James Cameron: Antaŭ Avatar ... scivola knabo
-
0:00 - 0:05Mi pasigis la junaĝon kun dietado de sciencfikcio.
-
0:05 - 0:08Al la mezlernejo mi busis
-
0:08 - 0:10unuhore tien, unuhore reen, ĉiutage.
-
0:10 - 0:12Mi estis ĉiam absorbita en libro,
-
0:12 - 0:14sciencfikcia libro,
-
0:14 - 0:17kiu portis mian menson al aliaj mondoj,
-
0:17 - 0:21kaj rakontoforme kontentigis
-
0:21 - 0:26mian nesatigeblan senton de scivolo.
-
0:26 - 0:29Tiu scivolo ankaŭ manifestiĝis
-
0:29 - 0:32en tio ke kiam mi ne estis en la lernejo
-
0:32 - 0:34mi estis en la arbaro
-
0:34 - 0:38marŝante kaj prenante "specimenojn"
-
0:38 - 0:40de ranoj kaj serpentoj kaj cimoj kaj lageta akvo,
-
0:40 - 0:43kaj alportante ilin hejmen por observi sub mikroskopo.
-
0:43 - 0:45Nu vera sciencemulo mi estis.
-
0:45 - 0:48Sed ĉi ĉio temis pri mia provo kompreni la mondon,
-
0:48 - 0:52kompreni la limojn de ebleco.
-
0:52 - 0:56Kaj mia amo por sciencfikcio
-
0:56 - 0:59ja ŝajnis speguliĝi en la mondo ĉirkaŭ mi,
-
0:59 - 1:01ĉar tiam, dum la malfruaj 1960-oj,
-
1:01 - 1:04ni iris al la luno,
-
1:04 - 1:06ni esploris la profundojn de la oceanoj.
-
1:06 - 1:09Jacques Cousteau venis en niajn sidĉambrojn
-
1:09 - 1:12kun gapigaj specialaj elsendoj kiuj montris al ni
-
1:12 - 1:14bestojn kaj lokojn de miriga mondo
-
1:14 - 1:17kiujn ni vere antaŭe ne imagis.
-
1:17 - 1:19Do tio ŝajnis akordiĝi
-
1:19 - 1:22kun la sciencfikcia emo.
-
1:22 - 1:24Kaj mi estis artisto.
-
1:24 - 1:26Mi scipovis desegni kaj pentri.
-
1:26 - 1:29Kaj mi trovis ke ĉar estis nek videoludoj
-
1:29 - 1:33nek la saturkvanto da komputilproduktitaj filmoj
-
1:33 - 1:36nek la bildaro en la amaskomunikiloj,
-
1:36 - 1:38mi devis krei tiujn bildojn en mia menso.
-
1:38 - 1:40Ni ĉiuj devis tion, kiel junuloj legantaj libron
-
1:40 - 1:43ni per nur la vortoj de la aŭtoro
-
1:43 - 1:47bildigis ion en niaj kapaj film-ekranoj.
-
1:47 - 1:50Kaj tiel, mia reago estis pentri
-
1:50 - 1:52aliplanedajn bestojn, forajn mondojn,
-
1:52 - 1:54robotojn, kosmoŝipojn, ktp.
-
1:54 - 1:57Ade mi estis riproĉata en matematika klaso
-
1:57 - 2:00sencele desegnetante sur lernolibro.
-
2:00 - 2:03La kreemo
-
2:03 - 2:07devis iel esprimiĝi.
-
2:07 - 2:10Kaj io interesa okazis: la elsendoj de Jacques Cousteau
-
2:10 - 2:13ekscitis min pri la fakto ke
-
2:13 - 2:15ekzistas fremda mondo ĉi tie sur la Tero.
-
2:15 - 2:18Eble mi ne kosmoŝipus
-
2:18 - 2:20al aliplaneda mondo,
-
2:20 - 2:23tre malprobable,
-
2:23 - 2:25sed la fremda mondo atingebla jam sur Tero
-
2:25 - 2:27estis tiom riĉa kaj ekzota
-
2:27 - 2:30kiom io ajn imagita de mi
-
2:30 - 2:32tra la libroj legitaj.
