-
historio de la tuta mondo, pli malpli
-
Sal. Vi estas sur roko
pendanta en la kosmo.
-
Mojose, ĉu ne?
-
Parto de ĝi estas akvo.
-
Fek, efektive la plejparto estas akvo.
-
Mi eĉ ne povas iri tien de ĉi tie
sen aĉeti boaton.
-
Tio estas triste. Mi estas trista.
Vi mankas al mi.
-
♪ Kiel tio okazis? ♪
-
Antaŭ multe da tempo,
-
efektive neniam, kaj ankaŭ nun,
-
nenio estas nenie. Kiam? Neniam.
-
Sencas, ĉu ne?
-
Kiel mi diris, tio ne okazis.
-
Nenio estis neniame ie ajn.
-
Tial ĝi estintas ĉie.
-
Ĝi estintas tiome ĉiame kaj
oni ne bezonas "kie".
-
Vi eĉ ne bezonas "kiam".
-
Jen kiome "ĉiu" eblas.
-
Forgesu ĉi tion, mi volas esti io,
-
iri ien, fari ion.
-
Mi volas ke aferoj ŝangiĝus.
-
Mi volas inventi tempon kaj spacon.
-
Kaj mi scias ke tio eblas,
ĉar ĉio jam estas ĉi tie
-
kaj probable jam okazis.
-
Mi nur ne scias kiam komenci.
-
Kaj ĝuste tiam, ĝi komencis.
-
Ho, mi paŭzis ĝin.
-
Mi pensas ke nun estas universo.
-
Kia aĵo ĝi estas?
-
Kvarkoj kaj aĵaferoj tiaj.
-
A, tio estas iu objekto ĉe iu loko.
-
Vi ne ŝatas? Provu novan lokon
-
ĉe alian tempon.
-
Provu kunresti, ĉar la universo
-
baldaŭ pligrandiĝos kaj plimalpleniĝos.
-
Sed ĝi ne jam malplenas,
-
estas ankoraŭ tre plena,
-
kaj ĉe ĉirkaŭ frenez-iliono gradoj.
-
Bonegan novaĵon, la kvarkoj estas
feliĉe edziĝintaj en grupoj de tri,
-
nomataj protono aŭ neŭtrono,
-
kaj ankaŭ io alia flugas ĉirkaŭe
-
kiu volas kuniĝi sed ne povas
ĉar estas ankoraŭ tro
-
VARMA
-
[ĉirkaŭ 10 minutoj poste]
-
Bonegan novaĵon! La protonoj kaj neŭtronoj
nun feliĉe edziĝintas kune.
-
Iuj eĉ duobliĝis.
-
[ĉirkaŭ 380 000 jaroj poste]
-
Bonegan novaĵon! La elektronoj nun partoprenas.
-
Gratulon! La universo nun estas
-
gasamaso en la spaco.
-
Sed ĝi pliproksimiĝas.
-
[10 milionoj jaroj poste]
-
Kaj ĝi pliproksimiĝas.
-
[500 milionoj jaroj poste]
-
Kaj ĝi pliproksimiĝas.
-
Estas stelo!
-
Novaj umoj ĵus fariĝis.
-
Iuj steloj elbrulas kaj mortas.
-
Pli grandaj steloj elbrulas kaj mortas kun
-
ardo, kaj faras
nova tre pli freneza umoj.
-
♪ kosmopolvo ♪
-
kiu permesas pli novajn kaj
pli interesajn stelojn fariĝi
-
kaj morti kaj eksplodi en
-
♪eĉ pli freneza kosmopolvo♪
-
Do nune steloj havas mojosumoj ĉirkaŭ ili,
-
ekzemple rokoj, glacioj,
kaj strangaj nuboj
-
kiuj povas fari iujn tre interesajn objektojn.
-
Kiel tiu sfero de flamanta roko, ekzemple.
[Tero]
-
Sanktafek, ni ĵus batiĝis per alia sfero
de falamanta roko
-
kaj tio faris ioman kaĉon, kiu estas
-
♪ nun la luno ♪
-
Veteroĝisdatigo! Pluvas rokojn
el kosma spaco.
-
Veteroĝisdatigo! Tiuj rokoj
eble enhavis akvon
-
kaj nun estas varma akvovaporo en la ĉielo.
-
Veteroĝisdatigo! Malpli varma temperaturoj
hodiaŭ, kaj la planko ne plu lafas.
-
Veteroĝisdatigo!
-
Pluvantas.
-
Grava inundalarmo
-
La tuta mondo nun estas oceano.
-
Grava vulkanalarmo
-
♪Tio estas tero♪
-
[neaŭdebla]
-
Kio?
-
♪ Io vivas en la oceano ♪
-
Mojosa, do ĉu planto aŭ besto? Ne.
-
Mikroskopa punkto.
-
Ĝi loĝas je la marfundo
kaj manĝas kemiaĵsupon
-
kiu serviĝas varme kaj freŝe,
-
farita de aspraj kosmoingrediencoj
restintaj de kiam pluvis rokojn aŭ io.
-
A ĝuste, ĝi povas fari tion.
-
Ĝi havas sekreta instrukcio en si,
-
dirante kiel konstrui
ankoraŭ unu de si.
-
Do tio mojosas iome, mi dirus.
-
Ĉu vi laciĝas de loĝi je la marfundo?
-
♪Nun vi povas manĝi sunlumon♪
-
Uzante revolucian teknikon, vi povas
-
ŝanĝigi sunlumon esti manĝon.
