Adam Grosser kaj sia ekologie daŭripova fridujo
-
0:01 - 0:04Tiu ĉi estas disvolviĝanta projekto
-
0:04 - 0:07bazita sur kelkaj komentoj, kiujn oni faris
-
0:07 - 0:08en TED antaŭ du jaroj
-
0:08 - 0:12pri la bezono de stokado de vakcinoj.
-
0:12 - 0:13(Muziko).
-
0:13 - 0:14Nu, antaŭ 29 jaroj mi havis instruiston pri temperaturo
-
0:14 - 0:16kiu parolis pri sorbado kaj malvarmigado.
-
0:16 - 0:18Ĝi estis unu el la aferoj, kiuj kuŝis en mia kapo.
-
0:18 - 0:22Ĝi iom similas al la Motoro de Stirling:
-
0:22 - 0:24tio estas interesa sed oni ne scias kion fari el ĝi.
-
0:26 - 0:28Kaj ĝi estis inventita en 1858 de Ferdinand Carré,
-
0:28 - 0:30sed li ne povis efektive fari ion pri ĝi
-
0:32 - 0:34pro la tiamaj iloj.
-
0:34 - 0:37Iu freneza kanadano, Powell Crosley,
-
0:37 - 0:40surmerkatigis tiun aĵon sub la nomo Icyball en 1928
-
0:40 - 0:43kaj ĝi estis vere bona ideo.
-
0:43 - 0:48Mi rakontos kial ĝi ne funkciis
-
0:48 - 0:50sed jen kiel ĝi funkcias.
-
0:50 - 0:53Estas du sferoj apartaj je ioma distanco.
-
0:53 - 0:56Unu enhavas fluidaĵon, akvon kun amoniako,
-
0:57 - 0:58kaj la alia sfero estas kondensilo.
-
0:58 - 1:00Oni varmigas unu flankon, la varman flankon.
-
1:00 - 1:01La amoniako vaporiĝas
-
1:01 - 1:03kaj kondensiĝas en la alia flanko.
-
1:04 - 1:07Oni lasas ĝin malvarmiĝi ĝis la temperaturo de la medio,
-
1:07 - 1:08kaj kiam la amoniako revaporiĝas kaj kombiniĝas kun la akvo
-
1:08 - 1:11ree en la antaŭe varma flanko,
-
1:11 - 1:14ĝi kreas potencan malvarmigan efikon.
-
1:15 - 1:17Tamen ĝi estis granda ideo, kiu tute ne funkciis: ĝi eksplodis.
-
1:17 - 1:19Ĉar per amoniako oni atingas altegajn premojn
-
1:19 - 1:20se oni mise varmigas ĝin.
-
1:20 - 1:21Ĝi superas 400 psi (funtoj per kv. colo). Amoniako estas toksa. Ĝi ŝpruciĝis ĉie.
-
1:22 - 1:24Sed ĝi estas iasence interesa ideo.
-
1:24 - 1:26Nu, granda afero pri 2006 estas
-
1:27 - 1:28la amaso de bonega komputada laboro, kiujn oni povas fari.
-
1:28 - 1:30Ni do engaĝis la tutan departementon
-
1:30 - 1:31pri termodinamiko de Stanford.
-
1:31 - 1:33Amaso da komputada dinamiko de fluidaĵoj.
-
1:34 - 1:35Ni pruvis, ke plej multaj tabeloj pri amoniaka malvarmigo estis malĝustaj.
-
1:35 - 1:39Ni trovis iujn netoksajn malvarmigajn fluidaĵojn
-
1:39 - 1:40kiuj funkcias en vere malaltaj vaporpremoj.
-
1:40 - 1:42Ni venigis teamon el Britio --
-
1:43 - 1:46estas amaso da talentuloj pri malvarmigado
-
1:46 - 1:51en Britio, tio montriĝis --
-
1:51 - 1:52kaj ni konstruis provaparaton, kaj pruviĝis, ke
-
1:52 - 1:56ni fakte povus fari malaltpreman kaj netoksan fridujon.
-
1:56 - 1:58Do jen kiel ĝi funkcias:
-
1:58 - 2:01oni metas ĝin sur kuirfajron.
-
2:01 - 2:04Plej multaj homoj en la mondo faras kuirfajron,
-
2:04 - 2:07ĉu per kamela fekaĵo, ĉu per ligno.
-
2:07 - 2:08Ĝi varmiĝas dum ĉ. 30 minutoj, malvarmiĝas dum unu horo.
-
2:08 - 2:09Oni metu ĝin en ujon
-
2:10 - 2:13kaj ĝi refreŝigos ties enhavon dum 24 horoj.
-
2:13 - 2:16Pli malpli tia ĝi estas. Tiu ĉi estas la kvina prototipaĵo, ne tute preta.
-
2:16 - 2:17Ĝi pezas ĉ. 4 kilogramojn kaj jen kiel ĝi funkcias.
-
2:17 - 2:20Oni metas ĝin en dekkvinlitran ujon, ĉ. tri galjona ujo,
-
2:20 - 2:21kaj ĝi malvarmigos ĝin proksimume ĝis la glaciiĝo,
-
2:21 - 2:23tri gradoj super glaciiĝo,
-
2:23 - 2:25dum 24 horoj en tridekgrada ĉirkaŭaĵo. Ĝi estas vere malmultekosta.
-
2:25 - 2:28Ni kredas, ke ni povos konstrui je grandaj kvantoj po 25 dolaroj
-
2:29 - 2:30kaj malgrandakvante po 40 dolaroj.
-
2:30 - 2:31Kaj ni kredas, ke ni povas disponigi
-
2:31 - 2:33malvarmigadon al ĉiuj.
-
2:33 - 2:34Dankon.
-
2:35 - 2:38(Aplaŭdoj)
- Title:
- Adam Grosser kaj sia ekologie daŭripova fridujo
- Speaker:
- Adam Grosser
- Description:
-
Adam Grosser rakontas pri projekto konstrui fridujon funkciantan sen elektro kaj disponigi tiun esencan ilon al vilaĝoj kaj klinikoj tra la tuta mondo. Repolurante malnovan teknikon, li alvenis al sistemo, kiu funkcias.
- Video Language:
- English
- Team:
closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 03:13