-
Ĉu ĝi estas fakto
-
aŭ opinio?
-
Ĉu gravas?
-
Jes!
-
Ambaŭ gravas.
-
Sed scipovi distingi faktojn
kaj opiniojn
-
povas helpi nin pli bone kompreni,
kion ni legas kaj aŭdas,
-
kaj kiel ni formas niajn
proprajn opiniojn.
-
Ni lernu pli.
-
Fakto estas eldiro, kiun
oni povas pruvi.
-
Faktoj estas objektivaj;
-
ili ne influiĝas per tio, kion
oni pensas aŭ kredas.
-
Fakto estas nerifutebla
kaj ne povas esti ŝanĝita.
-
Jen kelkaj demandoj
por identigi faktojn.
-
1. Ĉu oni povas mezuri aŭ konfirmi ĝin
per kalkuloj aŭ datumoj?
-
Ekzemple, du kaj du estas kvar.
-
Ni povas adicii la nombrojn
kaj montri, ke tiu eldiro estas vera.
-
2. Ĉu oni povas observi ĝin?
Ĉu oni povas rigardi ĝin okazi?
-
Ekzemple, 99% el homoj
ne povas leki sian kubuton.
-
Tio estas vera.
-
Tio estas fakto, kiun
oni povas observi.
-
Esplorado determinis,
-
ke nur unu el ĉiuj 100 homoj
povas sukcese fari tiun agon.
-
3. Ĉu oni povas verigi ĝin
per rektaj fontoj
-
kiel esplorado, fotoj,
ĵurnaloj kaj/aŭ artefaktoj?
-
Jen ekzemplero.
-
Nintendo fondiĝis en 1889.
-
Tio estas fakto, ĉar oni povas
verigi ĝin per multaj fontoj.
-
Viro nomata Fusajiro Yamauchi
el Japanio
-
fondis Nintendo-n kiel firmao
de ludkartoj en 1889,
-
kaj nun ĝi estas unu el la plej grandaj
videoludaj firmaroj tutmonde.
-
Nun ni esploru opiniojn,
-
kiuj fojfoje povas esti
iomete pli tiklaj.
-
Opinio estas eldiro de kredo
aŭ juĝado.
-
Opinioj esprimas, kion oni
prensas aŭ sentas.
-
Opinio povas ŝanĝiĝi.
-
Ni rigardu kelkajn ekzemplerojn.
-
Glaciaĵo estas bongusta.
-
Tion kredas multaj homoj,
sed ne ĉiuj.
-
Ĝi estas juĝo, kaj
sekve opinio.
-
Kiam ni taksas ion aŭ iun,
-
ni ofte uzas adjektivojn kiel
«grava», «bela», «amuza» aŭ «malfacila».
-
Adjektivo, kiu permesas al oni
juĝi ion,
-
estas indiko, ke eldiro estas opinio.
-
Alia signovorto por opinioj
estas la vorto «devus».
-
Jen ekzemplero.
-
«Ĉiuj devus lerni pli ol
unu lingvon.»
-
Kvankam ja estas multaj bonaj kialoj
por lerni pli ol unu lingvon,
-
ne ĉiuj konsentus pri la persona
valoro de fari tion.
-
Politikaj vidpunktoj estas opinioj.
-
Malsamaj homoj havas malsamajn ideojn
pri problemoj de la socio
-
kaj kiel plej bone trakti ilin.
-
Ĉar oni povas nek pruvi
nek malpruvi opinion,
-
ne estas prava aŭ
malprava respondo:
-
nur malsamaj vidpunktoj.
-
Kvankam opinioj povas esti subtenitaj
per faktoj kaj pruvoj,
-
la afero, pri kiu oni zorgas,
povas esti debatita.
-
Ekzemple, mi povus diri,
-
ke ĉeesti la lernejon la tutan jaron
estus pli bone al studenoj.
-
Nu, estas kialoj por subteni
tiun vidpunkton—
-
oni povus aserti, ke
pli mallongaj someraj ferioj
-
malebligus la forgesadon
de tio, kion lernis la studentoj,
-
aŭ ke studentoj ofte enuiĝas
dum la somero,
-
aŭ ke aliaj landoj uzas sistemon
de tutjara edukado.
-
Tamen, ni ne povas pruvi,
ke tiu eldiro estas vera.
-
Estas multaj kialoj por pensi, ke
10-monata kalendaro estus pli bona.
-
Oni povus aserti, ke studentoj
bezonas ampleksan lernopaŭzon
-
kaj ke ili devus esti rajtitaj partopreni
aliajn somerajn aktivaĵojn,
-
aŭ ke manko de klimatizado
-
signifas, ke studentoj ne devus esti
en lerneja konstruaĵo somere.
-
Se ni rerigardus la eldiron,
-
ni ankaŭ povas identigi
aliajn signovortojn por opinio:
-
la vortoj «pli bona».
-
Kiam ni komparas
malsamajn aferojn
-
aŭ vidas vortojn kiel
«plej bona» aŭ «pli bona»,
-
tiuj povas sugesti, ke ni
rigardas opinion.
-
Alia tipo de opinio estas antaŭdiro.
-
Antaŭdiro ofte estas bazita
sur sperto, scio aŭ esploro,
-
sed pro ke ĝia bazo estas
en la estonteco,
-
ni ne nun povas verigi ilin.
-
Ni rigardu ekzempleron.
-
10% el ĉiuj aŭtoj en 2026
konsistos el senaŭtistaj aŭtoj.
-
Tio sonas kaj mirinda kaj timiga.
-
Kvankam multaj aŭtofabrikoj
disvolvas senaŭtistan teĥnologion,
-
oni neniel povas verigi
tiun eldiron;
-
do ĝi estas opinio.
-
Memoru, ke se oni
kredas, ke io estas vera,
-
ĝi ne necese ja estas vera.
-
Ni resumu, kion ni lernis.
-
Fakto estas eldiro, kiun
oni povas pruvi.
-
Ĉu oni povas mezuri ĝin
aŭ konfirmi ĝin per datumoj?
-
Ĉu oni povas observi ĝin?
-
Ĉu oni povas verigi ĝian
veron per aliaj fontoj?
-
Ĉu ĝi restas same?
-
Se oni jesas al unu
el tiuj demandoj,
-
sekve ĝi estas fakto.
-
Opinio estas eldiro de
kredo aŭ juĝado,
-
kiun oni ne povas pruvi.
-
Ĉu ĝi taksas aŭ iun aŭ ion?
-
Ĉu oni povas debati ĝin?
-
Ĉu ĝi faras antaŭvidon?
-
Ĉu ĝi povas ŝanĝiĝi?
-
Se oni jesas al
tiuj demandoj,
-
sekve ĝi estas opinio.
-
Scipovi distingi inter
fakto kaj opinio
-
helpas nin kompreni informaĵojn
-
kaj formi niajn proprajn
kredojn pri la mondo.
-
Demandu al vi ĉi tiujn
demandojn kaj uzu ilin
-
por distingi inter fakto kaj
opinio en via propra vivo!
-
[Subtekstoj faritaj de Riley Báez-Bradway]