YouTube

Teniu un compte YouTube?

New: enable viewer-created translations and captions on your YouTube channel!

Esperanto subtítols

← "ESPANYA CARINYO, LO NOSTRE NO FUNCIONA" (Hispanio, kara, tio nia ne funkcias)

Obtén el codi d'incrustació
3 llengües

Showing Revision 1 created 05/31/2013 by k.berga.

  1. Tiom da someroj, vintroj, autonoj, eltenente unu la alian

  2. tedante unu la alian, interŝanĝoj de admon'
  3. Vi, rigardanta al pasint'. Mi rezignanta pri mia fier'
  4. pensante ke iam tio nia pliboniĝos
  5. sufiĉe! jam pasis tro da jaroj kaj mi scias ke vi
  6. ne ŝanĝos vian duran sintenon
  7. sed mi sentas ke alvenis la tago, ke mi kolektis la tutan energion
  8. por diri al vi ke mi ne plu povas elteni
  9. ĉar dum tiom da jaroj mi estis tio kion mi ne volis esti
  10. kaj mi estas sincera, ĉiunokte, mi enlitiĝas kun la sento de misvivita tago
  11. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  12. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  13. Ni kundividis dolĉajn somerojn kaj vintrojn ege bruajn
  14. tiom da aferoj venus al mia kap'
  15. la vespermanĝoj kaj la manĝetoj sub la suno ĉe teraso
  16. kaj la muziko kiun vi aŭskultigis al mi
  17. ni kunvivis fekmomentojn, tiom da peno por interkompreno
  18. dum tiom longa temp' ke mi ne plu povas memori
  19. kiel ni interkonatiĝis, en kiu momento vi aperis
  20. kaj min enuas ke vi denove rakontu pri la afer'
  21. Dum tiom da jaroj mi estis tio kion mi ne volis esti
  22. kaj mi estas sincera: ĉiutage, mi enlitiĝas kun la sento de misvivita tago
  23. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  24. al mi jam urĝas do...
  25. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  26. se tio ne ĝenas vin...mi antaŭeniros
  27. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  28. kaj jam ne utilas plia parolad'
  29. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  30. -Kion vi opinias, Mali ?
  31. -Nu, mi opinias ke Hispanio ne bone agordas, ne bone agordas pri ni
  32. -Ja, ja, tio veras. Ni havas fiskan deficiton
  33. kulturan deficiton, laboran deficiton kaj gramatikan deficiton
  34. konceptan deficiton kaj mensan deficiton
  35. ni havas deficiton pri identeco...
  36. -Tio ne rimas
  37. - Sed estas vereco!
  38. Pasis multaj someroj, vintroj kaj aŭtunoj
  39. nun estas la horo, katalunoj, por nia printempo
  40. kaj ne penu, ne min voku, ne postsekvu min
  41. kia turmento, kara mia,
  42. estu pli toreadora, ni povas kune trinkejumi
  43. aŭ kune butikumi, aŭ ni povas iniciati iun negocon
  44. kaj vi povas esti mia kunsocietano
  45. mi foriras kun multaj el viaj aferoj:
  46. la mituloj de la vendejo, la banmantelo kaj la ŝako, la manĝilaro kaj iu portreto
  47. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  48. al mi urĝas jam, do...
  49. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  50. se tio ne ĝenas vin...mi antaŭeniros
  51. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  52. kaj jam ne utilas plia parolad'
  53. Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  54. kaj ni ĉesu pri futbalpokaloj,
  55. pri la ŝtata pilkkonkuro kaj la ruĝa sportĉemizo
  56. ek, kojonoj sur la tablo
  57. ni devas okupiĝi pri gravaĵo
  58. Ni kunvivis fekmomentojn, tiom da peno por interkompreno
  59. lando kiu ellitiĝas frumetene estos nehaltigebla
  60. Hispanio, kara, aj, Hispanio, kara, aj, Hispanio, kara
  61. aj, Hispanio, kara, tio nia ne funkcias
  62. Hispanio, kara, aj, Hispanio, kara
  63. tio nia ne funkcias