Timu la Rubusojn!
-
0:00 - 0:02Saluton al ĉiuj, jen Evildea via dio.
-
0:02 - 0:05Kaj hodiaŭ nokte, mi ne povas tiom laŭte paroli,
-
0:05 - 0:09ĉar fakte, mia bopatro surteriĝis en Aŭstralio
-
0:09 - 0:12antaŭ kelkaj horoj, kaj nun estas en la alia ĉambro,
-
0:12 - 0:13kaj dormas lite.
-
0:14 - 0:16Kaj ... kial mi diris "lite"?
-
0:16 - 0:18Kompreneble, li ne dormas planke.
-
0:19 - 0:22Do, ĉi tiu videoblogo fakte temas pri la tempo,
-
0:22 - 0:23kiam mi havis dekdu jarojn,
-
0:23 - 0:27kaj mia pli juna frato Eric havis naŭ jarojn.
-
0:27 - 0:31Kaj, por tiuj, kiuj spektis miajn antaŭajn videoblogojn,
-
0:31 - 0:33Eric simple estas la frato,
-
0:33 - 0:35kiu rompis liajn dentojn kontraŭ ligno,
-
0:35 - 0:37kaj poste mensogis, kaj diris,
-
0:37 - 0:40ke mi rompis liajn dentojn. Kaj mi estis batita.
-
0:40 - 0:42Sed ĉi tiu videoblogo temas
-
0:42 - 0:45pri tempo kelkajn jarojn poste.
-
0:45 - 0:48Kaj mi memoris, ke ni estis en la malantaŭa korto
-
0:48 - 0:50de nia domo, kaj ĝi ...
-
0:50 - 0:53estas tre proksima al la arbaro.
-
0:53 - 0:55Kaj fakte, kiam vi eliras el la malantaŭa korto,
-
0:55 - 0:57vi simple eniras la arbaron.
-
0:57 - 1:00Kaj, mi kaj mia frato estis en la arbaro,
-
1:00 - 1:02kaj ni manĝis multe da rubusoj,
-
1:02 - 1:04kaj mi memoris, ke ...
-
1:04 - 1:06Ho unue, mi devas diri:
-
1:06 - 1:07Por tiuj, kiuj ne scias,
-
1:07 - 1:10rubusoj simple estas malgrandaj beroj,
-
1:10 - 1:14kaj ili havas ruĝ-nigran haŭton,
-
1:14 - 1:15kaj kiam vi manĝas ilin,
-
1:15 - 1:19ili ruĝigas vian langon, lipojn kaj manojn ...
-
1:19 - 1:20preskaŭ ĉion, verdire.
-
1:20 - 1:23Kaj mi memoris, ke ni manĝis ilin multege,
-
1:23 - 1:26kaj mi tiam rigardis miajn manojn, kaj pensis:
-
1:26 - 1:29"Ili estas tre ruĝaj. Ili aspektas sangaj."
-
1:29 - 1:32Kaj tiam, mi turniĝis al mia pli juna frato,
-
1:32 - 1:35kaj diris: "Rigardu miajn manojn, ĉu ili aspektas sangaj?"
-
1:35 - 1:37Kaj mia frato diris: "Jes ja!"
-
1:37 - 1:40Kaj tiam mi diris: "Estus ege amuze,
-
1:40 - 1:44se vi kurus al la domo, kaj dirus al paĉjo,
-
1:44 - 1:46ke vi sangigas viajn manojn."
-
1:46 - 1:49Kaj mia frato, kiu estas la plej inteligenta frato
-
1:49 - 1:52en la tuta mondo ... diris:
-
1:53 - 1:55"Jes ja! Estus ege amuze!"
-
1:55 - 1:57Kaj tiam, kuris al la domo,
-
1:57 - 1:59kaj mi sekvis lin,
-
1:59 - 2:01kaj mi memoris, ke li grimpis la ŝtuparon,
-
2:01 - 2:03kaj mi ĉirkaŭkuris la domon
-
2:03 - 2:07ĝis mi atingis la fenestron de la salono.
