< Return to Video

Nevideblulo

  • 0:02 - 0:06
    Iĝante nevidebla, mi substrekas
  • 0:06 - 0:09
    la misharmonion ekzistantan
  • 0:09 - 0:13
    inter nia civilizacio kaj ĝia disvolviĝo.
  • 0:13 - 0:15
    Iĝante nevidebla, mi substrekas
  • 0:15 - 0:19
    la misharmonion ekzistantan
  • 0:19 - 0:25
    inter nia civilizacio kaj ĝia disvolviĝo.
  • 0:25 - 0:30
    Jen mia unua verko, kreita en novembro 2005,
  • 0:30 - 0:33
    kaj la Internacia Pekina Artcentro, kie mi verkis,
    antaŭ ĝia malkonstruigo,
  • 0:33 - 0:36
    pro registrara altrudo.
    Mi esprimis perarte mian malkontenton prie.
  • 0:36 - 0:39
    Mi ankaŭ ambicias per mia laboro
  • 0:42 - 0:44
    eksciigi la vivkondiĉojn de artistoj.
  • 0:44 - 0:47
    Dekomence, mia artaĵaro elmontris
  • 0:47 - 0:51
    spiriton protestan, volan
  • 0:51 - 0:53
    kaj senkompromisan.
  • 0:53 - 0:58
    Rilate al la ŝminkado, mi uzas
    la metodon de gvatpafistoj
  • 0:58 - 1:00
    por pli bone sinprotekti
  • 1:00 - 1:04
    kaj eltrovi malamikojn -- ĝuste kiel li. (Ridoj)
  • 1:04 - 1:09
    Fininte tiun artaĵaron,
  • 1:09 - 1:13
    mi ekdemandis min, kial tielis mia destino,
  • 1:13 - 1:15
    kaj fine komprenis, ke ne nur mi,
  • 1:15 - 1:19
    sed ĉiuj ĉinoj estas tute senaplombiĝintaj.
  • 1:19 - 1:22
    Kiel vi povas vidi, tiuj verkoj
  • 1:22 - 1:28
    temas pri familiplanado, laŭleĝaj balotoj
  • 1:28 - 1:33
    kaj la propagando fare de la Popolara Asembleo.
  • 1:33 - 1:35
    Jen "Xia Gang", "Forlasi la postenon".
  • 1:35 - 1:38
    "Xia Gang" estas eŭfemismo en la ĉina por "maldungita".
  • 1:38 - 1:46
    Temas pri tiuj, kiuj perdis sian laboron kiam Ĉinio iris de planita ekonomio al merkatekonomio.
  • 1:46 - 1:48
    De 1998 ĝis 2000,
  • 1:48 - 1:51
    21,37 milionoj de laboristoj
  • 1:51 - 1:54
    perdis sian laboron en Ĉinio.
  • 1:54 - 1:57
    Tiuj ĉi ses homoj
  • 1:57 - 1:59
    estas "Xia Gang" laboristoj.
  • 1:59 - 2:03
    Mi nevidebligis ilin en la nun dezerta butiko,
    kie ili vivis kaj laboris la tutan vivon.
  • 2:03 - 2:06
    Sur la malantaŭa muro, slogano de la
    Kultura Revolucio:
  • 2:06 - 2:10
    "La ĉefa impulso antaŭenpuŝante nin
    estas la Ĉinia Kompartio".
  • 2:10 - 2:11
    Dum du semajnoj
  • 2:11 - 2:14
    mi serĉis tiujn ses homojn, por ke
    ili partoprenu mian laboron
  • 2:14 - 2:19
    Ili estas nur ses, ĉi tie, sed fakte,
    tiuj kiuj kaŝiĝas tie ĉi
  • 2:19 - 2:24
    estas ĉiuj maldungitaj. Oni eknevidebligis ilin.
  • 2:24 - 2:26
    Nun, jen "La Studio".
  • 2:26 - 2:27
    Printempe, en Parizo,
  • 2:27 - 2:30
    dum mia solo-ekspozicio tie, mi havis oportunon
  • 2:30 - 2:35
    fari fotverkon en la studioj de France 3.
  • 2:35 - 2:38
    Mi uzis la gazetarfotojn tiutagajn.
  • 2:38 - 2:40
    Pri la mezorienta milito,
  • 2:40 - 2:44
    kaj pri publika protesto en Francio.
  • 2:44 - 2:49
    Laŭ mi, ĉiu kulturo prezentas
    neakordigeblan misharmonion.
  • 2:49 - 2:52
    Ĝi estas teama laboro fare de mi kaj
    de franca artisto, JR.
  • 2:52 - 2:57
    (La interpretisto ripetas)
  • 2:57 - 3:01
    (Aplaŭdoj)
  • 3:01 - 3:04
    Mi provis malaperi en la okulon de JR.
  • 3:04 - 3:08
    Bedaŭrinde, li uzas nur pozistojn
    kun grandaj okuloj.
  • 3:08 - 3:12
    Mi do provis sensukcese pligrandigi
    miajn okulojn per miaj fingroj.
  • 3:12 - 3:13
    Vane -- ili ne estas sufiĉe grandaj por JR, ve!
  • 3:13 - 3:17
    (La interpretisto ripetas)
  • 3:17 - 3:20
    (La interpretisto ripetas)
  • 3:20 - 3:23
    (La interpretisto ripetas)
  • 3:23 - 3:28
    (La interpretisto ripetas)
  • 3:28 - 3:31
    Jen io pri memoraĵoj de la 11a septembro [2001].
  • 3:35 - 3:41
    Jen aviadilŝipo laŭkajiĝinta borde
    de la rivero Hudsono.
  • 3:41 - 3:45
    Murskribaĵo fare de Kenny Scharf.
  • 3:45 - 3:49
    (Ridoj)
  • 3:49 - 3:53
    Jen Venecio, en Italujo.
  • 3:53 - 3:55
    Kaŭze de la tutmonda klimata varmigo,
