-
Studio Sojuzmultfilm
-
Aleksandr Puŝkin
-
FABELO PRI CARO SALTANO
Elrusigis N. M. Fedotov
-
Ĉe fenestro tri fraŭlinoj
tardvespere spinis linon.
-
— Se mi estus caredzin', —
diras unu junulin', —
-
Farus mi por mond' baptita
Tuj festenon plej solidan.
-
— Kaj se iĝus mi carin' —
Diras dua la fratin', —
-
Por la tuta mond' en solo
Teksus multe mi da tolo.
-
— Se estiĝus mi carino, —
Tria diris en la fino, —
-
Naskus mi al car'-patron'
Prodon por la glora tron'.
-
La promeson ĵus ŝi faris,
Pordo feble tuj ekknaris,
-
Kaj eniras ĉambren car',
De tiea land' cezar'.
-
— Nu, saluton, belulino.
Iĝu, — diras li, — carino:
-
Do naskuĝu l' promesat'
En septembro la monat'.
-
Kaj vi ambaŭ, karulinoj,
Levu vin de viaj spinoj,
-
Akompanu nepre min
Kun fratino — la carin'.
-
Unu servu por kuiro,
Dua teksu laŭ deziro!
-
Li nelonge sin preparis:
Samvespere nupton faris
-
Kaj kun juna la carin'
Por festen' sidigis sin.
-
Jen milita venis plag'...
-
Sur ĉevalo brave side,
Al l' edzino lastavide
-
Car' ordonis gardi sin,
Se ŝi vere amas lin.
-
Dum Saltan' batalas fore
Longan tempon kruelkore,
-
Dio donas al carin'
Filon grandan je arŝin'.
-
Flegas bebon la patrino
Kiel pri l' aglid' aglino.
-
Ŝi al car' per kurier'
Sendas ĝojon en leter'.
-
La fratinoj, pro envio,
Kun la svatistin' en trio
-
Kurieron ruzhaltigas,
De l' letero lin senigas.
-
"Jam naskiĝis de l' carin'
Ĉu fileto, ĉu filin':
-
Nek musido kaj nek rato, —
Monstra besto-nekonato."
-
Ekscitite pro malver'
De malica ĉi leter',
-
Caro volis en kolero
Pendumigi kurieron.
-
Sed pensinte pri l' afer',
Lin resendis kun paper':
-
Ĝis reven' atendu reĝon
Por decido lia leĝa.
-
"Car' ordonas al bojaroj
Tuj, sen vana temp-malŝparo,
-
Kaŝe inon kun la id'
Ĵeti maren sen hezit'."
-
La bojaroj (kion fari)
Ne aŭdacis kontraŭstari,
Kaj veante pri la car'
-
Kaj carin', kun koramar'
En dormĉambron ŝian iris,
-
Kaj pri l' carordono diris,
Transdoninte caran vorton
Pri kruela ŝia sorto.
-
"Kaŝe inon kun la id'
Ĵeti maren sen hezit'."
-
Sen la vana temp-malŝpar'
En barelon ŝin kaj filon
-
Lokis, peĉis la kovrilon,
Rulis for al ocean' —
-
Laŭ ordon' de car' Saltan'.
-
La ĉiel' brilstela lumas,
Blua mar' per ondoj bruas,
-
Nubo iras tra ĉiel',
Flosas mare la barel'.
-
Kvazaŭ en angor' vidvino,
Ploras en barel' carino,
-
Tie kreskas kun trankvil'
Ĉiuhore ŝia fil'.
-
Ho, ludema mia ond'!
Regas vi en mara mond',
-
Kie volas — plaŭdas, bruas,
Marajn ŝtonojn vi detruas,
-
Kovras bordon de la ter',
Levas ŝipojn kun leĝer'.
-
Nin ne lasu al marfundo
Kaj al seka ĵetu grundo!
-
Kaj obeis lin la ond':
La barelon al la bord'
-
Ĝi alportis tuj humile
Kaj replaŭdis for trankvile.
