Ken Robinson diras, ke lernejoj mortigas kreemon
-
0:00 - 0:07Bonan matenon. Kiel vi fartas? Bonega tago, ĉu ne?
-
0:07 - 0:11"Ĉu mi kapablas tiel altnivele partopreni?" mi demandas min.
-
0:11 - 0:15Fakte ne, mi tuj foriros. (ridoj)
-
0:15 - 0:19Estis tri temoj, ĉu ne,
-
0:19 - 0:23dum la konferenco, kiuj rilatas al
-
0:23 - 0:25mia nuna prelego.
-
0:25 - 0:29La unua estas la eksterordinara elmontriĝo de homa kreemo
-
0:29 - 0:32en ĉiuj prezentaĵoj, kiujn ni spektis
-
0:32 - 0:35kaj en ĉiuj homoj ĉi tie. Simple la diverseco
-
0:35 - 0:38kaj la larĝeco imponas. La dua temo estas,
-
0:38 - 0:41ke ni nun havas absolute nenian ideon pri la tuja estonteco,
-
0:41 - 0:43pri tio, kio okazos poste;
-
0:43 - 0:45tute mankas bildo pri tio.
-
0:45 - 0:48Mi havas intereson pri edukado --
-
0:48 - 0:51fakte, evidentiĝas al mi, ke ĉiu havas intereson pri edukado.
-
0:51 - 0:53Ĉu ne vi? Al mi tio estas tre interesa.
-
0:53 - 0:56Se, dum vesperfesto, vi diras,
-
0:56 - 0:59ke vi laboras pri edukado --
-
0:59 - 1:06fakte, oni ne ofte vesperumas, honeste, se oni laboras pri edukado.
-
1:06 - 1:09(ridoj) Oni ne invitas nin.
-
1:09 - 1:14Kaj oni neniam reinvitas nin, strange. Stranga afero.
-
1:14 - 1:16Sed se, hazarde, vi vesperumas, kaj vi tion diras al iu...
-
1:16 - 1:18iu demandis, "Kaj kion vi faras?"
-
1:18 - 1:20kaj vi respondas, ke vi laboras pri edukado,
-
1:20 - 1:24vi tuj rimarkas, ke la sango forfandas el ties vizaĝo. Tiu murmuras,
-
1:24 - 1:30"Dio mia, kial mi? Dum mia ununura societumado de la semajno." (ridoj)
-
1:30 - 1:32Sed se vi demandas pri ties edukado,
-
1:32 - 1:34ili ekscitiĝas. Ĉar edukado estas afero,
-
1:34 - 1:37kiu tre profunde gravas al multaj homoj, ĉu ne?
-
1:37 - 1:40Samkiel religio, kaj mono, inter aliaj.
-
1:40 - 1:44Mi havas grandan intereson pri edukado, kaj mi kredas, ke tio samas por ĉiuj.
-
1:44 - 1:46Ĝi gravas al ni ĉiuj, ĉar supozeble
-
1:46 - 1:49estas edukado, kiu gvidos nin en tiun estontecon,
-
1:49 - 1:52kiun ni ne sukcesas antaŭkompreni.
-
1:52 - 1:55Pensu pri tio: infanoj, kiuj komencas sian edukadon ĉijare
-
1:55 - 2:01finos sian laboran vivon je la jaro 2065. Neniu havas ajnan ideon --
-
2:01 - 2:04malgraŭ la parado de ekspertismo dum la kvar pasintaj tagoj --
-
2:04 - 2:06kiel aspektos la mondo
-
2:06 - 2:08eĉ post kvin jaroj. Sed oni tamen atendas,
-
2:08 - 2:11ke ni iel utile eduku tiujn infanojn. Do la manko
-
2:11 - 2:13de antaŭvidebleco estas eksterordinara.
-
2:13 - 2:15Kaj la tria parto de tio estas,
-
2:15 - 2:20ke ni ĉiuj tamen konsentas pri la
-
2:20 - 2:23nekredeblaj talentoj, kiujn havas infanoj --
-
2:23 - 2:25la kapablo imagi kaj kreadi novaĵojn. Pensu, ekzemple, pri Sirena hieraŭ;
-
2:25 - 2:28nekredeble, ĉu ne, tio, kion ŝi faris?
-
2:28 - 2:33Kaj jes, ŝi estas neordinara kazo, sed mi dirus,
-
2:33 - 2:36ke ŝi ne estas unika kazo el la tuta infanaro.
