Kiel sukcesi? Dormu pli multe
-
0:00 - 0:02Mia grava ideo
-
0:02 - 0:04estas tre, tre malgranda ideo
-
0:04 - 0:06kiu povas liberigi
-
0:06 - 0:09miliardojn da grandaj ideoj
-
0:09 - 0:12kiuj ĉi-momente dormas en ni.
-
0:12 - 0:15Kaj mia eta ideo por fari tion
-
0:15 - 0:16estas dormi.
-
0:16 - 0:18(Ridoj)
-
0:18 - 0:22(Aplaŭdoj)
-
0:22 - 0:25Jen estas ĉambro de virinoj de tipo-A
-
0:26 - 0:28Jen ĉambro
-
0:28 - 0:31de dorm-senigitaj virinoj.
-
0:31 - 0:34Kaj mi lernis je mia kosto,
-
0:34 - 0:35la valoron de dormo.
-
0:35 - 0:37Antaŭ du jaroj kaj duono,
-
0:37 - 0:39mi svenis pro ellaciĝo.
-
0:39 - 0:42Mi frapis la kapon kontraŭ tablon,
rompis mian vangoston. -
0:42 - 0:45Mi ricevis kvin suturojn al
la dekstra okulo. -
0:45 - 0:47Kaj mi komencis la strebadon
-
0:47 - 0:51al retrovo de la valoro de dormo.
-
0:51 - 0:52Kaj sur tiu vojo,
-
0:52 - 0:54mi studis,
-
0:54 - 0:56mi renkontis kuracistojn, sciencistojn,
-
0:56 - 0:58kaj mi estas ĉi tie por diri al vi,
-
0:58 - 1:01ke la vojo al pli produktiva,
-
1:01 - 1:03pli inspira, pli ĝoja vivo
-
1:03 - 1:06estas havi sufiĉan dormon.
-
1:06 - 1:11(Aplaŭdoj)
-
1:11 - 1:14Kaj ni virinoj indikos la vojon
-
1:14 - 1:18en tiu ĉi nova revolucio,
tiu ĉi feminista afero. -
1:18 - 1:22Ni dormos ĝis la supro, laŭvorte.
-
1:22 - 1:24(RIdoj)
-
1:24 - 1:28(Aplaŭdoj)
-
1:28 - 1:30Ĉar, bedaŭrinde,
-
1:30 - 1:32por viroj,
-
1:32 - 1:36dorm-senigo fariĝis simbolo de vireco.
-
1:36 - 1:38Lastatempe mi kunmanĝis kun viro,
-
1:38 - 1:40kiu fanfaronis ke li nur dormis
-
1:40 - 1:424 horojn la antaŭan nokton.
-
1:42 - 1:45Kaj mi sentis emon diri al li
-- sed silentis -- -
1:45 - 1:47mi sentis emon diri: "Nu, vidu...
-
1:47 - 1:49Se vi dormintus kvin horojn,
-
1:49 - 1:52nia manĝado estintus multe pli interesa."
-
1:52 - 1:55(Ridoj)
-
1:55 - 1:56Nun, oni konstatas ian
-
1:56 - 1:59dorm-senigan superemon.
-
1:59 - 2:02Precipe ĉi tie en Vaŝintono, se vi
provas fari matenmanĝo-rendevuon, -
2:02 - 2:04kaj diras: "Ĉu bonas je la oka?"
-
2:04 - 2:07Oni probable respondos: "La oka
estas tro malfrua por mi, -
2:07 - 2:09sed ne gravas, mi povos
ludi tenison unue, -
2:09 - 2:12fari kelkajn telekonferencojn,
kaj renkonti vin je la oka." -
2:12 - 2:14Kaj oni pensas, ke tio signifas,
-
2:14 - 2:17ke oni estas nekredeble
okupita kaj produktiva, -
2:17 - 2:19sed fakte veras la malo,
-
2:19 - 2:21ĉar ni, ĉi-momente,
-
2:21 - 2:23jam havas geniajn gvidantojn
-
2:23 - 2:26en komerco, en financo, kaj en politiko,
-
2:26 - 2:29kiuj faras aĉajn decidojn.
-
2:29 - 2:32Sekve, alta intelekta kvociento
-
2:32 - 2:34ne signifas, ke oni estas bona gvidanto,
-
2:34 - 2:36ĉar la esenco de gvidado
-
2:36 - 2:38estas la kapablo vidi la glacimonton
-
2:38 - 2:42antaŭ ol ĝi trafas la ŝipon.
-
2:42 - 2:45Kaj jam tro multe da glacimontoj
-
2:45 - 2:47trafis niajn ŝipojn.
-
2:47 - 2:49Fakte, mi vere kredas,
-
2:49 - 2:50ke se la fratoj Lehman
-
2:50 - 2:52estintus la gefratoj Lehman,
-
2:52 - 2:54la firmo eble ankoraŭ ekzistus.
-
2:54 - 2:57(Aplaŭdoj)
-
2:57 - 2:59Dum ĉiuj fratoj estis okupitaj
-
2:59 - 3:02tute konektitaj tage kaj nokte,
-
3:02 - 3:05eble iu fratino rimarkintus la glacimonton
-
3:05 - 3:09ĉar ŝi vekiĝintus post 8-hora dormo
-
3:09 - 3:11kaj kapablintus vidi
-
3:11 - 3:13la ĝeneralan situacion.
-
3:13 - 3:15Do, dum ni alfrontas
-
3:15 - 3:17multoblajn krizojn
-
3:17 - 3:20en nia mondo je ĉi tiu momento,
-
3:20 - 3:23tio, kio estas bona je persona nivelo,
-
3:23 - 3:26kio alportos pli da ĝojo, dankemo
-
3:26 - 3:28efikeco al niaj vivoj
-
3:28 - 3:31kaj estos plej bona por niaj karieroj
-
3:31 - 3:34estos ankaŭ plej bona por la mondo.
-
3:34 - 3:37Do, mi urĝas vin,
-
3:37 - 3:39fermu viajn okulojn
-
3:39 - 3:41kaj trovu la gravajn ideojn
-
3:41 - 3:43kiuj kuŝas en ni,
-
3:43 - 3:46malŝaltu vian motoron kaj eltrovu
la potencon de dormo. -
3:46 - 3:48Dankon.
-
3:48 - 3:50(Aplaŭdoj)
- Title:
- Kiel sukcesi? Dormu pli multe
- Speaker:
- Arianna Huffington
- Description:
-
En tiu ĉi mallonga parolado, Arianna Huffington eldonas malgrandan ideon, kiu povas vekigi pli grandajn ideojn: la potenco de bona nokta dormo. Anstataŭ fanfaroni pri nia manko de dormo, ŝi urĝas nin fermi niajn okulojn kaj vidi pli ĝenerale: Ni povas dormi por pli da produktiveco kaj feliĉo -- kaj pli saĝa decidado.
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 03:50
![]() |
TED Translators admin approved Esperanto subtitles for How to succeed? Get more sleep | |
![]() |
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for How to succeed? Get more sleep | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How to succeed? Get more sleep | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How to succeed? Get more sleep | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How to succeed? Get more sleep | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How to succeed? Get more sleep | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How to succeed? Get more sleep | |
![]() |
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How to succeed? Get more sleep |