-
2:32 - 2:34Do, mi decidis iĝi skafandristo
-
2:34 - 2:3615-jaraĝe.
-
2:36 - 2:38Nura problemo estis ke mi loĝis
-
2:38 - 2:40en eta vilaĝo en Kanado,
-
2:40 - 2:43mil kilometrojn for de la plej proksima oceano.
-
2:43 - 2:45Sed mi ne lasis tion senkuraĝigi min.
-
2:45 - 2:48Mi petadis mian patron ĝis li fine trovis
-
2:48 - 2:50klason pri skafandro en Buffalo, NovJorko,
-
2:50 - 2:52tuj trans la landlimo de kie ni loĝis.
-
2:52 - 2:55Kaj mi efektive gajnis mian atestilon
-
2:55 - 2:57en naĝejo de YMCA (Kristana Asocio de Junaj Viroj) meze de vintro
-
2:57 - 2:59en Buffalo, NovJorko.
-
2:59 - 3:02Kaj mi vidis oceanon, veran oceanon,
-
3:02 - 3:04nur du jarojn poste
-
3:04 - 3:06kiam ni transloĝiĝis al Kalifornio.
-
3:06 - 3:09De tiam ĝis nun,
-
3:09 - 3:11ho 40 jarojn,
-
3:11 - 3:15mi pasigis 3000 horojn submare,
-
3:15 - 3:18kaj 500 horoj el tiom estis en submarŝipetoj.
-
3:18 - 3:21Mi lernis, ke en tiu profundoceana medio,
-
3:21 - 3:23eĉ en malprofundaj oceanoj,
-
3:23 - 3:27abundas je mirinda vivo
-
3:27 - 3:30kiu vere estas preter nia imagopovo.
-
3:30 - 3:34La imagopovo de naturo senlimas
-
3:34 - 3:36kompare kun nia
-
3:36 - 3:38magra homa imagopovo.
-
3:38 - 3:40Ankoraŭ ĝis hodiaŭ mi restas en mirego
-
3:40 - 3:43de tio kion mi vidas submare.
-
3:43 - 3:46Kaj mia amo de la oceano daŭras,
-
3:46 - 3:48tiel forta kiel antaŭe.
-
3:48 - 3:51Sed, kiam mi elektis karieron, kiel plenkreskulo,
-
3:51 - 3:54mi elektis filmadon.
-
3:54 - 3:57Tio ŝajnis esti la plej bona metodo kunigi
-
3:57 - 3:59mian emon rakonti,
-
3:59 - 4:03kun mia emo krei imagojn.
-
4:03 - 4:06Junaĝe, mi ade desegnis bildrakontojn k.s.,
-
4:06 - 4:08do filmado estis la metodo kunigi bildojn kun rakontoj.
-
4:08 - 4:10Kaj tio logikis.
-
4:10 - 4:13Kompreneble la rakontoj, kiujn mi elektis rakonti
-
4:13 - 4:15estis sciencfikciaj: "Terminator", "Aliens",
-
4:15 - 4:17kaj "The Abyss".
-
4:17 - 4:20Kaj en "The Abyss", mi kunigis mian amon
-
4:20 - 4:22pri submaro kaj plonĝado, kun film-farado.
-
4:22 - 4:25Do, unuiĝo de la du pasioj.
-
4:25 - 4:29El "The Abyss" venis interesaĵo:
-
4:29 - 4:32por solvi specifan rakontan
-
4:32 - 4:35problemon en tiu filmo,
-
4:35 - 4:39ni kreis iaspecan akvan estaĵon
-
4:39 - 4:45uzegante komputilproduktadon.
-
4:45 - 4:50La rezulto estis la tutunua mol-surfaca
-
4:50 - 4:53komputilproduktita rolulo
-
4:53 - 4:55iam ajn en filmo.
-
4:55 - 4:57Kaj eĉ se la filmo ne mone gajnis,
-
4:57 - 5:00nu vere, preskaŭ malgajnis,
-
5:00 - 5:02mi vidis ion mirindan:
-
5:02 - 5:04la tutmonda spektantaro estis ensorĉita
-
5:04 - 5:06per tiu ŝajna magio.
-
5:06 - 5:08Arthur Clarke fame diris, ke
-
5:08 - 5:12sufiĉe alta teknologio ne apartigeblas de magio.