-
2:36 - 2:39Ŝi estas persono kun grandega sindediĉo,
-
2:39 - 2:41kiu trovis sian talenton. Kaj mia konjekto estas,
-
2:41 - 2:43ke ĉiu infano havas imponegajn talentojn.
-
2:43 - 2:45Kaj ni plenmalŝparas ilin, vere senkompate.
-
2:45 - 2:48Do mi volas prelegi pri edukado, kaj
-
2:48 - 2:51mi volas prelegi pri kreemo. Mia konjekto estas,
-
2:51 - 2:54ke kreemo nun estas tiel grava en edukado kiel legokapablo,
-
2:54 - 2:58kaj ni traktu ĝin samstate.
-
2:58 - 3:06(aplaŭdo) Dankon. Jen ĉio, dankon.
-
3:06 - 3:10Ĝis revido. (ridoj) ... Do, restas 15 minutoj...
-
3:10 - 3:17Nu, mi naskiĝis en -- ne. (ridoj)
-
3:17 - 3:21Mi antaŭnelonge aŭdis bonegan rakonton -- mi ŝategas rakonti ĝin --
-
3:21 - 3:25pri knabineto, kiu partoprenis desegnan lecionon. Ŝi estis sesjaraĝa,
-
3:25 - 3:27kaj ŝi sidis, malantaŭe de la klaso, desegnante,
-
3:27 - 3:29kaj la instruistino diris, ke tiu knabino apenaŭ iam ajn
-
3:29 - 3:33atentis pri siaj kursoj, sed en tiu ĉi leciono, ŝi ja bone aŭskultis.
-
3:33 - 3:35Interesiĝis la instruistino, kaj ŝi iris al la knabino
-
3:35 - 3:38kaj demandis, "Kion vi desegnas?"
-
3:38 - 3:41Kaj la knabino diris, "Mi faras bildon de Dio."
-
3:41 - 3:44Kaj la instruistino diris, "Sed neniu scias kiel aspektas Dio."
-
3:44 - 3:51Kaj la knabino diris, "Oni scios post kelkaj minutoj."
-
3:51 - 3:52(Ridoj)
-
3:52 - 3:57Kiam mia filo estis kvarjaraĝa en Anglio --
-
3:57 - 4:00fakte, li estis kvar jaraĝa ĉie, mi devus diri. (ridoj)
-
4:00 - 4:06Strikte, mi diru, ke kien ajn li vojaĝis, li estas kvarjaraĝa je tiu jaro.
-
4:06 - 4:08Li partoprenis en kristnaska teatraĵeto.
-
4:08 - 4:11Ĉu vi memoras pri la historio? Ĝi estis tre fama,
-
4:11 - 4:14vere famega. Mel Gibson faris la sekvan filmon.
-
4:14 - 4:19Eble vi vidis ĝin: "Kristo, Parto Dua". Sed mia filo Ĝejmz rolis kiel Jozefo,
-
4:19 - 4:22kio tre plaĉis al ni.
-
4:22 - 4:24Ni konsideris tion, kiel unu el la plej gravaj roloj.
-
4:24 - 4:26Ni disdonis amason da T-ĉemizoj kun la slogano:
-
4:26 - 4:29"Ĝejmz Robinson ESTAS Jozefo!" (ridoj)
-
4:29 - 4:31Li ne devis paroli dum la teatraĵo, sed vi konas la parton,
-
4:31 - 4:34kiam alvenas la tri saĝuloj. Ili envenas portante donacojn:
-
4:34 - 4:36oron, olibanon, kaj mirhon.
-
4:36 - 4:38Nu, tio vere okazis -- ni spektadis,
-
4:38 - 4:40kaj mi pensas, ke ili simple maltrafis la sinsekvon
-
4:40 - 4:42ĉar ni parolis al la knabo poste kaj ni diris,
-
4:42 - 4:44"Ĉu ĉio bonis laŭ vi?" kaj li diris, "Jes, kial? Ĉu estis problemo?"
-
4:44 - 4:46Ili simple interŝanĝis, jen ĉio.
-
4:46 - 4:47Do, la tri knaboj envenis,
-
4:47 - 4:49kvarjaruloj kun viŝtukoj surkape,
-
4:49 - 4:52kaj ili prezentis siajn skatolojn
-
4:52 - 4:54kaj la unua knabo diris, "Mi donacas oron."
