< Return to Video

The ancient languages of Far Cry | La pralingvoj de Far Cry

  • 0:00 - 0:02
    Saluton al ĉiuj
  • 0:02 - 0:04
    Jen Evildea, via Dio
  • 0:04 - 0:05
    Kaj hodiaŭ mi volas paroli pri
  • 0:05 - 0:07
    tre nova ... aŭ malnova ...
  • 0:07 - 0:09
    depende de via vidpunkto
  • 0:09 - 0:12
    lingvo, kiun mi ĵus malkovris
  • 0:12 - 0:15
    Do, ĉi tiu filmo temas pri la Praeŭropa lingvo
  • 0:15 - 0:19
    sed ne pri teoriaj lingvoj kiuj ekzistis
  • 0:19 - 0:21
    sed pri rekonstruita lingvo
  • 0:21 - 0:24
    kiun oni kreis por la videoludo, Far Cry
  • 0:24 - 0:27
    Far Cry estas aventura videoludo
  • 0:27 - 0:29
    kiun programis kaj eldonis Ubisoft
  • 0:29 - 0:32
    Ĝi debutis ĉe la PlayStation 4 kaj X-box One
  • 0:32 - 0:35
    la 23-an de Februaro, 2016
  • 0:35 - 0:39
    Ĝi estas la unua verko en la Far Cry serio de videoludoj
  • 0:39 - 0:42
    kiu okazas dum la ŝtonepoko.
  • 0:42 - 0:43
    La rakonto temas pri Takkar
  • 0:43 - 0:46
    kiu komence estis senarma ĉasisto
  • 0:46 - 0:49
    kaj tiam fariĝis ĉefulo de sia tribo
  • 0:49 - 0:51
    Ĉio okazis antaŭ 10 000 jaroj
  • 0:51 - 0:53
    En la fikcia lando de Oros.
  • 0:53 - 0:56
    Kaj jen tio kio plej interesas min!
  • 0:56 - 0:57
    La ĉefverkisto Keven Shortt
  • 0:57 - 1:00
    diris ke la unua plano por Far Cry Primal
  • 1:00 - 1:03
    estas paroligi la dialogon per la Angla
  • 1:03 - 1:06
    sed aktiva testado pruvis al la dezajnistoj
  • 1:06 - 1:08
    ke la Angla simple ne taŭgas
  • 1:08 - 1:10
    por la enluda etoso
  • 1:10 - 1:12
    La skipo tiam ekkontaktis lingvistojn
  • 1:12 - 1:15
    el la Universitato de Kentukio
  • 1:15 - 1:17
    fakuloj pri la Praeŭropa lingvo
  • 1:17 - 1:19
    La lingvistoj kaj geedzoj
  • 1:19 - 1:21
    Brenna Reinhart Byrd kaj Andrew Miles Byrd
  • 1:21 - 1:23
    tuj kaj ekscite komencis
  • 1:23 - 1:25
    prilabori la novan lingvon.
  • 1:25 - 1:27
    Ili kreis tri lingvojn por la videoludo
  • 1:27 - 1:28
    Wenja, Udam kaj Izila
  • 1:28 - 1:31
    ĉiuj baziĝas sur la Praeŭropa lingvo
  • 1:31 - 1:33
    aŭ almenaŭ similas al tio
  • 1:33 - 1:34
    kion lingvistoj supozas pri ĝi.
  • 1:34 - 1:37
    Ili volis krei novan lingvon
  • 1:37 - 1:39
    kiu estas ekvilibro inter
  • 1:39 - 1:41
    la aŭtentika Praeŭropa lingvo
  • 1:41 - 1:42
    kaj samtempe
  • 1:42 - 1:44
    artefarita rekonstruaĵo.
  • 1:44 - 1:48
    Entute, ili kreis gramatikon kaj 40 000 vortojn
  • 1:48 - 1:50
    por tri lingvoj
  • 1:50 - 1:53
    Wenja kaj Udam estas gramatike kaj leksike similaj
  • 1:53 - 1:55
    tamen diferencas laŭ prononco.
  • 1:55 - 1:58
    Izila, la lingvo de la fajro-adorantoj, estas
  • 1:58 - 2:01
    gramatike pli kompleksa ol la aliaj du
  • 2:01 - 2:04
    por intence indiki la pli evoluintaj staton
  • 2:04 - 2:05
    de tiu tribo.
  • 2:05 - 2:08
