Studio Sojuzmultfilm Aleksandr Puŝkin FABELO PRI CARO SALTANO Elrusigis N. M. Fedotov Ĉe fenestro tri fraŭlinoj tardvespere spinis linon. — Se mi estus caredzin', — diras unu junulin', — Farus mi por mond' baptita Tuj festenon plej solidan. — Kaj se iĝus mi carin' — Diras dua la fratin', — Por la tuta mond' en solo Teksus multe mi da tolo. — Se estiĝus mi carino, — Tria diris en la fino, — Naskus mi al car'-patron' Prodon por la glora tron'. La promeson ĵus ŝi faris, Pordo feble tuj ekknaris, Kaj eniras ĉambren car', De tiea land' cezar'. — Nu, saluton, belulino. Iĝu, — diras li, — carino: Do naskuĝu l' promesat' En septembro la monat'. Kaj vi ambaŭ, karulinoj, Levu vin de viaj spinoj, Akompanu nepre min Kun fratino — la carin'. Unu servu por kuiro, Dua teksu laŭ deziro! Li nelonge sin preparis: Samvespere nupton faris Kaj kun juna la carin' Por festen' sidigis sin. Jen milita venis plag'... Sur ĉevalo brave side, Al l' edzino lastavide Car' ordonis gardi sin, Se ŝi vere amas lin. Dum Saltan' batalas fore Longan tempon kruelkore, Dio donas al carin' Filon grandan je arŝin'. Flegas bebon la patrino Kiel pri l' aglid' aglino. Ŝi al car' per kurier' Sendas ĝojon en leter'. La fratinoj, pro envio, Kun la svatistin' en trio Kurieron ruzhaltigas, De l' letero lin senigas. "Jam naskiĝis de l' carin' Ĉu fileto, ĉu filin': Nek musido kaj nek rato, — Monstra besto-nekonato." Ekscitite pro malver' De malica ĉi leter', Caro volis en kolero Pendumigi kurieron. Sed pensinte pri l' afer', Lin resendis kun paper': Ĝis reven' atendu reĝon Por decido lia leĝa. "Car' ordonas al bojaroj Tuj, sen vana temp-malŝparo, Kaŝe inon kun la id' Ĵeti maren sen hezit'." La bojaroj (kion fari) Ne aŭdacis kontraŭstari, Kaj veante pri la car' Kaj carin', kun koramar' En dormĉambron ŝian iris, Kaj pri l' carordono diris, Transdoninte caran vorton Pri kruela ŝia sorto. "Kaŝe inon kun la id' Ĵeti maren sen hezit'." Sen la vana temp-malŝpar' En barelon ŝin kaj filon Lokis, peĉis la kovrilon, Rulis for al ocean' — Laŭ ordon' de car' Saltan'. La ĉiel' brilstela lumas, Blua mar' per ondoj bruas, Nubo iras tra ĉiel', Flosas mare la barel'. Kvazaŭ en angor' vidvino, Ploras en barel' carino, Tie kreskas kun trankvil' Ĉiuhore ŝia fil'. Ho, ludema mia ond'! Regas vi en mara mond', Kie volas — plaŭdas, bruas, Marajn ŝtonojn vi detruas, Kovras bordon de la ter', Levas ŝipojn kun leĝer'. Nin ne lasu al marfundo Kaj al seka ĵetu grundo! Kaj obeis lin la ond': La barelon al la bord' Ĝi alportis tuj humile Kaj replaŭdis for trankvile. En liber' nun ili ambaŭ; Vidas: jen montet' sur kampo Kaj ĉirkaŭe bluas mar', Verdas sur l' montet' kverk'-arb'. Fil' ekpensis: "Manĝo bona, Tamen, jam por ni bezona." Branĉon rompis li de kverk', Fleksis arkon de ĉi verg', Faris sagon el kanet', Akran kiel bajonet', Kaj ekiris la valrandon Serĉi strande ĉasviandon. Vi, carido, mia savo, Min defendis vi kun bravo, Vi ja ne pro cigno pafis, Sed de mort' knabinon savis; Ne vulturon vundis sag' — La sorĉiston trafis plag'. Mi forgesos vin neniam. Povos trovi min vi ĉiam. Nun revenu al patrin' Kaj sen trist' dormigu vin. Filo, dormon satiĝinte, Noktajn sonĝojn forskuinte, Kun mirego en anim' Vidas urbon en proksim'. Muroj kun krenelaj turoj. Brilas post la blankaj muroj De preĝejaj kapoj or'. Monaĥejoj, plu, en for'. La patrino kun la filo Iras al la urbbarilo, Jen renkontis sonorad' Ilin en surdiga grad'. Ĉie la salutoj sonas, Kaj caridon oni kronas Per princĉapo kaj en fin' Sia ĉefo nomas lin. Kaj en la ĉefurbo-mezo Kun carina ben-permeso Li ekregis sur la tron' Sub la nomo princ' Gvidon'. Sur la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas Tra la ondoj al fincel' Sub la plenblovata vel'. Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. Kajon ŝipanar' surtretas, Princ' Gvidon' ĝin gasti petas. Li manĝigas kaj trinkigas, Kaj demandi ĝin instigas: Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond' Kaj negocis ni per feloj De arĝenta vulp', zibeloj; Nun alvenis la moment' Por vojaĝ' al orient', Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. Princ' al ili diris nur: Estu bona la vetur' Tra la maro-oceano Al la fama car' Saltano Kun salut' en mia nom'. Gastoj — vojen, kaj Gvidon' La ŝipkuron al la foro Sekvas borde kun angoro. Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro, Kaj formanĝas min sopir': Vidi patron — jen dezir'. Jen amaro! Sed ĉu volas vi trans maro Flugi post la ŝipo tuj? Transformiĝu, princ', je kul'! Malgrandiĝis tuj bravulo Kaj estiĝis eta kulo, Flugis zume kun impet', Ŝipon trafis en moment' Kaj sin kaŝis sen prokrasto Li en fendon de la masto. Gaje bruas freŝa vent', Kuras gaje la ŝipet' Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano, Kaj la aspirata land' Jam videblas de l' ŝiprand'. Gastoj bordon jen surtretas, Caro ilin gasti petas, Kaj post ili al palac' Flugas kulo kun aŭdac'. Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi tra mar'? Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. Kuŝis ŝtoninsul' en l' mar' Sen haven' kaj loĝantar', Nur — eben', malplena loko: Sole kverk' — sur kruta roko. Staras nun sur tiu spac' Nova urbo kun palac', Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj. Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. Car' Saltan' miraklon miras: Se plu vivos mi, — li diras, — Gastos sur raraĵ-insul' Ĉe Gvidono kun plezur'. Vere, mirindaĵo rara, — Urbo ĉe la marosin'! Jen miraklo de l' naturo: Loĝas sub pice' sciuro Kaj kantante por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. Sed la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, Kaj smeraldoj — la kernar'; Tio estas vera rar'. Miras car' Saltan' sincere, Sed ekzumis kul' kolere Kaj al dekstra la okul' De l' onklino pikis kul'. Pro dolor' ŝi rigidiĝis, La okul' invalidiĝis. Kulon ĉasas teksistin', Servistar' kaj svatistin'. — Ci, kulaĉ', damnita besto! Batu ĝin!... — Sed tra l' fenestro Li trankvile kaj sen bar' Flugis hejmen trans la mar'. Ree princ' al maro venas, Ĝin rigardas, malesperas. Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? Kio do ĉagrenas vin? Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro; Logas min mirinda rar'. Aŭdis mi, ke en arbar' Estas sub pice' — sciuro, La miraklo de l' naturo. Scias mi pri la sciur', Sed sufiĉas jam, karul'! Ne malgaju; amikece Servos vin kun ĝoj' mi dece. ♪En ĝardeno fruktlegoma fraŭlin' promenis. Ŝi malaltas en staturo, rondas en vizaĝo.♪ ♪Ŝin postiras, ŝin postsekvas brava flirtumanto. Li postsekvas, alportadas karajn donacetojn.♪ Dankon pro mirakl'. Brave, ho, cignino! Dio Benu vin per ĝoj' samtia. Li farigis kun plezur' Kristaldomon por sciur', Gardon ĉe l' domet' ordonis, Trezoriston, krome, donis — Konti nuksojn kun rigor'; Princa — or', sciura — glor'. Laŭ la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas Tra la ondoj al fincel' Sub levita blanka vel'. Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. Bordon la gastar' surtretas, Princ' Gvidon' ĝin gasti petas, Kaj manĝigas, kaj trinkigas, Kaj respondi ĝin instigas: Kion, gastoj, vi negocas Kaj nun kien plu vi flosas? La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond' Kaj negocis per ĉevaloj, Ĉiuj — maskloj de l' Don-valoj, Sed nun venis tempolim', Kuŝas voj' al malproksim', Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. Princ' al ili diris nur: Estu bona la vetur' Tra la maro-oceano Al la glora car' Saltano, Kun salut' de l' princ' Gvidon'. Diru ĝin en mia nom'. Gastoj al li riverencis, Plu vojaĝon rekomencis. Princ' rigardas al la mar' — La cignin' jam en ondar'. Ŝin petegas princ': Anim' Tiras min al malproksim'... Kaj aspergis ree lin Tuj abunde la cignin': Nun per tiu sorĉa duŝo Princ' momente iĝis muŝo, Inter maro kaj ĉiel' Alŝipiĝis ĉe la vel'. Gaje bruas freŝa vent', Kuras gaje la ŝipet'. Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi sur mar'? Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? La ŝipanoj — por respond': Ni navigis ĉirkaŭ l' mond'. Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul' Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj; Sub piceo ĉe palac' — Dom' kristala sur la plac'; Kaj en ĝi sciur' dresita — Kia talentulo sprita! Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. Kaj la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, Ene — kernoj el smerald'; La sciur' — sub firma gard'. En palac', ne en kaban', Loĝas ĉiu ajn urban'. Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. Car' Saltan' miraklon miras: Se nur vivos mi, — li diras, — Gastos sur raraĵ-inslul' Ĉe Gvidon' mi kun plezur'. Kia mir' — en procedur' Ronĝas nuksojn la sciur': L' orajn ĉelojn dispartigas Kaj smeraldojn apartigas? Nin de ĝi ne trafu ŝok', Ĉu ĝi — vero aŭ mensog'. Ja mirakl' alia estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde Skvamardante en akord' Bravaj prodoj en la ord'. Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. Jen — miraklo, vera raro, Eblas diri sen eraro! Miras car' Saltan' sincere. Sed ekzumis princ' kolere, Kaj... enpikis muŝ-bravulo Livan de l' onklin' okulon. Ŝi ektremis, paliĝinta: — Aj! — okul' ekŝvelis blinda. — Kaptu, — krias svatistin', — Hej vi, premu, premu ĝin! Ĉiuj kuras en malordo: Ci, atendu! — Sed tra l' pordo Princ' trankvile kaj sen bar' Flugis hejmen trans la mar'. Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? Kio do ĉagrenas vin? Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro; Volus mi, ke mirakleg' Estu ja sub mia reg'. — Kia, do, mirakl' ĝi estas? — Ie maro ektempestas, Muĝas, hurlas kun sovaĝ', Brue ĵetas sin al plaĝ', Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde Skvamardante en akord' Bravaj prodoj en la ord'. La cignin' al princo diras: Jen do kial vi sopiras! Ne malgaju, mia kar', Scias mi pri tiu rar'. Ja ĉi prodoj bravaj maraj Estas fratoj miaj karaj. Do revenu sen ĉagren' Kaj atendu fratojn mem. Sendis nin al vi la cigno, Kaj laŭ ŝia, do, ordon' Servu ni al princ' Gvidon', Gardu gloran urbon lian, Ĉirkaŭ ĝi patrolu ĉiam. Ĉiun tagon ni denune Alvenados ĉiuj kune Nepre el la blua mar' Por ĉe-kremla gardostar'. Revidiĝi do ni penos, Sen en maron tuj revenos. Sur la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas Tra la ondoj al fincel' Sub levita blanka vel'. Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? La ŝipanoj — por respond': Ni veturas tra l' tutmond' Kun komerca sortimento — Ŝtalarmiloj, or', arĝento, Sed nun venis tempolim', Kuŝas voj' al malproksim', Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. Princ' al ili diris nur: Estu bona la vetur' Tra la maro-oceano Al la glora car' Saltano Kun salut' de l' princ' Gvidon'. Diru ĝin en mia nom'. Princ' rigardas al la mar' — La cignin' jam en ondar'. Ŝin petegas princ': Anim' Tiras min al malproksim'... Kaj aspergis ree lin Nun abunde la cignin'. Princo iĝis burd-insekto, Li ekflugis post ŝipet', Ĝin atingis en moment', Malleviĝis malrapide, Fende kaŝis sin inside. Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi sur mar'? Kiom bonas viv' postmara? Kaj en mondo kio — rara? Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul'. Kaj miraklo tie estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', Ĝin inundas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde Skvamardante el la ond' Bravaj prodoj en la ord'. Jen fidinda sen komparo Brava, zorga gardistaro. Princas tie sur la tron' Salutanta vin Gvidon'. Car' Saltan' miraklon miras: Se longvivos mi, — li diras, Gastos sur raraĵ-insul' Ĉe la princo kun plezur'. Kiu do pri tio miris? Homoj el la maro venas, En patrol' ĉe mur' promenas. Ĉu mensogo aŭ ver' — Ne mirindas ĉi aper'. Jen miraklo sur la tero (diras famo — certa vero): Estas caridin' trans maro, Kun belec' konsterne rara. Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, Sub harligo luna hel', Sur la frunt' radias stel'. Ŝi pavinmajeston spiras, Kiam lantapaŝe iras; Ŝi parolas kun kviet', — Kvazaŭ lirlas riveret'. Oni povas diri juste: Ĝi — miraklo vera, ĝuste! Ree — svarm', alarmo, krioj: Helpu, homoj, do, pro Dio! Kaptu, tenu, premu ĝin, Al fiburdo — murdo, fin'! Tuj atendu iomete... — Tra fenestro burd' kviete Tuj eskapis kaj sen bar' Flugis hejmen trans la mar'. Bonan tagon, princo bela! Kial estas vi malhela? Kio do ĉagrenas vin? Princ' respondas: Trist'-angoro Min suĉadas ĉe la koro; Ĉiu viro — kun edzin', Sola mi ne havas ŝin! — Kaj pri kiu vi sopiras? — En la mondo, oni diras, Estas caridin' trans maro Kun belec' konsterne rara. Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, Sub harligo — luno-hel', Sur la frunt' radias stel'. Ŝi pavinmajeston spiras, Kiam lantapaŝe iras; Kaj parolo ŝia — med': Lirlas kvazaŭ riveret'. Sed ĉu vere estas tio? Estas tia junulino, Sed ne ganto — la edzino: Ne tireblas for de l' man' Por ŝin kaŝi en kaftan'. Mi komplezos vin konsile: Do, pri ĉio ĉi trankvile Pensu vi kun diligent', Ke ne venu poste pent'. Ja kun la anim' pasia Por la belulino tia Mi piede de ĉi land' Iros eĉ al mondorand'! Ŝi post sopirĝem' mildkore Diris: Kial serĉi fore? Via sort' apudas vin. Mi ja — tiu caridin'. Sub harligo — luno-hel', Sur la frunt' radias stel'... Estu ŝi por mi edzin', Obeema vin filin'. Petas arde ni permeson — Por la nupto vian jeson, Benu idojn, laŭ la mor', Vivi ame en konkord'! Sur la maro vento blovas Kaj ŝipeton foren movas Tra la ondoj al fincel' Sub la plenblovata vel'. Preter kruta la insulo, Preter urbo-la-grandulo; Pafas de la