-
4:54 - 4:57Kaj la dua knabo diris, "Mi donacas olibanon."
-
4:57 - 5:11Kaj la tria knabo diris, "Mi donacas miron. Ĉu vi miras?" (ridoj)
-
5:11 - 5:13Jen la komuna aspekto de tiuj rakontoj: infanoj aŭdacas provi ion novan.
-
5:13 - 5:16Se ili ne scias, ili aŭdacas provi.
-
5:16 - 5:19Ĉu ne? Ne timigas ilin la ebleco erari aŭ maltrafi.
-
5:19 - 5:24Nu, mi ne diras, ke "erari" samsignifas kiel "esti kreema".
-
5:24 - 5:25Sed ni ja scias,
-
5:25 - 5:28ke se vi ne pretas maltrafi,
-
5:28 - 5:31vi neniam inventos ion ajn originalan.
-
5:31 - 5:34Se vi ne pretas erari. Kaj kiam oni alvenas al plenkresko,
-
5:34 - 5:36la granda plejmulto jam perdis tiun kapablon.
-
5:36 - 5:39Ili iĝas timemaj je eraroj.
-
5:39 - 5:41Kaj, flanke, ĝuste tiel ni funkciigas niajn firmaojn.
-
5:41 - 5:44Ni kritikas kaj punas erarojn. Kaj nun ankaŭ en edukado
-
5:44 - 5:47ni havas sistemon, en kiu la plej alta peko
-
5:47 - 5:50estas fari eraron.
-
5:50 - 5:53Kaj la rezulto estas ke ni "edukas" homojn for el
-
5:53 - 5:56sia kreemo. Picasso iam diris,
-
5:56 - 5:59ke ĉiuj infanoj naskiĝas artistoj.
-
5:59 - 6:03La malfacila afero estas daŭre resti artisto kiam ni pliaĝiĝas. Mi pasie kredas,
-
6:03 - 6:05ke ni ne kreskas al kreemo,
-
6:05 - 6:08sed kreskas for el kreemo. Aŭ, pli ĝuste, ni estas edukitaj for el ĝi.
-
6:08 - 6:10Do, kial?
-
6:10 - 6:14Ĝis antaŭ kvin jaroj, mi loĝis en Stratford-on-Avon en Britio.
-
6:14 - 6:16Fakte, ni transloĝiĝis de Stratford al Los-Anĝeleso.
-
6:16 - 6:20Do vi povas imagi kiel tutglata estis tiu transiro.
-
6:20 - 6:22(ridoj) Fakte,
-
6:22 - 6:24ni loĝis en vilaĝo nomita Snitterfield,
-
6:24 - 6:26iom ekster Stratford, kie naskiĝis
-
6:26 - 6:31la patro de Ŝekspiro. Ĉu vin ne frapis nova penso? Min, jes ja.
-
6:31 - 6:33Oni ne pensas pri Ŝekspiro kiel filo, kun patro, ĉu?
-
6:33 - 6:35Ĉar oni ne pensas pri Ŝekspiro
-
6:35 - 6:37kiel infano, ĉu ne?
-
6:37 - 6:40Ŝekspiro kiel sepjarulo? Mi neniam pensis pri tio. Evidente,
-
6:40 - 6:42li iam estis sepjaraĝa. Li estis en
-
6:42 - 6:51ies klaso pri la angla lingvo, ĉu ne? Kompatinda instruisto!
-
6:51 - 7:05(ridoj) "Devas pli lerte labori." Lia patro forsendas lin al la lito,
-
7:05 - 7:08dirante al Ŝekspiro, "Tuj al via lito,
-
7:08 - 7:10kaj lasu vian krajonon ĉi tie.
-
7:10 - 7:18Kaj ĉesu tiun strangan parolmanieron. Ĉiuj konfuziĝas."
-
7:18 - 7:23(ridoj)
-
7:23 - 7:26Nu, ni translokiĝis de Stratford en Los-Anĝeleson,
-
7:26 - 7:30kaj mi volas paroli mallonge pri tiu ŝanĝo.
-
7:30 - 7:33Mi filo ne volis veni kun ni.
-
7:33 - 7:36Mi havas du gefilojn. Li nun havas 21 jarojn; mi filino, 16.
-
7:36 - 7:38Li ne volis veni al Los Angeles. Li ŝategis ĝin,
-
7:38 - 7:43sed li havis koramikinon en Anglio. Ŝi estis la amo de lia vivo, Sarah.