-
En liber' nun ili ambaŭ;
Vidas: jen montet' sur kampo
-
Kaj ĉirkaŭe bluas mar',
Verdas sur l' montet' kverk'-arb'.
-
Fil' ekpensis: "Manĝo bona,
Tamen, jam por ni bezona."
-
Branĉon rompis li de kverk',
Fleksis arkon de ĉi verg',
-
Faris sagon el kanet',
Akran kiel bajonet',
-
Kaj ekiris la valrandon
Serĉi strande ĉasviandon.
-
Vi, carido, mia savo,
Min defendis vi kun bravo,
-
Vi ja ne pro cigno pafis,
Sed de mort' knabinon savis;
-
Ne vulturon vundis sag' —
La sorĉiston trafis plag'.
-
Mi forgesos vin neniam.
Povos trovi min vi ĉiam.
-
Nun revenu al patrin'
Kaj sen trist' dormigu vin.
-
Filo, dormon satiĝinte,
Noktajn sonĝojn forskuinte,
-
Kun mirego en anim'
Vidas urbon en proksim'.
-
Muroj kun krenelaj turoj.
Brilas post la blankaj muroj
-
De preĝejaj kapoj or'.
Monaĥejoj, plu, en for'.
-
La patrino kun la filo
Iras al la urbbarilo,
-
Jen renkontis sonorad'
Ilin en surdiga grad'.
-
Ĉie la salutoj sonas,
Kaj caridon oni kronas
-
Per princĉapo kaj en fin'
Sia ĉefo nomas lin.
-
Kaj en la ĉefurbo-mezo
Kun carina ben-permeso
-
Li ekregis sur la tron'
Sub la nomo princ' Gvidon'.
-
Sur la maro vento blovas
Kaj ŝipeton foren movas
-
Tra la ondoj al fincel'
Sub la plenblovata vel'.
-
Preter kruta la insulo,
Preter urbo-la-grandulo;
-
Pafas de la kaj' kanon' —
Albordiĝi la ordon'.
-
Kajon ŝipanar' surtretas,
Princ' Gvidon' ĝin gasti petas.
-
Li manĝigas kaj trinkigas,
Kaj demandi ĝin instigas:
-
Kion, gastoj, vi negocas,
Kaj nun kien plu vi flosas?
-
La ŝipanoj — por respond':
Ni veturis tra l' tutmond'
-
Kaj negocis ni per feloj
De arĝenta vulp', zibeloj;
-
Nun alvenis la moment'
Por vojaĝ' al orient',
-
Preter la insul' Bujano
Al la glora car' Saltano.
-
Princ' al ili diris nur:
Estu bona la vetur'
-
Tra la maro-oceano
Al la fama car' Saltano
-
Kun salut' en mia nom'.
-
Gastoj — vojen, kaj Gvidon'
-
La ŝipkuron al la foro
Sekvas borde kun angoro.
-
Bonan tagon, princo bela!
Kial estas vi malhela?
-
Princ' respondas: Trist'-angoro
Min suĉadas ĉe la koro,
-
Kaj formanĝas min sopir':
Vidi patron — jen dezir'.
-
Jen amaro!
-
Sed ĉu volas vi trans maro
Flugi post la ŝipo tuj?
-
Transformiĝu, princ', je kul'!
-
Malgrandiĝis tuj bravulo
Kaj estiĝis eta kulo,
-
Flugis zume kun impet',
Ŝipon trafis en moment'
-
Kaj sin kaŝis sen prokrasto
Li en fendon de la masto.
-
Gaje bruas freŝa vent',
Kuras gaje la ŝipet'
-
Preter la insul' Bujano
Al la glora car' Saltano,
-
Kaj la aspirata land'
Jam videblas de l' ŝiprand'.
-
Gastoj bordon jen surtretas,
Caro ilin gasti petas,
-
Kaj post ili al palac'
Flugas kulo kun aŭdac'.
-
Hoj vi, gastoj-sinjorar',
Kien iris vi tra mar'?
