Kiel grandaj gvidantoj inspiras agadojn
-
0:01 - 0:03Kiel vi klarigas, ke iuj aferoj
-
0:03 - 0:05simple ne iĝas kiel ni supozas?
-
0:05 - 0:08Alivorte, kial kelkaj uloj
-
0:08 - 0:10sukcesas fari tion, kio ŝajnas al ni
-
0:10 - 0:12malebla laŭ niaj supozoj?
-
0:12 - 0:14Ekzemple:
-
0:14 - 0:16Kial Apple estas tiel noviga?
-
0:16 - 0:18Jaron post jaro, post jaro ktp
-
0:18 - 0:21ĝi estas pli noviga ol ĉiuj ĝiaj konkurantoj
-
0:21 - 0:23Tamen ĝi estas simple komputila entrepreno,
-
0:23 - 0:25ekzakte kiel la aliaj.
-
0:25 - 0:27Ankaŭ aliaj kompanioj havas la saman alireblecon
-
0:27 - 0:30al talento, al la samaj agentejoj, konsilistoj kaj amaskomunikiloj.
-
0:30 - 0:32Do kial Apple ŝajnas
-
0:32 - 0:35al ni tiel malsama?
-
0:35 - 0:37Kial Martin Luther King
-
0:37 - 0:39gvidis la Movadon pri Civilaj Rajtoj?
-
0:39 - 0:41Li ne estis la nura homo,
-
0:41 - 0:43kiu suferis en la antaŭ-civilrajta Usono
-
0:43 - 0:45kaj li certe ne estis la nura elstara preleganto en tiu epoko.
-
0:45 - 0:47Kial li?
-
0:47 - 0:50Kaj kial la fratoj Wright
-
0:50 - 0:53sukcesis krei la regeblan flugon
-
0:53 - 0:55kiam ekzistis certe aliaj teamoj,
-
0:55 - 0:58pli kvalifikaj, kun pli da mono,
-
0:58 - 1:01kiuj tamen ne sukcesis fari tion,
-
1:01 - 1:03kion la fratoj Wright ja sukcesis fari?
-
1:03 - 1:06Kiu estas la sekreto de tiuj homoj?
-
1:06 - 1:08Antaŭ ĉirkaŭ tri kaj duona jaroj
-
1:08 - 1:10mi faris malkrovon.
-
1:10 - 1:13Kaj tiu malkrovo profunde ŝanĝis mian
-
1:13 - 1:16vidpunkton kiel la mondo funkcias,
-
1:16 - 1:18Kaj ĝi profunde ŝanĝis eĉ la manieron kiel
-
1:18 - 1:20mi agas en la mondo.
-
1:22 - 1:25Mi konsciiĝis ke ekzistas normo.
-
1:25 - 1:27Mi konsciiĝis ke ĉiuj grandaj kaj inspiremaj gvidantoj
-
1:27 - 1:29kaj organizoj en la mondo,
-
1:29 - 1:32ĉu Apple, ĉu Martin Luther King, ĉu la fratoj Wright,
-
1:32 - 1:34ili pensas, agas kaj komunikas
-
1:34 - 1:36ekzakte sammaniere,
-
1:36 - 1:38kaj tio estas ekzakte la malo
-
1:38 - 1:40kiel la aliaj agas.
-
1:40 - 1:42Do mi kodigis tiun normon.
-
1:42 - 1:44Kaj tiu estas eble la plej simpla
-
1:44 - 1:46ideo en la mondo.
-
1:46 - 1:48Mi nomas ĝin Ora Cirklo.
-
1:56 - 1:59Kial? Kiel? Kio?
-
1:59 - 2:01Tiu malgranda ideo klarigas
-
2:01 - 2:03kial kelkaj organizoj kaj gvidantoj kapablas
-
2:03 - 2:05inspiri homojn kaj aliaj ne.
-
2:05 - 2:07Mi klarigos tion vere rapide.
-
2:07 - 2:10Ĉiu homo, ĉiu organizo scias tion,
-
2:10 - 2:12kion ili faras,
-
2:12 - 2:14100-procente.
-
2:14 - 2:16Kelkaj scias kiel ili faras tion
-
2:16 - 2:18ĉu vi nomas ĝin via unika valorpropozicio,
-
2:18 - 2:21ĉu via prioritata procezo.
-
2:21 - 2:24Sed vere malmultaj homoj kaj organizoj
-
2:24 - 2:26scias kial ili faras tion.
-
2:26 - 2:28Kaj per “kial”, mi ne celas profiton.