-
7:43 - 7:45Li konis ŝin jam de monato.
-
7:45 - 7:48Tamen, ili jam festis sian kvaran datrevenon,
-
7:48 - 7:52ĉar monato estas longa tempo kiam oni aĝas 16.
-
7:52 - 7:54Ĉiukaze, li estis tre plorema en la aviadilo,
-
7:54 - 7:56kaj li diris, "Mi neniam retrovos alian knabinon kian Sarah."
-
7:56 - 7:58Kaj ni feliĉegis pri tio, honeste,
-
7:58 - 8:10ĉar ĉefe pro ŝi ni forfuĝis la landon.
-
8:10 - 8:13(ridoj)
-
8:13 - 8:16Sed io okulfrapas min, kiam mi translokiĝis al Usono,
-
8:16 - 8:18kaj kiam mi vojaĝas ĉirkaŭ la mondo:
-
8:18 - 8:22ĉiu eduksistemo sur la tero havas la saman hierarkion de studfakoj.
-
8:22 - 8:24Ĉiu, ie ajn en la mondo.
-
8:24 - 8:26Oni kredus, ke estus alie, sed ne.
-
8:26 - 8:29Supre troviĝas matematiko kaj lingvoj,
-
8:29 - 8:31poste la homaj sciencoj, kaj laste estas artoj.
-
8:31 - 8:33Ĉie sur la planedo.
-
8:33 - 8:36Krome, en preskaŭ ĉiu sistemo,
-
8:36 - 8:38estas hierarkio ene de la artoj.
-
8:38 - 8:40Desegna arto kaj muziko kutime havas pli altan rangon en lernejoj
-
8:40 - 8:43ol teatrado kaj danco. Ne ekzistas sur la tero eduksistemo,
-
8:43 - 8:45kiu ĉiutage instruas dancon al infanoj
-
8:45 - 8:48same kiel oni instruas al ili matematikon. Kial?
-
8:48 - 8:50Kial ne? Mi kredas, ke tio ja gravas.
-
8:50 - 8:53Mi kredas, ke matematiko gravas, sed ankaŭ danco.
-
8:53 - 8:56Infanoj dancas la tutan tempon se oni permesas tion, ni ĉiuj faras tion.
-
8:56 - 8:59Ni ĉiuj havas korpon, ĉu ne? Ĉu mi maltrafis kunsidon?
-
8:59 - 9:03(ridoj) Verdire, jen kio okazas:
-
9:03 - 9:05dum kiam infanoj kreskas, ni edukas ilin poiome
-
9:05 - 9:08de la talio supren. Kaj tiam ni fokusiĝas sur la kapo.
-
9:08 - 9:10Kaj iom je unu flanko.
-
9:10 - 9:14Se vi vizitus edukadon, kiel eksterterulo,
-
9:14 - 9:17kaj demandus, "Kio estas la celo de publika edukado?"
-
9:17 - 9:19Vi estus devigata konkludi -- se vi rigardas la rezultojn,
-
9:19 - 9:21kiu vere sukcesas laŭ tio,
-
9:21 - 9:23kiu faras ĉion, kion ili devus,
-
9:23 - 9:26kiu gajnas la konkurson --
-
9:26 - 9:29Mi kredas, ke vi konkludus, ke la ekzisto-kialo
-
9:29 - 9:30de publika edukado tra la mondo
-
9:30 - 9:34estas produkti universitatajn profesorojn. Ĉu ne?
-
9:34 - 9:36Jen la homoj, kiuj finas je la supro de la amaso.
-
9:37 - 9:40Kaj mi iam estis unu el tiuj, do jen. (ridoj)
-
9:40 - 9:44Kaj mi ja ŝatas universitatajn profesorojn,
-
9:44 - 9:48sed ni ne konsideru ilin kiel la plej altan atingon de la homara strebado.
-
9:48 - 9:50Ili estas nur vivoformo,
-
9:50 - 9:52alia vivoformo. Sed ili estas iom strangaj,
-
9:52 - 9:54kaj mi diras tion pro amo por ili.
-
9:54 - 9:57Estas io stranga pri profesoroj, laŭ mia sperto --
-
9:57 - 10:00ne ĉiuj, sed tipe -- ili loĝas ene de sia kapo.