-
Kiom bonas viv' postmara?
Kaj en mondo kio — rara?
-
Ne malbonas viv' trans maro,
Kaj en mond' — jen kia raro.
-
Kuŝis ŝtoninsul' en l' mar'
Sen haven' kaj loĝantar',
-
Nur — eben', malplena loko:
Sole kverk' — sur kruta roko.
-
Staras nun sur tiu spac'
Nova urbo kun palac',
-
Kun orkapaj temploj belaj,
Kun ĝardenoj ĉekastelaj.
-
Princas tie sur la tron'
Salutanta vin Gvidon'.
-
Car' Saltan' miraklon miras:
Se plu vivos mi, — li diras, —
-
Gastos sur raraĵ-insul'
Ĉe Gvidono kun plezur'.
-
Vere, mirindaĵo rara, —
Urbo ĉe la marosin'!
-
Jen miraklo de l' naturo:
Loĝas sub pice' sciuro
-
Kaj kantante por plezur'
Fendas nuksojn la sciur'.
-
Sed la nuksoj ja — juveloj:
Oraj estas ĉiuj ŝeloj,
-
Kaj smeraldoj — la kernar';
Tio estas vera rar'.
-
Miras car' Saltan' sincere,
Sed ekzumis kul' kolere
-
Kaj al dekstra la okul'
De l' onklino pikis kul'.
-
Pro dolor' ŝi rigidiĝis,
La okul' invalidiĝis.
-
Kulon ĉasas teksistin',
Servistar' kaj svatistin'.
-
— Ci, kulaĉ', damnita besto!
Batu ĝin!... — Sed tra l' fenestro
-
Li trankvile kaj sen bar'
Flugis hejmen trans la mar'.
-
Ree princ' al maro venas,
Ĝin rigardas, malesperas.
-
Bonan tagon, princo bela!
Kial estas vi malhela?
-
Kio do ĉagrenas vin?
-
Princ' respondas: Trist'-angoro
Min suĉadas ĉe la koro;
-
Logas min mirinda rar'.
Aŭdis mi, ke en arbar'
-
Estas sub pice' — sciuro,
La miraklo de l' naturo.
-
Scias mi pri la sciur',
Sed sufiĉas jam, karul'!
-
Ne malgaju; amikece
Servos vin kun ĝoj' mi dece.
-
♪En ĝardeno fruktlegoma fraŭlin' promenis.
Ŝi malaltas en staturo, rondas en vizaĝo.♪
-
♪Ŝin postiras, ŝin postsekvas brava flirtumanto.
Li postsekvas, alportadas karajn donacetojn.♪
-
Dankon pro mirakl'.
-
Brave, ho, cignino! Dio
Benu vin per ĝoj' samtia.
-
Li farigis kun plezur'
Kristaldomon por sciur',
-
Gardon ĉe l' domet' ordonis,
Trezoriston, krome, donis —
-
Konti nuksojn kun rigor';
Princa — or', sciura — glor'.
-
Laŭ la maro vento blovas
Kaj ŝipeton foren movas
-
Tra la ondoj al fincel'
Sub levita blanka vel'.
-
Preter kruta la insulo,
Preter urbo-la-grandulo;
-
Pafas de la kaj' kanon' —
Albordiĝi la ordon'.
-
Bordon la gastar' surtretas,
Princ' Gvidon' ĝin gasti petas,
-
Kaj manĝigas, kaj trinkigas,
Kaj respondi ĝin instigas:
-
Kion, gastoj, vi negocas
Kaj nun kien plu vi flosas?
-
La ŝipanoj — por respond':
Ni veturis tra l' tutmond'
-
Kaj negocis per ĉevaloj,
Ĉiuj — maskloj de l' Don-valoj,
-
Sed nun venis tempolim',
Kuŝas voj' al malproksim',
-
Preter la insul' Bujano
Al la glora car' Saltano.
-
Princ' al ili diris nur:
Estu bona la vetur'
-
Tra la maro-oceano
Al la glora car' Saltano,
-
Kun salut' de l' princ' Gvidon'.