  • 3:55 - 4:04
    la marnivelo altiĝas. Onidire, Venecio
    malaperos dum la venontaj jardekoj.
  • 4:04 - 4:07
    Jen la antikva urbo Pompejo.
  • 4:07 - 4:18
    (La interpretisto ripetas.)
  • 4:18 - 4:19
    Jen la Galerio Borghese
  • 4:19 - 4:23
    en Romo.
  • 4:23 - 4:27
    Verkante novaĵon, mi eĉ pli priatentas
    la esprimon de ideoj.
  • 4:27 - 4:30
    Ekzemple, kial mi nevidebligus min?
  • 4:30 - 4:37
    Kion pensos la publiko, ne "vidante" min.
  • 4:52 - 4:54
    Tiu ĉi titoliĝas "Tujpretaj nudeloj".
  • 4:54 - 4:58
    (La interpretisto ripetas.) (Ridoj)
  • 4:58 - 5:03
    En aŭgusto 2012,
  • 5:03 - 5:07
    oni trovis nocajn fosforojn
  • 5:07 - 5:10
    en paketoj de tujpretaj nudeloj el ĉiaj markoj
    venditaj en ĉiniaj supermerkatoj.
  • 5:10 - 5:12
    Tiuj fosforoj povas eĉ estigi kanceron.
  • 5:12 - 5:14
    Por krei tiun verkon,
  • 5:14 - 5:16
    mi aĉetis sortimenton de tujpretaj nudeloj
  • 5:16 - 5:19
    kaj aranĝis ĝin en mia studio,
    por ke ĝi simulu superbazaron.
  • 5:19 - 5:22
    Kaj mia tasko estas: kiel eble plej
    resti senmova,
  • 5:22 - 5:26
    starigi la fotilon, akordi kun mia helpantino,
  • 5:26 - 5:30
    kaj desegni la kolorojn kaj formojn
    malantaŭajn
  • 5:30 - 5:34
    sur mia korpo mem. Se simplas la fono,
  • 5:34 - 5:36
    mi kutime staru tri-kvar horojn.
  • 5:36 - 5:39
    La tiea fono estas pli malsimpla, konsekvence
  • 5:39 - 5:43
    mi bezonas tri-kvar tagojn por la pretigado.
  • 5:43 - 5:47
    Jen tion, kion mi surhavis, farante tiun foton.
  • 5:47 - 5:49
    For, Photoshop!
  • 5:49 - 5:54
    (La interpretisto ripetas.)
  • 5:54 - 6:00
    (Ridoj)
  • 6:00 - 6:13
    Tiuj artaĵoj temas pri la kultura memoro de Ĉinio.
  • 6:13 - 6:14
    Kaj tiu ĉi,
  • 6:14 - 6:17
    pri manĝadsekureco en Ĉinio.
  • 6:17 - 6:23
    Nesalubraj manĝaĵoj povas noci
    la sanon de la popolo,
  • 6:23 - 6:27
    kaj magazindiluvo povas ja
    konfuzigi mensojn. (Ridoj).
  • 6:27 - 6:30
    Jen kiel mi nevidebligis min
    meze de diverslingvaj magazinoj,
  • 6:30 - 6:34
    en diversaj landoj kaj je diversaj momentoj.
  • 6:34 - 6:39
    Laŭ mi, en arto, la plej grava elemento estas la sinteno de la artisto.
  • 6:39 - 6:43
    Por ke iu artaĵo emociigas la spektanton,
  • 6:43 - 6:47
    ĝi rezultu ne nur el teĥnika lerteco, sed ankaŭ el la pensado kaj strebo de la artisto.
  • 6:47 - 6:51
    Kaj strebado, laŭlonge de la vivo, kreas bildojn,
  • 6:51 - 6:57
    en kia ajn formo.
  • 6:57 - 7:19
    (Muziko)
  • 7:19 - 7:20
    Jen ĉio, kion mi volis diri.
  • 7:20 - 7:24
    Dankon. (Aplaŭdoj)
Title:
Nevideblulo
Speaker:
Liu Bolin
Description:

Ĉu oni povas malaperi el ĉies vidado? Jen la demando, kiu ŝajne reliefiĝas en la remarkinda verko de Liu Bolin. Tiun Pekinulon oni foje alinomas "la Nevideblulo", ĉar en la plejparto de siaj verkoj, li staras meze de la antaŭa plano, sed tute nevidebla. Enfonigante sin, li celas atentigi nin pri diversaj sociaj kaj politikaj problemoj.

more » « less
Video Language:
Chinese, Simplified
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
07:46
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for Liu Bolin: The Invisible Man
Dimitra Papageorgiou edited Esperanto subtitles for Liu Bolin: The Invisible Man
Dimitra Papageorgiou edited Esperanto subtitles for Liu Bolin: The Invisible Man
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for Liu Bolin: The Invisible Man
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Liu Bolin: The Invisible Man
Dimitra Papageorgiou rejected Esperanto subtitles for Liu Bolin: The Invisible Man
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for Liu Bolin: The Invisible Man
Dimitra Papageorgiou commented on Esperanto subtitles for Liu Bolin: The Invisible Man
Show all
  • Please translate the empty lines. All lines must be translated before we can accept a translation.

Esperanto subtitles

Revisions