Problem connecting to Twitter. Please try again.
Problem connecting to Twitter. Please try again.
Problem connecting to Twitter. Please try again.
Problem connecting to Twitter. Please try again.
Problem connecting to Twitter. Please try again.

Return to Video

Estu ankaux asocioj por viraj rajtoj, ne nur por virinoj

  • 0:00 - 0:02
    Saluton al ĉiuj!
  • 0:02 - 0:04
    Mi nomiĝas Niyukuri Gilbert el Burundo
  • 0:04 - 0:09
    kaj apud mi estas esperantisto.
  • 0:09 - 0:10
    Saluton sinjoro.
  • 0:10 - 0:11
    Saluton.
  • 0:11 - 0:12
    Ĉu vi povas sinprezenti?
  • 0:12 - 0:14
    Jes, saluton al la mondo,
  • 0:14 - 0:18
    mi nomiĝas Jafari de Burundo, Rumonge.
  • 0:18 - 0:22
    Esperantisto de 2005.
  • 0:22 - 0:26
    Mi eklernis Esperanton de mia amiko.
  • 0:26 - 0:30
    Ni ofte promenis kune.
  • 0:30 - 0:34
    Li aŭdis Esperanton al sia granda frato
  • 0:35 - 0:36
    kaj li venis diri min
  • 0:37 - 0:39
    «ĉi tie venis novan lingvon».
  • 0:40 - 0:41
    Ĝi nomiĝas Esperanton.
  • 0:42 - 0:46
    Ĝi celas kunigi homojn, internacie.
  • 0:46 - 0:48
    Ĉu oni povas lerni ĝin?
  • 0:49 - 0:50
    Mi, mi ne akceptis,
  • 0:50 - 0:53
    mi ne interesiĝis pri la lingvo.
  • 0:54 - 1:00
    Jes, mi restis hejme, ili iris lerni sole.
  • 1:02 - 1:07
    Post kelkaj tagoj mi vidis lin
    parolantan Esperanton
  • 1:08 - 1:11
    kaj mi bezonis ankaŭ lerni ĝin.
  • 1:12 - 1:14
    Do, kiam vi aŭdis lin
    parolantan Esperanton
  • 1:14 - 1:16
    vi interesiĝis?
  • 1:16 - 1:19
    Jes, kiam mi aŭdis lin
    parolantan kun iu el miaj amikoj
  • 1:20 - 1:22
    mi interesiĝis
  • 1:22 - 1:24
    kaj mi diris al ili
  • 1:24 - 1:27
    «venontan semajnon mi sekvos vin
  • 1:28 - 1:29
    kiam vi iros lerni».
  • 1:30 - 1:32
    Bone, dankon pro via sinprezento,
  • 1:32 - 1:34
    ĝi estis longa kaj ege interesa.
  • 1:34 - 1:39
    Kaj sinjoro, en amasradioj
    aŭ amaskomunikiloj
  • 1:40 - 1:44
    estas multaj informoj pri virinoj
  • 1:44 - 1:47
    kaj estas multaj asocioj pri virinoj.
  • 1:47 - 1:49
    Kion vi pridiras tion?
  • 1:49 - 1:54
    Pri tio, estas bone zorgi pri virinoj,
  • 1:55 - 2:01
    kaj amaskomunikilo
    multe parolas pri virinoj
  • 2:01 - 2:03
    sed ili ne parolas pri viroj.
  • 2:04 - 2:08
    Kaj eĉ viroj renkontas problemon.
  • 2:09 - 2:14
    Do laŭ vi, vi preferas
    esti ankaŭ iuj temoj pri viroj.
  • 2:14 - 2:17
    Jes, mi pensas pri tio.
  • 2:17 - 2:25
    Se homoj kunigas ilin
    por temi pri viro povas esti bone.
  • 2:25 - 2:26
    Bone.
  • 2:26 - 2:29
    Ĉu vi havas iujn ekzemplojn kiuj asertas
  • 2:30 - 2:37
    ke ankaŭ viroj havas rajton
    por esti prizorgataj?
  • 2:38 - 2:39
    Kiel virino?
  • 2:39 - 2:42
    Jes, kiel virino en mia lando,
  • 2:42 - 2:45
    mi pensas ke estas ĉie en la mondo,
  • 2:46 - 2:54
    kiam virino renkontas problemon
  • 2:54 - 2:59
    amaskomunikilo ŝtata
  • 2:59 - 3:01
    devas veni viziti ŝin
  • 3:02 - 3:08
    kaj poste oni bezonas
    alporti ŝin al hospitalo.
  • 3:09 - 3:10
    Do ni alportas ilin.
  • 3:10 - 3:13
    Sed se estas viro kiu
    renkontas tian problemon
  • 3:13 - 3:16
    oni ne venas viziti ŝin
  • 3:16 - 3:18
    oni ne alportas ŝin al…
  • 3:19 - 3:21
    Oni nenion diras pri li.
  • 3:21 - 3:22
    Oni nenion diras pri li.
  • 3:23 - 3:28