Diru ĝin en mia nom'.
-
Gastoj al li riverencis,
Plu vojaĝon rekomencis.
-
Princ' rigardas al la mar' —
La cignin' jam en ondar'.
-
Ŝin petegas princ': Anim'
Tiras min al malproksim'...
-
Kaj aspergis ree lin
Tuj abunde la cignin':
-
Nun per tiu sorĉa duŝo
Princ' momente iĝis muŝo,
-
Inter maro kaj ĉiel'
Alŝipiĝis ĉe la vel'.
-
Gaje bruas freŝa vent',
Kuras gaje la ŝipet'.
-
Preter la insul' Bujano
Al la glora car' Saltano.
-
Hoj vi, gastoj-sinjorar',
Kien iris vi sur mar'?
-
Kiom bonas viv' postmara?
Kaj en mondo kio — rara?
-
La ŝipanoj — por respond':
Ni navigis ĉirkaŭ l' mond'.
-
Ne malbonas viv' trans maro,
Kaj en mond' — jen kia raro.
-
Kuŝas sur la mar' insul',
Sur insulo — urb'-grandul'
-
Kun orkapaj temploj belaj,
Kun ĝardenoj ĉekastelaj;
-
Sub piceo ĉe palac' —
Dom' kristala sur la plac';
-
Kaj en ĝi sciur' dresita —
Kia talentulo sprita!
-
Kun kantado por plezur'
Fendas nuksojn la sciur'.
-
Kaj la nuksoj ja — juveloj:
Oraj estas ĉiuj ŝeloj,
-
Ene — kernoj el smerald';
La sciur' — sub firma gard'.
-
En palac', ne en kaban',
Loĝas ĉiu ajn urban'.
-
Princas tie sur la tron'
Salutanta vin Gvidon'.
-
Car' Saltan' miraklon miras:
Se nur vivos mi, — li diras, —
-
Gastos sur raraĵ-inslul'
Ĉe Gvidon' mi kun plezur'.
-
Kia mir' — en procedur'
Ronĝas nuksojn la sciur':
-
L' orajn ĉelojn dispartigas
Kaj smeraldojn apartigas?
-
Nin de ĝi ne trafu ŝok',
Ĉu ĝi — vero aŭ mensog'.
-
Ja mirakl' alia estas:
Mar' ekŝvelas, ektempestas,
-
Bolas, muĝas kun sovaĝ',
Ĵetas brue sin al plaĝ',
-
Ĝin inundas ondohorde —
Kaj el mar' aperas borde
-
Skvamardante en akord'
Bravaj prodoj en la ord'.
-
Ĉiuj tridek tri junaĝaj,
Altaj, belaj kaj kuraĝaj,
-
Ĉiuj servas kun fervor'.
Ilin gvidas Ĉernomor'.
-
Jen — miraklo, vera raro,
Eblas diri sen eraro!
-
Miras car' Saltan' sincere.
Sed ekzumis princ' kolere,
-
Kaj... enpikis muŝ-bravulo
Livan de l' onklin' okulon.
-
Ŝi ektremis, paliĝinta:
— Aj! — okul' ekŝvelis blinda.
-
— Kaptu, — krias svatistin', —
Hej vi, premu, premu ĝin!
-
Ĉiuj kuras en malordo:
Ci, atendu! — Sed tra l' pordo
-
Princ' trankvile kaj sen bar'
Flugis hejmen trans la mar'.
-
Bonan tagon, princo bela!
Kial estas vi malhela?
-
Kio do ĉagrenas vin?
-
Princ' respondas: Trist'-angoro
Min suĉadas ĉe la koro;
-
Volus mi, ke mirakleg'
Estu ja sub mia reg'.
-
— Kia, do, mirakl' ĝi estas?
— Ie maro ektempestas,
-
Muĝas, hurlas kun sovaĝ',
Brue ĵetas sin al plaĝ',
-
Ĝin inundas ondohorde —
Kaj el mar' aperas borde
-
Skvamardante en akord'
Bravaj prodoj en la ord'.
