Kio estas la higzo?
-
0:00 - 0:04Kio estas la higza kampo kaj higza bosono?
-
0:04 - 0:07Ekde 1964 ni havas ideon
-
0:08 - 0:11proponitan de Englert, Brout kaj Higgs
-
0:12 - 0:15ke malplena spaco estas kiel medio
-
0:16 - 0:20kaj dum partikloj vojaĝas tra tiu medio,
-
0:20 - 0:22iuj interagas kun ĝi,
-
0:22 - 0:24aliaj ne interagas kun ĝi.
-
0:24 - 0:27Kiuj interagas kun la medio,
-
0:27 - 0:29tiuj akiras mason,
-
0:29 - 0:31kaj, kiuj ne interagas kun la medio,
-
0:32 - 0:34tiuj estas partikloj senmasaj.
-
0:34 - 0:36Mi montru per analogio:
-
0:36 - 0:40imagu senliman kampon da neĝo
-
0:40 - 0:43etenditan tra la tuta spaco,
-
0:43 - 0:47platan, sentrajtan, ĉiudirektan,
-
0:47 - 0:50eble meze de Siberio.
-
0:50 - 0:52Nun imagu, ke vi provas transiri
-
0:52 - 0:54tiun neĝan kampon.
-
0:54 - 0:56Do, eble vi skias,
-
0:56 - 0:59kaj vi tuŝflugas sur la supraĵo.
-
0:59 - 1:00Nu, tio estas kiel partiklo,
-
1:00 - 1:02kiu ne interagas kun la higza kampo,
-
1:02 - 1:06ĝi ne sinkas en la neĝon, ĝi rapidegas.
-
1:06 - 1:10Tio estas kiel partiklo senmasa, moviĝanta kun la rapido de lumo.
-
1:11 - 1:13Sed eble vi surportas neĝoŝuojn.
-
1:13 - 1:17Tiukaze vi iom sinkas en la higzan neĝan kampon,
-
1:17 - 1:21vi malpli rapidas ol la skianto,
-
1:21 - 1:23malpli ol la lumrapido.
-
1:23 - 1:26Nu, tio estas kiel partiklo kun maso, ĉar vi
-
1:26 - 1:29konektiĝas, interagas kun la neĝa higza kampo.
-
1:30 - 1:33Kaj fine, se vi surportas botojn,
-
1:33 - 1:36tiam vi enprofundiĝas en la neĝon,
-
1:36 - 1:38kaj vi tre malrapidas,
-
1:38 - 1:40kaj tio estas kiel partiklo masega.
-
1:41 - 1:45Do, konsideru la higzan kampon kiel
-
1:45 - 1:47tiun universan neĝejon.
-
1:48 - 1:52Nu, pri kio temas la higza bosono mem?
-
1:52 - 1:55Ĉiu scias, el kio neĝo kreiĝas, ĉu ne?
-
1:55 - 1:57El neĝeroj.
-
1:57 - 2:02Sammaniere, la universa higza kampo
-
2:02 - 2:05konsistas el etaj kvantumoj,
-
2:05 - 2:10kaj tiuj kvantumoj estas kiel la neĝeroj, kaj ni nomas ilin higzaj bosonoj.
-
2:13 - 2:17La funkcio de higza bosono estas doni mason
-
2:17 - 2:19al ĉiuj aliaj partikloj.
-
2:22 - 2:25Se vi pripensas la bazajn ekvaciojn
-
2:25 - 2:30de la Norma Modelo, kiel estas skribite sur mia T-ĉemizo,
-
2:30 - 2:33rimarkindas, ke ili tre simetrias, kas sekve
-
2:33 - 2:36ĉiuj partikloj ŝajnas samaj.
-
2:36 - 2:39Almenaŭ en la supraj du linioj estas nenio
-
2:39 - 2:43por distingi la partiklojn, kiuj posedas, ekzemple, malsamajn masojn.
-
2:44 - 2:46Sed tiun simetrion endas rompi.
-
2:47 - 2:49Elektronoj malpli pezas ol muonoj,
-
2:49 - 2:51la ver-kvarko multe multe pli pezas
-
2:51 - 2:54ol la kvarkoj, el kiuj konsistas ĉiutagaj nukleoj.
-
2:54 - 2:58Do, la du supraj linioj, la simetriaj linioj,
-
2:58 - 2:59ne povas esti la tuto,
-
2:59 - 3:02devas ekzisti io por distingi
-
3:03 - 3:05inter la malsamaj partiklaj specoj.
-
3:06 - 3:08Kaj jen la funkcio de la higza bosono,
-
3:08 - 3:11jen la funkcio de la du malsupraj linioj.
-
3:11 - 3:15Depende de kiel la diversspecaj kvarkoj
-
3:16 - 3:18aŭ la elektrono kaj muono,
-
3:18 - 3:23depende de kiel ili interagas kun la higza kampo, la higzaj bosonoj,
-
3:23 - 3:25ni kredas ke ili akiras malsamajn masojn.
-
3:25 - 3:28La simetrio inter tiuj partikloj rompiĝis.
- Title:
- Kio estas la higzo?
- Description:
-
John Ellis,teoria fizikisto, respondas la demandon "Kio estas la Bosono de Higgs?" prepare por la gazetara konferenco post la seminario sur LHC 2012 rezultoj sur la serĉo por la higzo (la 4-a de julio 2012 ĉe CERN). Por pli da detaloj: http://cern.ch/press/PressReleases/Releases2012/PR16.12E.html
[video ankaŭ ĉe https://cdsweb.cern.ch/record/1458922]
- Video Language:
- English
- Team:
- Volunteer
- Duration:
- 03:30
povorin edited Esperanto subtitles for What is the Higgs boson? | ||
irvdel edited Esperanto subtitles for What is the Higgs boson? | ||
irvdel edited Esperanto subtitles for What is the Higgs boson? | ||
irvdel added a translation |