-
5:12 - 5:15Kaj ili vidis magion
-
5:15 - 5:18kaj tio min ekscitis.
-
5:18 - 5:20Mi pensis, "Ho ja, ni devas plene uzi tion
-
5:20 - 5:22en la film-arto."
-
5:22 - 5:24Tial, en "Terminator 2", mia sekva filmo,
-
5:24 - 5:26ni progresigis ĝin.
-
5:26 - 5:29Kunlabore kun ILM, tiufilme ni kreis ulon el likva metalo,
-
5:29 - 5:31la sukceso baskulis
-
5:31 - 5:33sur tiu komputilproduktaĵo.
-
5:33 - 5:35Kaj ĝi sukcesis. Denove, ni estis kreinta magion.
-
5:35 - 5:37Estis la sama reago de la spektantaro
-
5:37 - 5:39kaj ĉi-foje ni mongajnis.
-
5:39 - 5:44Ekstrapolante
-
5:44 - 5:47tra tiuj du traspertoj,
-
5:47 - 5:49mi konkludis ke tia estus la nova mondo,
-
5:49 - 5:51mondo kreema
-
5:51 - 5:54por film-artistoj.
-
5:54 - 5:56Do mi fondis kun Stan Winston,
-
5:56 - 5:58mia bona amiko Stan Winston,
-
5:58 - 6:02kiu tiutempe estis la pinta dezajnisto de ŝminko kaj estaĵoj,
-
6:02 - 6:05kaj nomis ĝin Digital Domain.
-
6:05 - 6:07La koncepto de la firmao estis
-
6:07 - 6:10supersalti preter
-
6:10 - 6:13la analogaj procezoj de optikaj printiloj kaj tiel plu,
-
6:13 - 6:15kaj ni irus rekte al diĝita produktado.
-
6:15 - 6:19Ni fakte atingis tion, kaj dum tempo posedis konkurencan avantaĝon.
-
6:19 - 6:22Sed ni trovis nin postrestanta meze de la 1990-oj
-
6:22 - 6:25en la fako pri estaĵa dezajno,
-
6:25 - 6:28la fonda celo de la firmao mem.
-
6:28 - 6:30Do mi verkis sistemon nomitan "Avatar"
-
6:30 - 6:34kun celo antaŭenigi la limojn
-
6:34 - 6:36de vidaj efektoj,
-
6:36 - 6:38de komputilproduktitaj efektoj, pretere,
-
6:38 - 6:42kun realismaj homaj emociaj karakteroj
-
6:42 - 6:44komputile kreitaj.
-
6:44 - 6:46Kaj ĉiuj ĉefroluloj estus komputilproduktitaj,
-
6:46 - 6:48kaj la mondo estus komputilproduktita,
-
6:48 - 6:50kaj la limoj do progresigitaj.
-
6:50 - 6:55Miaj firmaanoj diris al mi ke
-
6:55 - 6:57ankoraŭ tro fruis por atingi tiun nivelon.
-
6:57 - 7:01Do mi prokrastis tion kaj faris filmon pri iu ŝipego droninta.
-
7:01 - 7:04< ridoj >
-
7:04 - 7:07Nu, mi propagandis ĝin al la filmstudio kiel "Romeo kaj Julieta" sur ŝipo.
-
7:07 - 7:09Estus epopea amo,
-
7:09 - 7:11pasia filmo.
-
7:11 - 7:13Sekrete, mia deziro estis
-
7:13 - 7:16plonĝi al la ruino de "Titanic".
-
7:16 - 7:18Kaj pro tio mi faris la filmon.
-
7:18 - 7:22< aplaŭdoj >
-
7:22 - 7:24Tio veris, la filmstudio ne sciis,
-
7:24 - 7:26sed mi konvinkis ilin. Mi diris,
-
7:26 - 7:28"Ni plonĝos al la ruino. Ni filmos ĝin reale.
-
7:28 - 7:31Ni uzos tion en la komenco de la filmo.
-
7:31 - 7:33Vere gravos. Estos bonega merkatika altirilo."
-
7:33 - 7:35Kaj mi konvinkis ilin financi ekspedicion.