-
10:00 - 10:02Ili loĝas tie ĉi, kaj iom je unu flanko.
-
10:02 - 10:06Ili estas senkorpaj, nu, iom laŭlitere.
-
10:06 - 10:08Por ili, la korpo
-
10:08 - 10:17estas nur transportilo por la kapo, ĉu ne?
-
10:17 - 10:24(ridoj) Ĝi gravas nur por vojaĝigi la kapon al kunsidoj.
-
10:24 - 10:27Se vi volas spekti veran eksterkorpan sperton,
-
10:27 - 10:30aliĝu al iu konferenco de
-
10:30 - 10:32altrangaj profesoroj,
-
10:32 - 10:35kaj vizitu la dancejon je la lasta vesperumo.
-
10:35 - 10:39(ridoj) Tie vi vidos plenkreskajn virojn kaj virinojn
-
10:39 - 10:43dancaĉantajn, ŝajne sen konscia regado de si mem.
-
10:43 - 10:47Tio daŭras ĝis la vesperfino, kaj poste ili verkas raporton pri la sperto.
-
10:47 - 10:53Nu, nia eduksistemo baziĝas sur la ideo de intelekta kapablo.
-
10:53 - 10:56Kaj ja estas kialo.
-
10:56 - 10:58La tuta sistemo estis inventita – ĉirkaŭ la mondo, ne ekzistis
-
10:58 - 11:00publikaj eduksistemoj, vere, antaŭ la 19-a jarcento.
-
11:00 - 11:03Ili ĉiuj estiĝis
-
11:03 - 11:04por provizi laŭ la bezonoj de industriismo.
-
11:04 - 11:07Do la hierarkio havas radikojn en du ideoj:
-
11:07 - 11:11unue, ke plej gravas la studfakoj, kiuj utilas por laboro.
-
11:11 - 11:13Do oni verŝajne malinstigis vin ĝentile for
-
11:13 - 11:15de aferoj en la lernejo – aferoj, kiujn vi ŝatis –
-
11:15 - 11:17pro tio, ke ili ne utilos
-
11:17 - 11:20por posta laboro. Ĉu ne?
-
11:20 - 11:22Ne faru muzikon, vi neniam estos muzikisto;
-
11:22 - 11:24ne faru arton, vi ne estos artisto.
-
11:25 - 11:29Senmalicaj konsiloj – nun, profunde mistrafaj.
-
11:29 - 11:30La tuta mondo spertas revolucion.
-
11:30 - 11:33Kaj due, mensa kapablo, kio nun vere dominas
-
11:33 - 11:34nian ideon de inteligenteco,
-
11:34 - 11:37ĉar la universitatoj kreis la sistemon laŭ siaj propraj ecoj.
-
11:37 - 11:39Fakte, la tuta sistemo
-
11:39 - 11:41de publika edukado ĉirkaŭ la mondo estas longega procedo
-
11:41 - 11:43por atingi akcepton en universitato.
-
11:43 - 11:46Kaj la sekvo de tio estas ke multaj talentplenaj,
-
11:46 - 11:48brilaj, kreemaj homoj kredas, ke ili ne estas tiaj,
-
11:48 - 11:50ĉar ties talento ne havis valoron en la lernejo
-
11:50 - 11:54aŭ eĉ havis malvaloron.
-
11:54 - 11:56Kaj ni ne povas tiel daŭrigi la aferon.
-
11:56 - 11:58Dum la venontaj 30 jaroj, laŭ UNESCO,
-
11:58 - 12:01pli da homoj finos lernejajn studojn
-
12:01 - 12:03ol dum la tuta historio de la homa raso.
-
12:03 - 12:05Pli da homoj, kaj jen la kombino
-
12:05 - 12:07de ĉio, pri kio ni parolis –
-
12:07 - 12:10teknologio kaj ĝia ŝanĝiga efiko sur la laboro, kaj demografio
-
12:10 - 12:12kaj la kreskego de loĝantaro.
-
12:12 - 12:15Subite, diplomo valoras nenion. Ĉu ne?
-
12:15 - 12:19Kiam mi estis studento, tiu kiu havas universitatan diplomon aŭtomate havas laboron.
-
12:19 - 12:22Tiu, kiu ne havis laboron, simple ne volis laboron.
