-
Saluton al ĉiuj,
-
Jen Evildea, via Dio.
-
kaj hodiaŭ mi ne tiom vigla
-
eble, vi sidas tie kaj pensas,
"Nu, vi aspektas vigla"
-
vere, mi ne estas
ĉar hieraŭ mi estis malsana
-
mi malsaniĝis
-
kaj tuj post tio, mia okulo infektiĝis
-
Rigardu ĝin, ĝi estas ruĝa nun
-
ĝi infektiĝis, grandiĝis kaj
mi tute ne povis malfermi mian okulo
-
Do, dum la pasintaj du tagoj,
mi simple sidis en la lito
-
kaj spektis Netflix kaj faris nenion
-
Kaj mia edzino tre ŝatis ĝin. Ŝi amuziĝis
-
ĉar ŝi kredis, ke mi aspektis kiel pirato
-
kaj ŝi ĉiam enirus la ĉambron,
rigardus min en la lito
-
dum mi spektas filmojn kaj tiam starus tie
-
kaj diris, "mi ŝatas vian okulon.
Ĉu vi havas trezoron por mi?"
-
Mi ne povas fari piratan
akĉenton en Esperanto
-
Mi ne scias kial
-
sed, jes, do mi ne vere faris tiom multe
-
Tamen, pro tio, ke mi havis tempon
-
kaj mi povis spekti Netflix
-
Mi, fakte, spektis novan televidaranĝon
-
kiun mi treege ŝatas
-
Se vi ŝatas la televidaranĝon, Firefly
-
vi certe ŝatos ĉi tiun kaj ĝi nomiĝas
-
ĉar mi devas nomi ĝin ...
ĝi nomiĝas The Expanse
-
Tre bona televidaranĝo; spektu ĝin
-
trovu kaj spektu ĝin!
-
Mi tre ŝatas ĝin.
Ĝi estas tre simila al Firefly
-
al la koncepto de Firefly
sed ĝi estas multe pli "malhela"
-
kaj ... estas malfacile priskribi ĝin
-
sed vi simple devas spekti ĝin
-
Iru al Jutubo ... vi jam estas en Jutubo
-
Iru al la serĉilo, post ĉi tio,
elserĉu ĝin
-
Ĝi estas tre bona televidaranĝo
-
kaj nun mi volas paroli pri serioza afero
-
Do, verŝajne vi ĉiuj
nun scias, ke tre baldaŭ
-
esto la usona prezidantvoĉdonado
-
kaj estas interese miaflanke
-
ĉar mi estas en Aŭstralio; do,
kompreneble, mi ne povas voĉdoni
-
se ĉiuj ĉi tie spektas la televidilon,
legas la novaĵon
-
kaj simple sekvas tion,
kio okazas en Usono
-
ĉar en Usono, mi ne scias pri vi,
sed en via lando
-
vi voĉdonas por via prezidanto
-
sed la restaĵo de la mondo
simple rigardas
-
ni povas partopreni ĝin
sed ni rigardas
-
kaj ni sidas ĉi tie kaj ni timegas
-
vere ni timegas ĉar
ni povas fari nenion
-
sed la decidon, kion vi faros,
ni devas elteni, vere
-
ĉar Usono estas, mi supozas,
iasence la mezo de la mondo
-
kaj tion, kion vi faras,
ni devas elteni
-
kaj estas interese,
ĉar vi havas du elektojn
-
vere, vi havas du elektojn
-
Mi scias, ke vi povas elekti aliajn
homojn sed vere ili ne estos elektitaj
-
Do, vi povas elekti inter
Trump kaj Clinton
-
kaj laŭ mi, tio estas
tre malbona elektebleco
-
vere, ŝi estas tre korupta, mensoga,
ŝi vere fajfas pri la popolo de via lando
-
ĉar ŝi simple estas tie por la riĉuloj
-
kaj tiam vi havas Trump
kiu simple estas stultulo,
-
vere ne scias kion li faras sed ja
scias kiel kapti la atenton de homamaso
-
kaj laŭ mi, la du decidoj estas teruraj
-
Do, ne gravas kiu estos la prezidanto laŭ mi
-
Mi supozas, ke por esperantistoj eble
Trump estus malbona elekto
-
sed, vere, ambaŭ estas teruraj elektoj
-
kaj mi scias, ke en Usono eble
vi ne povas spekti ...
-
Estas malfacile imagi kion vi spertas
-
ĉar en via lando, vi spektas
la televidilon kaj legas la novaĵojn
-
kaj mi kredas, ke vi vere
ne povas vidi ĉion
-
ĉar ni, ni estas ekster tio
-
ni povas vidi ĝin de alia mondparto
-
kaj ne estas tiom multe da influo
de viaj kandidatoj
-
Do, ni ne estas tiom multe influataj
de la amaskomunikiloj tie
-
kaj ni ofte vidas la problemojn de
ambaŭ kandidatoj
-
kaj laŭ preskaŭ ĉiuj el miaj amikoj;
vi havas du terurajn kandidatojn
-
Do, mi ne scias kio okazos
-
kaj nun mi simple volas
demandi vin pri viaj pensoj
-
kion vi opinias
-
diru en kiu lando vi estas kaj
kion vi kredas pri la usonaj kandidatoj
-
Do, tio estas ĉio
-
Se vi ŝatis ĉi tiun filmeton, ŝatu ĝin
-
diskonigu ĝin, abonu mian kanalon
se vi ankoraŭ ne abonis
-
kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo
-
kaj se vi ne estos tie
-
mi trovos vin ĉe la voĉdonejo