-
♪gustumi la sunon♪
-
Flankefiko, nun estas oksigeno ĉie
kaj la ĉielo bluas.
-
Poste, la Tero eble estis neĝbulo
dum iom da tempo. Eble kelkaj fojoj.
-
Estas spongo. Estas planto.
-
Estas vermo kaj aliaj strangaj tipoj
de akvaj bestetoj kaj strangaj fiŝoj.
-
♪ Estas la Kambria Eksplodo ♪
-
Ŭaŭ, tio estas bestoj kaj aĵoj.
-
Sed ni ankoraŭ estas en la oceano.
-
Hej, ĉu ni povas iri al teron?
-
NE
-
Kial?
-
La suno estas mortiga lasero.
-
Okej.
-
♪ Jam ne, estas kovrilo ♪
-
Nun la bestoj povas iri sur teron.
-
Venu bestoj, ni iru sur teron.
-
Ne, ne povas marŝi ankoraŭ.
-
Kaj ne estas manĝaĵo, do mi ne zorgas.
-
[100 milionoj da jaroj poste]
-
Bone, ĉu vi lernos marŝi se
estas plantoj ĉi tie?
-
"Eble" diris iuj insektoj. Kaj fiŝoj.
-
[5 milionoj da jaroj poste]
-
Bone, do mi povas iri sur teron,
sed mi devas reiri en la akvon por
-
♪ krei bebojn ♪
-
ideo
-
Lernu uzi ovon.
-
Mi jam faris tion.
-
Uzu pli fortan ovon. Metu akvon en ĝin.
-
Kreu bebon, sur tero, en ovo.
-
Akvo estas en la ovo.
-
Bebo estas en la ovo,
en akvo, en la ovo.
-
Funkcias laŭ mi.
-
Ĝis poste, maro.
-
Kaj nun ĉio estas grandega.
[500 milionoj da jaroj poste]
-
Inkluzive de insektoj.
-
Ĉu vi volas vidi mapon de la tero? Certe.
-
Ho fek', nun ĉio estas morta.
-
Nur ŝerce, jen la travivintoj.
-
Fiksrigardu ĉi tiun ĉar ĝi
-
tuj iĝos
[75 milionoj da jaroj poste]
-
la dinosaŭro.
-
Jen alia mapo de la tero.
-
Jes, ĝi disrompiĝis, ne zorgu pri tio,
ĝi faras tion ĉiutempe.
-
Jen venanta aerŝtono.
-
♪ Kaj la dinosaŭroj ne plu estas ♪
-
Estas mamula tempo, jen venas la mamuloj.
-
Rigardu tiujm mamojn.
-
Nun ili estas venkonta la mondon,
-
kaj unu el ili ĵus ekscipovis
-
manpreni aferojn.
-
Kaj marŝi.
-
Ne, nu, marŝi tiel.
-
Kaj manpreni aferojn samtempe.
-
Kaj kunfrapi ŝtonetojn
por krei akrajn ŝtonetojn.
-
Aj. Kaj ekbruligi aferojn. Oj.
-
Kaj krei frenezajn sonojn per ili voĉo.
-
"Gneŭrŝk," kiu povas signifi
diversajn aferojn.
-
♪ Tio estas homa persono ♪
-
Kaj nun ili estas ĉie. Preskaŭ.
-
♪ Glaciepoko ♪
-
Oni povas marŝi ĉi tien? Malaĉe.
-
♪ Ne plu ♪
-
Mi supozas, ke ni nun
estas enfermitaj ĉi tie.
-
Ni kontrolu, estas homoj sur la planedo.
-
Kaj ili ĉasas sian manĝaĵon.
-
Fek' al ĝi. Estas la tempo
por planti iom da herbo.
-
Rigardu ĉi tion, nun mi regas la manĝaĵon.
-
Nun ĉiu estos mia amiko
kaj vivos proksime al mi.
-
Ni ĉiuj konstruu domojn
sed mia estas pli granda
-
ĉar mi posedas la manĝaĵon.
[socia hierarkio]
-
Ĉi tio estas bonega,
[farmado]
-
mi scivolas, ĉu iu alia faras ĉi tion.
[farmado]
-
Ĉu vi lacas pro uzi ŝtonetojn por ĉio?
-
Uzu metalon. Ĝi estas sub la tero.
-
Pli bona farmado ĵus inventiĝis
en mojosa fekbona valo
-
ĝuste inter tiuj du reveroj.
Kaj la bestoj helpas.
-
♪ Devinu tion, kio okazas sekve ♪
-
Pli da manĝaĵo kaj pli da homoj
ĉi tie por aĉeti la manĝaĵon.
-
Nun oni bezonas pli da homoj
por helpi kreskigi la manĝaĵon
-
kaj kontroli la aĉetadon.
-
Kaj nun oni bezonas domojn
en kiuj loĝas homoj,
-
kaj homojn por krei la domojn,
kaj nun estas pli da homoj,
-
kaj ili inventas aferojn
kiu bonigas aferojn,
-
kaj pli da homoj venas,
kaj estas pli da farmado,
-
kaj pli da homoj por krei aferojn
por pli da homoj, kaj nun estas
-
Komercado. Mono. Skribado. Leĝoj. Povo.
-
♪ Socio ♪
-
Venos baldaŭ al fekbona rivera valo
proksima al vi.
-
Samtempe, for en la mezo de nenie,
la ĉevalo verŝajne estas malsovaĝigita.