-
12:22 - 12:25Kaj, honeste, mi ne volis. (ridoj)
-
12:25 - 12:30Sed nun junaj licenciuloj ofte
-
12:30 - 12:31reiras hejmen por daŭre ludi videoludojn,
-
12:31 - 12:34ĉar oni bezonas majstriĝon tie, kie antaŭe sufiĉis licencion,
-
12:34 - 12:37kaj la alia laboro neprigas doktoriĝon...
-
12:37 - 12:39Temas pri eduka inflacio.
-
12:39 - 12:41Kaj tio montras al ni, ke la tuta strukturo de edukado
-
12:41 - 12:43ŝanĝiĝas sub niaj piedoj. Ni devas radikale repensi
-
12:43 - 12:44nian ideon pri inteligento.
-
12:44 - 12:46Ni scias tri aferojn pri inteligento.
-
12:46 - 12:49Unue, ĝi estas diversa. Ni pensas pri la mondo per ĉiu rimedo,
-
12:49 - 12:51per kio oni spertas ĝin. Ni pensas vide,
-
12:51 - 12:54ni pensas aŭde, ni pensas tuŝe.
-
12:54 - 12:57Ni pensas abstrakte, ni pensas move.
-
12:57 - 12:59Due, inteligento estas moviĝema.
-
12:59 - 13:02Se oni konsideras la interagojn de la homa cerbo, kiel ni aŭdis
-
13:02 - 13:05hieraŭ dum kelkaj prelegoj.
-
13:05 - 13:07inteligento estas belege interagema.
-
13:07 - 13:10La cerbo ne estas dividita en diversaj fakoj.
-
13:10 - 13:13Fakte, kreemo – kiun mi difinas kiel la procedo
-
13:13 - 13:15havi originalajn ideojn, kiuj havas valoron –
-
13:15 - 13:18plej ofte okazas per la interago
-
13:18 - 13:21de diversaj vidpunktoj pri aferoj.
-
13:21 - 13:23La cerbo intence estas – nu, flanke,
-
13:23 - 13:26estas fasko de nervoj, kiu kunligas la du duonojn de la cerbo,
-
13:26 - 13:28kaj ĝi nomiĝas la "corpus callosum". Ĝi estas pli dika en virinoj.
-
13:28 - 13:30Sekve al tio, kion diris Helen hieraŭ, mi kredas, ke verŝajne
-
13:30 - 13:34estas pro tio, ke virinoj pli bone traktas plurajn aferojn samtempe.
-
13:34 - 13:36Ĉar tio ja estas la vero, ĉu ne?
-
13:36 - 13:39Estas amaso de priesplorado pri tio, sed mi scias tion el mia persona vivo.
-
13:39 - 13:41Se mia edzino preparas manĝaĵon hejme –
-
13:41 - 13:45tio ne ofte fariĝas, feliĉe. (ridoj)
-
13:45 - 13:48Sed se ŝi faras tion – nu, ŝi ja havas aliajn talentojn –
-
13:48 - 13:50sed se ŝi kuiras,
-
13:50 - 13:52ŝi samtempe parolas telefone,
-
13:52 - 13:55ŝi parolas kun la infanoj, ŝi farbas la plafonon,
-
13:55 - 13:58ŝi faras ĥirurgian operacion tie.
-
13:58 - 14:01Se estas mi la kuiranto, mi fermas la pordon, forpelas la infanojn,
-
14:01 - 14:04mi ignoras la telefonon, kaj se ŝi envenas, mi ĉagreniĝas.
-
14:04 - 14:17Mi diras, "Teri, mi petas, mi provas friti ovon ĉi tie. Lasu min trankvile." (ridoj)
-
14:17 - 14:19Fakte, ĉu vi konas tiun malnovan filozofian demandon,
-
14:19 - 14:22se arbo falas en la arbaro kaj neniu aŭdas ĝin,
-
14:22 - 14:25ĉu ĝi okazis? Ĉu vi memoras pri tio?
-
14:25 - 14:28Mi vidis bonegan T-ĉemizon, kun surskribo, "Se viro diras sian opinion
-
14:28 - 14:31en arbaro, kaj neniu virino aŭdas lin,
-
14:31 - 14:40ĉu li ankoraŭ malpravas?" (ridoj)
-
14:40 - 14:42Kaj la tria afero pri inteligento estas,
-
14:43 - 14:45ĝi estas aparta. Mi verkas novan libron aktuale
-
14:45 - 14:47nomitan "Epifanio", kiu baziĝas sur serio de
-
14:47 - 14:49intervjuoj kun homoj pri la maniero, per kiu ili
-
14:49 - 14:51malkovris sian talenton. Interesegas min kiel homoj alvenis al tio.
