< Return to Video

Amikumu is 100% Funded! | Amikumu estas 100% Financita

  • 0:00 - 0:01
    Saluton al ĉiuj
  • 0:01 - 0:05
    Jen Evildea,
    unu el la fondintoj de Amikumu
  • 0:05 - 0:08
    Mi tre ŝatas tion, mi estas tre feliĉa nun
  • 0:08 - 0:11
    Kaj eble vi scias
    kial mi jam estas tre feliĉa
  • 0:11 - 0:15
    Mi jam estas tre feliĉa ĉar
    ni ĵus atingis nian unuan celon
  • 0:15 - 0:19
    Ni atingis ĝin, kaj tio
    signifas ke ni povos
  • 0:19 - 0:21
    realigi ĉi tiun aplikaĵon
  • 0:21 - 0:24
    Amikumu estos en la estonteco
  • 0:24 - 0:27
    Ĝi ja ekzistos, do mi tre feliĉas pri tio
  • 0:27 - 0:32
    Kaj mi devas aparte danki
    la Esperanto-Asocion de Britio
  • 0:32 - 0:36
    ĉar ili helpis realigi ĉi tiun monkolekton
  • 0:36 - 0:37
    ĉi tiun aplikaĵon, jes
  • 0:37 - 0:40
    Ili helpis nin realigi ĝin
  • 0:40 - 0:43
    ĉar ili ĵus fariĝis tre grava sponsoro de ni
  • 0:43 - 0:46
    do ni estas tre feliĉaj pri tio
  • 0:46 - 0:48
    Do mi simple volas
    diri nun kelkajn aferojn
  • 0:48 - 0:51
    Mi havas liston ĉi tie en mia poŝtelefono
  • 0:51 - 0:54
    ĉar hodiaŭ estis tro freneze
  • 0:54 - 0:57
    Unue, kompreneble, dankon al vi ĉiuj
  • 0:57 - 0:59
    ĉar ĉi tiu aplikaĵo
  • 0:59 - 1:02
    simple ne povus ekzisti sen via subteno
  • 1:02 - 1:03
    viaj donacoj
  • 1:03 - 1:05
    Vi tiom multe helpis
  • 1:06 - 1:08
    Estis freneze
  • 1:08 - 1:10
    Mi preskaŭ ploris
  • 1:10 - 1:14
    kiam mi vidis, ke esperantistoj estis
  • 1:14 - 1:16
    tiom multe sindonemaj, ĉar
  • 1:16 - 1:19
    mi memoris, ke en la estinteco
    multe da homoj diris, ke
  • 1:19 - 1:21
    "ho, esperantistoj estas tre..."
  • 1:22 - 1:25
    "...ne sindonemaj,
    ili ne volas fordoni monon"
  • 1:25 - 1:28
    Sed nun mi simple kredas,
    ke ili estas pretaj
  • 1:28 - 1:29
    Ili estas pretegaj
  • 1:29 - 1:32
    Se ili vidas ideon aŭ projekton
  • 1:32 - 1:34
    kiu meritas tion
  • 1:34 - 1:37
    Kaj Amikumu, laŭ mi kaj laŭ niaj sponsoroj
  • 1:37 - 1:39
    kaj niaj donacantoj
  • 1:39 - 1:42
    meritas tion, do dankon al vi pro tio
  • 1:42 - 1:45
    Kaj nun kelkajn aliajn aferojn
  • 1:45 - 1:47
    Mi volas aparte danki Alex
  • 1:47 - 1:49
    Jen lia bela vizaĝo
  • 1:49 - 1:53
    Mi dankas lin, ĉar li estis
    la centa donacanto ĉe nia monkolekto
  • 1:53 - 1:55
    Kaj mi devas danki lin
  • 1:55 - 1:59
    ĉar li plendis
    en Fejsbuko pri tio kaj diris
  • 1:59 - 2:01
    "Ho, kion mi gajnos pro tio,
    ke mi estas la centa?"
  • 2:01 - 2:04
    Do mi simple dankas lin
  • 2:04 - 2:05
    Kaj estas
  • 2:05 - 2:07
    Ha, jes, mi devas diri
  • 2:07 - 2:10
    Ni atingis nian celon,
    sed estas aliaj celoj
  • 2:10 - 2:14
    ĉar nun ni certe enspezos
    tiun monon, kiun vi donacis al ni
  • 2:14 - 2:17
    sed estas ankaŭ strebaj celoj
  • 2:17 - 2:20
    Strebaj celoj simple estas kromaj celoj
  • 2:20 - 2:23
    Do tio signifas, ke se ni atingus ilin
  • 2:23 - 2:26
    ni povus fari
    aliajn aferojn por la aplikaĵo
  • 2:26 - 2:29
    Do ekzemple, kiam ni atingos
  • 2:29 - 2:30
    €10 000
  • 2:30 - 2:35
    ni povos fari multe pli bonan,
    efikan merkatadon de la aplikaĵo
  • 2:35 - 2:38
    Kaj tio estas ege grava, ĉu ne?
  • 2:38 - 2:42
