< Return to Video

Pigra Tago Hejme

  • 0:00 - 0:03
    Saluton al ĉiuj, jen Evildea via dio,
  • 0:03 - 0:05
    kaj hodiaŭ mi havas nenion interesan por fari,
  • 0:05 - 0:08
    kaj fakte, mi ŝatas tion, ĉar dum la semajno,
  • 0:08 - 0:12
    mi estis ege okupata, kaj hodiaŭ, mi simple volas fari tion,
  • 0:12 - 0:14
    kion mi deziras en la momento.
  • 0:14 - 0:17
    Do nun, mi iras al la kebaba butiko,
  • 0:17 - 0:20
    ĉar mi devas aĉeti la tagmanĝaĵon de tie,
  • 0:20 - 0:23
    ĉar mi tro pigras por fari ion hejme,
  • 0:23 - 0:27
    kaj fakte hodiaŭ mia edzino ne sentas tiel bone,
  • 0:27 - 0:29
    do ŝi ankoraŭ estas en la lito,
  • 0:29 - 0:32
    do mi iros tien, mi aĉetos tion, mi iros hejmen,
  • 0:32 - 0:37
    kaj espereble, ni povos spekti kelkajn filmojn kune,
  • 0:37 - 0:39
    kaj poste ... mi ne scias,
  • 0:39 - 0:44
    eble mi simple montros al vi mian domon, aŭ la lokon, aŭ ...
  • 0:44 - 0:47
    mi tute ne scias. Vere ĉi tiu videoblogo ne havas celon.
  • 0:47 - 0:50
    Do pardonu min, se ĝi estas iom enuiga.
  • 0:52 - 0:56
    Ho fek, ŝajnas ke Kristnasko pli kaj pli proksimiĝas.
  • 0:56 - 0:58
    Do jen la kebaba butiko,
  • 0:58 - 1:01
    ni ĉiam iras ĉi tien ĉar ili faras la plej bonajn manĝaĵojn.
  • 1:05 - 1:09
    Do mi ĵus mendis la manĝaĵon, kaj havas ĝin ĉi tie ...
  • 1:09 - 1:11
    ... bongustas!
  • 1:15 - 1:18
    Estas problemo: mi tute forgesis mian ŝlosilon.
  • 1:19 - 1:22
    Mi esperas, ke mia edzino ne jam endormiĝis,
  • 1:22 - 1:25
    do unu momenton, mi devas telefoni al ŝi.
  • 1:47 - 1:49
    Do mi simple staras ĉi tie kaj atendas la edzinon,
  • 1:49 - 1:53
    kaj mi devas tondi mian hararon, sed vere ...
  • 1:53 - 1:56
    mi tre malŝatas tondi mian hararon,
  • 1:56 - 1:58
    ĉar mi ne havas tiom multe,
  • 1:58 - 2:04
    sed ĉi tie, ĉe la flankoj kaj la dorso, ĉiam tre longiĝas,
  • 2:04 - 2:06
    sed je la frunto, mi preskaŭ ne havas.
  • 2:07 - 2:09
    Ha! Jen la edzino.
  • 2:15 - 2:16
    Kion vi faras?
  • 2:17 - 2:19
    Kato: Ho ne, li faras tion denove ...
  • 2:19 - 2:21
    Ho, kio estas la problemo?
  • 2:21 - 2:22
    Kio estas la problemo?
    Kato: Vi, vi ĝenas min.
  • 2:23 - 2:23
    Kato: Ne!
  • 2:26 - 2:27
    Kio misas?
  • 2:28 - 2:29
    Kato: Mia trankvileco.
  • 2:32 - 2:36
    Do ni ĵus manĝis, kaj mi nun estas kun la edzino en la lito,
  • 2:36 - 2:39
    kiam mi iris al la butiko, kaj revenis,
  • 2:39 - 2:42
    mi fakte ŝvitis multe, ĉar hodiaŭ estas ege varme ĉi tie.
  • 2:42 - 2:47
    Mi ne povas vidi la sunon, estas nur nuboj tie,
  • 2:47 - 2:49
    sed ankaŭ estas ege varme,
  • 2:49 - 2:53
    kaj nun mi simple spektos kelkajn filmojn per mia iPad-o,
  • 2:53 - 2:56
    kaj eble poste, se mia edzino deziras,
  • 2:56 - 2:59
    ni povas spekti la novajn epizodojn de "La Walking Dead"
  • 2:59 - 3:02
    kaj "Game of Thrones" se mi povas trovi ilin,
  • 3:02 - 3:05
    ĉar ni ŝatas tiujn televidseriojn.
  • 3:05 - 3:06
    Do jen ĉio.
  • 3:06 - 3:11
    Do nun estas la tria vespere, kaj mia edzino ĵus faris patkukojn,
  • 3:11 - 3:14
    kaj mi volas montri ilin al vi, kiel vi povas vidi,
  • 3:14 - 3:17
    ili estas ĉi tie, kion vi pensas?
  • 3:17 - 3:19
    Patkukoj kun glaciaĵo,
  • 3:19 - 3:23
    verŝajne estas la plej bona manĝaĵo el la tuta mondo.
  • 3:23 - 3:29
    Jen la glaciaĵo, estas ĉokolada glaciaĵo kun biskvitoj,
  • 3:29 - 3:33
    biskvitoj jes. Miam miam miam. Mi volas nun manĝi.
  • 3:34 - 3:37
    Patkukoj! Bone bone!
  • 3:37 - 3:40
    Kaj jen unu perfekta patkuko,
  • 3:40 - 3:44
    mi tre ŝatas ĝin, kun glaciaĵo. [strangaj bruoj]
  • 3:45 - 3:49
    He kato? Kato! Kato!
  • 3:49 - 3:51