-
2:07 - 2:09Kaj mi trarigardis la fenestron,
-
2:09 - 2:10kaj kiam mi faris tion,
-
2:10 - 2:13mia frato eniris la salonon,
-
2:13 - 2:16kaj staris kelkajn metrojn for de mia paĉjo,
-
2:16 - 2:19kiu sidas en la sofo, kaj spektas la televidilon.
-
2:19 - 2:21Kaj mi memoris, ke li (Erich) levis siajn manojn,
-
2:21 - 2:23kaj diris: "Paĉjo! Paĉjo!"
-
2:23 - 2:26Kaj mia patro, kompreneble, rigardis lin,
-
2:26 - 2:29kaj li (Erich) diris: "Mi sangigis miajn manojn!"
-
2:29 - 2:33Kaj mia paĉjo, kompreneble, rapide elseĝiĝis,
-
2:33 - 2:35kaj diris: "Ho fek!"
-
2:35 - 2:37Kaj kuris al mia frato, prenis liajn manojn,
-
2:37 - 2:40kaj kompreneble tiam vidis,
-
2:40 - 2:43ke ili simple estas kolorigitaj per rubusoj,
-
2:43 - 2:45kaj diris: "Kio oka... KIO?"
-
2:45 - 2:48Kaj mia frateto, kiu estas la plej inteligenta
-
2:48 - 2:49en la tuta mondo, diris:
-
2:49 - 2:55"Mi simple mensogas. Ne estas sango. Simple estas rubus..."
-
2:55 - 2:59Kaj tiam mia frato estis ĵetita
-
2:59 - 3:01sur la genuojn de mia paĉjo,
-
3:01 - 3:04kaj mia paĉjo komencis bategi lian pugon.
-
3:04 - 3:08Kaj mia frato, kiu tute ne atendis ĝin,
-
3:08 - 3:10komencis torente ekplori.
-
3:10 - 3:12Kaj mi, staris ekster la fenestro,
-
3:12 - 3:16kaj multege ridis pri ĉi tiu situacio.
-
3:16 - 3:19Kaj ... ŝajnis, ke mi tro laŭte ridis,
-
3:19 - 3:22ĉar mia paĉjo turniĝis al la fenestro,
-
3:22 - 3:24vidis min, kaj kompreneble,
-
3:24 - 3:29agnoskis, ke tio estis mia ideo, por fari ĉi tion,
-
3:29 - 3:32kaj diris al mi: venu ĉi tien, mi volas bati vin.
-
3:32 - 3:34Kaj kompreneble, mi ne volis tion.
-
3:34 - 3:35Mi diris "Fek al tio!",
-
3:35 - 3:39kaj mi kuris el la malantaŭa korto al la arbaro,
-
3:39 - 3:40kaj eniris ĝin.
-
3:40 - 3:42Kaj mia paĉjo eliris el la domo,
-
3:42 - 3:44staris en la malantaŭa korto,
-
3:44 - 3:47kaj vokis al la arbaro: "Venu ĉi tien!
-
3:47 - 3:51Se mi devas atendi longe, mi bategos vin,
-
3:51 - 3:52des pli multe!"
-
3:52 - 3:54Kaj mi diris el la arbaro:
-
3:54 - 3:57"Fek al tio, mi ne revenos iam ajn!"
-
3:57 - 4:00Kaj mia paĉjo diris: "Vi devas manĝi iam!"
-
4:00 - 4:03Kaj mi pensis: "Ne. Estas multe da rubusoj ĉi tie,
-
4:03 - 4:06mi ne devas iri al la domo por manĝi."
-
4:06 - 4:10Kaj kompreneble, mi restis tie dum kelkaj horoj,
-
4:10 - 4:12sed mi memoris, ke mi manĝis la rubusojn,
-
4:12 - 4:15kaj pensis, ke "mi estas tre inteligenta".
-
4:15 - 4:20Sed tiam, komencis iom post iom noktiĝi kaj malvarmiĝi.
-
4:20 - 4:24Kaj mi pensis: "Ho fek. Mi devas reveni al la domo.
-
4:24 - 4:26Eble mia paĉjo jam enlitiĝis."
-
4:26 - 4:29Do, mi malrapide iris al la domo,
-
4:29 - 4:34grimpis la ŝtuparon, malfermis la pordon,
-
4:34 - 4:37kaj trarigardis la fenestrojn. Ĉio estis nigra.