    Ni bezonas, ke multege da homoj
    sciu pri la aplikaĵo
  • 2:42 - 2:44
    Kaj estas ankaŭ
  • 2:44 - 2:47
    Kaj ĉi tio estas nia nova celo
  • 2:47 - 2:51
    Se vi povus helpi nin atingi €20 000
  • 2:51 - 2:57
    tio signifas, ke vi ne nur povos
    serĉi per lingvoj sed per interesoj
  • 2:57 - 2:59
    Do ekzemple, se vi estus esperantisto
  • 2:59 - 3:03
    kaj vi interesiĝas pri,
    mi ne scias, programado
  • 3:03 - 3:06
    Vi povos serĉi
    per Esperanto kaj programado
  • 3:06 - 3:09
    Do vi povos vidi aliajn proksimajn homojn
  • 3:09 - 3:13
    kiuj interesiĝas
    pri Esperanto kaj programado
  • 3:13 - 3:17
    Do tio estus tre grava, ĉar vi tiam
    povos pli bone trovi amikojn, ĉu ne?
  • 3:17 - 3:19
    Do helpu nin atingi tion
  • 3:19 - 3:22
    Do verŝajne vi nun pensas,
    "Kiel mi povas helpi?"
  • 3:22 - 3:25
    Mi scias ke ĉiuj el vi, miaj spektantoj
  • 3:25 - 3:28
    jam donacis se vi povus
  • 3:28 - 3:30
    Sed estas aliaj manieroj
    kiel vi povus helpi
  • 3:30 - 3:36
    Do ekzemple, se vi ankoraŭ ne diskonigis
    nian monkolekton per Fejsbuko aŭ Tvitero
  • 3:36 - 3:37
    Faru tion, kompreneble
  • 3:37 - 3:41
    Sed trie, kaj ĉi tiu estas la plej grava
  • 3:41 - 3:44
    Postmorgaŭ, aŭ eble morgaŭ ni komencos
  • 3:44 - 3:49
    ni kontaktos ĉiujn el la gazetoj,
    kiujn mi konas, kiujn Chuck konas
  • 3:50 - 3:52
    Kaj ni skribos pri nia monkolekto
  • 3:52 - 3:57
    Kaj pro tio, ke ni tiom
    fulmorapide atingis nian celon
  • 3:57 - 4:01
    ili verŝajne verkos ion pri nia monkolekto
  • 4:01 - 4:03
    pri nia aplikaĵo
  • 4:03 - 4:08
    Sed se ni povus pli rapide
    atingi niajn strebajn celojn
  • 4:08 - 4:11
    ili multe pli emus verki artikolojn
  • 4:11 - 4:13
    Do helpu tiel, sed
  • 4:13 - 4:15
    se vi havus kontaktojn
  • 4:15 - 4:19
    Do ekzemple, se vi konus iun,
    kiu laboras ĉe gazeto
  • 4:19 - 4:21
    aŭ radiostacio
  • 4:21 - 4:24
    aŭ eble blogistoj aŭ JuTubistoj, ne gravas
  • 4:24 - 4:27
    Se ili havus aŭdiencon
  • 4:27 - 4:29
    kontaktu ilin nome de ni
  • 4:29 - 4:33
    kaj tiam simple
    prezentu ilin al mi, al mi mem
  • 4:33 - 4:35
    Do jen mia retpoŝtadreso por la kampanjo
  • 4:35 - 4:39
    Estas richard@amikumu.com
  • 4:39 - 4:42
    Do simple sendu ilin al mi
  • 4:42 - 4:44
    kaj mi parolos kun ili, kaj ni planos ĉion
  • 4:44 - 4:47
    Do laste
  • 4:47 - 4:48
    Multajn dankojn
  • 4:48 - 4:52
    Vi realigis ĉi tiun aplikaĵon. Amikumu estos
  • 4:52 - 4:55
    Amikumu certe estos
  • 4:55 - 5:00
    Kaj vi ne povas imagi kiom feliĉaj
    mi kaj mia skipo nun estas
  • 5:00 - 5:01
    Do dankon pro tio
  • 5:01 - 5:03
    Kaj tio estas ĉio
  • 5:03 - 5:06
    Kaj mi ne volas minaci vin
  • 5:06 - 5:08
    Ĉar vi faris tion, kion mi volis
  • 5:08 - 5:10
    do dankon, kaj ĝis!
  • 5:10 - 5:13
    Kaj, kiel ĉiam, mi volas danki
    miajn donacantojn ĉe Patreon
  • 5:13 - 5:18
    Sed ankaŭ vi povas fariĝi
    Patreon-subtenanto, se vi deziras
  • 5:18 - 5:20
    Estas ligilo en la priskribo sube
  • 5:20 - 5:22
    Do miaj ĝisnunaj donacantoj estas
Title:
Amikumu is 100% Funded! | Amikumu estas 100% Financita
Description:

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
05:39

Esperanto subtitles

Revisions