-
Saluton al ĉiuj, jen Evildea via dio!
-
Kaj hodiaŭ mi volas doni al vi ĝisdatigon
-
pri tio, kio okazis al mia vivo lastatempe.
-
Do, kompreneble vi ĉiuj, verŝajne vi ĉiuj
-
spektis tiun filmeton
-
en kiu mi manĝis kapsikojn.
-
Kaj poste vomis.
-
Kaj post la filmo, ĉar kompreneble
-
vi ne estas en mia domo
-
kaj ne spektas min.
-
Post la domo mi simple ĉirkaŭiris
-
la domon kaj tenis la ventron.
-
Kaj diris: Ho fek! Mi ne sentas (min) bone.
-
Ĉar fakte mia ventro sentis kvazaŭ ĝi bolis.
-
Kaj mia edzino rigardis min, ĉar ŝi devis
-
forflugi el Sidnejo en la posta tago.
-
Sed ŝi ankoraŭ estis ĉi tie.
-
Kaj ŝi rigardis min, kiam mi sidis en la domo
-
kaj diris: "Ho, helpu min!"
-
Kaj ŝi diris: "Vere, vi estas
-
la plej granda 'namputo' en la tuta mondo
-
vi scias tion."
-
Kaj mi diris: "Jes, sed la spektantoj
-
ili deziras ĝin."
-
"Ili deziras vidi mian doloron."
-
Kaj ŝi diris: "Fek, vi estas freneza."
-
Kaj mi dir.. (strangaj sonoj)
-
... mi ne plu parolis, mi supozas
-
sed, post tio.
-
Kompreneble, post iom da tempo
-
mi devis iri al la necesejo.
-
Kaj mi sidis tie tutan horon eble.
-
Eble pli.
-
Sed mi simple sidis tie kun la iPhone
-
en la mano kaj spektis filmon.
-
Kaj iom post iom, kaj tempe al tempe
-
Mi diris: "Ho fek!"
-
Ĉar kompreneble, ĝi ne estis bona sperto
-
por feki multajn kapsikojn, mi supozas.
-
Kaj vere, ili eliris el mia korpo tre rapide.
-
Pli rapide ol kutime.
-
Kutime mi devas atendi, ho vere
-
vi ne volas scii tion.
-
Sed ankaŭ mi havas rakonton por vi.
-
Kaj la rakonto temas pri mia infaneco.
-
Mi pensas, ke mi havis 9 jarojn tiutempe.
-
Kaj mi estis kun mia frato
-
do la rakonto temas pri mi kaj mia frato.
-
Kaj ni estis en la malantaŭa korto
-
de nia domo.
-
Kaj ni estas proksime al la maro
-
sed vere, tio ne gravis en ĉi tiu rakonto.
-
Sed en la malantaŭa korto mia paĉjo havis
-
malgrandan ĝardenon.
-
Kaj en ĝi fakte estis kapsikoj.
-
Kaj mi kaj mia frato fosis en la ĝardeno
-
kaj mi ne scias kial ni faris tion
-
sed ja, ni faris tion.
-
Kaj mi vidis la kapsikojn kaj mi memoris
-
ke mi diris al mia frato:
-
"Ĉu vi havas la aŭdacon por
-
preni unu el tiuj kapsikoj
-
sur vian kacon".
-
Kaj li diris: "Kompreneble mi povas fari tion".
-
Kaj li prenis ĝin kaj senpense
-
rompis ĝin duige kaj tiam
-
simple elprenis la kacon kaj surmetis ĝin
-
sur la kacon.
-
Kaj unue li diris: "Ne estas malbone".
-
Sed post kelkaj sekundoj li diris:
-
"Ah fek!"
-
Kaj li kuris al la domo
-
kaj la tutan kuradon li simple vokis
-
kaj blekis kaj diris: "Paĉjo, helpu min!"
-
"Mia kaco! Ho fek! Ho fek!"
-
"Ĝi brulas! Ĝi brulas!"
-
Kaj kompreneble mia paĉjo eliris el la domo
-
kaj diris: "Kio okazis?!"
-
"Kio okazis al via kaco?!"
-
Kaj tiam li diris al mia paĉjo:
-
"Mi metis kapsikon sur mian kacon".
-
Kaj mia paĉjo... estas strange
-
ĉar li ne agis
-
kvazaŭ tio estis stranga situacio.
-
Li fakte diris: "Ho, bone."
-
Kaj li eniris la domon, prenis botelon da lakto
-
kaj eliris, prenis la kacon, kaj verŝis lakton
-
sur la kacon.
-
Kaj nun, kiam mi pripensas ĝin.
-
Ĝi estas iom stranga.
-
Ĉar li ne agis kvazaŭ ĝi estas stranga situacio.
