< Return to Video

Ĝisdatigo kaj Mi bezonas Helpon (Ne Mensan)!

  • 0:00 - 0:02
    Saluton al ĉiuj, jen Evildea via dio.
  • 0:02 - 0:04
    Kaj hodiaŭ mi simple volas doni al vi
  • 0:04 - 0:07
    ĝisdatigon pri la nuna stato de mia kanalo,
  • 0:07 - 0:12
    kaj ankaŭ mi volas doni resumon de la historio
  • 0:12 - 0:15
    de ĉi tiu kanalo por tiuj novaj abonantoj.
  • 0:15 - 0:19
    Kaj trie, mi volas ankaŭ ...
  • 0:19 - 0:20
    fakte mi forgesis la trian.
  • 0:20 - 0:22
    Mi supozas, ke mi simple parolos
  • 0:22 - 0:24
    ĝis mi memoros la trian.
  • 0:25 - 0:27
    Jes, estas bela loko ĉi tie.
  • 0:27 - 0:30
    La muro estas tre blanka, ĝi estas bela muro.
  • 0:30 - 0:32
    Vi vere devas vidi mian muron.
  • 0:32 - 0:35
    Kaj mi ne povas memori la trian!
  • 0:35 - 0:36
    La tria estas ...
  • 0:37 - 0:38
    Ha jes! Mi memoras nun:
  • 0:38 - 0:40
    Mi havas problemon!
  • 0:40 - 0:42
    Do, la tria estas problemo,
  • 0:42 - 0:44
    kiun mi renkontis lastatempe,
  • 0:44 - 0:46
    kaj mi bezonas vian helpon.
  • 0:46 - 0:49
    ... Dio mia, tio estis fekita!
  • 0:49 - 0:53
    Do, unue, ĉio iras bone en la kanalo,
  • 0:53 - 0:56
    ĝi ĉiutage pli kaj pli kreskiĝas,
  • 0:56 - 0:58
    ĉiam estas novaj abonantoj,
  • 0:58 - 1:00
    ĉiam estas novaj komentoj,
  • 1:00 - 1:01
    ĉiam estas novaj troloj ...
  • 1:01 - 1:05
    Sed fakte, ĉio iras bone, mi pensas, laŭ mi.
  • 1:05 - 1:09
    Kaj nun, pri la historio de ĉi tiu kanalo,
  • 1:09 - 1:10
    por tiuj, kiuj ne scias,
  • 1:10 - 1:14
    mi komencis ĉi tiun kanalon en ...
  • 1:14 - 1:16
    je la komenco de Aprilo, mi supozas,
  • 1:16 - 1:19
    kaj unue kiam mi komencis ĝin, mi havis kelkajn celojn.
  • 1:19 - 1:22
    La plej grava celo estis simple amuzi min,
  • 1:22 - 1:24
    sed ankaŭ amuzi vin ĉiujn.
  • 1:24 - 1:27
    Ĉar se ĝi ne amuzus min,
  • 1:27 - 1:29
    mi simple ne plu volus fari ĝin,
  • 1:29 - 1:34
    kiel preskaŭ ĉiuj hazardaj retejoj de Esperantujo,
  • 1:34 - 1:38
    kiuj aperis, kaj poste, simple malaperis denove.
  • 1:38 - 1:40
    Tio ofte okazis en Esperantujo.
  • 1:40 - 1:44
    Do vi vere devas ami tion, kion vi faras.
  • 1:44 - 1:47
    Sed due, ankaŭ, mi volas krei lokon,
  • 1:47 - 1:49
    kie en Esperantujo, oni povas esti certa,
  • 1:49 - 1:54
    ke ĉiutage estus novaj, interesaj, freŝaj enhavaĵoj.
  • 1:54 - 1:58
    Kaj mi pensas, ke mi jam plenumis tiun celon,
  • 1:58 - 2:02
    sed kompreneble mi devas daŭri fari ĝin estontecen.
  • 2:02 - 2:07
    Sed, jes, mi ... mi estas kontenta pri tiu celo.
  • 2:07 - 2:11
    Kaj trie, la malfacilaĵoj, kiun mi havas.
  • 2:11 - 2:15
    Eble estas kelkaj malfacilaĵoj ... ne gravas.
  • 2:15 - 2:19
    Lastatempe ... ne lastatempe ... antaŭ kelkaj semajnoj,
  • 2:19 - 2:20
    mi iris al Jutuba kunveno,
  • 2:20 - 2:23
    kaj mi renkontis multajn homojn,
  • 2:23 - 2:26
    kaj kelkaj el ili abonis mian kanalon,
  • 2:26 - 2:27
    kaj poste diris al mi,
  • 2:27 - 2:30
    ke fakte ili tre ŝatas mian kanalon.
  • 2:30 - 2:33
    Kompreneble, ili estas Angle-parolantoj,
  • 2:33 - 2:35
    do ili ne komprenas Esperanton,
  • 2:35 - 2:38
    ili ne antaŭe priaŭdis Esperanton.
  • 2:38 - 2:41
    Sed, ili diris, ke ili tre ŝatas mian kanalon,
  • 2:41 - 2:45
    sed nur tiujn filmetojn, kiujn ili povas kompreni.
  • 2:45 - 2:49
    Ili bezonas subtekstojn, sed mi ne havas la tempon
  • 2:49 - 2:53
    por subtekstigi ĉiujn el miaj filmoj.
  • 2:53 - 2:55
    Kaj por tiuj, kiuj ne scias,
  • 2:55 - 2:57
    preskaŭ ĉiuj el miaj filmoj
  • 2:57 - 3:00
    jam estas subtekstigitaj al Esperanto
  • 3:00 - 3:03