-
14:51 - 14:54Ĝi venas origine de konversacio, kiun mi havis
-
14:54 - 14:56kun mirinda virino, kiun eble la plej multo
-
14:56 - 14:58ne konas, ŝi nomiĝas Ĝilian Lin,
-
14:58 - 15:00ĉu vi konas la nomon? Nur kelkaj. Ŝi estas baletestrino
-
15:00 - 15:02kaj ŝia laboro estas tre bone konata.
-
15:02 - 15:04Ŝi faris la dancojn por la spektakloj "Katoj" kaj "La Fantomo de la Opero".
-
15:04 - 15:08Ŝi estas mirinda. Mi antaŭe estis estrarano de la Reĝa Baleta Kompanio, en Anglio,
-
15:08 - 15:10kiel vi povas vidi.
-
15:10 - 15:12Nu, dum tagmanĝo kun Ĝilian, mi demandis al ŝi,
-
15:12 - 15:14"Ĝilian, kiel vi iĝis dancisto?" kaj ŝi diris,
-
15:14 - 15:16estas interese, kiam ŝi estas lernejanino,
-
15:16 - 15:19ŝi estis terure malbona. Kaj la lernejo, dum la jaroj 1930-aj,
-
15:19 - 15:21skribis al ŝiaj gepatroj, "Ni kredas,
-
15:21 - 15:23ke Ĝilian havas prilernan problemon." Ne eblis al ŝi koncentriĝi,
-
15:23 - 15:25ŝi ĉiam moviĝemis. Nuntempe verŝajne,
-
15:25 - 15:29oni nomus tion ADHD, ĉu ne? Sed en la 1930-aj jaroj,
-
15:29 - 15:32oni ankoraŭ ne inventis ADHD.
-
15:32 - 15:35Tiu malsano ankoraŭ ne disponeblis. (ridoj)
-
15:35 - 15:39La homoj ne konsciis, ke ili povas havi tion.
-
15:39 - 15:43Ĉiukaze, ŝi iris al iu specialisto. Kaj en tiu kverk-mura ĉambro,
-
15:43 - 15:46jen ŝi kun ŝia patrino,
-
15:46 - 15:49kaj oni sidigis ŝin en seĝon,
-
15:49 - 15:51kaj ŝi sidis sur siaj manoj dum 20 minutoj,
-
15:51 - 15:53dum la viro diskutis kun ŝia patrino
-
15:53 - 15:57pri la problemoj de Ĝilian en la lernejo. Kaj je la fino –
-
15:57 - 15:59ĉar ŝi ĝenadis homojn,
-
15:59 - 16:01la hejmtaskoj ĉiam alvenis malfrue, kaj simile,
-
16:01 - 16:04de tiu ok-jaraĝulo – finfine, la kuracisto sidiĝis apud Ĝilian,
-
16:04 - 16:06kaj diris al ŝi, "Ĝilian,
-
16:06 - 16:08mi aŭskultis ĉion, kion diris via patrino,
-
16:08 - 16:10kaj nun mi bezonas paroli kun ŝi private."
-
16:10 - 16:13Li diris, "Vi atendu ĉi tie, ni revenos post mallonga tempo."
-
16:13 - 16:15Kaj ili foriris kaj lasis ŝin.
-
16:15 - 16:17Sed kiam ili eliris la ĉambron, li ŝaltis la radion
-
16:17 - 16:19sur sia labortablo. Kaj elirinte,
-
16:19 - 16:21li diris al ŝia patrino,
-
16:21 - 16:24"Ni simple rigardu ŝin." Kaj tuj kiam ili foriris,
-
16:24 - 16:28ŝi diris, ŝi stariĝis kaj moviĝis laŭ la muziko.
-
16:28 - 16:30Kaj ili rigardis dum kelkaj minutoj
-
16:30 - 16:33kaj li turniĝis al la patrino kaj diris,
-
16:33 - 16:37"S-ino Lin, Ĝilian ne malsanas. Ŝi estas dancistino.
-
16:37 - 16:39Enkonduku ŝin en danclernejo."
-
16:39 - 16:41Mi demandis, "Do kio okazis?"
-
16:41 - 16:44Ŝi diris, "Mi patrino faris tion. Mi ne kapablas priparoli kiel bonega ĝi estis.