-
7:35 - 7:37< ridoj >
-
7:37 - 7:39Aspektas freneze, sed tio reiras al la temo pri
-
7:39 - 7:42tio ke imago kreas realon.
-
7:42 - 7:44Ĉar ni ja kreis realaĵon kie ses monatojn poste
-
7:44 - 7:46mi troviĝis en rusa submarŝipeto
-
7:46 - 7:49kvar kilometrojn submare en la norda Atlantiko,
-
7:49 - 7:51rigardante tra fenestro la veran Titanic,
-
7:51 - 7:54ne filman, nek altkvalit-filman, sed la realan.
-
7:54 - 7:57< aplaŭdoj >
-
7:57 - 7:59Nu, tio elmirigis min.
-
7:59 - 8:01Kaj necesis multe da preparo, ni devis konstrui fotilojn
-
8:01 - 8:03kaj lumilojn kaj ĉiajn aĵojn.
-
8:03 - 8:05Sed imponis al mi
-
8:05 - 8:07kiom tiu plonĝo, tiuj profundaj plonĝoj,
-
8:07 - 8:09estas kiel kosma misio.
-
8:09 - 8:11Sciu, tio estis tre teknika kaj
-
8:11 - 8:13bezonis enorman planadon.
-
8:13 - 8:15Oni eniras la kapsulon,
-
8:15 - 8:18malsupreniras en malluman malamikan medion
-
8:18 - 8:20kie mankas espero de savo
-
8:20 - 8:22se vi mem ne povas reatingi la surfacon.
-
8:22 - 8:24Kaj mi pensis, "Ho ja, mi kvazaŭ
-
8:24 - 8:26loĝas en sciencfikcia filmo.
-
8:26 - 8:28Mojosege."
-
8:28 - 8:31Kaj do, mi vere iĝis entuziasmulo pri profundoceana esplorado.
-
8:31 - 8:34Kompreneble, la scivolemo, la scienca flanko.
-
8:34 - 8:36Estis ĉio. Estis aventuro.
-
8:36 - 8:38Estis scivolo. Estis imago.
-
8:38 - 8:41Kaj ĝi estis sperto kiun
-
8:41 - 8:43Hollywood ne povus doni al mi.
-
8:43 - 8:45Ĉar, mi povus imagi estaĵon kaj ni povus
-
8:45 - 8:47krei vidan efekton por ĝi. Sed mi ne povus imagi
-
8:47 - 8:49tion kion mi vidis tra tiu fenestro.
-
8:49 - 8:52Dum iuj niaj postaj ekspedicioj
-
8:52 - 8:54mi vidis estaĵojn ĉe hidrotermotruoj
-
8:54 - 8:58kaj foje aĵojn kiujn mi neniam antaŭe vidis,
-
8:58 - 9:00foje aĵojn kiujn neniuj antaŭe vidis,
-
9:00 - 9:02aĵojn ne klarigitajn de scienco
-
9:02 - 9:05je la tempo kiam ni vidis kaj imagis ilin.
-
9:05 - 9:08Mi estis tute frapegita,
-
9:08 - 9:10kaj devis fari pli.
-
9:10 - 9:12Sekve mi decidis strangete.
-
9:12 - 9:14Post la sukceso de "Titanic",
-
9:14 - 9:17mi diris, "Bone, mi paŭzas mian tagan laboron
-
9:17 - 9:19kiel filmisto en Hollywood,
-
9:19 - 9:23kaj mi iĝos plentempa esploristo por iom da tempo."
-
9:23 - 9:25Kaj do, ni ekplanis
-
9:25 - 9:27ekspediciojn.
-
9:27 - 9:29Kaj fine ni vojaĝis al Bismark,
-
9:29 - 9:33ĝin esplorante per robotaj veturiloj.
-
9:33 - 9:35Ni reiris al la ruino de Titanic,
-
9:35 - 9:37prenante robotetojn kreitajn de ni
-
9:37 - 9:39bobenantajn kun optika fibro.
-
9:39 - 9:41La celo estis esplori interne
-
9:41 - 9:45de tiu ŝipo, premiere.
-
9:45 - 9:47Neniu antaŭe tion faris. Neniu antaŭe tion povis,
-
9:47 - 9:50do ni kreis la teknologion por fari.