-
La cignin' al princo diras:
Jen do kial vi sopiras!
-
Ne malgaju, mia kar',
Scias mi pri tiu rar'.
-
Ja ĉi prodoj bravaj maraj
Estas fratoj miaj karaj.
-
Do revenu sen ĉagren'
Kaj atendu fratojn mem.
-
Sendis nin al vi la cigno,
Kaj laŭ ŝia, do, ordon'
Servu ni al princ' Gvidon',
-
Gardu gloran urbon lian,
Ĉirkaŭ ĝi patrolu ĉiam.
-
Ĉiun tagon ni denune
Alvenados ĉiuj kune
-
Nepre el la blua mar'
Por ĉe-kremla gardostar'.
-
Revidiĝi do ni penos,
Sen en maron tuj revenos.
-
Sur la maro vento blovas
Kaj ŝipeton foren movas
-
Tra la ondoj al fincel'
Sub levita blanka vel'.
-
Preter kruta la insulo,
Preter urbo-la-grandulo;
-
Pafas de la kaj' kanon' —
Albordiĝi la ordon'.
-
Kion, gastoj, vi negocas,
Kaj nun kien plu vi flosas?
-
La ŝipanoj — por respond':
Ni veturas tra l' tutmond'
-
Kun komerca sortimento —
Ŝtalarmiloj, or', arĝento,
-
Sed nun venis tempolim',
Kuŝas voj' al malproksim',
-
Preter la insul' Bujano
Al la glora car' Saltano.
-
Princ' al ili diris nur:
Estu bona la vetur'
-
Tra la maro-oceano
Al la glora car' Saltano
-
Kun salut' de l' princ' Gvidon'.
Diru ĝin en mia nom'.
-
Princ' rigardas al la mar' —
La cignin' jam en ondar'.
-
Ŝin petegas princ': Anim'
Tiras min al malproksim'...
-
Kaj aspergis ree lin
Nun abunde la cignin'.
-
Princo iĝis burd-insekto,
-
Li ekflugis post ŝipet',
Ĝin atingis en moment',
-
Malleviĝis malrapide,
Fende kaŝis sin inside.
-
Hoj vi, gastoj-sinjorar',
Kien iris vi sur mar'?
-
Kiom bonas viv' postmara?
Kaj en mondo kio — rara?
-
Ne malbonas viv' trans maro,
Kaj en mond' — jen kia raro.
-
Kuŝas sur la mar' insul',
Sur insulo — urb'-grandul'.
-
Kaj miraklo tie estas:
Mar' ekŝvelas, ektempestas,
-
Bolas, muĝas kun sovaĝ',
Ĵetas brue sin al plaĝ',
-
Ĝin inundas ondohorde —
Kaj el mar' aperas borde
-
Skvamardante el la ond'
Bravaj prodoj en la ord'.
-
Jen fidinda sen komparo
Brava, zorga gardistaro.
-
Princas tie sur la tron'
Salutanta vin Gvidon'.
-
Car' Saltan' miraklon miras:
Se longvivos mi, — li diras,
-
Gastos sur raraĵ-insul'
Ĉe la princo kun plezur'.
-
Kiu do pri tio miris?
Homoj el la maro venas,
En patrol' ĉe mur' promenas.
-
Ĉu mensogo aŭ ver' —
Ne mirindas ĉi aper'.
-
Jen miraklo sur la tero
(diras famo — certa vero):
-
Estas caridin' trans maro,
Kun belec' konsterne rara.
-
Ŝi superas tagan lumon,
Nokte anstataŭas lunon,
-
Sub harligo luna hel',
Sur la frunt' radias stel'.
-
Ŝi pavinmajeston spiras,
Kiam lantapaŝe iras;
-
Ŝi parolas kun kviet', —
Kvazaŭ lirlas riveret'.
-
Oni povas diri juste:
Ĝi — miraklo vera, ĝuste!