-
2:28 - 2:30Ĝi estas la rezulto, ĉiam la rezulto.
-
2:30 - 2:32Per “kial” mi celas: Kiu estas via celo?
-
2:32 - 2:34Kiu estas via afero? Kiu estas via kredo?
-
2:35 - 2:38Kial via organizo ekzistas?
-
2:38 - 2:40Kial vi ellitiĝas ĉiumatene?
-
2:40 - 2:42Kaj kial iu devus zorgi?
-
2:43 - 2:45Nu, kiel rezulto, la maniero kiel ni pensas, la maniero kiel ni agas,
-
2:45 - 2:47ni komunikas estas de la ekstero al la interno,
-
2:47 - 2:50Evidente. Ni iras de la plej klara afero al la plej konfuza.
-
2:50 - 2:52Sed la inspiraj gvidantoj
-
2:52 - 2:54kaj la inspiraj organizoj --
-
2:54 - 2:57sendepende de ilia grandeco, sendepende de ilia branĉo,
-
2:57 - 2:59ili ĉiuj pensas, agas, kaj komunikas
-
2:59 - 3:01de la interno al la ekstero.
-
3:02 - 3:04Mi donos ekzemplon pri tio.
-
3:04 - 3:07Mi uzas Apple-n, ĉar iliaj iloj estas facile uzeblaj, kaj ĉiuj komprenas ĝin.
-
3:07 - 3:10Se ili estus kiel iu ajn,
-
3:10 - 3:13iliaj propagandoj estus pli malpli tiel:
-
3:13 - 3:16“Ni faras bonegajn komputilojn,
-
3:16 - 3:18ili estas belege desegnitaj, facile uzeblaj
-
3:18 - 3:20kaj havas amikeblan interfacon,
-
3:20 - 3:23Ĉu vi volas aĉeti komputilon nian?” “Meh”.
-
3:23 - 3:25Tiel la plejmulto de ni komunikas,
-
3:25 - 3:27kaj tiel funkcias propagando. Tiel plej multo da vendoj okazas.
-
3:27 - 3:29Kaj tiel ni komunikas interpersone.
-
3:29 - 3:32Ni diras kion ni faras, kaj kial ni estas malsamaj aŭ pli bonaj ol la aliaj,
-
3:32 - 3:34kaj ni esperas ian respondon,
-
3:34 - 3:36aĉeton, voĉdonon, aŭ ion similan.
-
3:36 - 3:38Ĉi tie estas nia nova advokatejo.
-
3:38 - 3:40Ni havas la plej bonajn advokatojn kaj la plej gravajn klientojn.
-
3:40 - 3:42Ni ĉiam reprezentas nian klientojn, kiu havas negocojn kun ni.
-
3:42 - 3:44Jen nia nova aŭto:
-
3:44 - 3:47Ĝi estas ŝparema. Ĝi havas ledajn seĝojn. Aĉetu nian aŭton.
-
3:47 - 3:49Sed tio inspiras neniun.
-
3:49 - 3:52Jen kiel Apple vere komunikas:
-
3:53 - 3:55“Pri ĉio, kion ni faras,
-
3:55 - 3:58ni kredas, ni provas defii la “status quo”.
-
3:58 - 4:01Ni provas ĉiam pensi malsame.
-
4:01 - 4:03Kaj ni defias la “status quo”
-
4:03 - 4:06farante nian produktojn belege designitajn,
-
4:06 - 4:08facile uzeblajn, kun amika interfaco.
-
4:08 - 4:11Tiel ni havas bonegajn komputilojn.
-
4:11 - 4:13Ĉu vi volas aĉeti ĝin?”
-
4:13 - 4:16Tute malsame, ĉu ne? Vi pretas aĉeti komputilon de mi.
-
4:16 - 4:18Mi simple inversigis la ordon de la vortoj.
-
4:18 - 4:21Tio pruvas ke la homoj ne aĉetas kion vi faras,
-
4:21 - 4:23la homoj aĉetas kial vi faras.
-
4:23 - 4:25La homoj ne aĉetas kion vi faras, sed kial vi faras.
-
4:25 - 4:27Tio klarigas kial
-
4:27 - 4:29ĉiu homo en ĉi tiu ĉambro
-
4:29 - 4:32sentas sin perfekte komforta aĉeti komputilon de Apple
-
4:32 - 4:34Sed ni sentas nin komfortaj aĉeti ankaŭ aliajn ilojn
-
4:34 - 4:37kiel MP3-ludilon, telefonojn
-
4:37 - 4:39kaj tiel plu el Apple
-
4:39 - 4:41Sed kiel mi diris antaŭe, Apple estas nur komputila kompanio.