kaj' kanon' — Albordiĝi la ordon'. Kion, gastoj, vi negocas, Kaj nun kien plu vi flosas? La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond' Kaj negocis ni ne vane, Ĉian varon sendogane; Nia vojo — al terrand': Orienten al hejmland', Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. Estu bona la vetur' Tra la maro-oceano Al la glora car' Saltano. Kaj plu tenu en memor' Via reĝo kaj sinjor', Ke delonge li promesis Nin viziti, sed forgesis. Gastoj — vojen, princ' Gvidon' Kun edzin' ĉi-foje restis Kaj en urb' sia ĉeestis. Gaje bruas freŝa vent', Kuras gaje la ŝipet' Preter la insul' Bujano Al la glora car' Saltano. Hoj vi, gastoj-sinjorar', Kien iris vi sur mar'? Kiom bonas viv' transtmara? Kaj en mondo kio — rara? La ŝipanoj — por respond': Ni veturis tra l' tutmond'. Ne malbonas viv' trans maro, Kaj en mond' — jen kia raro. Kuŝas sur la mar' insul', Sur insulo — urb'-grandul' Kun orkapaj temploj belaj, Kun ĝardenoj ĉekastelaj; Sub piceo ĉe palac' — Dom' kristala sur la plac'; Kaj en ĝi sciur' dresita — Kia mirindulo sprita! Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. Kaj la nuksoj ja — juveloj: Oraj estas ĉiuj ŝeloj, Ene — kernoj el smerald'; La sciur' — sub flego, gard'. Kaj mirakl' alia estas: Mar' ekŝvelas, ektempestas, Bolas, muĝas kun sovaĝ', Ĵetas brue sin al plaĝ', Ĝin surverŝas ondohorde — Kaj el mar' aperas borde Bravaj prodoj en la ord', Skvamardante en akord'. Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. Jen fidinda sen komparo Brava, zorga gardistaro. Kaj ĉe l' princo — junedzin', Kiun gapis ni sen fin'. Ŝi superas tagan lumon, Nokte anstataŭas lunon, Sub harligo — lunohel', Sur la frunt' radias stel'. Princ' Gvidon' la urbon regas, Ĉiuj laŭdas lin, gloregas; La saluton sendas li kun riproĉo, car', al vi, Ĉar delonge vi promesis Lin viziti, sed forgesis. Pacienc' nun lasis caron, Ekipigas li ŝiparon, Sed ĉetrona ina kliko — Du fratinoj, Babariĥa — Spitas kontraŭ cardecid' — Al mirakl'-insul' vizit'. Ĉu mi — caro aŭ infan'? — Ekkoleris nun Saltan'. Mia vol'! — li piedfrapis, Iris for kaj porde klakis. Ho, karega vi patrino! Kaj vi, mia junedzino! Nur rigardu vi al mar': Iras al ni l' paĉjo-car'! Tra l' eben' de l' oceano Iras ŝipoj de Saltano. Jen kanonoj ekparolis, Sonoriloj eksonoris, Iras mem Gvidon' al mar' Por renkonti kun la car' Kaj triopo-virinkliko: Du fratinoj, Babariĥa. Venas ĉiuj al palaco: Brilas apud mur' kirasoj, Bravajn prodojn vidas car': Tridek tri en gardostar'. Ĉiuj tridek tri junaĝaj, Altaj, belaj kaj kuraĝaj, Ĉiuj servas kun fervor'. Ilin gvidas Ĉernomor'. Dom' kristala sur la placo, Sub piceo ĉe palaco. Kun kantado por plezur' Fendas nuksojn la sciur'. La smeraldojn ĝi elprenas Kaj en la saketon trenas. Por monera produktado Or-smeralda ŝel-klakado. ♪En ĝardeno fruktlegoma fraŭlin' promenis. Ŝi malaltas en staturo, rondas en vizaĝo.♪ Spektas car' — rekonas ŝin... Lin ekkaptis emocio! Kion vidas mi, ho, Dio? — Haltas spiro dum moment'... Dronas car' en larmtorent'. Kaj malica trio-kliko Pro la timo en paniko. Ili ĉion tuj konfesis, ekploregis, pardonpetis. Car' pro sia ĝojhumor' Sendis ilin hejmen for. Ĉetabliĝis ĉiuj. Kaj Ekbruegis festen'-gaj'. Gloron al princo Gvidono! Gloron! Gloron! Gloron al caro Saltano! Gloron! Gloron! Pasis tag' — Saltano nia Enlitiĝis satebria. Mi per med' sensoifiĝis — Nur lipharoj entrempiĝis. FINO