-
Ni startigis Universalajn Subtekstojn ĉar ni opinias,
-
ke ĉiu interreta video devus esti subtekstigebla.
-
Milionoj da surduloj nepre bezonas subtekstojn por atingi videon.
-
Video-kreantoj kaj retejoj vere devus interesiĝi pri tio.
-
Per subtekstoj ili povas atingi pli grandan spektantaron kaj pli altan rangon je retserĉilo.
-
Universalaj Subtekstoj facilegigas la subtekstigadon de preskaŭ iu ajn video.
-
Sendu jam ekzistantan retadreson de video al nia retejo,
-
kaj poste, tajpu laŭ la parolado por krei la subtekstojn,
-
kaj fine, klavumu por sinkronigi ilin kun la video.
-
Jen finite. Ni donas al vi enkorpigan kodon
-
meteblan en iun ajn retejon;
-
tiam, spektantoj povas uzi la subtekstojn
-
kaj ankaŭ kontribui al tradukoj.
-
Ni subtenas videojn de YouTube, Blip.TV, Ustream, kaj multaj aliaj.
-
Krome, ni daŭre aldonas pli da servoj.
-
Universalaj Subtekstoj funkcias kun multaj popularaj videoformatoj,
-
kiel MP4, Theora, webM, kaj sur HTML5.
-
Nia celo estas, ke ĉiu video en la interreto estu subtekstigebla
-
por ke iuj ajn interesatoj de la video povas helpi igi ĝin pli facile alirebla.