kaj pli klare
-
5:55 - 5:56la rezultojn de niaj agoj,
-
5:56 - 5:59ni delasas malnovajn kutimojn
kaj estigas novajn. -
6:00 - 6:01Paradokse,
-
6:01 - 6:04plena atento temas simple
pri vera interesiĝo -
6:04 - 6:06pri alproksimiĝo
-
6:06 - 6:08al kio okazas nun en niaj korpoj
kaj mensoj, -
6:08 - 6:10momenton post momento.
-
6:10 - 6:12La volo turni nin al nia sperto
-
6:12 - 6:16anstataŭ klopodi je la malaperigo de
niaj ekdeziroj plejeble rapide. -
6:17 - 6:19La volo turni nin al nia sperto
-
6:19 - 6:21apogiĝas sur scivolemo,
-
6:21 - 6:23kiu estas nature rekompenca.
-
6:23 - 6:25Kiel impresas scivolemo?
-
6:25 - 6:26Ĝi impresas je bonfarto.
-
6:27 - 6:29Kio okazas kiam ni scivolemas?
-
6:29 - 6:33Ni komencas konstati, ke ekdeziroj konsistas el korpaj sensacoj --
-
6:33 - 6:35ho, jen premiĝo, jen streĉiĝo,
-
6:35 - 6:37jen maltrankviliĝo --
-
6:37 - 6:39kaj ke tiuj korpaj sensacoj
alvenas kaj foriras. -
6:40 - 6:43Ni kapablas manipuli
tiujn malgrandajn sperterojn -
6:43 - 6:45momenton post momento,
-
6:45 - 6:49anstataŭ esti frapitaj de tiu grandega, timiga ekdeziro,
-
6:49 - 6:50kiun ni ne kapablas manipuli.
-
6:50 - 6:53Alivorte, kiam ni scivolemas,
-
6:53 - 6:58ni eliras el nia malnova, reaga kutimaro, baziĝinta sur timo,
-
6:58 - 7:00kaj ni komencas esti.
-
7:00 - 7:03Ni fariĝas la interna scienculo,
-
7:03 - 7:06kiu avidas la venontan donitaĵon.
-
7:06 - 7:11Nu, plena atento povas ŝajni tro simpla por influi konduton.
-
7:11 - 7:13Tamen, en iu esploro, ni trovis, ke plenatenta trejniĝo
-
7:13 - 7:17estis du fojojn pli bona ol norma terapio por helpi homojn ĉesi fumi.
-
7:17 - 7:19Do, ĝi vere funkcias.
-
7:20 - 7:23Kiam ni esploris la cerbojn
de spertoriĉaj meditantoj, -
7:23 - 7:26ni trovis, ke aktivis partoj de neŭrona reto
-
7:26 - 7:28pri memreferenca procesado,
-
7:28 - 7:29nomita neŭrona reto implicita.
-
7:29 - 7:32Nu, aktuala hipotezo estas,
ke parto de tiu reto, -
7:32 - 7:34nomita malantaŭa cingula kortekso,
-
7:35 - 7:37aktiviĝas ne nepre pro ekdeziro
-
7:37 - 7:40sed pro la fakto, ke ni falas
en ĝin, ke ĝi tentas -
7:40 - 7:42kaj dupigas nin.
-
7:42 - 7:44Male, kiam ni ellasas ĝin --
-
7:44 - 7:45eliras el la procezo
-
7:45 - 7:48simple per nia scivolema atento
pri ajna okazantaĵo -- -
7:48 - 7:50tiu sama regiono kvietiĝas.
-
7:51 - 7:55Nun ni testas aplikilojn kaj interretajn trejn-programojn pri plena atento,
-
7:55 - 7:59kiuj celas al tiuj kernaj mekanismoj
-
7:59 - 8:03kaj kiuj, i,ronie, uzas la saman
teknologion kiu distras nin, -
8:03 - 8:06por helpi nin eliri el niaj malsanigaj kutimoj
-
8:06 - 8:10
kiel fumi, manĝi anksie kaj aliaj dependigaj kondutoj. -
8:10 - 8:12Nu, ĉu vi memoras kion mi diris pri kunteksto-dependanta memoro?
-
8:12 - 8:15Ni povas havigi ĉi tiujn ilojn al la homoj
-
8:15 - 8:17en kuntekstoj taŭgaj.
-
8:18 - 8:19Tiel, ni povas helpi ilin
-
8:19 - 8:22facile aliri sian denaskan kapablon esti scivoleme atentaj
-
8:22 - 8:26ĝuste kiam ekestas la urĝo fumi, manĝi anksie, ktp.
-
8:27 - 8:28Do, se vi nek fumas nek manĝas anksie,
-
8:28 - 8:32eble la venontan fojon kiam, enua, vi eksentos la urĝon rigardi vian retpoŝton;
-
8:32 - 8:34aŭ kiam vi estos senatenta pri via tasko;
-
8:34 - 8:38aŭ kiam vi kompulsie respondos teksto-mesaĝon dum stirado;
-
8:39 - 8:43tiam vidu, ĉu vi povas aliri tiun naturan kapablon,
-
8:43 - 8:44simple esti scivoleme atenta
-
8:44 - 8:47pri tio okazanta tiumomente en via korpo kaj menso.
-
8:47 - 8:49Tio estos plia oportuno eternigi
-
8:49 - 8:52unu el niaj senfinaj kaj elĉerpaj kutimaĉoj...
-
8:52 - 8:54aŭ eliri el ĝi.
-
8:54 - 8:57Anstataŭ rigardi teksto-mesaĝojn, kompulsie respondi ilin,
-
8:57 - 8:59sentu vin iomete pli bone --
-
8:59 - 9:00rimarku la ekbezonon,
-
9:00 - 9:02scivolu,
-
9:02 - 9:04sentu la ĝojon ellasi
-
9:04 - 9:05kaj ripetu tion.
-
9:05 - 9:07Dankon
-
9:07 - 9:09(Aplaŭdoj)
- Title:
- Simpla maniero rompi kutimaĉon
- Speaker:
- Judson Brewer
- Description:
-
Ĉu ni povas ĉesigi kutimaĉojn simple per scivolemo? Psikiatro Judson Brewer esploras la rilaton inter plena atento kaj dependigon -- fumado, tromanĝado kaj aliaj aferoj kiujn ni faras eĉ se ni scias, ke ili estas malbonaj al ni. Lernu pli pri tio, kiel disvolviĝas kutimo, kaj malkovru simplan sed profundan taktikon, kiu povas helpi vin venki vian venontan ekbezonon fumi, manĝeti au vidi teksto-mesaĝon dum stirado.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 09:24
James Piton approved Esperanto subtitles for A simple way to break a bad habit | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for A simple way to break a bad habit | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for A simple way to break a bad habit | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for A simple way to break a bad habit | ||
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for A simple way to break a bad habit | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for A simple way to break a bad habit | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for A simple way to break a bad habit | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for A simple way to break a bad habit |