-
4:41 - 4:43Strukture, Apple neniel malsamas
-
4:43 - 4:45siajn konkurantojn.
-
4:45 - 4:48La konkurantoj estas same kvalifikitaj por fari tiajn produktojn.
-
4:48 - 4:50Fakte, ili provis.
-
4:50 - 4:53Antaŭ kelkaj jaroj, Gateway lanĉis televidilon kun plata ekrano.
-
4:53 - 4:55Ili estis kvalifikitaj por fari tiajn televidilojn.
-
4:55 - 4:58Ili jam estis farintaj platajn ekranojn dum multaj jaroj.
-
4:58 - 5:00Sed neniu aĉetis.
-
5:05 - 5:08Dell ekfaris produktojn kiel mp3 kaj PDA.
-
5:08 - 5:10Kaj ili faris bonegajn aparatojn.
-
5:10 - 5:13Kvankam ili kapablas fari vere bonajn ilojn,
-
5:13 - 5:15neniu aĉetis.
-
5:15 - 5:17Fakte, ankoraŭ pri tio, ni eĉ ne imagas
-
5:17 - 5:19nin aĉetanta Mp3-ludilon el Dell.
-
5:19 - 5:21Kial vi aĉetus Mp3-ludilon el entrepreno, kiu faras komputilojn?
-
5:21 - 5:23Sed ni faras tion ĉiutage.
-
5:23 - 5:25Oni ne aĉetas kion vi faras, oni aĉetas kial vi faras.
-
5:25 - 5:27La celo ne estas fari negocojn kun ĉiuj,
-
5:27 - 5:30kiuj bezonas tion, kion vi havas.
-
5:31 - 5:33La celo estas fari negocojn kun tiuj,
-
5:33 - 5:36kiuj kredas je tio, je kio vi kredas.
-
5:36 - 5:38Tio estas la plej bona parto.
-
5:38 - 5:40Tio ne estas simple mia opinio.
-
5:40 - 5:43Biologio konfirmas tion.
-
5:43 - 5:45Ne psikologio, sed biologio.
-
5:45 - 5:48Se vi vidus trabildon de la homa cerbo, de la supro malsupren,
-
5:48 - 5:50vi malkrovus ke la homa cerbo
-
5:50 - 5:52havas tri partojn,
-
5:52 - 5:55kiuj perfekte rilatas al la ora cirklo.
-
5:55 - 5:58Nia plej nova cerbo, nia cerbo “homo sapiens”,
-
5:58 - 6:00nia novkortekso,
-
6:00 - 6:02rilatas al nivelo “kio”.
-
6:02 - 6:04La novkortekso zorgas pri nia
-
6:04 - 6:06analiza kaj racia penso,
-
6:06 - 6:08kaj pri la lingvo.
-
6:08 - 6:11La du aliaj sekcioj formas nian limban cerbon.
-
6:11 - 6:14Kaj la limba cerbo zorgas pri niaj sentoj,
-
6:14 - 6:17kiel konfido kaj fideleco.
-
6:17 - 6:19Ĝi zorgas ankaŭ pri ĉio, kio rilatas al
-
6:19 - 6:21homa konduto, decidoj
-
6:21 - 6:24kaj ĝi ne havas lingvan kapablon.
-
6:24 - 6:27Alivorte, kiam ni komunikas de ekstere al la interno,
-
6:27 - 6:30jes, la homoj povas kompreni multajn kompleksajn informojn
-
6:30 - 6:33kiel trajtoj, profitoj, faktoj kaj ciferoj.
-
6:33 - 6:35Sed tio ne influas la konduton.
-
6:35 - 6:37Kiam ni komunikas de interne al la ekstero,
-
6:37 - 6:39ni parolas ĝuste al tiu parto de la cerbo,
-
6:39 - 6:41kiu zorgas pri la konduto,
-
6:41 - 6:43kaj tiel ni permesas ke la homoj racie pensu
-
6:43 - 6:45pri la palpeblaj aferoj, kiujn ni faras kaj diras.
-
6:45 - 6:47Tiel okazas la intuiciaj decidoj.
-
6:47 - 6:49Kelkfoje vi povas diri ĉiujn
-
6:49 - 6:51faktojn kaj ciferojn,
-
6:51 - 6:53kaj la homoj diros “mi konas ĉiujn faktojn kaj detalojn,
-
6:53 - 6:55sed mi sentas ke tio ne ĝustas.”
-
6:55 - 6:58Kial ni uzas la verbon “senti” kiam io ne ĝustas?