-
9:50 - 9:52Do, jen mi, sur la ferdeko
-
9:52 - 9:55de Titanic, sidante en submarŝipeto,
-
9:55 - 9:58rigardante eksteren al tabuloj similaj al ĉi tiuj,
-
9:58 - 10:01kie, mi sciis, la orkestreto ludis.
-
10:01 - 10:03Mi estis flugiganta etan robotan veturilon
-
10:03 - 10:06tra la koridoro de la ŝipo.
-
10:06 - 10:09Nu mi diras "flugiganta",
-
10:09 - 10:12sed mia menso estas en la veturilo.
-
10:12 - 10:14Mi sentis min fizike tie
-
10:14 - 10:16en la ruino de Titanic.
-
10:16 - 10:18Ĝi estis mia plej superreala
-
10:18 - 10:20jamosenta trasperto iam ajn,
-
10:20 - 10:24ĉar mi antaŭsciis tion, kio troviĝas preter angulo
-
10:24 - 10:26antaŭ ol la veturila lumo
-
10:26 - 10:28malkaŝis ĝin,
-
10:28 - 10:30ĉar mi estis paŝinta la scenejon dum monatoj
-
10:30 - 10:33kiam ni faris la filmon.
-
10:33 - 10:35La scenejo kopiiĝis precize
-
10:35 - 10:37de la planoj de la ŝipo.
-
10:37 - 10:40Estis absolute frapanta sperto
-
10:40 - 10:42kiu konstatigis min ke
-
10:42 - 10:44la tele-ĉeesta sperto,
-
10:44 - 10:46aktuale havebla per ĉi tiuj robotaj avataroj,
-
10:46 - 10:51estas kvazaŭ via konscio estas injektita en la veturilon,
-
10:51 - 10:53en alian specon de ekzisto.
-
10:53 - 10:55Profunde pensindis.
-
10:55 - 10:58Povus esti eta ekvido
-
10:58 - 11:00en futuron je jardekoj de nun
-
11:00 - 11:03kiam ni komencus havi kiborgajn korpojn
-
11:03 - 11:05por esporado aŭ aliaj celoj
-
11:05 - 11:07en multaj specoj de
-
11:07 - 11:09post-homaj estontecoj
-
11:09 - 11:11kiujn mi povas imagi
-
11:11 - 11:13kiel adoranto de sciencfikcio.
-
11:13 - 11:18Farinte tiujn ekspediciojn,
-
11:18 - 11:22ni vere komencis kompreni kun ŝato tion
-
11:22 - 11:25kio estas tie profunde en la oceano ĉe nigrafumaj hidrotermotruoj
-
11:25 - 11:28kie estas mirindaj, mirindaj bestoj.
-
11:28 - 11:30Baze, ili estas kvazaŭ eksterteranoj jam nun ĉi tie sur Tero.
-
11:30 - 11:33Ili vivas en medio de kemisintezo.
-
11:33 - 11:35Ili ne vivas per sunlum-bazita
-
11:35 - 11:37sistemo kiel ni.
-
11:37 - 11:39Vi vidas bestojn kiuj loĝas apud
-
11:39 - 11:41500-celsiaj
-
11:41 - 11:43akvaj plumumoj.
-
11:43 - 11:45Oni pensus ke ili ne povas ekzisti.
-
11:45 - 11:47Samtempe
-
11:47 - 11:50mi ekinteresiĝis ankaŭ pri kosma scienco,
-
11:50 - 11:53ree, temas pri sciencfikcia influo, junaĝe.
-
11:53 - 11:55Finfine mi partoprenis kun
-
11:55 - 11:57la kosma komunumo,
-
11:57 - 11:59multe kun NASA,
-
11:59 - 12:02sidante en la konsilantaro de NASA,
-
12:02 - 12:04planante verajn kosmajn misiojn,
-
12:04 - 12:06vojaĝante al Rusio al antaŭkosmonaŭtaj
-
12:06 - 12:08biomedicinaj protokoloj,
-
12:08 - 12:10kaj ĉiuj tiaj aferoj,
-
12:10 - 12:12plene flugante al la internacia kosmostacio
-
12:12 - 12:14per tridimensiaj fotiloj.
-
12:14 - 12:16Ĉi ĉio fascinis.