-
4:37 - 4:40Kaj mi pensis: "Jes, ja. Li jam enlitiĝis
-
4:40 - 4:43kaj verŝajne forgesis pri la tuta afero."
-
4:43 - 4:47Kaj mi malrapide iris al mia ĉambro,
-
4:47 - 4:50sed tiam haltis, kaj rigardis la fridujon,
-
4:50 - 4:52ĉar mia stomako grumblis kaj mi pensis:
-
4:53 - 4:55"Eble mi povas trovi ion manĝindan."
-
4:55 - 5:01Do mi iris al la fridujo, malrapidege malfermis ĝin,
-
5:01 - 5:03trarigardis la fridujon ...
-
5:03 - 5:06Sed tiam, mi aŭdis sonon de malantaŭ mi,
-
5:06 - 5:07kaj mi pensis
-
5:07 - 5:08...
-
5:08 - 5:10"Ho fek, ĉu estas paĉjo?"
-
5:10 - 5:13Kaj mi fermis la fridujon, turniĝis,
-
5:13 - 5:15kaj tiam, kompreneble, jes ja estas paĉjo.
-
5:16 - 5:18Li prenis min, ĵetis min sur la genuojn,
-
5:18 - 5:20komencis bategi mian pugon.
-
5:20 - 5:22Kaj mi torente ekploris.
-
5:23 - 5:27Kaj ... mi ne povas memori kiom longe li batis min.
-
5:27 - 5:29Sed post iom da tempo, li portis min al la ĉambro,
-
5:29 - 5:31kaj ĵetis min en la ĉambron.
-
5:31 - 5:39Kaj kompreneble, mia pugo ... estis ege dolorigita
-
5:39 - 5:40per batado.
-
5:40 - 5:42Kaj mi prenis ĝin, kaj diris:
-
5:42 - 5:44"Ho. Ho fek. Ho."
-
5:44 - 5:46Kaj malrapide iris al la lito,
-
5:46 - 5:49kaj mi povis vidi, ke mia frato estis en la lito,
-
5:49 - 5:51kaj li ankoraŭ ne endormiĝis,
-
5:51 - 5:55ĉar li rigardis min kun larmoj en la okuloj,
-
5:55 - 5:59kaj diris: "Fek al vi kaj viaj stultaj ideoj!"
-
5:59 - 6:02Kaj mi pensis: "Fek al mi kaj miaj stultaj ideoj!"
-
6:03 - 6:04Sed tio estas ĉio.
-
6:04 - 6:06Se vi ŝatis ĉi tiun rakonton,
-
6:06 - 6:07ŝatu ĝin, diskonigu ĝin,
-
6:07 - 6:09abonu mian kanalon, se vi ankoraŭ ne abonis,
-
6:09 - 6:11kaj mi vidos vin en la venonta filmo,
-
6:11 - 6:12kaj se vi ne estos tie,
-
6:12 - 6:14mi trovos vin,
-
6:14 - 6:16kaj ...
-
6:16 - 6:20mi donos al vi bonajn ideojn rilate al la rubusoj!
- Title:
- Timu la Rubusojn!
- Description:
-
En ĉi tiu videoblogo, mi antaŭavertas vin pri la danĝeroj de rubusoj.
Patreon: https://www.patreon.com/evildea
Benson Smith, Jzknuckles, Lupe, Sarah SC, Shayne PowerFejsbuka Paĝo: https://www.facebook.com/EvildeaGAMING/
Fejsbuka Komunumo: https://www.facebook.com/groups/Evildea/
Verdulo-Paĝo: http://verduloj.com/u/evildea - Video Language:
- Esperanto
- Duration:
- 06:44
![]() |
Evildea edited Esperanto subtitles for Timu la Rubusojn! | |
![]() |
Vanege edited Esperanto subtitles for Timu la Rubusojn! | |
![]() |
Vanege edited Esperanto subtitles for Timu la Rubusojn! | |
![]() |
Vanege edited Esperanto subtitles for Timu la Rubusojn! | |
![]() |
Vanege edited Esperanto subtitles for Timu la Rubusojn! | |
![]() |
Vanege edited Esperanto subtitles for Timu la Rubusojn! |