-
16:44 - 16:46Ni eniris la ĉambron kaj trovis amason
-
16:46 - 16:49da homoj samkiel mi. Homoj, kiuj ne kapablis sidi senmove.
-
16:49 - 16:52Homoj, kiuj devis moviĝi por pensi." Kiuj devis moviĝi por pensi.
-
16:52 - 16:54Ili faris baleton, klakdancon, ĵazdancon,
-
16:54 - 16:56modernan dancon, kaj simile.
-
16:56 - 16:59Ŝi finfine membriĝis en la Reĝa Baleta Lernejo,
-
16:59 - 17:01ŝi iĝis ĉefdancisto, kaj havis bonegan karieron
-
17:01 - 17:03en la Reĝa Baleta Kompanio. Kiam ŝi finis
-
17:03 - 17:05tiun lernejon, ŝi fondis sian propran
-
17:05 - 17:08kompanion – la Danc-Kompanio de Ĝilian Lin –
-
17:08 - 17:11kaj renkontis Andrew Lloyd Weber. Ŝi respondecas pri
-
17:11 - 17:13pluraj el la plej sukcesaj muzikaj spektakloj
-
17:13 - 17:18iam ajn, ŝi donis plezuron al milionoj da homoj,
-
17:18 - 17:21kaj ŝi estas pluroble milionulo. Alia kuracisto
-
17:21 - 17:25eble donintus al ŝi premaĵojn kaj dirus,
-
17:25 - 17:27ke ŝi sidu trankvile.
-
17:27 - 17:30Nu, mi kredas ... (aplaŭdo) Jen mia opinio:
-
17:30 - 17:32antaŭ kelkaj tagoj, Al Gore parolis
-
17:32 - 17:35pri ekologio, kaj la revolucio lanĉita de Rachel Carson.
-
17:35 - 17:39Mi kredas, ke nia sola espero por la estonteco
-
17:39 - 17:42estas adopti novan konscion pri homa ekologio,
-
17:42 - 17:46en kiu ni refaros nian koncepton
-
17:46 - 17:48pri la riĉeco de homaj kapabloj.
-
17:48 - 17:52Nia eduksistemo minis niajn cerbojn,
-
17:52 - 17:54samkiel ni elminas la teron: por specifa varo.
-
17:54 - 17:57Kaj en la estonteco, tio ne plu utilos al ni.
-
17:57 - 18:00Ni devas repensi la fundamentajn principojn
-
18:00 - 18:02surbaze de kiuj ni edukas niajn infanojn.
-
18:02 - 18:06Jonas Salk tre saĝe diris, "Se ĉiu insekto
-
18:06 - 18:09malaperus de la tero,
-
18:09 - 18:12post 50 jaroj ne plu estus vivo surtera.
-
18:12 - 18:15Se ĉiu homo malaperus de la tero,
-
18:15 - 18:19post 50 jaroj ĉiuj vivaĵoj disflorus."
-
18:19 - 18:21Kaj li pravas.
-
18:21 - 18:24Tio, kion TED festas, estas la donaco de la homa imagopovo.
-
18:24 - 18:28Ni devas prizorgi la manieron uzi tiun donacon
-
18:28 - 18:31por eviti kelkajn el la scenaroj
-
18:31 - 18:34ĉi tie distutitaj. Kaj la sola maniero
-
18:35 - 18:38fari tion estas prave vidi niajn kreemajn kapablojn
-
18:38 - 18:40kiel la riĉaĵojn, kiuj ili estas,
-
18:40 - 18:43kaj vidi niajn infanojn kiel la esperojn, kiuj ili estas. Kaj nia tasko
-
18:43 - 18:46estas eduki la tutan estulon, por ke tiu kapablas alfronti tiun estontecon.
-
18:46 - 18:49Nu, eble ni ne vidos ĝin,
-
18:49 - 18:52sed ili ja vidos ĝin. Kaj nia tasko estas
-
18:52 - 18:54helpi al ili fari ion el ĝi. Koran dankon.
- Title:
- Ken Robinson diras, ke lernejoj mortigas kreemon
- Speaker:
- Sir Ken Robinson
- Description:
-
Siro Ken Robinson distre kaj profunde emocie prezentas sian tezon por krei eduksistemon, kiu stimulas (anstataŭ malhelpas) kreemon.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 19:00