Joachim de Posada diras: "Ne manĝu la bombonon"
-
0:00 - 0:03Mi estas tie ĉi ĉar mi havas tre gravan mesaĝon.
-
0:03 - 0:05Mi kredas, ke ni trovis
-
0:05 - 0:08la plej gravan faktoron por sukceso.
-
0:08 - 0:13Kaj ĝi estis trovita proksime de tie ĉi, en Stanford.
-
0:13 - 0:17Profesoro pri psikologio venigadis 4-jarajn infanojn
-
0:17 - 0:21en ĉambron kaj lasis ilin solaj.
-
0:21 - 0:24Kaj li diris al la infano, kvarjarulo:
-
0:24 - 0:27"- Joĉjo, mi lasos vin tie ĉi kun bombono
-
0:27 - 0:29dum 15 minutoj.
-
0:29 - 0:33Se je mia reveno tiu ĉi bombono ankoraŭ estos tie ĉi,
-
0:33 - 0:37vi ricevos unu plian. Tiel vi ekhavos du."
-
0:37 - 0:40Diri al kvarjara infano, ke ĝi atendu kvaronhoron
-
0:40 - 0:42por io, kion ĝi ŝatas
-
0:42 - 0:46estas la ekvivalento diri al ni "Ni portos al vi kafon post du horoj."
-
0:46 - 0:47< ridoj >
-
0:47 - 0:49Preciza ekvivalento.
-
0:49 - 0:54Kio do okazis kiam la profesoro eliris el la ĉambro?
-
0:54 - 0:58Tuj kiam la pordo estis fermita...
-
0:58 - 1:00du el tri manĝis la bombonon.
-
1:00 - 1:03Kvin sekundojn, 10 sekundojn, 40 sekundojn, 50 sekundojn,
-
1:03 - 1:05du minutojn, kvar minutojn, ok minutojn.
-
1:05 - 1:08Iuj daŭris 14,5 minutojn.
-
1:08 - 1:09< ridoj >
-
1:09 - 1:13Ili ne sukcesis. Ili ne povis atendi.
-
1:13 - 1:16Interese, ke unu el ĉiu tria infano
-
1:16 - 1:21rigardis la bombonon kaj faris jene...
-
1:21 - 1:23Ili rigardis ĝin.
-
1:23 - 1:25Ili remetis ĝin.
-
1:25 - 1:30Ili ĉirkaŭiris. Ili ludis per siaj jupoj kaj pantalonoj.
-
1:30 - 1:33Tiu infano komprenis, je la kvara jaraĝo,
-
1:33 - 1:36la plej gravan principon por sukceso.
-
1:36 - 1:40Tio estas la kapablo prokrasti kontentigon.
-
1:40 - 1:42Memdisciplino,
-
1:42 - 1:45la plej grava faktoro por sukceso.
-
1:45 - 1:4815 jarojn poste, 14 aŭ 15 jarojn poste,
-
1:48 - 1:50kontrolesploro.
-
1:50 - 1:52Kion oni malkovris?
-
1:52 - 1:55Oni serĉis tiujn infanojn, kiuj tiam estis 18- kaj 19-jaraj.
-
1:55 - 1:58Kaj ili trovis, ke 100 elcentoj
-
1:58 - 2:02de tiuj infanoj, kiuj ne manĝis la bombonon estas sukcesintaj.
-
2:02 - 2:04Ili havis bonajn notojn. Ili mirinde prosperis.
-
2:04 - 2:06Ili estis feliĉaj. Ili havis siajn planojn.
-
2:06 - 2:09Ili havis bonajn rilatojn kun la instruistoj, kolegoj.
-
2:09 - 2:10Ili bone prosperis.
-
2:10 - 2:13Granda elcento de tiuj infanoj, kiuj manĝis la bombonon,
-
2:13 - 2:14havis problemojn.
-
2:14 - 2:16Ili ne sukcesis eniri universitaton.