-
12:16 - 12:18Sed kion mi finfine faris, tio estis venigi kosmo-sciencistojn
-
12:18 - 12:21kun ni en la profundojn de la maro.
-
12:21 - 12:24Kondukante ilin malsupren por ke ili havu aliron,
-
12:24 - 12:27astrobiologoj, planedaj sciencistoj,
-
12:27 - 12:30homoj interesataj pri tiuj ekstremaj medioj,
-
12:30 - 12:33kondukante ilin malsupren al la hidrotermotruoj, por ke ili vidu,
-
12:33 - 12:35kaj prenu specimenojn kaj alportu instrumentojn, ktp.
-
12:35 - 12:37Do jen ni farante dokumentariajn filmojn
-
12:37 - 12:39sed vere farante sciencon,
-
12:39 - 12:41kaj vere farante kosman sciencon.
-
12:41 - 12:43Mi estis kompletiginta la cirklon
-
12:43 - 12:45ekde sciencfikcia adoranto
-
12:45 - 12:47junaĝa
-
12:47 - 12:49ĝis faranto de reala scienco.
-
12:49 - 12:52Sciu, survoje sur ĉi tiu vojaĝo
-
12:52 - 12:54de eltrovo,
-
12:54 - 12:56mi multe lernis.
-
12:56 - 12:58Mi multe lernis pri scienco. Sed aldone mi multe lernis
-
12:58 - 13:01pri gvidado.
-
13:01 - 13:03Oni emas pensi ke reĝisoro devus esti gvidanto,
-
13:03 - 13:05direktanto, ŝipestro, ks.
-
13:05 - 13:07Mi ne lernis pri gvidado
-
13:07 - 13:10ĝis la okazigo de tiuj ekspedicioj.
-
13:10 - 13:13Ĉar tiam je certa punkto mi devis diri al mi,
-
13:13 - 13:15"Kion mi faras ĉi tie?
-
13:15 - 13:18Kial mi faras ĉi tion? Kion mi atingas el ĉi tio?"
-
13:18 - 13:21Neniu profito por ni de tiuj damnaj elsendoj,
-
13:21 - 13:23eĉ preskaŭ malprofito. Kaj neniu famo.
-
13:23 - 13:25Homoj emas pensis ke
-
13:25 - 13:27inter "Titanic" kaj "Avatar" mi estis riĉulece polurantaj miajn ungojn
-
13:27 - 13:29ie sidante sur plaĝo.
-
13:29 - 13:32Mi verkis tiom da filmoj kaj da dokumentarioj
-
13:32 - 13:34por tre limigita spektantaro.
-
13:34 - 13:37Neniu famo. Neniu gloro. Neniu mono. Oni faras kion?
-
13:37 - 13:39Oni faras ĝin por la tasko mem,
-
13:39 - 13:41por la defio,
-
13:41 - 13:44kaj la oceano estas la plej defia medio,
-
13:44 - 13:47por la ekscitiĝo de eltrovo,
-
13:47 - 13:50kaj por tiu stranga kuneca sento kiu okazas
-
13:50 - 13:53kiam eta ularo kunas en intima teamo.
-
13:53 - 13:56Ĉar ni faris tiujn aferojn teame kun 10, 12 homoj,
-
13:56 - 13:58laborantaj dum sinsekvaj jaroj.
-
13:58 - 14:02Foje ĉe maro dum du aŭ tri sinsekvaj monatoj.
-
14:02 - 14:05Kaj en tiu kuneca sento, komprenu,
-
14:05 - 14:07kio plej gravas
-
14:07 - 14:09tio estas la respekto reciproka
-
14:09 - 14:12kaj la tasko kune atingita
-
14:12 - 14:14sed malfacile klarigebla al aliaj.
-
14:14 - 14:16Kiam oni realteriĝas kaj diras
-
14:16 - 14:18"Ni devis fari ion kaj optikan fibron kaj malamplifigon
-
14:18 - 14:20kaj ion kaj ree ion alian teknologian,
-
14:20 - 14:22kaj la malfacileco
-
14:22 - 14:25la homa flanko en ĉe-mara laboro,
-
14:25 - 14:27tio estas ne klarigebla al aliaj. Temas pri tiu eco
-
14:27 - 14:31posedata eble de policanoj kaj homoj kune traspertintaj militon,
-
14:31 - 14:33kaj ili scias ke ili neniam povos klarigi ĝin.