-
6:58 - 7:00Ĉar la parto de la cerbo, kiu regas la decidojn,
-
7:00 - 7:02ne regas la lingvon.
-
7:02 - 7:05Do la plej bona kion ni povas diri estas “mi ne scias, mi nur sentas ke tio ne ĝustas”
-
7:05 - 7:07Aŭ kelkfoje vi diras ke vi sekvas vian koron,
-
7:07 - 7:09aŭ vian animon.
-
7:09 - 7:11Nu, mi bedaŭras diri tion, sed neniu alia parto de via korpo
-
7:11 - 7:13regas vian konduton.
-
7:13 - 7:15Ĉio okazas ene de via limba cerbo,
-
7:15 - 7:18la parto de la cerbo, kiu kontrolas la decidojn, sed ne la lingvon.
-
7:18 - 7:21Sed se vi ne scias kial vi faras tion, kion vi faras,
-
7:21 - 7:24kaj la homoj respondas ne pri kio, sed kial vi faras,
-
7:24 - 7:27do kiel vi sukcesos ke la homoj
-
7:27 - 7:29voĉdonu por vi, aŭ aĉetu ion de vi,
-
7:29 - 7:31aŭ pli grave, ke ili estu fidelaj
-
7:31 - 7:34kaj volu partopreni tion, kion vi faras.
-
7:34 - 7:37Denove, la celo ne estas vendi al homoj, kiuj bezonas tion, kion vi havas;
-
7:37 - 7:40la celo estas vendi al homoj, kiuj kredas je tio, je kio vi kredas.
-
7:40 - 7:42La celo ne estas simple dungi homojn,
-
7:42 - 7:44kiuj bezonas laboron,
-
7:44 - 7:47sed dungi homojn, kiuj kredas je tio, kion vi kredas.
-
7:47 - 7:50Mi ĉiam diras, ke se vi dungas
-
7:52 - 7:55homojn nur ĉar ili bezonas laboron, ili nur laboros por via mono,
-
7:55 - 7:57sed se vi dungas homojn, kiuj kredas je tio, kion vi kredas,
-
7:57 - 7:59ili laboros por vi per siaj sango, ŝvitoj kaj larmoj.
-
7:59 - 8:01Kaj nenie ekzistas pli bona ekzemplo
-
8:01 - 8:03ol la fratoj Wright.
-
8:03 - 8:06Plej multe da homoj nenion scias pri Samuel Pierpont Langley.
-
8:06 - 8:09En la komenco de la jarcento XX,
-
8:09 - 8:12la flugokonkurado estis kiel la nuna interreta mondo
-
8:12 - 8:14Ĉiuj homoj provis tion.
-
8:14 - 8:17Kaj Samuel Pierpont Langley havis tion, kio estas,
-
8:17 - 8:20laŭ ni, la recepto por la sukceso.
-
8:20 - 8:22Mi celas, eĉ nun, se oni demandus:
-
8:22 - 8:24“kial via produkto aŭ entrepreno malsukcesis?”
-
8:24 - 8:26La homoj ĉiam respondas ke
-
8:26 - 8:28al ili mankis mono, aŭ ili havis la maltaŭgajn homojn,
-
8:28 - 8:31aŭ malbonajn merkatajn kondiĉojn.
-
8:31 - 8:34Ĉiam tiuj tri respondoj, ni pripensu tion.
-
8:34 - 8:36Samuel Pierpont Langley
-
8:36 - 8:39ricevis 50 mil dolarojn de la Milita Ministrejo
-
8:39 - 8:41por krei flugmaŝinon.
-
8:41 - 8:43Monon li havis sufiĉe.
-
8:43 - 8:45Li okupis seĝon ĉe Harvard,
-
8:45 - 8:48kaj laboris ĉe Smithsonian, kaj li havis gravegajn rilatojn.
-
8:48 - 8:50Li konis ĉiujn grandajn mensojn en tiu epoko.
-
8:50 - 8:52Li dungis la plej bonajn mensojn,
-
8:52 - 8:54kiujn eblis per mono pagi
-
8:54 - 8:56Kaj la merkataj kondiĉoj estis bonegaj.
-
8:56 - 8:59New York Times sekvis lin ĉie.
-
8:59 - 9:01Kaj ĉiuj homoj esperis lian sukceson.
-
9:01 - 9:04Do kial ni neniam aŭdis pri Samuel Pierpont Langley?