-
Kial ĉiom da mia metalo estas
tiom malagrabla kaj malglata?
-
Ĉu vi lacas pro uzi saman,
malagrablan metalon? Jen
-
♪ bronzo ♪
-
farita per speciala konsistaĵo:
-
stano, el la la foraj landoj de stanlando.
-
Mi ne scias, mia komercisto ne diras
al mi el kie, li akiras ĝin.
-
Ankaŭ, divenu kion?
-
♪ Egiptio ♪
-
Samtempe, en la mezo de nenie,
oni ekscipovis meti radojn sur ĉevalo.
-
Nun ni progresas. Ankaŭ,
-
♪ Ĉinio ♪
-
Kaj ĉu mi menciis
-
♪ Induso rivera-vala civilizo ♪
-
Nombro da civilizoj:
-
♪ Norte Ĉiko ♪
-
Mezoriento malsimpliĝas.
-
Eble estas ĉar
ĝi estas en la mezo de la oriento.
-
Frap' frap' aŭ ĉevalfrap' ĉevalfrap'
-
Estas la personoj kun la ĉevaloj.
[hind-eŭropanoj]
-
Kaj ili kreis imperion,
[Hitito Imperio]
-
kaj ĉiuj aliaj kopiis iliajn ĉevalojn.
-
♪ Grekoj ♪
-
Ha rigardu, devas esti Grekoj.
Aŭ mezstadia versio de la Grekoj.
-
Ni kontrolu kun la
Indusa rivera-vala civilizo.
-
Ili foriĝis.
-
Divenu tiun, kiu ne foriĝis.
-
Ĉinio.
-
♪ Novaj alvenintoj en Hindio ♪
-
♪ Eble estas tiuj ĉevaluloj aŭ io tia ♪
[hind-eŭropanoj?]
-
♪ Eble estas iliaj gekuzoj ♪
[hind-iranoj?]
-
♪ Kaj ili skribis iujn himnojn ♪
-
♪ kaj mantrojn kaj umojn ♪
[Vedaj tekstoj]
-
Ni povus krei religion el tio ĉi.
[hinduismo]
-
Jen la bronzepoko kolapsas.
-
♪ Nun la fenicioj povas komenci ♪
-
[Agado: komerci, mojosi, inventi la abocon]
-
Ankaŭe, ĉu ni povas ŝanĝi al metalo,
[bronzo]
-
kiu estas iomete pli facile trovebla? Dankon.
[fero]
-
Rigardu tiun, kiu revenis al Israelo.
Estas la 12 triboj de Israelo.
-
♪ Kaj ili kredas je Dio ♪
-
Sed nur unu,
Li havas ian 10-fazan programon.
-
Jen estas grandegaj kapoj,
-
certe estas la Olmekoj.
-
La Fenicianoj faras kelkajn koloniojn.
-
La Grekoj kopiis ilia ideo
kaj faras kelkajn koloniojn.
-
La Fenicianoj faris kolonion tia granda
ke ĝi faris koloniojn.
-
Jen venas la Asiria Imperio.
-
Ne, estas la Babilona... Meda... estas la
-
♪ Persa Imperio ♪
-
Ŭaŭ, tiu estas granda
-
A, la Budho ĵus vekiĝis.
-
Kiu estas la Budho?
-
Tiu ulo, kiu sidis sub arbo
dum tiel longa tempo
-
ke li eltrovis kiel ignori
la fakton ke ni tutaj mortas.
-
Oni povas fari religion el tio.
[budhismo]
-
Ĉinio ĵus rompiĝis. Sed dum ĝi rompiĝis,
-
Konfuceo eltrovis
kiel havi bonajn moralojn.
-
A, la Grekoj ĵus havis ideon
de pensi pri aĵoj.
-
Kaj tie, Aleksandro ĵus havis ideon
de konkeri la tutan Persan Imperion.
-
Ĝi estas bonega ideo.
-
Li estis bonega. Kaj nun li mortas.
-
Espereble, la ceteraj de la roto povos
dividi la imperion egale inter ili.
-
Frap frap, estas Ĉandragupto.
-
Li diras foriru diable el ĉi tie.
-
Ĉu vi forirus el ĉi tie se mi donas
al vi 500 elefantojn? Dankon, ĝis.
-
♪ Estas tempo por konkeri
tutan de Hindion ♪
-
♪ ... aû plejpartan de Hindion ♪
-
Sed tiu parto?
Tiu estas la Tamilaj reĝiĉoj.
-
Neniu regas la Tamilajn reĝiĉojn.
-
Kiuj estas la Tamilaj reĝiĉoj?
-
♪ Komercistoj probable ♪
-
♪ Kaj ili havas spicojn ♪
-
Kiu volas aĉeti spicojn?
-
Mi! Diris la Araboj,
kiuj rapide aĉetas ĝin,
-
kaj vendas ĝin al cetero de la mondo.
-
Hej, Ĉinio ripariĝis,
[dinastio Qin]
-
kun bonaj moraloj
[konfuceismo]
-
kiel iliaj ĉefa filozofio.
[konfuceismo]
-
Fakte, ili havas tri ĉefajn filozofiojn.
[konfuceismo: havi bonajn moralojn]
-
[taoismo: iru kun la fluo]
-
[leĝismo: feku vin, obeu la leĝon]
-
Ĉi tie, la ĉevalaj nomadoj iras
-
sovaĝe kaj libere,
-
kaj ili ŝatus rabi viajn urbojn.
