< Return to Video

Viv-Ĝisdatigo kaj Strangaj Rakontoj

  • 0:00 - 0:02
    Saluton, ĉiuj! Jen Evildea, via dio.
  • 0:02 - 0:05
    Hodiaŭ nokte, mi simple volas parolaĉi
  • 0:05 - 0:08
    pri kelkaj aferoj, sed unue mi volas diri
  • 0:08 - 0:11
    Ĉu vi jam vidis mian novan rubandon
  • 0:11 - 0:13
    ĉe mia ĉefopaĝo de la Jutuba kanalo
  • 0:13 - 0:15
    Se vi ankoraŭ ne vidis ĝin, iru tien
  • 0:15 - 0:18
    Simple malfermu novan folieton
  • 0:18 - 0:21
    ĉar vi ne volas fermi ĉi tiun folieton
  • 0:21 - 0:23
    aŭ vi ne povus plu aŭdi mian belan voĉon
  • 0:23 - 0:26
    do, malfermu novan folieton,
  • 0:26 - 0:28
    iru al la ĉefopaĝo de mia kanalo
  • 0:28 - 0:29
    kaj rigardu ĝin.
  • 0:29 - 0:31
    Ĝi estas je la supra de la paĝo;
  • 0:31 - 0:34
    vi ne povas misvidi ĝin, ĝi estas tie,
  • 0:34 - 0:37
    ĝi estas tre alloga, okulfrapa
  • 0:37 - 0:38
    do simple rigardu ĝin
  • 0:38 - 0:41
    Ĝi enhavas baziliskon, min, anasojn,
  • 0:41 - 0:44
    dinosaŭrojn, la Esperantan flagon,
  • 0:44 - 0:47
    Fek, mi forgesis enmeti ŝarkojn,
  • 0:47 - 0:48
    sed tio ne gravas.
  • 0:48 - 0:50
    Simple rigardu ĝin, kaj poste,
  • 0:50 - 0:52
    reveni ĉi tien kaj diru al mi
  • 0:52 - 0:54
    kion vi opinias pri ĝi.
  • 0:54 - 0:55
    Ĉar mi tre ŝatas ĝin.
  • 0:55 - 0:58
    Se vi ne ŝatos ĝin, mi batos vin, kaj
  • 0:58 - 1:02
    mi tranĉos vin kaj mi ŝtelos vian ranon
  • 1:02 - 1:04
    kaj vendos ĝin al la Ĉinaj amikoj
  • 1:04 - 1:06
    de mia edzino. Mi ne scias kial mi elektus
  • 1:06 - 1:09
    ilin, sed -- mi ne scias kial mi subite
  • 1:09 - 1:12
    iris tiun direkten en ĉi tiu rakonto.
  • 1:12 - 1:15
    Do, ne gravas. Nun, la dua afero.
  • 1:15 - 1:18
    Mi ĵus revenis de intervjuo.
  • 1:18 - 1:20
    Mi devis vojaĝi du horojn tien,
  • 1:20 - 1:23
    kaj du horojn reen. La intervjuo --
  • 1:23 - 1:26
    Mi pensas, ke ĉio iris glate.
  • 1:26 - 1:28
    Mi povis respondi al la plejparto
  • 1:28 - 1:29
    de la demandoj.
  • 1:29 - 1:32
    La demandoj ne estis tiel malfacilaj.
  • 1:32 - 1:35
    Sed mi ankoraŭ ne scias ĉu mi vere volas
  • 1:35 - 1:39
    preni la postenon, ĉar ĝi estas tre for.
  • 1:39 - 1:42
    sed la salajro estas multe pli alta.
  • 1:42 - 1:44
    Ili ankoraŭ ne donis al mi la postenon,
  • 1:44 - 1:47
    sed mi simple pensas, se ili decidas,
  • 1:47 - 1:50
    ke ili volos havi Evildean en sia laborejo
  • 1:50 - 1:52
    Kial vi ne volos tion?
  • 1:52 - 1:54
    Ĉu mi vere volos ĝin?
  • 1:54 - 1:57
    Ĉar mi intencas havi infanon
  • 1:57 - 1:59
    en la venonta jaro -- havi?
  • 1:59 - 2:01
    Mi intencas starigi familion,
  • 2:01 - 2:03
    mi ne subite povas havi infanon,
  • 2:03 - 2:06
    krom se mi iros al lernejo kaj ŝtelos ĝin
  • 2:06 - 2:07
    sed mi ne faros tion.