-
9:04 - 9:07Kelkcent mejlojn for, en Dayton, Ohio,
-
9:07 - 9:09Orville kaj Wilbur Wright,
-
9:09 - 9:11Ili havis nenion, kion ni konsideras
-
9:11 - 9:13kondiĉoj por sukceso.
-
9:13 - 9:15Ili ne havis monon,
-
9:15 - 9:18ili pagis por sia revo per la profito el ilia biciklvendejo;
-
9:18 - 9:20neniu el ilia teamo havis
-
9:20 - 9:22universitatan diplomon,
-
9:22 - 9:24eĉ ne Orville aŭ Wilbur;
-
9:24 - 9:27kaj New York Times sekvis ilin nenie.
-
9:27 - 9:29La diferenco estis,
-
9:29 - 9:31ke Orville kaj Wilbur laboris por unu afero,
-
9:31 - 9:33unu celo, unu kredo.
-
9:33 - 9:35Ili kredis ke se ili povus
-
9:35 - 9:37krei tian maŝinon,
-
9:37 - 9:40ĝi sanĝus la historion de la mondo
-
9:40 - 9:42Samuel Pierpont Langley estis malsama.
-
9:42 - 9:45Li nur volis iĝi riĉa, kaj li volis iĝi fama.
-
9:45 - 9:47Li laboris por atingi tiun celon,
-
9:47 - 9:49li laboris por riĉeco.
-
9:49 - 9:52Kaj jen kio okazis...
-
9:52 - 9:54La homoj, kiuj kredis je la revo de la fratoj Wright
-
9:54 - 9:57laboris por ili, per siaj sango, ŝvito, kaj larmoj.
-
9:57 - 9:59La aliaj nur laboris por ricevi monon.
-
9:59 - 10:02Kaj ili rakontas ke ĉiam, kiam la fratoj Wright foriris,
-
10:02 - 10:04ili bezonis preni kvin kunmetaĵojn,
-
10:04 - 10:06ĉar kvinfoje ili kutimis malsukcesi
-
10:06 - 10:08antaŭ la vespermanĝo
-
10:09 - 10:12Sed je la 17a de decembro 1903,
-
10:12 - 10:15la fratoj Wright finfine flugis,
-
10:15 - 10:17kaj neniu estis tie, por vidi tion.
-
10:17 - 10:20Ni malkrovis tion kelkajn tagojn poste.
-
10:21 - 10:23Kaj jen alia fakto por pruvi ke Langley
-
10:23 - 10:25ne havis la plej taŭgajn kialojn:
-
10:25 - 10:28Je la tago, kiam la fratoj Wright sukcesis flugi, li rezignis.
-
10:28 - 10:30Li povus diri:
-
10:30 - 10:32“Gratulon pro via malkrovo, sinjoroj,
-
10:32 - 10:35sed mi plibonigos vian teknologion”, sed li ne faris tion.
-
10:35 - 10:37Li ne estis la unua, li ne iĝis riĉa,
-
10:37 - 10:39li ne iĝis fama, do li rezignis.
-
10:39 - 10:42La homoj ne aĉetas kion vi faras, sed la kialon, kial vi faras.
-
10:42 - 10:44Kaj se vi parolos pri tio, je kio vi kredas,
-
10:44 - 10:47vi altiros tiujn, kiuj ankaŭ kredas je tio.
-
10:47 - 10:50Sed kial tiel gravas altiri homojn, kiuj kredas je tio, je kio vi kredas?
-
10:52 - 10:54Estas pro io nomata leĝo de disvastigo de novaĵoj.
-
10:54 - 10:57Se vi ne konas tiun leĝon, almenaŭ la terminon vi certe konas.
-
10:57 - 11:00La unuaj 2,5% de nia loĝantaro
-
11:00 - 11:02estas niaj novigantoj.
-
11:02 - 11:05La sekvantaj 13,5% de nia loĝantaro
-
11:05 - 11:07estas niaj fruaj adoptantoj
-
11:07 - 11:09La sekvantaj 34% estas la frua plimulto,
-
11:09 - 11:12la malfrua plimulto kaj la malfruuloj.
-
11:12 - 11:15La nura kialo kial tiaj homoj nur aĉetas klavtelefonojn,
-
11:15 - 11:17estas pro tio, ke la diskaj telefonoj ne plu aĉeteblas.
-
11:17 - 11:19(Ridoj)
-
11:19 - 11:22En malsamaj momentoj, ni ĉiuj okupas malsamajn poziciojn je tiu skalo,
-
11:22 - 11:25sed la leĝo de disvastigo de novaĵoj diras al ni
-
11:25 - 11:28ke se vi esperas amasan sukceson en la merkato
-
11:28 - 11:30aŭ ke homamaso akceptu vian ideon,
-
11:30 - 11:32vi ne sukcesos
-
11:32 - 11:34ĝis kiam vi atingos inter
-
11:34 - 11:3715 kaj 18% eniĝo en la merkato.