-
[Ŝiongnuoj] [Ĉinio]
-
Ni vidu la nivelon de Grekigeco
de la Grekigitaj reĝlandoj.
-
Grekigeco troŝargo.
-
"Ĝis", diris la Partoj.
-
"Ĝis", diris la Judoj.
-
"Sal", diris la Partoj,
-
kiu konkeras la tutan lokon.
[Parta Imperio]
-
"Hej", diris la Romaj, manĝante
[Roma Imperio]
-
la tutan Mezmaron kiel matenmanĝo.
-
"Dankon pro invadi nian hejmlandon",
-
diris la Judoj, kiuj komencis ĝeniĝi
-
pro popoloj invadi iliajn hejmlandon.
-
"Sal, ĉiam bonegas", diris uliĉo
-
kiu iĝis tre populara, kaj poste
estas arestita kaj mortigita
-
pro esti tro populara,
kiu sole igis lin plu populara.
-
Oni povas fari relgion el tio.
[kristianismo]
-
Volas silkon? Nun vi povas
aĉeti ĝin el Ĉinio. Ili ĵus faris
-
♪ nova vojo al la mondo ♪
-
♪ konkeranta Vjetnamon ♪
-
Aŭ vi povas ♪ iri tien per akvo ♪
-
"Mojosa nova komercaj irejoj", diris Hindio,
-
akcidente disvastiganta ilian
-
relegion al la tuta sudoriento.
[budhismo]
-
Hmm, tie estas bona loko por
mirinda komerca reĝlando.
-
Tie iras budhismo,
vojaĝante per la Silka Vojo.
-
Mi scivolas se ĝi atingos Ĉinio antaŭ
-
ĝi disfalis refoje.
-
Ĉu vi memoras la Persa Imperio?
-
Jes, diris la Persoj, kaj faris novan.
[Sasanida Imperio]
-
Aksumo iĝas tia fortega, ke ili ŝatus
konstrui longan bastono.
-
Ĉu iu jam popoligi Madagaskaro?
-
Ni faru ĝin kune.
-
♪ Ĉinio ripariĝis refoje ♪
-
♪ tiam ĝi rompiĝis rejoje ♪
-
Ankoraŭ ne povas transiri
la Sahara dezerto? Jen kameloj.
-
♪ Bonga, nun ni havas komercon ♪
-
diris la Ganaa Imperio,
-
vendanta multajn da oro... kaj sklavoj.
-
Sal, mi loĝis en la Roma Imperio,
kaj mi scivolas,
-
♪ ĉu jam estas leĝa ami Jesuon? ♪
-
Ne.
-
"Efektive, jes," diris Konstantino,
-
kaj translokiĝis la ĉefurbo
al tie, pro esti pli ĉirkaŭ al sia
-
♪ ĉefa malamiko ♪
-
Ne zorgu pri Romo, ĝi ne falos.
-
♪ Estas la ora epoko de Hindio ♪
-
Tie estas Gupta Imperio.
-
Ne Ĉandragupto; nur Gupto.
-
Antaŭnomo Ĉandra.
-
la Unua.
[ne parenca]
-
[Bone mi komprenis]
-
Kiuj estas en Romo? Barbaroj.
-
Kio estas barbaro? "Ne-Romoj,"
-
diris la Romoj, kiuj
estis invadata de ne-Romoj.
-
Restu pace, Roma Imperio,
-
vere nur duono de ĝi.
-
La alia duono fartas bone,
[Orienta Roma Imperio]
-
sed ĝi jam ne estas en Romo, do ni
-
donu ĝin nova nomo.
[Bizanca Imperio]
-
♪ La Majaoj ekkomprenis la stelojn ♪
-
O, kaj tie estas grandega urbo.
-
Loĝantsumo: ĉiuj
-
Goturkoj konkeris la tutan Eŭazian Stepon.
-
Bonan laboron, Goturkoj.
-
Kiel fartas Hindio? Rompita.
-
Kiel fartas Ĉinio? ♪ Rekuniĝis. ♪
-
Kiel fartas tiuj komercaj reĝlandoj?
-
♪ Pli grandaj kaj estas plu da ili ♪
-
Koreo havas tri reĝlandojn.
-
Japanio havas reĝlandon,
ĝi estas la Sunleviĝa Reĝlando.
-
[paŭzo]
-
Profunde en la Araba Dezerto,
sur monto,
-
la vera dio flustras
en la orelo de Mahometo,
-
do li iris suben al la kubo,
kie ĉiuj kultas diojn,
-
kaj li diris al ili,
"via dioj estas malveraj,"
-
kaj ĉiu koleriĝis, do li devis foriri
el la urbo kaj iri al aliaj urbo.
-
Oni povas fari religion el tio.
[islamo]
-
Eble ankaŭ konkeri la mondon.
-
La Roma Imperio jam malaperis,
-
sed la Papo ankoraŭ estas la Papo.
Ankaŭ estas
-
♪ novaj reĝlandoj ĉie en Eŭropo ♪
-
Mi scivolas se estas spaco por Maŭroj.
-
Ĉi tie estas ĉiom da sageco, en domo.
-
Ĝi estas la Bagdada Domo de Sageco.
-
Ĵus la tempo por
-
♪ la Islama ora epoko ♪
-
"Ni portu aĵon al marbordo kaj vendu ĝin
-
"kaj îgis la Svahiloj
ĉe la Svahila marbordo,"
-
diris la Svahiloj ĉe la Svahila marbordo.
-
Ĉu vi memoras tiu eta loko kiu oni devas
transiri por iri el ĉi tie al tie?