-
Ree — svarm', alarmo, krioj:
Helpu, homoj, do, pro Dio!
-
Kaptu, tenu, premu ĝin,
Al fiburdo — murdo, fin'!
-
Tuj atendu iomete... —
Tra fenestro burd' kviete
-
Tuj eskapis kaj sen bar'
Flugis hejmen trans la mar'.
-
Bonan tagon, princo bela!
Kial estas vi malhela?
-
Kio do ĉagrenas vin?
-
Princ' respondas: Trist'-angoro
Min suĉadas ĉe la koro;
-
Ĉiu viro — kun edzin',
Sola mi ne havas ŝin!
-
— Kaj pri kiu vi sopiras?
— En la mondo, oni diras,
-
Estas caridin' trans maro
Kun belec' konsterne rara.
-
Ŝi superas tagan lumon,
Nokte anstataŭas lunon,
-
Sub harligo — luno-hel',
Sur la frunt' radias stel'.
-
Ŝi pavinmajeston spiras,
Kiam lantapaŝe iras;
-
Kaj parolo ŝia — med':
Lirlas kvazaŭ riveret'.
-
Sed ĉu vere estas tio?
-
Estas tia junulino,
Sed ne ganto — la edzino:
-
Ne tireblas for de l' man'
Por ŝin kaŝi en kaftan'.
-
Mi komplezos vin konsile:
Do, pri ĉio ĉi trankvile
-
Pensu vi kun diligent',
Ke ne venu poste pent'.
-
Ja kun la anim' pasia
Por la belulino tia
-
Mi piede de ĉi land'
Iros eĉ al mondorand'!
-
Ŝi post sopirĝem' mildkore
Diris: Kial serĉi fore?
-
Via sort' apudas vin.
Mi ja — tiu caridin'.
-
Sub harligo — luno-hel',
Sur la frunt' radias stel'...
-
Estu ŝi por mi edzin',
Obeema vin filin'.
-
Petas arde ni permeson —
Por la nupto vian jeson,
-
Benu idojn, laŭ la mor',
Vivi ame en konkord'!
-
Sur la maro vento blovas
Kaj ŝipeton foren movas
-
Tra la ondoj al fincel'
Sub la plenblovata vel'.
-
Preter kruta la insulo,
Preter urbo-la-grandulo;
-
Pafas de la kaj' kanon' —
Albordiĝi la ordon'.
-
Kion, gastoj, vi negocas,
Kaj nun kien plu vi flosas?
-
La ŝipanoj — por respond':
Ni veturis tra l' tutmond'
-
Kaj negocis ni ne vane,
Ĉian varon sendogane;
-
Nia vojo — al terrand':
Orienten al hejmland',
-
Preter la insul' Bujano
Al la glora car' Saltano.
-
Estu bona la vetur'
-
Tra la maro-oceano
Al la glora car' Saltano.
-
Kaj plu tenu en memor'
Via reĝo kaj sinjor',
-
Ke delonge li promesis
Nin viziti, sed forgesis.
-
Gastoj — vojen, princ' Gvidon'
Kun edzin' ĉi-foje restis
-
Kaj en urb' sia ĉeestis.
-
Gaje bruas freŝa vent',
Kuras gaje la ŝipet'
-
Preter la insul' Bujano
Al la glora car' Saltano.
-
Hoj vi, gastoj-sinjorar',
Kien iris vi sur mar'?
-
Kiom bonas viv' transtmara?
Kaj en mondo kio — rara?
-
La ŝipanoj — por respond':
Ni veturis tra l' tutmond'.
-
Ne malbonas viv' trans maro,
Kaj en mond' — jen kia raro.
-
Kuŝas sur la mar' insul',
Sur insulo — urb'-grandul'
-
Kun orkapaj temploj belaj,
Kun ĝardenoj ĉekastelaj;
-
Sub piceo ĉe palac' —
Dom' kristala sur la plac';
-
Kaj en ĝi sciur' dresita —
Kia mirindulo sprita!
