-
Pan-faritaj domoj, kunvenoj de ranoj,
-
Maljunulinoj kiuj dancas en "Cadillac-oj"
-
Oraj muskoloj, laŭraj kronoj
-
Amkantoj por infanoj en frakoj
-
Serioza muziko, bunta lumo
-
Pluvo falanta, vivo fluanta
-
vagantaj hundoj, kameloj, Tri Reĝoj
-
Eble doloras, tamen mi emas,
-
resti konektita, vivi unuspire,
-
kuŝiĝi ĉe la rando de abismo kaj rigardi malsupren.
-
La vertiĝo ne estas timo fali, sed emo forflugi.
-
Mi fidas je vi. Mi fidas je vi.
-
Mi fidas je vi.
-
Mi fidas je vi. Ja mi fidas je vi.
-
Hej, mi fidas je vi... kion vi pretas perdi?
-
Fulmoj de lumo, ĉe la kolo kruco
-
La am-diino moviĝas en la ĵinsoj.
-
Pugoj kaj katenoj, bonmoraj murdistoj.
-
La radio enŝaltiĝas je kanto funkia.
-
Bandaĝitaj kapoj, kuracitaj vundoj.
-
La lupago de la Suno pagendas anticipe, bonvolu.
-
Ĉielarko, pluso oble minuso egalas al minuso.
-
Eble doloras, tamen mi emas,
-
resti konektita, vivi unuspire,
-
kuŝiĝi ĉe la rando de abismo kaj rigardi malsupren.
-
La vertiĝo ne estas timo fali, sed emo forflugi.
-
Mi fidas je vi. Mi fidas je vi. Mi fidas je vi.
-
Kion vi pretas perdi?
-
Mi fidas je vi. Mi fidas je vi. Ja, mi fidas je vi.
-
Kion vi pretas perdi?
-
Kolero, surprizo
-
La rolo, la aktoro
-
Doktoro, kiajn simptomojn havas feliĉo?
-
La evoluo, la ĉielo mallibereje
-
Tiu ĉi ne estas ekzercado
-
Forto kaj kuraĝo, la soifo, la miraĝo, la luno je la alia duono
-
Lupoj enbuskitaj, la malplejbono forpasis.
-
Eble doloras, tamen mi emas,
-
resti konektita, vivi unuspire,
-
kuŝiĝi ĉe la rando de abismo kaj rigardi malsupren.
-
La vertiĝo ne estas timo fali, sed emo forflugi.
-
Mi fidas je vi. Mi fidas je vi. Mi fidas je vi.
-
Kion vi pretas perdi?
-
Hej, mi fidas je vi. Mi fidas je vi.
-
Kion vi pretas perdi?