  • 2:07 - 2:09
    Mi ne estas unu el tiaj homoj.
  • 2:09 - 2:12
    Do, mi ne certas ĉu estas bona ideo
  • 2:12 - 2:14
    por preni ĝin, ĉar ni bezonas la monon
  • 2:14 - 2:17
    aŭ ĉu mi simple ne prenu ĝin kaj
  • 2:17 - 2:21
    daŭrigi labori ĉe la nuna laborejo,
  • 2:21 - 2:23
    kiu estas kvin minutoj for piede
  • 2:23 - 2:27
    de mia domo, ĉar tiam mi povas pli helpi
  • 2:27 - 2:29
    la edzinon ĉirkaŭ la domo...
  • 2:29 - 2:31
    Ha, mi ne scias, mi simple parolaĉas.
  • 2:31 - 2:34
    Mi diris, ke mi ja faros tion,
  • 2:34 - 2:35
    do jes, mi parolaĉas.
  • 2:35 - 2:38
    Eble vi povas doni al mi sugestojn,
  • 2:38 - 2:41
    mi ne scias -- nur tiuj al vi
  • 2:41 - 2:44
    kiuj havas infanojn, ĉar kial mi akceptus
  • 2:44 - 2:47
    konsilojn de homoj kiuj ne havas infanojn
  • 2:47 - 2:48
    ĉar vi ne scias pri tio,
  • 2:48 - 2:51
    kion vi priparolas, ĉu ne?
  • 2:51 - 2:54
    La dua afero, ho jes!
  • 2:54 - 2:56
    Mi devas rakonti pri ĉi tio.
  • 2:56 - 2:58
    Ĉiufoje, kiam mi iras hejmen
  • 2:58 - 3:01
    al kompreneble mia familio --
  • 3:01 - 3:04
    Mia familio loĝas en Tazmanio.
  • 3:04 - 3:05
    Ĝi estas malgranda insulo,
  • 3:05 - 3:08
    kiu pendas de la suda parto de Aŭstralio.
  • 3:08 - 3:12
    Ĉiufoje, kiam mi iras tien, kun mia edzino
  • 3:12 - 3:14
    Mia panjo ĉiam ŝatas priparoli
  • 3:14 - 3:16
    mian infanecon, kaj la fakto
  • 3:16 - 3:18
    ke mi estis tre bona bubo
  • 3:18 - 3:20
    Mi ne scias kial, sed ŝi ŝatas fari tion.
  • 3:20 - 3:24
    Kaj ĉiufoje, ŝi ŝatas mencii la fakton
  • 3:24 - 3:25
    ke kiam mi estis infano,
  • 3:25 - 3:29
    mi tre ŝatas -- aŭ ŝatis -- manĝi
  • 3:29 - 3:33
    hundan manĝaĵon. Do kiam la hundo manĝis,
  • 3:33 - 3:36
    mi ĉiam kuris al la bovlo kaj prenus
  • 3:36 - 3:38
    la manĝaĵon kaj komencus manĝi ĝin.
  • 3:38 - 3:41
    Ŝi ĉiam rakontas tion al ĉiuj el miaj
  • 3:41 - 3:44
    amikoj, mia edzino, kaj ĉiuj kompreneble
  • 3:44 - 3:47
    rigardas min iom konfuzite
  • 3:47 - 3:49
    kaj pensas, Evildea, vi estas strangulo.
  • 3:49 - 3:51
    Eĉ kiam vi estis infano,
  • 3:51 - 3:53
    kaj vi ne bone pensis tiam.
  • 3:53 - 3:57
    Sed, poste, mi esploris la temon
  • 3:57 - 3:58
    kaj mi estis la sola infano,
  • 3:58 - 4:02
    kiu faris tion. Fakte, ĝi okazas ofte!
  • 4:02 - 4:04
    Infanoj ofte strange ŝatas manĝi
  • 4:04 - 4:07
    manĝaĵon de hundoj. Mi ne scias kial,
  • 4:07 - 4:09
    eble mi devas pli profunde esplori
  • 4:09 - 4:12
    la temon, sed multaj infanoj ŝatas
  • 4:12 - 4:14
    fari ĝin, do venontfoje, se --
  • 4:14 - 4:16
    Fakte, mi devas demandi vin ĉiujn,
  • 4:16 - 4:20
    ĉu, kiam vi estis infano, ĉu vi ja ŝatis
  • 4:20 - 4:21
    manĝi hundan manĝaĵon?
