-
(ekbruo)
-
(krako)
-
Saluton mondo.
-
Jen Zibi el Pollando.
-
Hodiaŭ estas 15a de decembro.
-
La Zamenhofa Tago.
-
Do kadre de tio
-
mi volas sendi al vi
-
miajn bondezirojn.
-
Estu feliĉaj kaj disvastigu Esperanton.
-
Memoru pri kratvorto #EsperantoLives
-
Kiam mi trarigardis mian malnovan libron
-
por Esperanto,
-
mi trovis mian, mi pensas,
-
plej malnovan poŝtkarton
-
aŭ eĉ eble bildkarton.
-
Kaj tiu ĉi karto--
-
bonvolu, tie estas tiu ĉi karto.
-
Tiu ĉi karto devenas de Japanio.
-
Mi volas montri ĝin al vi
-
ĉar tio estas... mm...
-
bildkarto sendita en 1988.
-
Jes.
-
Kaj en tiu jaro,
-
kiam mi bone memoras,
-
mi unue trovis informon
-
pri internacia lingvo Esperanto.
-
Pri tiu lingvo parolis aŭ diris al mi
-
mia kolego en mezlernejo.
-
Kaj li korespondis kun japana amiko,
-
kaj li ekpensis ke
-
kontaktigi tiun amikon kun mi
-
por kuraĝigi min por lernado
-
de lingvo Esperanto.
-
Do tiumaniere mi ricevis tiun karton.
-
Kompreneble en tiu tempo,
-
en 1988a jaro,
-
mi eble studis unu aŭ du
-
lecionojn de mia libro,
-
do mi eble povis paroli
-
'Mi nomiĝas Zibi,
-
'mi loĝas en Pollando,' ktp.
-
Sed tio estis nur eble du,
-
eble kvar frazoj.
-
Je tiu belega poŝtkarto,
-
oni vidas...
-
Kion oni vidas?
-
'Vespero ĉe Torii
-
de Sanktejo Icukuŝima'
-
Icukuŝima.
-
Belega bildo, ĉu ne?
-
Kaj nun mi ne ricevas
-
esperantajn poŝtkartojn.
-
Kial?
-
Eble per la interreto, ĉar...
-
ĉial korespondado funkcias rete,
-
konversacioj, bildoj, kaj tiel plu.
-
Kaj homoj ege malofte sendas
-
poŝtkartojn unu al alia.
-
Mi eĉ ne memoras kiam mi ricevis
-
mian lastan Esperanto-poŝtkarton.
-
Kompreneble post tiu japana
-
estis kelkaj,
-
sed nur kelkaj.
-
Do, se vi volus eble
-
sendi bildkarton de via urbo,
-
mi estus feliĉa.
-
Do, se vi volus fari tion,
-
skribu je komentaro pri tiu afero,
-
kaj poste, en la privata mesaĝo,
-
mi sendos al vi mian adreson,
-
kaj tiumaniere vi povos sendi
-
poŝtkarton al mi.
-
Kiel mi diris, mi estus ege feliĉa
-
kiam mi ricevos vian poŝtkarton.
-
Mi ankaŭ volus scii,
-
ĉu vi ŝatas tiun manieron de korespondado?
-
Mi pensas pri paperleteroj,
-
pri poŝtkartoj aŭ bildkartoj.
-
Bonvolu skribi sube je komentaro
-
ĉu vi faras tion,
-
aŭ eble ĉu vi faris tion iam,
-
aŭ ĉu vi farus tion?
-
Ĉu vi korespondus kun iu
-
per paperpoŝto?
-
Mi bone scias, ke en nia nuntempa moderna mondo
-
plej populara estas retpoŝto.
-
Retpoŝto... interreto, ĝenerale.
-
Sed mi pensas ke estas
-
io amuza en tiu papera korenspondado.
-
Estas iu speciala sento
-
kiam oni ricevas leteron,
-
malkovras ĝin, kaj prenas paperon,
-
kaj legas eble
-
mane skribitan leteron.
-
Tio estas, mi pensas,
-
ege (ridas) malnovstila afero.
-
Sed kiel mi diris, ege amuza.
-
Do, skribu tion pri viaj spertoj
-
kun papera korespondado.
-
Do, ĝis karaj geamikoj.
-
Ĝis al la venonta filmo.