-
Fakte mi pensas, ke eble dum lia infaneco
-
li faris la saman aferon.
-
Sed estis ege amuza.
-
Kaj ankaŭ mi volas paroli
-
pri la lingva festivalo.
-
Nu, en Sidnejo post du, eble
-
post du semajnoj okazos
-
la lingva festivalo de Sidnejo.
-
Kaj ĝi estos granda evento
-
kaj fakte dum la festivalo
-
mi malfermos la festivalon al la publiko
-
do mi devas doni la unuan prelegon.
-
La plej gravan. Ho fek.
-
Kaj pasintjare estis ducent
-
aŭ tricent homoj tie
-
sed estas multaj homoj.
-
Kaj mi tre ŝatas partopreni la festivalon
-
sed estas multe da laboro vere.
-
Kaj ankaŭ mi devas instrui esperanton.
-
Kaj mi pensas, ke mi instruos ĝin dimanĉe
-
sed sabate alia esperantisto
-
Jonathan Cooper instruos esperanton.
-
Do fakte estos du lecionoj pri esperanto
-
ĉiuj aliaj lingvoj ne havas tion.
-
Do bonege al ni.
-
Kaj laste mi volas paroli pri Google.
-
Nu, verŝajne vi ĉiuj scias
-
ke, kiam vi faras filmojn en Youtube
-
vi povas enmeti en la filmojn
-
reklamoj de Google.
-
Kaj iom post iom vi povas gajni iomete
-
da mono. Kaj kompreneble
-
tio povas helpi, se vi faras multajn filmojn
-
ĉar vi povas aĉeti ekipaĵojn
-
kaj aliajn aferojn.
-
Sed kompreneble, ĉar mi faras miajn filmojn
-
en esperanto, mi ne povas fari tion.
-
Ĉar se mi volus enmeti reklamojn
-
en miajn filmojn, tiam Google verŝajne
-
nuligos mian konton.
-
Kaj mi nur eltrovis tion, kiam mi traserĉis
-
la... mi supozas, la regulojn
-
rilate al AdSense kaj lingvoj kaj tiam
-
mi rimarkis poste, ke multaj filmoj
-
esperantaj, fakte uzas AdSense.
-
Kaj se Google trovos tion
-
ili verŝajne nuligos vian konton.
-
Kaj estas multaj kantoj en Youtube
-
ekzemple la kantoj de Jonny M.
-
Ili uzas AdSense kaj kiam mi vidis tion
-
mi pensis: "Ho ve, mi esperas, ke Google
-
neniam eltrovos tion".
-
Ĉar verŝajne ili nuligos lian konton
-
kaj ni ne volas tion.
-
Ĉar li havas tre bonajn filmojn
-
tre bonajn muzikfilmojn.
-
Se vi neniam aŭdis pri Jonny M
-
simple serĉu "En somero".
-
"En somero" estas eble la plej bona kanto
-
kiun li faris, mi tre ŝatas tiun kanton.
-
Ĝi estas ege bona.
-
Trovu ĝin, kaj spektu kompreneble.
-
Kaj jes, mi supozas, ke tio estas ĉio
-
rilate al mia vivo nuntempe.
-
Sabate, do post kelkaj tagoj
-
mi iros al nova Youtube-evento
-
kaj en la evento fakte estos
-
tre fama Youtube-isto
-
li venos al la evento de Brisbano.
-
Kaj li havas ĉirkaŭ ducent mil abonantojn.
-
Imagu, se unutage, mi povus atingi
-
ducent mil abonantojn.
-
Ho ve!
-
Fakte tio estus bonega maniero por
-
prezenti kiom da esperantistoj ekzistas.
-
Kaj se vi ne scias
-
lastatempe mi atingis unu mil abonantojn.
-
Jen kial mi devis manĝi kapsikojn.
-
Do, kion mi devas fari por atingi
-
du mil abonantojn.
-
Se vi havas ideojn, proponu, proponu.
-
Kaj jen ĉio.
-
Denove, jen ĉio.
-
Mi diris tion antaŭe, sed jen ĉio.
-
Se vi ŝatis ĉi tiun filmon
-
ŝatu ĝin, diskonigu ĝin
-
abonu mian kanalon
-
se vi ankoraŭ ne abonis.
-
Kaj mi vidos vin en la venonta filmo.
-
Kaj se vi ne estos tie
-
mi trovos vin, kaj mi surmetos kapsikojn
-
sur vian kacon.
-
Kompreneble vi bezonas kacon
-
kaj se vi ne havas kacon.
-
Mi surmetos kacon sur vin.
-
Ho fek. Tio estas terura.
-
Ne, mi ne faros tion.
-
Ĝis!