-
11:37 - 11:40Kaj tiam la sistemo ekfunkcias.
-
11:40 - 11:43Mi tre ŝatas demandi al kompanioj, “Kio estas via sukceso je la novaj negocoj?”
-
11:43 - 11:45kaj ili amas respondi “Ho, ĉirkaŭ 10%”, ili diras fiere.
-
11:45 - 11:47Nu, 10% de la klientaro ne estas impona.
-
11:47 - 11:49Ni ĉiuj havas 10% , kiuj “komprenas”.
-
11:49 - 11:51Tiel ni priskribas ilin, ĉu ne?
-
11:51 - 11:53Estas kiel tiu intuicio: “Ho, ili komprenas”.
-
11:53 - 11:56La problemo estas: kiel trovi tiujn, kiuj komprenas
-
11:56 - 11:59antaŭ negoci kun tiuj, kiujn ili ne komprenas?
-
11:59 - 12:01Do estas ĉi-tie tiu, malgranda truo,
-
12:01 - 12:03kiun vi devas fermi,
-
12:03 - 12:05kiun Jeffrey Moore nomas “transiri la abismon”.
-
12:05 - 12:07Ĉar, kiel ni povas vidi, la frua plimulto
-
12:07 - 12:09ne provos ion
-
12:09 - 12:11ĝis kiam iu alia
-
12:11 - 12:13provis ĝin unue.
-
12:13 - 12:16Kaj tiuj uloj, la novigantoj kaj fruaj adoptantoj,
-
12:16 - 12:18ili senprobleme sekvas sian intuicion.
-
12:18 - 12:21Ili ne havas problemon preni intuiciajn decidojn,
-
12:21 - 12:24kaj iliaj decidoj dependas de tio, je kio ili kredas pri la mondo,
-
12:25 - 12:27kaj ne simple de kiu produkto haveblas.
-
12:27 - 12:29Tiuj estas la homoj, kiuj vicis dum ses horoj
-
12:29 - 12:31por aĉeti la IPhone tuj post kiam ĝi estis lanĉita,
-
12:31 - 12:33kiam unu semajnon poste ili povus simple iri al vendejo
-
12:33 - 12:35kaj preni unu el la breto.
-
12:35 - 12:37Tiuj estas la homoj, kiuj pagis 40 mil dolaroj
-
12:37 - 12:40por grandekranaj televidiloj, kiam oni lanĉis ĝin,
-
12:40 - 12:43kvankam ĝia teknologio estis malkvalita.
-
12:43 - 12:45Kaj fakte ili tion ne faris
-
12:45 - 12:47ĉar la teknologio estis bonega.
-
12:47 - 12:49Ili faris tion pro si mem.
-
12:49 - 12:51Ĉar ili volis esti la unuaj.
-
12:51 - 12:53La homoj ne aĉetas tion, kion vi faras, sed la kialon, kial vi faras.
-
12:53 - 12:55Kaj tio, kion vi faras,
-
12:55 - 12:57nur pruvas tion, je kio vi kredas.
-
12:57 - 12:59Fakte, la homoj ĉiam faros la aferojn,
-
12:59 - 13:01kiuj pruvos tion, je kio ili kredas.
-
13:01 - 13:03La kialo, kial la homo aĉetis la IPhone
-
13:03 - 13:06je la unuaj ses horoj,
-
13:06 - 13:08kaj vicis dum ses horoj,
-
13:08 - 13:10estis tio, je kio ili kredas pri la mondo,
-
13:10 - 13:12kaj kiel ili volis ke la mondo vidu ilin.
-
13:12 - 13:14Ili estis la unuaj.
-
13:14 - 13:16La homoj ne aĉetas kion vi faras, sed kial vi faras.
-
13:16 - 13:18Mi montros faman ekzemplon,
-
13:18 - 13:20pri malsukceso kaj sukceso
-
13:20 - 13:22laŭ la leĝo de disvastigo de novaĵoj.
-
13:22 - 13:24Unue, la fama malsukceso.
-
13:24 - 13:26Komerca ekzemplo ĝi estas.
-
13:26 - 13:28Kiel mi diris antaŭe,
-
13:28 - 13:31la recepto por sukceso estas mono, taŭgaj homoj, kaj bonaj komercaj kondiĉoj.
-
13:31 - 13:33Bone, eble vi sukcesos do.