-
2:16 - 2:18Ili havis malbonajn notojn. Kelkaj forlasis la lernejon.
-
2:18 - 2:20Malmultaj ankoraŭ estis tie, kun malbonaj notoj.
-
2:20 - 2:22Malmultaj havis bonajn notojn.
-
2:22 - 2:24Demando ekestis en mia menso: ĉu hispanamerikaj infanoj
-
2:24 - 2:27reagus same kiel la usonaj infanoj?
-
2:27 - 2:30Mi do iris al Kolombio. Kaj mi reproduktis la eksperimenton.
-
2:30 - 2:33Kaj estis tre amuze. Mi uzis kvar- ĝis ses-jarajn infanojn.
-
2:33 - 2:36Kaj permesu ke mi montru al vi tion, kio okazis.
-
2:51 - 2:55< ridoj >
-
4:32 - 4:34Kio do okazis en Kolombio?
-
4:34 - 4:37Inter la hispanamerikaj infanoj, du el tri infanoj manĝis la bombonon.
-
4:37 - 4:39Unu el tri ne manĝis ĝin.
-
4:39 - 4:41Tiu knabineto estis interesa.
-
4:41 - 4:43Ŝi manĝis la internon de la bombono.
-
4:43 - 4:44< ridoj >
-
4:44 - 4:48Alivorte, ŝi volis, ke ni pensu, ke ŝi ne manĝis ĝin, tiel ŝi ekhavus du.
-
4:48 - 4:50Sed ŝi manĝis ĝin.
-
4:50 - 4:53Ni do scias, ke ŝi havos sukceson. Sed ni devas atenti pri ŝi.
-
4:53 - 4:54< ridoj >
-
4:54 - 4:57Ŝi ne devus labori en banko, ekzemple,
-
4:57 - 4:59aŭ labori ĉe kasoregistrilo.
-
4:59 - 5:01Sed ŝi sukcesos.
-
5:01 - 5:03Kaj tio aplikiĝas al ĉio. Eĉ al vendado.
-
5:03 - 5:07La vendisto al kiu
-
5:07 - 5:09kliento diras "Mi volas tion". Kaj la vendisto diras "Bone, jen ĝi."
-
5:09 - 5:11Tiu vendisto manĝis la bombonon.
-
5:11 - 5:13Se la vendisto diras: "- Momenton."
-
5:13 - 5:16"Permesu ke mi faru al vi kelkajn demandojn por vidi ĉu tio estas bona elekto".
-
5:16 - 5:17Tiam vi vendos multe pli.
-
5:17 - 5:22Kaj tio havas aplikon en ĉiuj sferoj de la vivo.
-
5:22 - 5:25Mi finos per tio - koreoj faris tion.
-
5:25 - 5:27Ĉu vi scias kion? Tio estas tiel bona
-
5:27 - 5:29ke ni volas bombonan libron por infanoj.
-
5:29 - 5:32Ni faris unu por infanoj. Kaj nun ĝi estas tra la tuta Sud-Koreio.
-
5:32 - 5:34Ili instruas al tiuj infanoj precize tiun principon.
-
5:34 - 5:36Kaj ni bezonas lerni tiun principon tie ĉi en Usono.
-
5:36 - 5:38Ĉar ni havas grandan ŝuldon.
-
5:38 - 5:40Ni manĝas pli da bombonoj ol ni ilin produktas.
-
5:40 - 5:42Mi tre dankas vin.
- Title:
- Joachim de Posada diras: "Ne manĝu la bombonon"
- Speaker:
- Joachim de Posada
- Description:
-
En tiu ĉi mallonga prezentado el TED U, Joachim de Posada dividas kun ni mejloŝtonan eksperimenton pri prokrastita kontentigo - kaj kiel ĝi povas antaŭdiri estontan sukceson. Kun valorega video de infanoj, kiuj klopodas kiel eble plej multe por ne manĝi la bombonon.
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 05:44