-
Tiuj ĉi estas la katalunlingvaj teritorioj
-
geografia areo kun pli ol 13 milionoj da loĝantoj kiuj, plejmulte,
-
Uzas la katalunan, jen en sia profesia vivo, jen en sia privata vivo...
-
...homoj kiuj intense uzas informajn kaj komunikajn teknologiojn (IKT)
-
13 milionoj da homoj kiuj konsistigas merkaton kun propra lingvo
-
respektinda pro socia korporacia respondeco
-
kaj ankaŭ pro la lingvaj rajtoj de la konsumantoj.
-
Lingvo, la kataluna, pli parolata ol la finna, la dana kaj la norvega,
-
kaj samnombre parolata kiel la sveda, la greka aŭ la portugala.
-
Lingvo oficiale uzata en oficialaj institucioj, lernejoj kaj universitatoj.
-
Lingvo kiu estas abunde uzata en la amaskomunikiloj.
-
Nuntempe, tamen, granda parto de la IKT-aparatoj ne enkalkulas la katalunan,
-
malgraŭ la forta pripetado de interfacoj kaj servoj en la kataluna.
-
Lastaj esploroj ellaboritaj de la kataluna registaro pri la lingvo kaj la ekonomia agado
-
indikas ke, 71,4% el la civitanoj
-
deziras plivastigi la uzon de la kataluna en la etikedado de varoj...
-
kaj ignori tiun realon signifas maltrafi oportunan ŝancon pri negocoj.
-
Ĝis nun, ekzemple, 20% de la britaj firmaoj
-
maltrafis tiun oportunon pro la ne konsiderado de la kataluna en sia agado.
-
Sed tiu ĉi situacio komencis ŝanĝiĝi.
-
Grandaj firmaoj jam ekkomprenas la gravecon kalkuli pri la kataluna
-
kaj la rezultoj estas jam evidentaj.
-
Microsoft duobligis la monprofiton en Katalunio
-
Parto el tiu kreskado ŝuldiĝas al la aldono de la kataluna al niaj produktoj
-
aldono ĉe la personaj komputiloj, dum la lanĉado de Windows Vista kaj Ofice 2007
-
kaj en la funkcioj de la poŝtelefonoj, ĉe Windows Mobile,
-
krom la subteno de la ceteraj partneroj de nia sistemo.
-
Kiam ni antaŭenigas la katalunan kiel elekteblo en niaj produktoj
-
ni havas je niaj manoj la bildon de nia marko,
-
ne nur en la katalunlingva areo,
-
sed en la tuta ŝtato,
-
ĉar la percepto de la uzantoj de nia marko estas ke ni plibonigis la sistemon,
-
Ni havas, nur en Katalunio, 5 milionojn da personaj komputiloj
-
kaj en la retejo la kataluna estas la 19a lingvo laŭ nombro de vizititaj paĝoj
-
Ŝajnas klare ke multaj firmaestroj tute ne konas la lingvan situacion de Hispanio,
-
Ĉar ili ne kreas produktojn en kiuj la kataluna estas elektebla.
-
La uzo de la kataluna en edukado kaj negocoj plu kreskas,
-
Ĝi fariĝis nepra ne nur en la publika sektoro,
-
ĝi iĝas deviga postulo ne nur por agado en socia sektoro,
-
ĝi aperas ankaŭ kiel nova negoca ŝanco por plej multaj el la firmaoj laborantaj en ĉi merkato.
-
Vetu por la estonteco.
-
Vetu por la kataluna.
-
La sola lingvo en la mondo kiu posedas propran domajnon en Interreto.
-
Kaj krome, viaj firmaoj ĝuos specifan konsiladon de la kataluna registaro,
-
danke al Terminologia Centro (TERMCAT).
-
Tiu ĉi Centro konsilas por la ĝusta uzo de la terminologio en la kataluna lingvo
-
en la momento lokalizi viajn produktojn.
-
Milionoj da estontaj klientoj atendas viajn produktojn kaj servojn en la kataluna.
-
Temas pri ŝanco vere unika.
-
Ĉar la kataluna estas ŝanco por negoco.
-
"Kataluna, Negoca Ŝanco"