Vilhelmo Kamkŭamba: Kiel mi jungis la venton
-
0:00 - 0:03Dankon.
-
0:03 - 0:07Antaŭ du jaroj, sur la TED-a sceno de Aruŝa, Tanzanio,
-
0:07 - 0:12mi tre mallonge parolis pri unu el miaj plej prifierindaj kreitaĵoj,
-
0:12 - 0:16simpla maŝino, kiu ŝanĝis mian vivon.
-
0:16 - 0:18Antaŭe,
-
0:18 - 0:21mi neniam estis forlasinta mian hejmon
-
0:21 - 0:24en Malavio.
-
0:24 - 0:26Mi neniam estis uzinta komputilon
-
0:26 - 0:30nek estis vidinta interreton.
-
0:30 - 0:35Sursceneje, tiun tagon, tiom nervoza mi estis,
-
0:35 - 0:39ke mi forgesis kiel paroli angle,
-
0:39 - 0:41kaj sentis emon vomi.
-
0:41 - 0:45(Ridoj)
-
0:45 - 0:49Neniam estis vidinta mi tiom da azungu
-
0:49 - 0:51– blankuloj.
-
0:51 - 0:54(Ridoj)
-
0:54 - 0:57Tiam, dramajn cirkonstancojn mi preferis prisilenti.
-
0:57 - 1:00Hodiaŭ, kompense, ŝanĝiĝis la situacio,
-
1:00 - 1:03kaj mi pretas konigi ilin al vi.
-
1:03 - 1:05Nia familio konsistas el sep geinfanoj,
-
1:05 - 1:09ĉiuj filinoj krom mi.
-
1:09 - 1:14Jen mi estas, bubo, kun mia patro.
-
1:14 - 1:17Antaŭ ol malkovri la mirindaĵojn de la scienco,
-
1:17 - 1:19mi estis nur terkultivisto
-
1:19 - 1:22en lando de malriĉaj terkultivistoj.
-
1:22 - 1:26Kiel ĉiuj ĉirkaŭ ni, ni kreskigis maizon.
-
1:26 - 1:31Alvenis jaro, kiam ni tre malbonŝancis.
-
1:31 - 1:36En 2001, ni travivis teruran malsategon.
-
1:36 - 1:43En kvin monatoj, Malavianoj komencis morti pro tio.
-
1:43 - 1:47Mia familio manĝis nur unufoje tage, en la vespero.
-
1:47 - 1:51Nur tri plenbuŝoj de nsima por ĉiu el ni.
-
1:51 - 1:53La manĝaĵo apenaŭ nutris nin.
-
1:53 - 1:57Ni lante konsumiĝis.
-
1:57 - 2:00En Malavio, oni devas pagi
-
2:00 - 2:02por ĉeesti la mezlernejon.
-
2:02 - 2:08La malsato devigis min forlasi ĝin.
-
2:08 - 2:10Rigardante mian patron
-
2:10 - 2:12kaj la sekajn kampojn, mi pensis,
-
2:12 - 2:16ke estontecon tian mi ne povas akcepti.
-
2:16 - 2:20Mi tre ŝatis la mezlernejon,
-
2:20 - 2:25kaj pretis fari ion ajn
-
2:25 - 2:27por ricevi edukadon.
-
2:27 - 2:29Mi tial vizitis bibliotekon.
-
2:29 - 2:33Mi legis sciencajn librojn, precipe pri fiziko.
-
2:33 - 2:35Mi ne tre bone legadis angle,
-
2:35 - 2:38kaj lernis vortojn
-
2:38 - 2:43per skemoj kaj bildoj.
-
2:43 - 2:47Iu libro kaptis mian atenton. Ĝi diris,
-
2:47 - 2:53ke ventoturbino povas pumpi akvon kaj generi elektron.
-
2:53 - 2:56Akvopumpado signifas irigacion,
-
2:56 - 2:58ŝirmilo kontraŭ la malsato,
-
2:58 - 3:02kiun ni tiam spertis.
-
3:02 - 3:06Mi do decidis starigi mem ventoturbinon.
-
3:06 - 3:09Ne havante materialojn,
-
3:09 - 3:11mi iris al rubaĵejo, kie
-
3:11 - 3:14mi trovis ĉion, kion mi bezonas.
-
3:14 - 3:18Pluraj, inkluzive de mia patrino,
-
3:18 - 3:20diris, ke mi frenezas.
-
3:20 - 3:22(Ridoj)
-
3:22 - 3:24Mi trovis traktoran ventolilon,
-
3:24 - 3:26amortizilon, plastajn duktojn…
-
3:26 - 3:29Per bicikla kadro
-
3:29 - 3:33kaj malnova bicikla dinamo,
-
3:33 - 3:35mi konstruis mian maŝinon.
-
3:35 - 3:38Por unu lampo, komence.
-
3:38 - 3:41Kaj poste, kvar lampoj,
-
3:41 - 3:46kun ŝaltiloj, kaj eĉ cirkvitrompilo,
-
3:46 - 3:50modeligita laŭ elektra sonorilo.
-
3:50 - 3:54Alia maŝino pumpas akvon
-
3:54 - 3:57por irigacio.
-
3:57 - 4:00Homoj ekenviciĝis antaŭ mia domo
-
4:00 - 4:02(Ridoj)
-
4:02 - 4:04por reŝargi siajn poŝtelefonojn.
-
4:04 - 4:08(Aplaŭdoj)
-
4:08 - 4:10Neforigeblaj ili estis.
-
4:10 - 4:12(Ridoj)
-
4:12 - 4:15Kaj ankaŭ ĵurnalistoj venis,
-
4:15 - 4:17kuntrenante blogistojn,
-
4:17 - 4:22kaj baldaŭ mi ricevis alvokon de io nomata TED.
-
4:22 - 4:24Mi neniam estis vidinta aviadilon antaŭe,
-
4:24 - 4:27neniam estis dorminta en hotelo.
-
4:27 - 4:31Sursceneje, tiun tagon en Aruŝa,
-
4:31 - 4:34forgesinte kiel paroli angle,
-
4:34 - 4:37mi nur povis balbuti:
-
4:37 - 4:41«Mi provis, kaj konstruis ĝin».
-
4:41 - 4:43Do mi volas diri ion gravan
-
4:43 - 4:46al ĉiuj, kiuj estas kiel mi,
-
4:46 - 4:49al Afrikanoj, kaj malriĉuloj
-
4:49 - 4:53luktantaj por efektivigi siajn revojn.
-
4:53 - 4:55Dio benu vin.
-
4:55 - 4:59Eble iam vi vidos tion interrete. Mi diras al vi:
-
4:59 - 5:04fidu al vi mem kaj kredu je viaj revoj.
-
5:04 - 5:06Sendepende de kio okazas, neniam rezignu.
-
5:06 - 5:08Dankon.
-
5:08 - 5:38(Aplaŭdoj)
- Title:
- Vilhelmo Kamkŭamba: Kiel mi jungis la venton
- Speaker:
- William Kamkwamba
- Description:
-
Pelita de malriĉeco kaj malsatego, 14-jara Vilhelmo Kamkŭamba starigis ventoturbinon por sia hejmo kaj familio. La nun 22-jara Malaviano duan fojon prelegas ĉe TED, kaj rakontas propravorte kaj emocie kiel inventaĵo ŝanĝis lian vivon.
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 05:39