-
13:33 - 13:35Rigardu TiVo-n.
-
13:35 - 13:37Ekde la lanĉo de TiVo, antaŭ ĉirkaŭ ok aŭ naŭ jaroj,
-
13:37 - 13:39ĝis hodiaŭ,
-
13:39 - 13:42ili havis la nuran altkvalitan produkton en la merkato,
-
13:42 - 13:45neniu pridubas tion.
-
13:45 - 13:47Ili estas vere bonege financataj.
-
13:47 - 13:49La merkataj kondiĉoj estis mirindaj
-
13:49 - 13:51Ni uzas TiVo-n kiel verbo.
-
13:51 - 13:54Mi TiVas aferojn en mia DVRaĉo ĉiutage.
-
13:57 - 13:59Sed TiVo estas komerca malsukceso.
-
13:59 - 14:01Ili neniam gajnis monon.
-
14:01 - 14:03Kiam ili komencis,
-
14:03 - 14:05iliaj akcioj estis je 30 aŭ 40 dolaroj,
-
14:05 - 14:07kaj poste ili falegis, kaj neniu plu komercis ilin super 10.
-
14:07 - 14:10Fakte, mi pensas ke eĉ ne super 6
-
14:10 - 14:12oni komercis la akciojn.
-
14:12 - 14:14Ĉar vidu, kiam TiVo lanĉis sian produkton,
-
14:14 - 14:17ili diris al ni tion, kion ili havis.
-
14:17 - 14:20Ili diris: "Ni havas produkton, kiu paŭzas
-
14:20 - 14:23la televidon real-tempe, saltas reklamojn,
-
14:23 - 14:25kaj memoras viajn preferojn
-
14:25 - 14:28eĉ se vi ne demandas."
-
14:28 - 14:30Kaj la cinika plejmulto diris,
-
14:30 - 14:32ke ni ne kredas vin,
-
14:32 - 14:34ni ne bezonas ĝin, ni ne ŝatas ĝin,
-
14:34 - 14:36vi timigas nin.
-
14:36 - 14:38Kio okazintus, se ili dirintus:
-
14:38 - 14:40se vi estas tiutipa persono,
-
14:40 - 14:43se vi ŝatas havi plenan regadon
-
14:43 - 14:46pri ĉiuj aspektoj de via vivo,
-
14:46 - 14:49hej, ni havas produkton por vi.
-
14:49 - 14:51Ĝi paŭzas la televidon, saltas reklamojn,
-
14:51 - 14:54memoras viajn preferojn, ktp, ktp.
-
14:54 - 14:56Homoj ne aĉetas kion vi faras, sed kial vi faras
-
14:56 - 14:58Kaj tio, kion vi faras servas nur
-
14:58 - 15:00por pruvi tion, je kio vi kredas.
-
15:00 - 15:03Nun, mi donos sukcesan ekzemplon
-
15:03 - 15:06por la leĝo de disvastigo de novaĵoj.
-
15:06 - 15:09En la somero de 1963,
-
15:09 - 15:11250 mil homoj ĉeestis
-
15:11 - 15:13apud Washington
-
15:13 - 15:15por aŭskulti la paroladon de D-ro King.
-
15:16 - 15:19Ili ne sendis invitajn leterojn,
-
15:19 - 15:22kaj ne estis retpaĝo por informi la datojn.
-
15:22 - 15:24Kiel oni faras tion?
-
15:24 - 15:26Nu, D-ro King ne estis la nura viro en Usono,
-
15:26 - 15:28kiu bone prelegis.
-
15:28 - 15:30Li ne estis la nura homo
-
15:30 - 15:32kiu suferis antaŭ la civilaj rajtoj en Usono.
-
15:32 - 15:35Fakte, kelkaj el liaj ideoj estis malbonaj.
-
15:35 - 15:37Sed li havis talenton.
-
15:37 - 15:40Li ne iris al homoj dirante, kio devas ŝanĝiĝi en Usono.
-
15:40 - 15:42Li iris al homoj kaj parolis pri tio, je kio li kredis.
-
15:42 - 15:44“Mi kredas. Mi kredas. Mi kredas”,
-
15:44 - 15:46tion li diris al homoj.
-
15:46 - 15:48Kaj la homoj kiuj same kredis,
-
15:48 - 15:50akceptis lian aferon, kiu fariĝis afero ankaŭ ilia,
-
15:50 - 15:52kaj do ili disvastigis la ideon.
-
15:52 - 15:54Kaj kelkaj el tiuj homoj kreis strukturojn
-
15:54 - 15:56por disvastigi la ideon por pliaj homoj.