    La tri lingvoj uzas radikojn el
  • 2:08 - 2:11
    la etimologia vortaro de la Hindeŭropa lingvaro
  • 2:11 - 2:14
    sed kiam taŭgaj radikoj ne troviĝas
  • 2:14 - 2:15
    la solvo estis
  • 2:15 - 2:17
    (1) preni ilin el la Latina
  • 2:17 - 2:21
    Greka, Helena, Sanskrita, kaj Hitita lingvoj
  • 2:21 - 2:23
    aŭ (2) krei ilin.
  • 2:23 - 2:26
    Post nun, mi nur parolos pri Wenja
  • 2:26 - 2:29
    Ĉiuj vokaloj en Wenja similas al Esperanto
  • 2:29 - 2:31
    krom en ĉi tiuj okazoj:
  • 2:31 - 2:36
    A + Y havas la sonon aj el "belaj"
  • 2:36 - 2:41
    A + W havas la sonon de la vorto "aŭ"
  • 2:41 - 2:44
    La konsonantoj estas malpli similaj
  • 2:44 - 2:45
    Jen la malsimilaj
  • 2:45 - 2:47
    W egalas al la Angla W
  • 2:47 - 2:52
    Simile al la Esperanto vorteto "aŭ" sen la A sono
  • 2:52 - 2:56
    La literoj C + H egalas al Ĉ
  • 2:56 - 3:00
    La literoj J egalas al Ĝ
  • 3:00 - 3:04
    La literoj S + H egalas al Ŝ
  • 3:04 - 3:07
    La Y egalas al J
  • 3:07 - 3:12
    La literoj K + W egalas al KŬ
  • 3:12 - 3:16
    La literoj G + W egalas al GŬ
  • 3:16 - 3:20
    La akcento kutimas fali sur ĉiu dua silabo
  • 3:20 - 3:21
    sed ne ĉiam
  • 3:21 - 3:23
    Jen kelkaj ekzemploj
  • 3:30 - 3:31
    Kaj jen la pronomoj
  • 3:31 - 3:33
    Mi estas MU
  • 3:33 - 3:34
    Vi estas TA
  • 3:34 - 3:37
    sed ŝi, li, kaj ĝi ne havas pronomon
  • 3:37 - 3:39
    Tiu estas SA
  • 3:39 - 3:41
    Ni estas MAS
  • 3:41 - 3:43
    Vi ĉiuj estas TAN
  • 3:43 - 3:45
    Ili estas SAY
  • 3:45 - 3:48
    Wenja estas Subjekto-Verbo-Objekto
  • 3:48 - 3:51
    Tamen prepozicioj kutimas fali post
  • 3:51 - 3:53
    la pronomoj kaj la substantivoj
  • 3:53 - 3:55
    al kiuj ili apartenas
  • 3:55 - 3:57
    simile al la Ĉina
  • 3:57 - 3:59
    kaj funkcias kiel duonafiksoj
  • 3:59 - 4:02
    Kaj nun kelkaj frazoj en Wenja
  • 4:02 - 4:04
    Eliru nokte kaj kalkulu la stelojn
  • 4:04 - 4:07
    jen kiom da jaroj mi atendos vin
  • 4:13 - 4:15
    Mi ne koketas vin
  • 4:15 - 4:17
    mi simple pli afablas al pli belaj
  • 4:17 - 4:19
    ol kutime homoj
  • 4:24 - 4:25
    kaj tio estas ĉio
  • 4:25 - 4:27
    Se vi volas scii pli
  • 4:27 - 4:29
    pri ĉi tiu kreita lingvo por Far Cry
  • 4:29 - 4:32
    estas kelkaj ligiloj en la priskribo sube
  • 4:32 - 4:34
    Do, se vi ŝatis ĉi tiun filmeton
  • 4:34 - 4:36
    Vi scias kion fari!
  • 4:36 - 4:37
    Ŝatu ĝin
  • 4:37 - 4:38
    Diskonigu ĝin
  • 4:38 - 4:40
    kaj abonu mian kanalon se vi ankoraŭ ne abonis
  • 4:40 - 4:42
    kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo
  • 4:42 - 4:44
    ke se vi ne estos tie
  • 4:44 - 4:46
    mi batos vin per mia batilo!
Title:
The ancient languages of Far Cry | La pralingvoj de Far Cry
Description:

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
05:24

Esperanto subtitles

Revisions