< Return to Video

Monday Shout-outs | Lundaj Anoncoj

  • 0:00 - 0:02
    Saluton al ĉiuj
  • 0:02 - 0:04
    Jen Evildea. Via Diaĉo.
  • 0:04 - 0:07
    Kaj hodiaŭ mi volas enkonduki novan programon
  • 0:07 - 0:09
    en mian jutuban kanalon
  • 0:09 - 0:11
    Do, oni ofte kontaktas min kaj demandas
  • 0:11 - 0:13
    aŭ petas ... mi supozas
  • 0:13 - 0:16
    Evildea, mi havas novan projekton, retejon
  • 0:16 - 0:18
    blogon, kaj tiel plu
  • 0:18 - 0:21
    ĉu vi povas bonvole prezenti al viaj spektantoj
  • 0:21 - 0:23
    kaj tiam mi pensas, "Nu, mi ŝatus
  • 0:23 - 0:26
    sed mi ne scias kiel
    mi povas mencii ĝin
  • 0:26 - 0:28
    eble meze de videoblogo kiam
  • 0:28 - 0:30
    mi estas surstrate ... mi ne scias
  • 0:30 - 0:32
    Sed, nun mia nova ideo
  • 0:32 - 0:34
    Post nun ...
  • 0:34 - 0:37
    Ĉiun lundon, mi prezentos la novajn anoncojn
  • 0:37 - 0:39
    kaj ideojn, blogojn, kaj tiel plu
  • 0:39 - 0:41
    de aliaj esperantistoj
  • 0:41 - 0:43
    Se vi volas, ke mi anoncu ion
  • 0:43 - 0:46
    kaj mi kredas, ke ĝi estas bona por
    mia aŭdienco
  • 0:46 - 0:49
    simple kontaktu min per mia retpoŝtadreso
  • 0:49 - 0:52
    vi povas trovi ĝin en agordejo de jutubo
  • 0:52 - 0:55
    kaj simple prezentu vian ideon
  • 0:55 - 0:58
    kaj la postan lundon mi simple prezentos ĝin
  • 0:58 - 0:59
    Se mi ŝatas ĝin
  • 0:59 - 1:02
    Do, hodiaŭ mi volas prezenti kelkajn aferojn
  • 1:02 - 1:05
    Do, unue, esperantisto en Novzelando
  • 1:05 - 1:08
    li estas amiko;
    nova freŝbakita esperantisto
  • 1:08 - 1:10
    kiu esperantistiĝis lastatempe
  • 1:10 - 1:13
    li kontaktis min kaj per tre bona Esperanto
  • 1:13 - 1:16
    diris, "Ho mi volas traduki mian tutan blogon
  • 1:16 - 1:19
    al Esperanto sed mi volas konsilon de alia
  • 1:19 - 1:21
    tre sperta esperantisto kaj
  • 1:21 - 1:23
    mi estas preta por pagi por ĝi
  • 1:23 - 1:26
    Do, jen lia retpoŝtadreso
  • 1:26 - 1:28
    se vi estas sperta esperantisto
  • 1:28 - 1:31
    kaj serĉas laboron, simple kontaktu lin
  • 1:31 - 1:34
    kaj mi supozas, venu al interkonsento
  • 1:34 - 1:36
    kun li kaj se ĉio iros bone
  • 1:36 - 1:38
    vi havos Esperanto-laboron
  • 1:38 - 1:40
    Do, jen lia retpoŝtadreso denove
  • 1:40 - 1:43
    Kompreneble, vi devas esti sperta esperantisto
  • 1:43 - 1:45
    Do, la dua afero
  • 1:45 - 1:47
    Kaj fakte ĉi tiu aĉulo ne kontaktis min
  • 1:47 - 1:50
    sed mi simple volas paroli pri ĝi
  • 1:50 - 1:55
    Jonny Mo, lastatempe publikigis
    sian plejlastan, sian plej bonan kanton
  • 1:55 - 1:56
    "Mankas dormo"
  • 1:56 - 1:58
    Dormo, dormo, dormo!
  • 1:58 - 2:01
    Sed li publikigis ĝin senpage en Jutubo
  • 2:01 - 2:03
    Do, estas ligilo en la priskibo sube
  • 2:03 - 2:04
    Simple klaku sur ĝin
  • 2:04 - 2:07
    Spektu kaj aŭskultu ĉi tiun belaĵon
  • 2:07 - 2:10
    kaj tiam komentu en la komentejo
  • 2:10 - 2:11
    kaj simple diru, ke vi ŝatas ĝin
  • 2:11 - 2:13
    ĉar mi kredas, ke ĝi estas unu
  • 2:13 - 2:16
    el la plej bonaj originalaj kantoj en Esperantujo
  • 2:16 - 2:18
    Mi unuan fojon aŭdis pri ĝi
  • 2:18 - 2:20
    kiam mi estis ĉe JES
  • 2:20 - 2:21
    kaj mi tre ŝatis ĝin
  • 2:21 - 2:23
    Ĝi donas al mi tre bonajn memorojn
  • 2:23 - 2:25
    Do, simple iru kaj spektu ĝin
  • 2:25 - 2:27
    kaj la tria afero
  • 2:27 - 2:29
    Kio ĝi estas?
    Mi preskaŭ forgesis
  • 2:29 - 2:30
    Ha, mi ne forgesis!
  • 2:30 - 2:34
    Amikumu nun serĉas novan
    Androidan programiston!
  • 2:34 - 2:37
    Do, se vi estus Androida programisto
  • 2:37 - 2:39
    kaj serĉas Esperanto-laboron
  • 2:39 - 2:43
    Estas ligilo en la priskribo
    por formularo
  • 2:43 - 2:45
    Simple kontaktu nin per la formularo
  • 2:45 - 2:47
    ne per mia persona retpoŝtadreso
  • 2:47 - 2:50
    kaj se mi interesiĝas pri vi
  • 2:50 - 2:53
    Mi kontaktos vin kaj espereble
  • 2:53 - 2:55
    Vi havos laboron kun Amikumu
  • 2:55 - 2:56
    Do, mi simple devas diri, ke
  • 2:56 - 2:59
    nuntempe ni ne povas pagi vin
    plentempe
  • 2:59 - 3:01
    Sed post kelkaj monatoj
  • 3:01 - 3:03
    kiam Amikumu lanĉiĝos por aliaj lingvoj
  • 3:03 - 3:07
    espereble, ni tiam povos pagi vin
    plentempe
  • 3:07 - 3:10
    Do, se vi interesiĝas, simple kontaktu min
  • 3:10 - 3:11
    per tiu formularo
  • 3:11 - 3:14
    kaj nun se vi volas kontakti min
    pri anoncoj
  • 3:14 - 3:15
    simple retpoŝtu min
  • 3:15 - 3:17
    kaj tio estas ĉio!
  • 3:17 - 3:18
    Se vi ŝatis ĉi tiun filmeton,
  • 3:18 - 3:20
    ŝatu ĝin, diskonigu ĝin
  • 3:20 - 3:22
    Abonu mian kanalon, se vi
    ankoraŭ ne abonis
  • 3:22 - 3:25
    kaj mi vidos vin ĉiujn en
    la venonta filmo
  • 3:25 - 3:26
    kaj se vi ne estos tie
  • 3:26 - 3:29
    Mi trovos vin kaj mi anoncos
    ĉion ...
  • 3:29 - 3:31
    en via banĉambro ...
Title:
Monday Shout-outs | Lundaj Anoncoj
Description:

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
03:55

Esperanto subtitles

Revisions