    Oni lasas lin zorganti pri sia problemo.
  • 3:28 - 3:30
    Do ĉu vi havas iujn ekzemplojn?
  • 3:30 - 3:31
    Jes, mi havas ekzemplojn.
  • 3:31 - 3:33
    Vi povas doni tion al ni.
  • 3:33 - 3:35
    Jes, apud ni, nia najbaro,
  • 3:36 - 3:41
    unu tagon li dormis kun sia edzino
  • 3:41 - 3:47
    kaj nokte la edzino prenis varmegan akvon
  • 3:47 - 3:52
    kaj verŝis sur sia viro.
  • 3:53 - 3:56
    Kaj la viro vundiĝis.
  • 3:57 - 3:58
    La tuta korpo vundiĝis
  • 3:58 - 4:01
    kaj neniu amaskomunikilo venis
  • 4:01 - 4:08
    kaj diri kaj por montri al la mondo
    ke viro renkontis problemon.
  • 4:08 - 4:09
    Kaj ĉu ĝenas vin?
  • 4:10 - 4:11
    Jes, tio ĝenas,
  • 4:11 - 4:13
    sed ne mi mem sole,
  • 4:13 - 4:15
    mi pensas ke estas aliaj viroj kiuj ne…
  • 4:15 - 4:19
    bon… vidas tion.
  • 4:20 - 4:27
    Ĉu vi pretas esti inicianto
    de tiu nova movado?
  • 4:27 - 4:29
    Jes, mi pretas esti incianto,
  • 4:29 - 4:34
    se viroj bezonas aliĝi,
  • 4:34 - 4:40
    ni povas fari la asocion por viraj rajtoj.
  • 4:40 - 4:44
    Ĉar estas multaj asocioj
    por virinaj rajtoj,
  • 4:45 - 4:50
    do vi ŝatas ke estu ankaŭ
    asocio pri viraj rajtoj.
  • 4:50 - 4:54
    Mi ŝatas tion ĉar neniam jam…
  • 4:54 - 4:56
    Interese, kaj vi pravas!
  • 4:56 - 4:58
    Jes, mi pravas.
  • 4:58 - 5:01
    Mi pensas ke afero bone iros.
  • 5:02 - 5:07
    Kaj nia filmeto estos
    spektata de multaj homoj
  • 5:07 - 5:13
    eble vian alvokon oni aŭdos
  • 5:13 - 5:15
    kaj pritraktos tion.
  • 5:15 - 5:17
    Sinjoro, mi jam malfermis por vi konton,
  • 5:18 - 5:19
    Miriad-konton.
  • 5:19 - 5:25
    Kaj ĉi tiu konto estas por… via nomo?
  • 5:25 - 5:27
    Mia nomo estas Jafar.
  • 5:27 - 5:30
    Tiu konto estas por Jafar.
  • 5:31 - 5:33
    Do li estas nova miriadano.
  • 5:33 - 5:36
    Ĉu vi pretas kontribui al Miriad?
  • 5:37 - 5:42
    Ĉu vi pretas kontribui, verki artikolojn,
    kaj fari filmetojn?
  • 5:42 - 5:44
    Jes, mi tion faros.
  • 5:44 - 5:45
    Mi estas preta.
  • 5:45 - 5:47
    Mi faros filmeton.
  • 5:47 - 5:51
    Mi verkos multajn artikolojn.
  • 5:51 - 5:54
    Jes, kaj vi pretas uzi Miriadon.
  • 5:54 - 5:55
    Jes, mi uzas.
  • 5:55 - 6:00
    Ĉar Miriado estas apo
    kiu faciligas intersendadon
  • 6:00 - 6:02
    de la mono, aŭ ĝiri monon,
  • 6:02 - 6:04
    tra la tuta mondo.
  • 6:05 - 6:07
    Do vi ankaŭ estas ano de Miriado.
  • 6:08 - 6:12
    … ĉu ne estas, ĝi ne estas vidata …
  • 6:13 - 6:15
    Jes, mi montras ĝin,
    tiel vi eble povas ĝin vidi.
  • 6:16 - 6:24
    Tio estas la adreso de Jafar.
  • 6:28 - 6:31
    Tio.
  • 6:32 - 6:34
    Ĉu vi vidas ĝin bone?
  • 6:35 - 6:37
    Bone.
  • 6:41 - 6:43
    Tio estas adreso de Jafar.
  • 6:45 - 6:46
    Tio.
  • 6:50 - 6:53
    Tio estas la adreso de Jafar.
  • 6:53 - 6:54
    Ĉu ne?
  • 6:55 - 6:58
    Jes, mi pensas ke ĝi estas vidata.
  • 6:58 - 6:59
    Dankon al ĉiuj,
  • 6:59 - 7:02
    ni esperas ke vi bone spektas
  • 7:02 - 7:04
    kaj bone ĝuis la filmeton.
  • 7:04 - 7:06
    Ĝis revido!
Title:
Estu ankaux asocioj por viraj rajtoj, ne nur por virinoj
Description:

Intervjuo kun Jafari, la protektanto de viraj rajtoj
Mia adreso: my1qsry9ry5mqjaffjnvqm6sg3v97mktjajx060jv5

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
07:08

Esperanto subtitles

Revisions