-
15:56 - 15:58Kaj vidu,
-
15:58 - 16:00250 mil estis
-
16:00 - 16:03en la ĝusta loko, en la ĝusta horo,
-
16:03 - 16:05por aŭskulti lin paroli.
-
16:05 - 16:08Kiom da homoj iris tien pro li?
-
16:09 - 16:11Neniu.
-
16:11 - 16:13Ili ĉeestis pro si mem.
-
16:13 - 16:15Pro tio, je kio ili kredis por Usono
-
16:15 - 16:18ili vojaĝis buse dum ok horoj,
-
16:18 - 16:21por ĉeesti sub la suno de Washington, meze de aŭgusto.
-
16:21 - 16:24Tie ili estis, ĉar ili kredis. Kaj tio ne estis pri nigruloj kontraŭ blankuloj.
-
16:24 - 16:2725% de la spektantoj estis blankaj.
-
16:27 - 16:29D-ro King kredis
-
16:29 - 16:31ke ekzistas en la mondo du malsamaj leĝoj,
-
16:31 - 16:33tiuj faritaj de unu supera aŭtoritato,
-
16:33 - 16:35kaj la aliaj faritaj de homo.
-
16:35 - 16:38Kaj dum ni ne vidos harmonion inter la leĝoj faritaj
-
16:38 - 16:40de ĉiuj homoj kaj la leĝoj faritaj de supera aŭtoritato,
-
16:40 - 16:42dume ni ne vivos en justa mondo.
-
16:42 - 16:44Okazis do ke la Movado pri Civilaj Rajtoj
-
16:44 - 16:47estis la plej perfekta vojo
-
16:47 - 16:49por vivigi lian aferon.
-
16:49 - 16:52Ni sekvis, ne pro li, sed pro ni mem.
-
16:52 - 16:54Kaj menciindas ke, lia parolado estis "mi havas revon",
-
16:54 - 16:56kaj ne "mi havas planon".
-
16:56 - 17:00(Ridoj)
-
17:00 - 17:03Nun aŭskultu la politikistojn kun siaj kompreneblaj planoj de 12 punktoj.
-
17:03 - 17:05Ili inspiras neniun.
-
17:05 - 17:08Ĉar estas gvidantoj kaj estas tiu kiuj kondukas.
-
17:08 - 17:10La gvidantoj havas pozicion de potenco
-
17:10 - 17:12aŭ aŭtoritato.
-
17:12 - 17:15Sed tiuj, kiuj kondukas, inspiras nin.
-
17:16 - 17:18Ĉu homoj aŭ organizoj,
-
17:18 - 17:20ni sekvas tiujn, kiuj gvidas,
-
17:20 - 17:22ne ĉar ni devas sekvi,
-
17:22 - 17:25sed ĉar ni volas sekvi.
-
17:25 - 17:28Ni sekvas tiajn homojn, ne pro ili,
-
17:28 - 17:30sed pro ni mem.
-
17:30 - 17:33Kaj tiuj, kies parolaoj ĉiam komenciĝas per “kial”
-
17:33 - 17:35havas la kapablon
-
17:35 - 17:37inspiri ĉiujn ĉirkaue
-
17:37 - 17:40aŭ trovi tiujn, kiuj ilin inspiras.
-
17:40 - 17:42Dankegon.
-
17:42 - 17:44
- Title:
- Kiel grandaj gvidantoj inspiras agadojn
- Speaker:
- Simon Sinek
- Description:
-
Simon Sinek havas simplan, sed potenca metodon, per kiu gvidantoj povas inspiri homojn labori. Tio rilatas al la Ora Cirklo kaj la demando "Kial"? Apple, Martin Luther King kaj la fratoj Wright estas liaj sukcesaj ekzemploj por klarigi kiel funkcias la metodon. Kaj por montri kio okazas al tiuj, kiuj agas malsame, li mencias Tivo-n, kiu (ĝis antaŭnelonga kortuma decido, kiu triobligis la prezojn de ĝiaj akcioj) ŝajne havis financajn problemojn.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 17:44
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for How great leaders inspire action | ||
James Piton accepted Esperanto subtitles for How great leaders inspire action | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for How great leaders inspire action | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for How great leaders inspire action | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for How great leaders inspire action | ||
Lucas Barbosa edited Esperanto subtitles for How great leaders inspire action | ||
Lucas Barbosa edited Esperanto subtitles for How great leaders inspire action | ||
Lucas Barbosa edited Esperanto subtitles for How great leaders inspire action |