    Kion vi kat... kato?
  • 3:52 - 3:54
    [la edzino faras strangajn bruojn]
  • 3:55 - 3:57
    Kion vi rigardas? Hum?
  • 3:57 - 3:58
    Kato: Kio?
  • 3:58 - 3:59
    Kion vi rigardas?
  • 4:03 - 4:05
    Ho, ŝajnas interesa ĉu ne?
  • 4:08 - 4:10
    Fek al mia hararo, vere.
  • 4:10 - 4:12
    Mi ne povas ...
  • 4:12 - 4:16
    Do, mi volas diri, ke unu el la plej teruraj aferoj,
  • 4:16 - 4:19
    pri loĝi en apartamento, sur la grunda etaĝo,
  • 4:19 - 4:24
    estas la fakto, ke la homoj, kiuj loĝas en la pli supraj etaĝoj
  • 4:24 - 4:26
    akcidente, intence, mi ne scias,
  • 4:26 - 4:30
    elĵetas aĵojn de siaj apartamentoj, kaj kompreneble,
  • 4:30 - 4:34
    tiuj aĵojn falas grunden ĉi tien.
  • 4:34 - 4:38
    Do ekzemple, mi ofte eliras, kaj trovas ke mia apartamento,
  • 4:38 - 4:42
    mia malantaŭa korto, estas plena de diversaj aĵoj:
  • 4:42 - 4:48
    skatoloj, cigaredoj, kartonoj, vestaĵoj, kaj tiel plu,
  • 4:48 - 4:51
    kaj ĉiam estas feka afero, ĉar mi devas purigi ĝin,
  • 4:51 - 4:53
    kaj kiam mi unue aĉetis ĉi tiun apartamenton,
  • 4:53 - 4:57
    mi pensis "Ho bonege, mi povas havi malantaŭan korton,
  • 4:57 - 5:02
    mi povas ludi tie, mi povas rosti manĝaĵon tie, bonege,
  • 5:02 - 5:06
    sed mi ne plu ofte uzas ĝin, simple pro la fakto,
  • 5:06 - 5:09
    ke mi timas, ke io falas sur mian kapon,
  • 5:09 - 5:14
    kaj fakte, mi memoras, antaŭ ses monatoj, mi eliris,
  • 5:14 - 5:17
    faris ion ĉi tie, kaj eniris, kaj tuj kiam mi eniris,
  • 5:17 - 5:22
    mi aŭdis plaŭdon, kaj kompreneble, mi denove eliris,
  • 5:22 - 5:26
    kaj vidis, ke estas granda vitro sur la tero,
  • 5:26 - 5:29
    kaj kiam mi rigardis supren, mi povis vidi,
  • 5:29 - 5:34
    ke ĝi falis de la kvara etaĝo sur mian malantaŭan korton.
  • 5:34 - 5:38
    Do kompreneble, se mi estus ĉi tie, verŝajne ĝi mortigus min.
  • 5:38 - 5:41
    Do mi ne plu ŝatas esti ĉi tie,
  • 5:41 - 5:43
    kaj fakte, mi timas ke mi nun estas ĉi tie.
  • 5:43 - 5:48
    Do, mi havas planon: mia edzino estas en la ĉambro,
  • 5:48 - 5:51
    kaj nun mi eliras el la apartamento,
  • 5:51 - 5:56
    kaj mi iros al la fenestro por timigi ŝin, kvazaŭ mi estas fantomo.
  • 5:57 - 5:59
    Kaj mi ne havas pantalonon.
  • 6:00 - 6:01
    Do, nun mi iros ĝin (fari).
  • 6:05 - 6:08
    Do, mi devas esti tre silenta.
  • 6:12 - 6:15
    Mi ne scias kiel mi povas fari ĉi tiun.
  • 6:23 - 6:24
    Tie ŝi estas.
  • 6:39 - 6:41
    Do tio estas la fino de la videoblogo,
  • 6:41 - 6:44
    se vi ŝatis ĝin, ŝatu ĝin, diskonigu ĝin,
  • 6:44 - 6:46
    abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis,
  • 6:46 - 6:48
    kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo,
  • 6:48 - 6:51
    kaj se vi ne estos tie,
  • 6:51 - 6:52
    mi trovos vin,
  • 6:52 - 6:55
    kaj mi staros ekster via fenestro, kaj mi timigos vin!
Title:
Pigra Tago Hejme
Description:

En ĉi tiu videoblogo, mi faras nenion specialan. Vere, nenio interesa okazas. Ĉi tiu filmeto estas tre enuiga :P

Patreon: https://www.patreon.com/evildea
Miaj subtenantoj estas Adri Timp, Adrieneo, Alexander Tollefsen, Benson Smith, Bonkora Komencanto, Brion Emde, Eric Z. Eisberg, Jim Nicewander, Jonny M, jzknuckles, Koltarm, Ludisto, Margarita Killpack, Niel Roberts, Robert Nielsen, Roberto Poort, sarah sc, Scott Turton, Shayne Power, Tajĉjo Verdulo, Paulo Silas, Tommy Linsley, kaj James Harland

Fejsbuka Paĝo: https://www.facebook.com/EvildeaGAMING/
Fejsbuka Komunumo: https://www.facebook.com/groups/Evildea/
Verdulo-Profilo: http://verduloj.com/u/evildea
Muziko: http://www.bensound.com/

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
07:23

Esperanto subtitles

Revisions