< Return to Video

Is Chinese the new English? | Ĉu la ĉina estas la nova angla?

  • 0:00 - 0:04
    Saluton al ĉiuj, jen Evildea via Dio,
  • 0:04 - 0:08
    kaj hodiaŭ mi esploras ĉu la ĉina estas la nova angla.
  • 0:08 - 0:12
    Nefakuloj emas deklari, ke la internacia lingvo de la mondo
  • 0:12 - 0:16
    jam estas la angla, kaj Interreto estas spegulo de tio.
  • 0:16 - 0:20
    Ĉiujn aliajn deklarojn oni taksu ne serioze.
  • 0:20 - 0:22
    Kompreneble, ni ĉiuj jam scias,
  • 0:22 - 0:26
    ke pli ol 80% de la interreto estas en la angla, ĉu ne?
  • 0:26 - 0:29
    Kiel Esperantisto, ĉi tiu demando estas grava al mi.
  • 0:29 - 0:32
    Do mi decidis profunde esplori ĝin.
  • 0:32 - 0:35
    Mi uzis kelkajn fontojn dum mia esplorado,
  • 0:35 - 0:37
    sed ĉefe ĉi tiun du fontojn:
  • 0:37 - 0:41
    1) "Dek du jarojn mezuri lingvan diversecon en la Interreto",
  • 0:41 - 0:43
    dokumento de Unesko
  • 0:43 - 0:48
    kaj 2) Interretaj statistikoj de internetworldstats.com
  • 0:48 - 0:50
    Jen miaj problemoj:
  • 0:50 - 0:54
    Difini kio estas "parolanto" de iu ajn lingvo
  • 0:54 - 0:57
    Trovi taŭgajn kontroleblajn fontojn de informo
  • 0:57 - 1:00
    Trovi informojn pri Ĉinio
  • 1:00 - 1:05
    Kongruigi la diversajn kaj ofte ne-interkonsentajn fontojn de informo
  • 1:05 - 1:11
    En decembro 1995, dum prifranca pintkunveno, en Cotonou, Benino, Afriko
  • 1:11 - 1:17
    publikiĝis novaĵo, ke 90 procentoj de Interreto estas en la Angla.
  • 1:17 - 1:21
    Ĉi tiu figuro forte agacis partoprenantojn, kiuj tuj plendis
  • 1:21 - 1:25
    pri esenca biaso al uzo de la angla en la nova Interreto.
  • 1:25 - 1:29
    Funredes, hispana fonduso por la evoluigo de Interreto,
  • 1:29 - 1:32
    ekkomencis esplori la situacion.
  • 1:32 - 1:35
    Tuj poste, ankaŭ Unesko ekkomencis esploron
  • 1:35 - 1:38
    pri la lingva diverseco de la Interreto,
  • 1:38 - 1:41
    kiu daŭris entute pli ol dek du jarojn.
  • 1:41 - 1:43
    Jen mia unua fonto de informo.
  • 1:43 - 1:46
    Esence tamen, la studo de Unesko
  • 1:46 - 1:48
    nur vere esploris la eŭropajn lingvojn:
  • 1:48 - 1:54
    la anglan, hispanan, francan, italan, portugalan, germanan kaj katalunan,
  • 1:54 - 1:58
    kaj dekomence, nur la anglan, francan kaj hispanan,
  • 1:58 - 2:00
    ili eĉ ne konsideris la ĉinan.
  • 2:00 - 2:04
    Do, ni ne povas nur uzi la raporton de Unesko,
  • 2:04 - 2:07
    sen kroma informo por pruvi la hipotezon.
  • 2:07 - 2:10
    Ĉi tio kreas aliajn problemojn,
  • 2:10 - 2:13
    precipe kiam oni volas kompari datumojn el multaj fontoj,
  • 2:13 - 2:15
    sed ni parolos pri tio poste.
  • 2:15 - 2:19
    La enkonduko al la raporto lumigas la situacion
  • 2:19 - 2:21
    pri la uzo de la angla jene:
  • 2:21 - 2:26
    Ĉi tiu esploro prezentas diversajn metodojn uzitajn dum 12 jaroj
  • 2:26 - 2:30
    por mezuri la lingvan diversecon de la Interreto.
  • 2:30 - 2:35
    La rezultoj de la studo forigas kelkajn mitojn pri ekzistantaj figuroj,
  • 2:35 - 2:38
    ekzemple, la angla superregas la Interreton.