-
Iu posedas tion nun.
-
Ĉu vi volas vekiĝi en la mezo de nenie?
-
la Frankoj havas la plej grandan reĝlandon en Eŭropo,
-
kaj la papo estas kia fiera
ke li invitas la reĝiĉo por Kristnasko.
-
"Surpriz, vi estas
la nova Roma Imperiestro",
-
diris la Papo, predentante ke li
ankoraŭ estas parto de la Roma Imperio.
-
Poste, la Frankoj rompis ilian reĝlandon
al partoj kiuj nomiĝos
-
Francio kaj ne-Francio.
-
La nordulo, aŭ nur "la Normano"
-
se vi ne havas multaj tempon, esploras.
-
Ili iras norden, el la nordo
al la norda nordo,
-
kaj ili trovas iom da lando.
-
Du tipo de lando, kaj nomas ilin laŭe.
[Islando (glaclando) Grenlando (verdalando)]
-
[mi mensogis]
-
Ili ankaŭ invadas kelkajn aliajn lokojn
kaj estas nomitaj multajn nomojn,
-
ekzemple Vikingoj.
-
Estas la Rusoj, la Kievaj Rusoj.
-
Ĉu ili estas Vikingoj?
-
"Mi pensas ne," diris la Kievaj Rusoj.
-
Bone, mi kredas.
-
La Papo estas preta fari pli
da imperiestrojn de la Roma Imperio.
-
La Sankta Roma Imperio.
-
Vere, ĝi estas Germanio,
sed ne zorgu pri tio.
-
Novaj reĝlandoj.
-
Kristanism-igi tutajn la reĝlandojn.
-
Kiun tipon vi ŝatus?
La mia plej bonas,
-
mia plej bonas, mia plej bonas.
-
"Estas tempo de konkeri Anglando," diris Vilhelmo.
-
Ĝi estas birdo, estas avidilo, estas la Selĝukaj Turkoj.
-
"Aaa," diris la Bizanca Imperio,
-
kiu iĝas tiel malgranda
ke ĝi preskaŭ ne ekzistas plu.
-
"Ni bezonas helpon." Ili bezonas helpon,
do ili vokas la Papon.
-
"Hej Papo, ĉu vi helpos nin
fortiri la Selĝukojn,
-
"kaj eble repreni
la Sanktan Landon survoje?
-
"Jes, mi scias ke vi volas
repreni la Sanktan Landon."
-
"Jes, faktemi ja volas fari tion.
-
"Ni faru krucmiliton."
-
♪ Krucmilito ♪
-
Ili faris multajn krucmiliton,
iuj preskaŭ ne fiaskis.
-
Sed almenaŭ la Italoj ekhavis
bonega komercon.
-
Adiaŭ Majaoj.
-
♪ Saluton Taltekoj ♪
-
Adiaŭ Toltekoj.
-
♪ Saluton Misisipio ♪
-
Vidu tiujn montetojn.
-
Tie estas la Puebloj.
-
Mi ĉiam scivolas
kiel konstrui urbeto en klifo.
-
Divenu kiu estas ĉi tie.
-
Kkaŝmiro. Kie? Ĉi tie.
(sonas simila al "venu ĉi tie")
-
Kaj Pagono estas tie.
-
Vjetnamio malkonkeris ĝin mem,
Koreio ĵus iĝis ĝi mem,
-
kaj Japanio estas tiel mania pri arto,
-
ke la armeo eble devas domini la registaro.
-
Ĉinio ĵus eltrovi bombojn kaj tajpadon
-
kaj la Mongoloj ĵus invadis
plejparton da la universo.
-
Bonan laboron Ĝingis.
-
Probable tiu daŭros longtempe.
-
Kelkaj da la islamaj Turkoj ne estis
influitaj de la Mongola invado,
-
ĉar ili estis okupitaj pri invadi Hindion.
-
Ĉu estas Tongo tempo? Estas Tongo tempo.
-
koloniiganta la Pacifika Oceano
-
Mi ĵus eksciis el kie la Svahiloj
ricevis tutan ilian oron.
-
Vidu tion "ĉad", ĝi signifas lago.
-
Estas imperio tie, ĝus en la mezo de
-
♪ Afriko ♪
-
La reĝo de Malio estas tia riĉa, li iras
rondvojaĝi por sciigi ĉiujn.
-
"Ŭaŭ, tiu ulo estas riĉa," ĉiuj diris.
-
La Kristanoj faras bonegan laboron
revenki Iberion,
-
kiu baldaŭ estos nomata
"Hispanio" kaj "ne-Hispanio".
-
Bonvolu resti Kristanaj.
-
Pli malfrue, ni kontrolos
se vi ankoraŭ estas Kristanoj kiam vi
-
malplej anticipas.
[Hispana Inkvizicio]
-
Aĉ, duono da Eŭropo ĵus mortis.
[nigra morto]
-
Ĉinio estas reveninta, jej!
[Ming dinastio]
-
Hej Kaŝmiro, estas tempo de komunigi.
-
Novaj reĝlandoj, tie kaj ĉi tie.
-
Ho, vidu kiu egas ĉiujn insulojn.
-
Estas la Mahaĝapito.
-
Maĝahapito
-
Mapaĝahito
-
Mahapaĝito
-
Mapaĝahito
-
Maĝapahito?
-
[ĝusta]
-
Ho Italio estas ege riĉa,
-
tempo por zorgi multe pri arto kaj
la praaj klasikaĵoj.
