Titolo: Berlina parlamento - Piratpartio (2) Christopher Lauer pri la registara deklaro 12.1.2012
-
0:01 - 0:04PREZIDENTO: Bonvolu, S-ro Lauer
-
0:04 - 0:10LAUER: Jes, kiom da tempo mi havas? Estas 18:01, bonege.
-
0:10 - 0:12Prezidento: 10 Minutoj
-
0:12 - 0:16LAUER: Tre estimata S-rino Prezidentino, tre estimataj gesinjoroj, tre estimata S-ro Wowereit
-
0:16 - 0:17[urbestro de Berlino].
-
0:17 - 0:21Andreas lumigis la programajn ecojn de la registara deklaro
-
0:21 - 0:26kaj mi ŝatus ĉi tie paroli pri iuj fundamentaĵoj.
-
0:26 - 0:30La pirata frakcio estas ekde septembro pasintjare parto
-
0:30 - 0:35de ĉi tiu domo kaj post la komenca eŭforio kaj konfeso
-
0:35 - 0:39flanke de la jam-etablitaj partioj nun ŝanĝi sian politikan stilon, ŝajnas ke
-
0:39 - 0:42la normala politika stilo kaŝe revenis.
-
0:42 - 0:47Mi povas kompreni vian esperon, ke ni adaptiĝas al vi, anstataŭ vi al ni,
-
0:47 - 0:53sed ankaŭ ĉi tiu nigra/blanka logiko malsufiĉas. La eniro de la piratpartio
-
0:53 - 0:58en la berlinan parlamenton signalas trarompon. Per ni, eniris partio,
-
0:58 - 1:03kies membroj estis socialigitaj per la novaj medioj, per la Interreto.
-
1:03 - 1:07Tio estas rekonenda fakto, se oni volas kompreni, kun kia malagrabla miro
-
1:07 - 1:14ni rigardas la parlamentan agadon ĉi tie. Ni kreskiĝis en mondo, kiu ofertas neŭtralan platformon
-
1:14 - 1:18por memevoluiĝo al ĉiu, kiu volas aliĝi.
-
1:18 - 1:23Nature ĉi tiu mondo, la Interreto, ankaŭ enhavas danĝerojn, sed nomu lokon, en kiu tio ne veras.
-
1:23 - 1:29Ni ĉiam pensis, ke la ŝancoj de la reto estas pli grandaj ol la danĝeroj. Kaj la egalaj ŝancoj
-
1:29 - 1:33en la fizika mondo, pri kiuj parolas multaj partiaj programoj kaj ankaŭ ĉi tiu registara deklaro hodiaŭ,
-
1:33 - 1:39tiuj ŝancoj estas jam realigitaj en Interreto. Ĉar tie fakte interesas neniun
-
1:39 - 1:43de kiu lando vi venas, kiun sekson vi havas
-
1:43 - 1:48aŭ kiun religion. Vi nur konvinku per viaj agoj.
-
1:48 - 1:55Tia paralela societo - kaj mi konscie uzas tiun vorton - tiumomente pligraviĝas,
-
1:55 - 1:59en kiu pli kaj pli da gecivitanoj en nia societo estas ignorataj
-
1:59 - 2:05aŭ ne volas esti devigataj konformi al la etablitaj normoj.
-
2:05 - 2:10Per la piratoj, ne alvenis la lernejaj popularuloj en politikon,
-
2:10 - 2:14sed la intelektulaĉoj, la eksteruloj, tiuj kiuj ne estis invititaj al la festoj,
-
2:14 - 2:19tiuj kiuj ne estis en la mezo de la societo.
-
2:19 - 2:27Jes, kaj vi en ĉi tiu domo parolis pri solidareco, kaj nun fi-kompatas.
-
2:27 - 2:34Hontu vi! Ni devis (...) mi bedaŭrinde forgesis mian kreson;
-
2:34 - 2:42se mi havus ĝin, vi povus forpreni ĝin ĉi tie kaj tiam teni la kreson
-
2:42 - 2:43("silentu").
-
2:43 - 2:49Ni troviĝas per la Interreto meze de ŝtorma evoluo de societo,
-
2:49 - 2:54kies finon ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi. La societaj ŝanĝoj,
-
2:54 - 2:55kiujn la Interreto kiel teknologio (...)
-
2:55 - 2:59PREZIDENTO: S-ro Lauer, mallonge, pardonon. Sed, gesinjoroj,
-
2:59 - 3:04interrompaj krioj estas unu afero. Daŭra bruo estas alia, bonvolu ĉesi tion.