  • 2:38 - 2:41
    Post tio, la raporto prezentas problemojn,
  • 2:41 - 2:45
    kiujn la skipo devis solvi por akiri aktualajn informojn.
  • 2:45 - 2:49
    La plejparto estas enuigaj algoritmaj prblemoj,
  • 2:49 - 2:51
    sed du el ili mi trovis interesaj:
  • 2:51 - 2:56
    La algoritmoj minis datumojn de kelkaj interretaj serĉiloj,
  • 2:56 - 2:59
    rezulte la skipo baldaŭ eltrovis,
  • 2:59 - 3:00
    ke serĉiloj emas preferi
  • 3:00 - 3:04
    unu lingvon, sendepende de kiom da lingvoj ĝi subtenas.
  • 3:04 - 3:08
    Do Guglo havas tendencon pli ofte montri anglajn paĝojn,
  • 3:08 - 3:11
    dum Exalead kiu komence de la studo estis
  • 3:11 - 3:13
    grava franca serĉilo,
  • 3:13 - 3:16
    havis tendencon montri francajn paĝojn.
  • 3:16 - 3:20
    Serĉiloj listas malpli ol 30 procentojn de ĉiuj paĝoj,
  • 3:20 - 3:23
    do tio provizas nin per nur fragmento de la vera
  • 3:23 - 3:25
    Interreta lingva diverseco.
  • 3:25 - 3:28
    Do, kio estas la rezulto de la studo?
  • 3:28 - 3:30
    Unue, oni ne forgesu, ke
  • 3:30 - 3:34
    la raporto temas nur pri aro de eŭropaj lingvoj,
  • 3:34 - 3:35
    ne la tuta mondo.
  • 3:35 - 3:37
    La raporto trovis la jenon:
  • 3:37 - 3:43
    antaŭ 1995, 80% da ĉiuj retpaĝoj estis en la angla.
  • 3:43 - 3:51
    Je la konkludo de la esploro, en 2008, nur 40% da ĉiuj retpaĝoj estis en la angla.
  • 3:51 - 3:55
    La ĉefa kialo por tiu relativa malkresko de la angla
  • 3:55 - 3:57
    en Interreto ŝajnas esti, ke
  • 3:57 - 3:59
    la Interreto jam atingis
  • 3:59 - 4:01
    la plejparton de anglaj parolantoj.
  • 4:01 - 4:07
    En 2007, 17,5% de la homaro uzas la Interreton.
  • 4:07 - 4:13
    El tio 5,5% de la Interretanaro estas Angleparolantoj.
  • 4:13 - 4:16
    Tamen tiu procento ankoraŭ ne estas entute valida,
  • 4:16 - 4:20
    ĉar la algoritmoj konsideras retejojn Angle
  • 4:20 - 4:23
    kiam la ĉefa paĝo estas en la angla.
  • 4:23 - 4:28
    Do retejoj kiel Guglo, Vikipedio, Fejsbuko estas konsiderataj
  • 4:28 - 4:33
    kiel Anglaj retejoj, malgraŭ tio ke ili estas plurlingvaj.
  • 4:33 - 4:36
    Ankaŭ Unesko studis la fonton de anglaj retejoj,
  • 4:36 - 4:39
    kaj trovis kelkajn interesajn faktojn:
  • 4:39 - 4:44
    Usono produktas 66% da ĉiuj anglaj retejoj.
  • 4:44 - 4:50
    Britio produktas 6,5% da anglaj retejoj.
  • 4:50 - 4:55
    Kanado produktas nur 3,5% da anglaj retejoj.
  • 4:55 - 4:57
    Kaj Aŭstralio, mia lando,
  • 4:57 - 5:03
    produktas nur 1,5% da ĉiuj anglaj retejoj.
  • 5:03 - 5:09
    Sudafriko, Novzelando, Barato kaj Ĉinio produktas tiom malmulte da anglaj retejoj,
  • 5:09 - 5:12
    ke ili simple ne enkalkuliĝis.
  • 5:12 - 5:14
    La sola ne-angla lando,
  • 5:14 - 5:16
    kiu produktas amason
  • 5:16 - 5:19
    da anglaj retejoj, estas Germanio,
  • 5:19 - 5:24
    kiu produktas 1,2% da ĉiuj retejoj,
  • 5:24 - 5:26
    preskaŭ pli ol Aŭstralio.
  • 5:26 - 5:28
    Interesa flanka fakto:
  • 5:28 - 5:33
    97 procentojn da ĉiuj retejoj en Afriko produktas Sudafriko.