-
Estas iom kiel renaskiĝo.
-
Jen presilo, ni faru librojn.
-
Do, vi pensas ke vi povas venki
La Bizancan Imperion?
-
Jep, diris la Otomanaj Turkoj.
-
Bone farita, Otomanaj Turkoj.
-
Ups, vi mankis punkto.
-
Ne forgesu forbari Eŭropon
de la india spicokomerco.
-
"Kio? Tio estas fekaĵo!"
-
diris Portugalio, senspice.
-
♪ Nu mi supozas ke ni devas ♪
-
♪ trovi alian vojon al Hindio ♪
-
"Atendu!" diris Kristofero Kolombuso,
verŝajne fumi kokainon.
-
"Se la mondo estas ronda,
ni iru tien al Indio!"
-
"Ne, ne zorgu, ni jam havas tion,"
diris Portugalio.
-
Do Kriso iras al Hispanio.
-
"Hej Hispanio, Ĉu vi volas dungi min
por trovi Indion
-
"per iri ĉirkaŭ malantaŭ la mondo?"
-
- "Ne."
- "Bonvolu?"
-
"Okej."
-
Do li ŝipiras en la oceanon, kaj eltrovas
-
pli da oceano. Kaj poste eltrovas
-
la Indiojn kaj Japanion.
-
Ni faru lineon por decidi
[Traktato de Tordesillas]
-
kiu ricevas kiun duonon de la mondo.
[Hispanio Portugalio]
-
La Azteka kaj Inka Imperioj havas bonan ekon.
-
Mi scivolas ĉu ili scias ke Eŭropo
ĵus eltrovis sian kontinenton.
-
La Hapsburgoj nun geedziĝas en
tiel multon da reĝaj familioj,
-
ili eble devas ekgeedziĝi sin mem.
-
Foriru, Litovio! Venas Moskaŭ!
-
Ivano volas rebonegigi Rusion.
-
Foriru Timuridoj!
Eble iru invadi Hindion aŭ ion.
-
Persio ĵus igis Persion Persia denove.
-
Ni faru ĝin la alia speco de Islamo.
[Ŝijaismo]
-
Tiu kie ni pensis ke la unua ulo
[kalifoj]
-
devus esti la alia ulo.
-
Hej Kristanoj! Ĉu vi pekas?
-
nun vi povas aĉeti vian vojon el Inferno!
-
"Tio estas fekaĵo.
Tiu tuta afero estas fekaĵo.
-
""Tio estas trompo. Fek al la preĝejo.
Jen 95 kialoj kial."
-
diris Martino Lutero en sia nova libro,
-
kiu eble akcidente komencigis
la Protestantan Reformadon.
-
"Ĉu vi scias kio estus bonega?"
diris Sulimano, kiu portas cepan ĉapelon.
-
"Ĉu se la Otoma Imperio estu tre granda?"
Kiel ĝi nun estas.
-
"Ĉu se Rusio estu tre granda?"
diris Ivano, provante ne esti terura.
-
Portugalio havis revon ke
ili regis la tutan Hindan Oceanon,
-
inklucive de la spicokomercon.
Kaj poste
-
tiu revo veris.
[Portugala Imperio]
-
Kaj Hispanio ekkonsciis ke tiu ne estas Hindio,
-
sed ili rabatis ĝin tamen.
-
"Malbenite," diris Anglio kaj Francio.
-
"Ni devas ekrabati aferojn."
-
Tiam la Nederlandanoj ribelas, kaj tutaj
la mojosuloj transloĝis al Amsterdamo.
-
"Malbenite," diris Amsterdamo,
-
"ni devas ekrabati aferojn."
-
Demando unu: ĉu oni povas iri
al Indio trans Nordameriko?
-
Ne, sed almenaŭ estas kastoroj.
-
Demando du: ŝteli la komercon de spico.
-
Ĝi ne estas demando,
sed la Nederlandanoj faris ĝin tamen.
-
♪ Sukro ♪
-
Ĉu vi scias kie faras ĉiom da sukro?
-
En Brazilo!
-
Ŝtelitaj!
En la Karibio!
-
Kaj ĝi estas tia profitema,
ke vi eble forgesos ne uzi sklavecon.
-
La proksima afero en la Rusa task-listo
estas grandiĝi.
-
Britio kaj Francio amike diskutas
pri kiu devas regi la tutan mondon.
-
Pli specife, Ohio.
-
Tiam ĝi kreskas al sep-jara diskuto,
-
kiu donas okazon al Prusio
por montri al Aŭstrio kiu estas la estro.
-
Sed pri Britio kaj Francio?
Ĉu ili eltrovis kiu estas la estro?
-
Jes ja! Ĝi estas Britio.
-
Kiu estas senmona? Ankaŭ Britio.
-
Do ili komencas impostegi Amerikon.
-
"Forfiku!" Diris Ameriko, deklaranta
sia sendependecon, kaj batanta por ĝi.
-
Kaj Francio helpis ilin venki.
-
Nun Francio senmonas,
-
kaj Britio devos sendi sian malliberulojn
al aliaj kontinento.
-
Momenton, se Francio senmonas,
-
kial la reĝiĉo kaj reĝino ankoraŭ
vestas tiajn luksajn vestojn?
-
"Ni faligu la palacon,
kaj fortranĉu iliajn kapojn!"
-
diris Robespiero,
fortranĉante la kapojn de ĉiuj,
-
ĝis iu fine koleriĝis kaj fortranĉis lian kapon.