-
3:04 - 3:11LAUER: Mi tuj venos al la starpunkto. Ni troviĝas per la Interreto
-
3:11 - 3:16en la mezo de ŝtorma societa evuluo, kies fino ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi.
-
3:16 - 3:20La societaj ŝanĝoj, kiujn la Interreto kiel teknologio kaŭzas,
-
3:20 - 3:25estas senteblaj kaj ni ne maltrafu la ŝancon influi tiujn ŝanĝojn.
-
3:25 - 3:30La Interreto senkompate detruas la paradigmojn de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.
-
3:30 - 3:36Kio estas scio, kio estas laboro, kio estas kvalifikoj en mondo, en kiu ĉiuj informoj
-
3:36 - 3:41alireblas per butonpremo? Ĝis nun ni maksimume okupiĝas pri
-
3:41 - 3:45la simptomoj de ŝanĝiĝanta mondo. Sed ni devas komenci trakti la kaŭzojn.
-
3:45 - 3:50Dume ni ne povas reagi per solvoj de la 20-a jarcento
-
3:50 - 3:54al la defioj de la 21-a jarcento.
-
3:54 - 3:59La Interreto dumtempe povas pli. Ne nur temas pri Google kaj eBay, sed ankaŭ la
-
3:59 - 4:04demokrata partopreno de multaj. Kiel parlamento ni ne rajtas ignori la teknologiajn saltojn
-
4:04 - 4:10de la lastaj jaroj. La problemo estas, ke ĉi tiu domo ne rekompencas inovacion.
-
4:10 - 4:15Kial ĝi rekompencu, temas pri konstanteco kaj temas pri redukto de komplekso,
-
4:15 - 4:21kiam 149 homoj reprezentas 3,5 milionojn da geberlinanoj.
-
4:21 - 4:27Jes, kaj temas pri potenco. Tiumomente, kiam tiu parlamento
-
4:27 - 4:33voĉdonas por la partoprenigo de la civitanoj en la politika procezo,
-
4:33 - 4:37ankaŭ temas pri la timo, aboli sin mem.
-
4:37 - 4:43Sed mi povas trankviligi vin: ni jam sukcesis memaboli nin.
-
4:43 - 4:48Ĉar kion signifas via registara deklaro, S-ro Wowereit? Vi hodiaŭ
-
4:48 - 4:53anoncis, kio okazu en la venontaj 5 jaroj. Kiel ĝi okazos?
-
4:53 - 4:57Per leĝoj. Kiu akceptas tiujn leĝojn? Ĉi tiu domo. Sed: kie oni verkas la leĝojn?
-
4:57 - 5:02Kiu de la ĉeestantaj parlamentanoj estas tiu S-ro aŭ S-ino Skribite-de-Referanto?
-
5:02 - 5:07Kie sidas tiu referanto? Tiu sidas en administrejo. Tio estas malĝoja realeco, ke
-
5:07 - 5:12tiu domo ne plu plenigas sian laŭkonstitucian taskon, kreigi leĝojn per diskutado.
-
5:12 - 5:18La malĝoja realeco estos, ke ĉiu ŝanĝo dum la venontaj
-
5:18 - 5:235 jaroj venos el la senato kaj ĉi tie estos jesita per la koalicio,
-
5:23 - 5:27kun pli aŭ malpli da dentogrincado. Kaj la opozicio kriegos.
-
5:27 - 5:31Kaj la opozicio faros proponojn kaj la koalicio kriegos. Kaj jen mi rekte
-
5:31 - 5:37alparolas la nefamulojn de la frakcioj: Ĉu vi tiel imagis vian laboron,
-
5:37 - 5:41ĉu indas? Dum 5 jaroj jesi tion kion sugestis
-
5:41 - 5:46S-ro aŭ S-ino "Skribite-de-Referanto" en senat-administrejo? La libera mandato, konstituciita,
-
5:46 - 5:53semajnon post semajno iĝas ŝerco. Kiu ĉi tie
-
5:53 - 5:57ankoraŭ havas spinon publike kontraŭdiri sian frakcion?
-
5:57 - 6:02Ĉi tiu submetiĝado sub la frakcio, kiu sin submetas sub la senato,
-
6:02 - 6:07tio estas danĝero por demokratio. Se ni ĉi tie parolas pri la danĝeroj de lobiismo
-
6:07 - 6:12kaj pri pli da travideblo, tiam ni miskonas, ke la lobiisto alparolas tiun,
-
6:12 - 6:17kiu verkas la leĝon kaj ne tiun kiu nur jesas la leĝon.
