< Return to Video

"Ça va" - La franca lingvo klarigita de usonano (Epizodo 1)

  • 0:02 - 0:05
    LA FRANCA LINGVO
    KLARIGITA DE USONANO
  • 0:10 - 0:12
    Saluton francoj!
  • 0:12 - 0:14
    Bonvenon al La Franca lingvo
  • 0:14 - 0:15
    klarigita de usonano.
  • 0:15 - 0:17
    Kiel vi fartas?
  • 0:17 - 0:18
    Pardonon, vi ne plu diras tion.
  • 0:18 - 0:19
    Mi rekomencos.
  • 0:19 - 0:21
    “ça va”? (Ĉu bone?)
  • 0:21 - 0:23
    "ça va” estas la plej populara
    esprimo en Francio
  • 0:23 - 0:25
    ĉar ĝi estas kaj demando kaj respondo.
  • 0:26 - 0:27
    Bone?
  • 0:27 - 0:27
    Bone.
  • 0:28 - 0:28
    Bone?
  • 0:28 - 0:29
    Bone.
  • 0:32 - 0:33
    Hej, ĉu bone?
  • 0:33 - 0:35
    Do francoj estas kiel papagoj
  • 0:35 - 0:37
    kiuj provas rekoni membron
  • 0:37 - 0:38
    de sia propra speco.
  • 0:47 - 0:49
    Momenton, ĉu vi respondis al mi “bone”
  • 0:49 - 0:51
    aŭ ĉu vi demandis al mi ĉu bone?
  • 0:51 - 0:54
    Mi ne plu scias…
  • 0:54 - 0:56
    Sed la stranga afero estas
    ke ju pli on ripetas “ça va”,
  • 0:57 - 0:57
    des malpli “ça va”.
  • 0:58 - 0:59
    Ĉu bone?
  • 0:59 - 1:00
    Bone… bone…
  • 1:02 - 1:04
    bone…
  • 1:08 - 1:10
    bone…
  • 1:11 - 1:12
    bone…
  • 1:12 - 1:13
    (li saltas)
  • 1:14 - 1:15
    Fakte, ŝajnas ke tute ne estis bone.
  • 1:21 - 1:22
    De kie venas la esprimo
  • 1:22 - 1:23
    “ça va”?
  • 1:23 - 1:26
    Pri kio ekzakte ili parolas?
  • 1:27 - 1:29
    Mi klarigu al vi,
  • 1:29 - 1:31
    originale ĉi tiu esprimo signifis:
  • 1:31 - 1:33
    “ĉu ĉio funkcias bone ĉe viaj intestoj?”
  • 1:33 - 1:36
    ĉar en la pasinteco homoj ofte
    mortadus pro bloko de la intestoj.
  • 1:36 - 1:39
    Bloko de la intestoj…
  • 1:39 - 1:41
    bloko… bloko…
  • 1:42 - 1:43
    “suba trafiko”
  • 1:43 - 1:45
    Ho, trafiko…
  • 1:46 - 1:48
    trafiko… trafiko…
  • 1:48 - 1:50
    “baro”
  • 1:50 - 1:52
    Ankoraŭ ne.
  • 1:52 - 1:54
    Ve! La pugtruo estas ŝtopita!
  • 1:54 - 1:55
    Ho bone!
  • 1:55 - 1:58
    Ĉu vere? Do kiam oni diras “bone”,
  • 1:58 - 2:00
    tio signifas ke oni bone fekas?
  • 2:00 - 2:02
    Saluton moŝta Duko.
  • 2:02 - 2:03
    Ĉarmite, moŝta Grafo.
  • 2:03 - 2:04
    Kiel ĝi fartas?
  • 2:04 - 2:08
    Ĝi fluas kiel la rivero Loire
    post printempa pluvo.
  • 2:08 - 2:09
    Kaj vi?
  • 2:09 - 2:11
    Mi estas ŝtopita kiel la halo de speguloj
  • 2:11 - 2:12
    dum la nupto de la reĝo.
  • 2:12 - 2:14
    Dio mia!
  • 2:15 - 2:18
    Do tio estis via epoko de klerismo ĉu?
  • 2:18 - 2:20
    Homoj en perukoj kiuj parolas pri fekaĵo?
  • 2:20 - 2:21
    Jesja.
  • 2:21 - 2:22
    Do se por vi bone feki
  • 2:22 - 2:25
    estas signo ke ĉio bonas,
  • 2:25 - 2:26
    kial kiam vi ĝeniĝas,
  • 2:26 - 2:28
    vi diras “ça me fait chier”
    (tio fekigas min).
  • 2:28 - 2:30
    Vi la francoj tute ne estas logikaj…
  • 2:30 - 2:32
    tute ne.
  • 2:32 - 2:35
    Tio kion oni devas memori…
  • 2:35 - 2:36
    Do resume:
  • 2:36 - 2:38
    Se iu demandas al vi “ça va ?”
  • 2:38 - 2:40
    vi diras “ça va” eĉ se ĉio ne bonas
  • 2:40 - 2:41
    ĉar neniu volas aŭdi
  • 2:41 - 2:43
    pri viaj ŝtopitaj intestoj.
  • 2:43 - 2:45
    Venontfoje mi klarigos al vi
  • 2:45 - 2:48
    kiel oni povas scii
    ĉu knabino kuŝos kun vi
  • 2:48 - 2:50
    laŭ ŝia saluto.
  • 2:50 - 2:52
    Necesas ke vi abonas la kanalon
  • 2:52 - 2:54
    ke vi abonus la kanalon
  • 2:54 - 2:56
    ke vi abonu la kanalon
  • 2:56 - 2:57
    ke vi…
  • 2:57 - 2:58
    Oh ça va…
  • 2:59 - 3:01
    Fek' al la franca, damne
Title:
"Ça va" - La franca lingvo klarigita de usonano (Epizodo 1)
Description:

Se estas malfacile por vi kompreni la francan lingvon ne estas via kulpo: la franca lingvo kulpas. La humuristo Sebastian Marx malkodas por vi la malfacilaĵojn kiujn nepras eviti.
Jen hodiaŭ la unua epizodo: “Ça va”.
Sekvu Seb Marx: http://facebook.com/sebastianmarxcomedian
Ĉiuj informoj kaj rezervadoj por lia spektakloj ĉi tie: http://sebmarx.com

Serio kreita de Sebastian Marx

Direktoro: Jordi Gueyrard

Kun:
Sebastian Marx
Urbain Courty
Barthélemy Leclerc

Mundado: Baptiste Royer et Stéphane Theiller
Miksado: Philippe Henry

Produktado: Paul-Henri de Baecque

Muziko:
Baroque Coffee House - Doug Maxwell

Dankojn al la tuta skipo de Topito
© Topito / Mars 2016
--
Topito estas amuza retejo kiu faras listojn de la plej bonaj aferoj ĉiutage. Kelkaj homoj diras ke ili frenezas. Ni pensas ke ili malpravas. Nia retejo, la plej bona: http://www.topito.com

Por aboni klaku ĉi tie : http://bit.ly/1aTmyVk

Por malkovri la universon de nia amiko Seb Marx, jen: https://www.facebook.com/sebastian.ma...

Sekvi Topio ĉe la sociaj retoj:
// Facebook : https://www.facebook.com/pages/Topito...
// Twitter : https://twitter.com/topito_com
// Google+ : https://plus.google.com/+topito
// Tumblr : http://fuckyeahtopito.tumblr.com

more » « less
Video Language:
French
Duration:
03:04

Esperanto subtitles

Revisions