-
Oni povas fari reli-
Ne, ne faru.
-
Haito komencis ŝati la ideon de revolucio.
-
Precipe la skavoj, kiuj liberigas sin
per mortigi siajn mastrojn.
-
"Kial ni ne havis tiun ideon antaŭe?"
-
Momenton, kiu regas Francion nun?
-
♪ Me ♪ diris Napoleono,
strebante konkeri Eŭropon.
-
Bonŝance ili ekzilis lin al insulo.
-
♪ Sed li revenis ♪
-
Bonŝance, ili ekzilis lin al aliaj insulo.
-
Tien iras Latin-Ameriko,
kiu iĝas sendependa
-
en la Latin-Amerikaj
militojde sendependeco.
-
Britio ĵus eltrovis kiel ŝanĝi vaporo
al povumo, do ili nun povas fari
-
♪ multajn tipojn de maŝinojn ♪
-
♪ kaj fabrikoj kun maŝinoj en ili ♪
-
♪ do ili povas fari multajn produktojn ♪
-
♪ tre rapide ♪
-
Poste, ili inventis trajnojn,
kaj konkeris Hindion
-
kaj eble metis iom da trajnoj tie.
-
"Hej Ĉinio!" diris Britio.
-
"Aĉetu aĵoj el ni!"
-
"Ne, ni jam havas ĉion," diris Ĉinio.
-
Do Britio peni igi ke ili dependas
de opio.
-
Kiu sukcesis efektive.
-
Tie, Ĉinio malleĝ-igis ĝin
kaj forŝutis ĝin al maro.
-
Do Britio koleriĝis, kaj devigis
ke ili malfermas kvin urbojn
-
kaj donas insulon al ili.
-
Britio kaj Rusio ludas ludon en kiu
ĉiu strebas preventi
-
ke la alia konkeros Afganio. Ankaŭ,
-
♪ la Sultan de Omano ♪
-
♪ loĝas ĉe Zanzibaro nun ♪
-
Tiu nur estas kie li loĝas.
-
Hindio ĵus havis revolucion,
kaj ili ŝatus regi ilin mem nun.
-
"Ne," diris Britio, kiu regas ilin
eĉ intense ol antaŭe.
-
(elektraj pepoj)
[alvenanta telegramo]
-
[mi ĵus sendis al vi mesaĝon trans drato]
-
♪ Teknologio baldaŭ frenezos ♪
-
Usono finfine decidis
[interna milito]
-
ĉu sklaveco estas bona aŭ malbona.
-
"Ĝi malbonas,", ili decidis.
-
Kaj ili daŭris evidentigi ilian destinon,
-
kiu estas mortigi la ceteron
de praloĝantoj, kaj preni ilian landon,
-
kaj eble forpeli la Meksikanojn ankaŭ.
-
"Ideon, ni rabu Afrikon," diris Eŭropo,
-
kaj konkuras por ekscii kiu povas
rabi ĝin la plej rapide.
-
Ili neniam iris al Etiopio.
-
Britio kaj Francio ankoraŭ malsatas.
-
Ili neniam atingis Tajlandon.
-
Usono finfine ne havas pli da destino
por evedentigi, do ili serĉas plu.
-
♪ Havajo ♪
-
♪ Kubo ♪
-
Atendu, Hispanio regas Kubo.
-
Do, kulpigu ili pro io, kaj militu.
-
Pro kio ni devas kulpigi Hispanio?
-
Ni kulpigu Hispanion pro la Maine.
-
Do ili kulpigis Hispanion pro la Maine.
-
Nun ni fartas bone.
-
Por festi, ili forpelis Panamo el Panamo,
-
kaj faris kanalon, kiu kunligas
la du oceanojn.
-
Britio ĵus trovis nafton en la Mez-oriento.
-
Ĝi igas ke veturoj iras.
-
Ĉinio estas tiel ĝenita de ordonoj
-
ke ili forviŝas sian malnovan registaron,
kaj faras novan, pli fortan registaron.
-
Kiu estas fakte pli malforta kaj regita
de ulo el la antaŭa registaro.
-
Eŭropo ne havis militon ekde la lasta milito
-
do ili komencas Monda Milito Unu.
-
Vidu tiujn armilojn.
-
Ĝi estos bonega milito.
[bonega = granda]
-
Tia bona ke ni ne beznos dua.
-
Post ĝia fino, ili kulpigis Germanion.
-
Rusio strikis, kaj la laboristoj
faligis la registaron.
-
Nun ĉies pagoj estas samaj.
-
♪ Komunismo en la Soveta Unio ♪
-
La Araboj ribelas kaj Britio helpas.
-
Nun la Otomana Imperio ne ekzistas,
do ni povas doni al
-
♪ la Juda popolo loĝlokon ♪
-
Espereble la Araboj ne ĉagreniĝos.
-
"Ni tranĉas la kukon," diris Sykes kaj Picot,
-
tranĉanta la reston
de la ne-plu-Otomana Imperio.
-
♪ Krom Turkio, Turkio faras nova Turkion ♪
-
Kaj la Saudaj konkeras Arabio.
-
Ĝi ŝajnas la ĝustan aferon fari.
-
(sonoro) Sal? Jes, la 1920-oj telefonas.
-
Ni veturu per aŭtomobilo al festo,
-
kaj aŭskultu ĵazon per radio
kaj spektu filmojn.
-
La ekonomio estas bonega,
kaj probable estas bonega ĉiam.
-
Mi ŝerĉis.