-
Kun kantado por plezur'
Fendas nuksojn la sciur'.
-
Kaj la nuksoj ja — juveloj:
Oraj estas ĉiuj ŝeloj,
-
Ene — kernoj el smerald';
La sciur' — sub flego, gard'.
-
Kaj mirakl' alia estas:
Mar' ekŝvelas, ektempestas,
-
Bolas, muĝas kun sovaĝ',
Ĵetas brue sin al plaĝ',
-
Ĝin surverŝas ondohorde —
Kaj el mar' aperas borde
-
Bravaj prodoj en la ord',
Skvamardante en akord'.
-
Ĉiuj tridek tri junaĝaj,
Altaj, belaj kaj kuraĝaj,
-
Ĉiuj servas kun fervor'.
Ilin gvidas Ĉernomor'.
-
Jen fidinda sen komparo
Brava, zorga gardistaro.
-
Kaj ĉe l' princo — junedzin',
Kiun gapis ni sen fin'.
-
Ŝi superas tagan lumon,
Nokte anstataŭas lunon,
-
Sub harligo — lunohel',
Sur la frunt' radias stel'.
-
Princ' Gvidon' la urbon regas,
Ĉiuj laŭdas lin, gloregas;
-
La saluton sendas li
kun riproĉo, car', al vi,
-
Ĉar delonge vi promesis
Lin viziti, sed forgesis.
-
Pacienc' nun lasis caron,
Ekipigas li ŝiparon,
-
Sed ĉetrona ina kliko —
Du fratinoj, Babariĥa —
-
Spitas kontraŭ cardecid' —
Al mirakl'-insul' vizit'.
-
Ĉu mi — caro aŭ infan'? —
Ekkoleris nun Saltan'.
-
Mia vol'! — li piedfrapis,
Iris for kaj porde klakis.
-
Ho, karega vi patrino!
Kaj vi, mia junedzino!
-
Nur rigardu vi al mar':
Iras al ni l' paĉjo-car'!
-
Tra l' eben' de l' oceano
Iras ŝipoj de Saltano.
-
Jen kanonoj ekparolis,
Sonoriloj eksonoris,
-
Iras mem Gvidon' al mar'
Por renkonti kun la car'
-
Kaj triopo-virinkliko:
Du fratinoj, Babariĥa.
-
Venas ĉiuj al palaco:
Brilas apud mur' kirasoj,
-
Bravajn prodojn vidas car':
Tridek tri en gardostar'.
-
Ĉiuj tridek tri junaĝaj,
Altaj, belaj kaj kuraĝaj,
-
Ĉiuj servas kun fervor'.
Ilin gvidas Ĉernomor'.
-
Dom' kristala sur la placo,
Sub piceo ĉe palaco.
-
Kun kantado por plezur'
Fendas nuksojn la sciur'.
-
La smeraldojn ĝi elprenas
Kaj en la saketon trenas.
-
Por monera produktado
Or-smeralda ŝel-klakado.
-
♪En ĝardeno fruktlegoma fraŭlin' promenis.
Ŝi malaltas en staturo, rondas en vizaĝo.♪
-
Spektas car' — rekonas ŝin...
Lin ekkaptis emocio!
-
Kion vidas mi, ho, Dio? —
Haltas spiro dum moment'...
-
Dronas car' en larmtorent'.
-
Kaj malica trio-kliko
Pro la timo en paniko.
-
Ili ĉion tuj konfesis,
ekploregis, pardonpetis.
-
Car' pro sia ĝojhumor'
Sendis ilin hejmen for.
-
Ĉetabliĝis ĉiuj. Kaj
Ekbruegis festen'-gaj'.
-
Gloron al princo Gvidono!
-
Gloron! Gloron!
-
Gloron al caro Saltano!
-
Gloron! Gloron!
-
Pasis tag' — Saltano nia
Enlitiĝis satebria.
-
Mi per med' sensoifiĝis —
Nur lipharoj entrempiĝis.
-
FINO