-
14:33 - 14:35Tio kreas kunecan ligon, respektan ligon.
-
14:35 - 14:37Do, kiam mi revenis verki mian venontan filmon,
-
14:37 - 14:40kiu estis "Avatar",
-
14:40 - 14:43mi provis apliki tiun saman principon de gvidado
-
14:43 - 14:45ke oni respektu sian teamon
-
14:45 - 14:47kaj oni gajnu reciproke la respekton de la teamanoj.
-
14:47 - 14:49Kaj tio vere ŝanĝis la dinamikon.
-
14:49 - 14:52Do jen mi denove kun eta teamo,
-
14:52 - 14:54en neesplorita teritorio
-
14:54 - 14:56farante "Avatar", kreante novan teknologion
-
14:56 - 14:58kiu antaŭe ne ekzistis.
-
14:58 - 15:00Ekscitegante.
-
15:00 - 15:02Defiegante.
-
15:02 - 15:04Kaj ni iĝis kiel familio, dum kvar jaroj kaj duono.
-
15:04 - 15:07Kaj tio tute ŝanĝis kiel mi kreas filmojn.
-
15:07 - 15:09Oni komentis, nu, pri kiel
-
15:09 - 15:12oni alportis oceanajn organismojn
-
15:12 - 15:14kaj metis ilin sur planedon Pandora.
-
15:14 - 15:16Por mi, temas pri pli fundamenta traktomaniero,
-
15:16 - 15:20la procezo mem, kiu rezulte ŝanĝiĝis.
-
15:20 - 15:22Do kion ni povas sintezi el la afero?
-
15:22 - 15:25Mi volas diri, kion ni lernis?
-
15:25 - 15:27Nu, mi pensas ke unue estas
-
15:27 - 15:29scivolemo.
-
15:29 - 15:32Ĝi estas la plej forta afero, kiun oni posedas.
-
15:32 - 15:35Imagopovo estas forto
-
15:35 - 15:39manifestebla en la realo.
-
15:39 - 15:43La respekto de via teamo
-
15:43 - 15:45pli gravas ol
-
15:45 - 15:48arego da premioj.
-
15:48 - 15:50Estas junaj filmistoj kiuj
-
15:50 - 15:54venas al mi kaj diras "Konsilu al mi pri ĉi tio."
-
15:54 - 15:58Kaj mi respondas, "Ne limigu vin mem.
-
15:58 - 16:00Aliaj homoj jam limigos vin ĉirkaŭe, do ne faru al vi mem,
-
16:00 - 16:02ne vi vetu kontraŭ vi.
-
16:02 - 16:04Kaj vi risku."
-
16:04 - 16:07NASA havas frapfrazon:
-
16:07 - 16:09"Malsukceso ne estas opcio."
-
16:09 - 16:12Sed malsukceso devas esti opcio
-
16:12 - 16:15en arto kaj en esploro, ĉar estas fidaj saltoj.
-
16:15 - 16:17Kaj neniu grava strebo
-
16:17 - 16:19bezonanta novemon
-
16:19 - 16:21estis atingita sen risko.
-
16:21 - 16:24Necesas emo preni la riskojn.
-
16:24 - 16:26Do jen tio, la konkluda penso.
-
16:26 - 16:29En ajna tasko,
-
16:29 - 16:32malsukceso eblas,
-
16:32 - 16:35sed timo ne. Dankon.
-
16:35 - 16:46< aplaŭdoj >
- Title:
- James Cameron: Antaŭ Avatar ... scivola knabo
- Speaker:
- James Cameron
- Description:
-
more » « less
La grandbuĝetaj (kaj eĉ pli grandprofitaj) filmoj de James Cameron kreas proprajn eksterrealajn mondojn. En ĉi tiu persona parolado, li malkaŝas sian infanaĝan fascinadon kun la mirindeco, ekde legado de sciencfikcio ĝis profundmara plonĝado, kaj kiel tio fine pelis al la sukceso de liaj furoregaj filmoj "Aliens", "The Terminator", "Titanic" kaj "Avatar".
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 16:47