-
Germanio revenas kun Hitler,
la kolera liphara pozistiĉo,
-
kaj li koleras pro la Judoj ekzistas.
-
Japanio finfine konkeris la Orienton,
-
kaj ili tiel entuziasmas, ke ili rabas
Nankingon tre tro forte.
-
Probable ili devas negi ĝin.
-
Hitler estas freneza,
do la internacia komunumo atakas lin,
-
kaj penas ekspliki kial mortigi
tutan la Judoj estas malbona ideo.
-
Sed li mem-mortigis antaŭ
ili povas ekspliki ĝin al li.
-
♪ tio estas Munda Milito 2 ♪
-
Plua fazo!
-
Pacifika Batalo.
-
Usono
-
kontraŭ
-
Japanio
-
Batalu!
-
[Elektu armilon: ŝipo, avidilo, ]
-
[estingiĝo pilko]
-
Finu lin!
-
Ni uniĝu tutajn la landojn kaj havu
-
♪ monda paco ♪
-
Ŝajnas bona ideo.
-
Sal, mi estas Gandi, kaj se Britio
ne diable irus el Indio,
-
mi malsatigas min publike.
-
Ho, tio sukcesis?
-
Bonifikon, nun estas Pakistano.
-
Fakte, du Pakistanoj.
-
Unu el ili povas iĝi Bangladeŝo pli poste.
-
La Judoj kaj Araboj finfine decidis
kiun devas loĝi en la Sankta Lando.
-
"Mi!" Ili ambaŭ diris samtempe.
-
"Ni dividu la landon do ĉiuj feliĉos."
-
♪ Ne vere! ♪
-
♪ Ili ambaŭ plu koleriĝas ♪
[Israelo] [Palestino]
-
Zorgu, Ĉinio, estas nova Ĉinio en Ĉinio.
-
Kio estas en la menuo? Komunismo.
-
"Ne, danke," diris la aliaj Ĉinio,
-
kaj fuĝas al insulo.
-
Mi scivolas, kiu estas la vera Ĉinio?
[Popola Respubliko de Ĉinio] [Respubliko de Ĉinio]
-
Tie estas la Korea Milito,
Koreo kontraŭ Koreo. Neniu venkis.
-
Tiam ĝi paŭziĝis ĉiam.
-
Ni renkontu la subtenantoj.
-
Ho, ili estas la du mundaj superpotencoj.
[Soveta Unio] [Usono]
-
Ili faras amikan disktuon
-
pri kiu ekonomia sistemo estas bona,
[komunismo] [kapatalismo]
-
kaj kiu estas malbona viruso de Satano.
[komunismo] [kapatalismo]
-
Kaj ili ambaŭ havas atomajn bombojn.
-
"Batalu!" Atendu, ne,
tio estos la fino de la mondo.
-
Ni restu malvarmaj,
kaj kaŝobservu unu la alian anstataŭ.
-
Kaj certigu kaj ni havu
sufiĉan da atomaj bomboj.
-
Mi kurkonkuros vin al spaco.
-
Nun ni igas ke plu da landoj
-
batalas ilin mem.
[Vjetnama Milito]
-
Eŭropo lacas de disrabi
aliaj kontinentojn,
-
kaj la kontinentoj kiujn ili disrabis
lacas de esti disrabitaj.
-
Do, jen nova mapo, kun novaj landoj.
[malkoloniigo]
-
Nun oni ne povas vidi kiu ilin disrabas.
[nova-kolonismo]
-
Usono finfine dicedis ĉu rasismo estas
bona aŭ malbona.
-
Ili dicedis ke ĝi estas malbona.
-
Kaj la mondo konsentas.
-
Suda Afriko bezonas plian minuton
-
por pensi pri tio.
[apartismo]
-
Ni vidu la mondan loĝantaron. Ho...
-
okej.
-
Teknologio estas pli bona,
tio eble daŭras okazi.
-
La Soveta Unio dicedis trankviliĝi ete,
kaj pretervole disrompiĝis.
-
Eŭropo faras union, do nun
ili tutaj povas uzi la saman monon.
-
Krom Britio, ĉar ili ne volas.
-
Ni vidu la poŝto.
-
Surprizon! Ĝi estas en la komputilo.
-
Ho, iu ĵus atakis Usonon.
-
Ili probable memoros ĝin.
-
Telefona voko. Surprizon!
-
Ĝi estas en via poŝo.
-
Ĉu vi volas lerni ĉion?
-
Surprizon! Ĝi estas en la komputilo.
-
Nun via telefono estas komputilo.
-
Kiu estas en via poŝo.
-
Ho, la ekonomio ĵus kraŝis.
-
Ne zorgu, la grandaj bankoj ne fiaskos
-
ĉar ili ne devas.
("tro granda por fiaski")
-
Surprizon! Volantaj robotoj.
-
Kun bomboj.
-
Ĉu vi volas presi cerbon?
-
Iuj homoj ne havas amikojn.
-
Iuj homoj ne havas manĝaĵon.
-
La tutmondo varmiĝas.
-
♪ Kaj la oceano estas plena de plastiko ♪
-
"Ni savu la planedon!"
diris ĉiuj, sen scii kiel.
-
"Ni inventu inventiston de aferoj,"
diru la inventisto de la afero-inventisto,
-
post estis inventita de afero-inventisto.
-
Tre mojosa. Parenteze,
kie diable ni estas?
-
Dankon pro spekti historion
-
Mi esperas ke mi menciis ĉion