    de unu aparta Esperantisto. Lia nomo estas Vanege.
  • 3:03 - 3:06
    Li daŭras subtekstigi miajn filmojn,
  • 3:06 - 3:09
    li eĉ iras al tre malnovaj filmoj,
  • 3:09 - 3:14
    kaj subtekstigis ilin, por tiuj estontecaj spektantoj.
  • 3:14 - 3:15
    Mi supozas.
  • 3:15 - 3:19
    Vere, la laboro, kiun li jam faras estas ege grava,
  • 3:19 - 3:20
    kaj mi tre ŝatas ĝin,
  • 3:20 - 3:23
    sed nun mi havas peton por aliuloj,
  • 3:23 - 3:26
    aliaj abonantoj de ĉi tiu kanalo:
  • 3:26 - 3:28
    Se vi ŝatas ĝin, eble vi povas helpi min,
  • 3:28 - 3:31
    kaj ankaŭ helpi Esperantujon,
  • 3:31 - 3:36
    per subtekstigado de miaj filmetoj al la Angla.
  • 3:36 - 3:37
    Mi farus ĝin mem.
  • 3:37 - 3:40
    Vere mi farus ĝin, se mi havus la tempon.
  • 3:40 - 3:41
    Por tiuj, kiuj ne scias,
  • 3:41 - 3:45
    kiam mi unue komencis ĉi tiun kanalon, mi pensis,
  • 3:45 - 3:48
    ke eble mi devus elspezi tridek minutojn tage,
  • 3:48 - 3:50
    por fari filmojn,
  • 3:50 - 3:54
    sed vere mi devas elspezi pli ol du horojn,
  • 3:54 - 3:56
    kutime, nur por simpla videoblogo,
  • 3:56 - 3:59
    por prepari ĝin por la kanalo.
  • 3:59 - 4:02
    Ĉar mi devas filmi, mi devas trovi la tempon,
  • 4:02 - 4:07
    kaj mi devas prepari la muntadon, kaj tiel plu,
  • 4:07 - 4:10
    kaj testi ĝin, kaj tiam alŝuti ĝin,
  • 4:10 - 4:13
    priskribi ĝin, diskonigi ĝin,
  • 4:13 - 4:16
    kaj pli kaj pli kaj pli ...
  • 4:16 - 4:18
    Estas multaj aferoj, kiujn mi devas fari
  • 4:18 - 4:19
    nur por unu filmo.
  • 4:19 - 4:21
    Do mi vere ne havas la tempon
  • 4:21 - 4:23
    por subtekstigi miajn filmojn,
  • 4:23 - 4:27
    sed, mi ne volas perdi tiujn novajn homojn,
  • 4:27 - 4:30
    kiuj jam abonis al mia kanalo,
  • 4:30 - 4:32
    sed ili ne estas Esperante-parolantoj.
  • 4:32 - 4:36
    ??? Kaj mi pensas, ke se mi subtekstigus ĉiujn filmojn,
  • 4:36 - 4:37
    al la Angla,
  • 4:37 - 4:43
    eble tio pli interesigus novajn abonantojn,
  • 4:43 - 4:46
    pri Esperanto, se ili neniam antaŭe aŭdis pri ĝi.
  • 4:46 - 4:50
    Kaj ankaŭ ĝi povas helpi komencantojn, mi supozas.
  • 4:50 - 4:52
    Do, se vi volas helpi min,
  • 4:52 - 4:54
    simple, skribu sube en la komentejo,
  • 4:54 - 4:58
    sendu al mi mesaĝon per Fejsbuko, ne gravas.
  • 4:58 - 5:01
    Ĉar vere, mi bezonas ĝin,
  • 5:01 - 5:04
    kaj mi pensas ke ĝi povas multe helpi mian kanalon,
  • 5:04 - 5:06
    kaj ankaŭ Esperantujon,
  • 5:06 - 5:10
    se ni povus subtekstigi miajn filmojn al la Angla.
  • 5:10 - 5:13
    Sed ankaŭ, se vi ne volas subtekstigi ilin al la Angla,
  • 5:13 - 5:17
    eble vi volus subtekstigi ilin al aliaj lingvoj.
  • 5:17 - 5:18
    Vere ne gravas!
  • 5:18 - 5:20
    Ju pli da lingvoj, des pli bone, ĉu ne?
  • 5:20 - 5:23
    Do, mi supozas ke tio estas ĉio,
  • 5:23 - 5:25
    se vi ŝatis ĉi tiun filmeton,
  • 5:25 - 5:26
    ŝatu ĝin, diskonigu ĝin,
  • 5:26 - 5:28
    abonu mian kanalon, se vi ankoraŭ ne abonis,
  • 5:28 - 5:30
    kaj mi vidos vin en la venonta filmo,
  • 5:30 - 5:32
    kaj se vi ne estos tie,
  • 5:32 - 5:33
    mi trovos vin,
  • 5:33 - 5:35
    kaj mi ŝtelos vian t-ĉemizon!
  • 5:35 - 5:37
    [timigaj ridoj]
Title:
Ĝisdatigo kaj Mi bezonas Helpon (Ne Mensan)!
Description:

En ĉi tiu videoblogo, mi donas al vi ĝisdatigon kaj petas vian helpon pri subtekstigado de miaj filmoj al la angla!

Fejsbuka Paĝo: https://www.facebook.com/EvildeaGAMING/
Fejsbuka Komunumo: https://www.facebook.com/groups/Evildea/
Verdulo-Paĝo: http://verduloj.com/u/evildea

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
05:37

Esperanto subtitles

Incomplete

Revisions