-
6:17 - 6:21Ne plu estas debatoj en ĉi tiu domo, sed anstataŭe estas pupteatro inter
-
6:21 - 6:27koalicio kaj opozicio. Ekzistas potenc-koncentriĝo ĉe la senato, kiu ne sanas.
-
6:27 - 6:33Fronte al la defioj, kiuj atendas Berlinon, estas rimarkinda,
-
6:33 - 6:38ke ni kiel parlamentanoj, kiuj nur respondecas al sia konscienco, toleras tion.
-
6:38 - 6:43La solvo estas same simpla kiel radikala. La berlina konstitucio diras
-
6:43 - 6:49en § 59 sekcio 2: Malnetoj de leĝoj povas deveni de la parlamenta diskuto,
-
6:49 - 6:54de la senato aŭ de tutpopola postulo. Ni kune forviŝu
-
6:54 - 7:00"de la senato". Ni donu al la parlamentanoj la sperton tiel, ke
-
7:00 - 7:06ni denove kapablos verki leĝojn, por ke veraj debatoj okazu ĉi tie,
-
7:06 - 7:11enhave kaj sen detalaĉado inter partioj.
-
7:11 - 7:16Imagu kiom motiviga povas esti, se post malfacila debato
-
7:16 - 7:19leĝo ekakceptiĝas, pri kiu vi laboris per via korsango.
-
7:19 - 7:25Sed mi nature konstatas: tio estas nur idealisma pensado. Vi sekve al mia prelego
-
7:25 - 7:29ektrovos sufiĉe da kialoj por klarigi kial la sistemo, kiun ni havas
-
7:29 - 7:33ekde pli ol 50 jaroj, estas bona kaj devas daŭri tiel. Vi ĉefe
-
7:33 - 7:38klarigos al vi mem, ke vi ludas gravan rolon en tio kio okazas ĉi tie.
-
7:38 - 7:43Kaj eĉ se tio kion mi ĵus diris, alvenis en vian menson,
-
7:43 - 7:47tiam vi ne kuraĝas diskuti tion ene de via frakcio, ene de via partio.
-
7:47 - 7:52Dum balotbatalo, ni havis afiŝon: "Kial mi pendu ĉi tie,
-
7:52 - 7:56vi ĉiukaze ne voĉdonos?" Simile super kie mi staras, oni povus afiŝi
-
7:56 - 8:00"Kial mi prelegu ĉi tie, mi ĉiukaze scias kiel vi voĉdonos?"
-
8:00 - 8:07La sukceso de la piratpartio ankaŭ estas la rezulto de fidokrizo en
-
8:07 - 8:12nia reprezenta, parlamenta sistemo. La gecivitanoj de Berlino
-
8:12 - 8:18ne havus la ideon postuli pli da partopreniĝo, se ili havus la senton,
-
8:18 - 8:23ke ili estas reprezentataj ĉi tie kiel per popola reprezento. Ĉu ĉi tie ankoraŭ neniu demandis sin
-
8:23 - 8:28kial la homoj, por kiuj elektro venas el la muro kaj
-
8:28 - 8:32mono el la aŭtomato, subite interesiĝas politike partopreni?
-
8:32 - 8:37Sed se ni volas konvinki geberlinanojn, ke la demokrata reprezentado per
-
8:37 - 8:42popolreprezentantoj necesas, tiam ni rapide ekkomencu
-
8:42 - 8:48doni al ili kialojn. Se ni daŭrigas kiel antaŭe, tio ne funkcios.
-
8:48 - 8:50Dankegon
-
8:50 -PREZIDENTO: Dankegon
- Title:
- Titolo: Berlina parlamento - Piratpartio (2) Christopher Lauer pri la registara deklaro 12.1.2012
- Description:
-
Abgeordnetenhaus - Piratenpartei (2) Christopher Lauer zur Regierungserklärung 12.1.2012 - Incl. English, Fresh, Katalan & German SUBTITLES
Kommentar & Bewertung erwünscht - #MoreFeedBackWanted
Link zur grandiosen Rede: https://redmine.piratenfraktion-berlin.de/projects/plenar6sitzung/wiki/Christopher_Lauer_zur_Regierungserkl%C3%A4rung - Video Language:
- German
- Duration:
- 08:54
![]() |
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Abgeordnetenhaus - Piratenpartei (2) Christopher Lauer zur Regierungserklärung 12.1.2012.avi | |
![]() |
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Abgeordnetenhaus - Piratenpartei (2) Christopher Lauer zur Regierungserklärung 12.1.2012.avi | |
![]() |
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Abgeordnetenhaus - Piratenpartei (2) Christopher Lauer zur Regierungserklärung 12.1.2012.avi | |
![]() |
Chuck Smith added a translation |