  • 5:33 - 5:40
    Tamen Afriko entute nur produktas 0,33% da ĉiuj retejoj.
  • 5:40 - 5:43
    Do, estas senutile enkalkuli Afrikon,
  • 5:43 - 5:45
    kiam oni volas kompreni la rilaton
  • 5:45 - 5:48
    inter la franca kaj la angla tutmonde.
  • 5:48 - 5:51
    Verŝajne vi nun sidas tie kaj kriaĉas
  • 5:51 - 5:53
    "Kie estas la informo pri la ĉina?"
  • 5:53 - 5:55
    Post tio, mi kunigas informojn
  • 5:55 - 5:57
    de internetworldstats.com
  • 5:57 - 6:00
    kaj ethnologue.com por eltrovi
  • 6:00 - 6:03
    la situacion pri Interretuzantoj
  • 6:03 - 6:05
    kaj denaskuloj de certaj lingvoj.
  • 6:05 - 6:08
    Ha, finfine ni havas informojn pri la ĉina!
  • 6:08 - 6:10
    Jen la rezultoj de mia laboro:
  • 6:10 - 6:13
    ĉi tiu tre bela inform-grafikaĵo
  • 6:13 - 6:17
    montras la dek plej grandajn lingvojn de la Interreto.
  • 6:17 - 6:19
    La grafikaĵo subtenas ankaŭ kelkajn partojn
  • 6:19 - 6:21
    el la dokumento de Unesko.
  • 6:21 - 6:26
    Unue, ĝi pruvas ke la franc-parolantaj landoj de Afriko
  • 6:26 - 6:28
    tute mankas en Interreto.
  • 6:28 - 6:32
    Do estontece, eble, la franca fariĝos grava lingvo
  • 6:32 - 6:33
    en Interreto.
  • 6:33 - 6:38
    Due, ĝi montras ke la germana jam atingis sian maksimuman grandecon.
  • 6:38 - 6:40
    Tamen la plej interesa diferenco
  • 6:40 - 6:43
    estas inter la angla kaj la ĉina:
  • 6:43 - 6:46
    nuntempe ekzistas pli da Interreto-uzantoj,
  • 6:46 - 6:48
    kiuj parolas la anglan, ol la ĉinan.
  • 6:48 - 6:51
    Tamen, granda parto el la Anglo-parolantoj
  • 6:51 - 6:53
    estas ne-denaskuloj.
  • 6:53 - 6:55
    Mi supozas, ke denaskuloj de iu lingvo
  • 6:55 - 6:59
    estas pli produktemaj en tiu lingvo ol nedenaskuloj,
  • 6:59 - 7:02
    sed tio estas supozo sen pruvo.
  • 7:02 - 7:05
    Tamen la ĉina tute venkas la anglan
  • 7:05 - 7:07
    rilate al denaskuloj,
  • 7:07 - 7:09
    kaj se mia supozo estas ĝusta,
  • 7:09 - 7:12
    la denaskuloj de la ĉina verŝajne produktas
  • 7:12 - 7:16
    pli da materialo ol la nedenaskuloj de la angla.
  • 7:16 - 7:19
    Do mia konkludo estas ke la angla restos gravega lingvo
  • 7:19 - 7:20
    de Interreto,
  • 7:20 - 7:25
    tamen iom post iom cedos sian prestiĝon al aliaj lingvoj,
  • 7:25 - 7:30
    ekzemple la ĉina, araba, franca kaj hispana.
  • 7:30 - 7:34
    Tamen tio jam dum pli ol dek jaroj okazas,
  • 7:34 - 7:38
    tamen mi finfine konkludas, ke la ĉina iom post iom
  • 7:38 - 7:42
    fariĝas egale grava al la angla en la estonteco.
  • 7:42 - 7:44
    Do, antaŭ ol mi finos ĉi tiun filmeton,
  • 7:44 - 7:48
    mi simple volas klarigi ke ĝi ne estas scienca raporto,
  • 7:48 - 7:50
    komprenu ĝin laŭplaĉe.
  • 7:50 - 7:54
    Do, se vi ŝatis ĉi tiun filmeton, ŝatu ĝin, diskonigu ĝin,
  • 7:54 - 7:56
    abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis.
  • 7:56 - 7:59
    Kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo,
  • 7:59 - 8:01
    kaj se vi ne estos tie,
  • 8:01 - 8:05
    我要杀死你
Title:
Is Chinese the new English? | Ĉu la ĉina estas la nova angla?
Video Language:
Esperanto
Duration:
08:32

Esperanto subtitles

Revisions