  • 4:21 - 4:23
    Vi povas diri al mi la verecon.
  • 4:23 - 4:27
    Mi ne antaŭjuĝos vin, ĉar mi faris ĝin,
  • 4:27 - 4:29
    kaj mi ĵus deklaris tion al la tute
  • 4:29 - 4:32
    de Esperantujo. Do venontfoje, kiam mi
  • 4:32 - 4:35
    iros al kunveno, eble kelkaj homoj
  • 4:35 - 4:37
    donos al mi hundan manĝaĵon.
  • 4:37 - 4:39
    Fek al vi, mi ne volas tion. Do jes,
  • 4:39 - 4:42
    donu al mi viajn strangajn rakontojn
  • 4:42 - 4:44
    pri tio, kion vi ŝatis manĝi,
  • 4:44 - 4:45
    kiam vi estis infano.
  • 4:45 - 4:48
    Kaj la alia hazarda afero...
  • 4:48 - 4:53
    Ho, ĉi tio ĉiam ĝenas min, kiam ĝi okazas!
  • 4:53 - 4:55
    Mia panjo havas bildon de mi,
  • 4:55 - 4:58
    kiam mi estis bebo, kaj en la bildo
  • 4:58 - 5:00
    mi sidas tie, kiel bebo,
  • 5:00 - 5:02
    kun krucitaj piedoj,
  • 5:02 - 5:05
    kaj mi havas mian fingron tiel,
  • 5:05 - 5:09
    kaj mi puŝas mian propran kacon en min.
  • 5:09 - 5:14
    Ĝi simple estas beba foto de mi,
  • 5:14 - 5:17
    kaj mi puŝas mian kacon, kaj ŝi ĉiam
  • 5:17 - 5:21
    ŝatas montri ĉi tiun foton al ĉiuj!
  • 5:21 - 5:24
    La unua fojo, kiam mia edzino vojaĝis
  • 5:24 - 5:27
    al Tazmanio, mia panjo preskaŭ tuj
  • 5:27 - 5:30
    alkuris al la ruldomo,
  • 5:30 - 5:32
    ĉar mia familio loĝas en ruldomo,
  • 5:32 - 5:36
    preskaŭ tuj kuris al ĝi, prenis la albumon
  • 5:36 - 5:39
    revenis, kaj montris tiun foton
  • 5:39 - 5:42
    kaj diris, "Jen! Nia bela Evildea,
  • 5:42 - 5:45
    kiam li estis infano, ĉu li estas bela?"
  • 5:45 - 5:47
    Kompreneble, mia edzino rigardis ĝin,
  • 5:47 - 5:51
    vidis la enpuŝitan kacon kaj pensis,
  • 5:51 - 5:56
    Kion vi faras? Fakte, ŝi verŝajne pensis,
  • 5:56 - 5:59
    Kion vi faraĉas? Sed, mi ne scias
  • 5:59 - 6:01
    kiel respondi al tiu situacio
  • 6:01 - 6:05
    ĉar nun mia edzino ĉiam diras,
  • 6:05 - 6:08
    ke se mi tro multe ĝenos ŝin,
  • 6:08 - 6:11
    ŝi petos kopion de tiu foto
  • 6:11 - 6:13
    kaj alŝutos ĝin al Fejsbuko!
  • 6:13 - 6:15
    Kompreneble, mi ne ŝatos tion.
  • 6:15 - 6:17
    Do venontfoje, mi devas iri hejmen
  • 6:17 - 6:20
    kaj trovi ĝin kaj bruligi ĝin
  • 6:20 - 6:23
    sed nun mi havas novan demandon
  • 6:23 - 6:27
    por vi ĉiuj: Ĉu viaj patroj, aŭ --
  • 6:27 - 6:30
    Patroj? Ha, mi supozas, ke vi povas havi
  • 6:30 - 6:33
    du patrojn. Tio ne estas tiom stranga.
  • 6:33 - 6:35
    Sed, ĉu viaj gepatroj havas
  • 6:35 - 6:37
    strangajn fotojn de vi,
  • 6:37 - 6:40
    kaj ili tre ŝatas montri ĉi tiujn fotojn
  • 6:40 - 6:44
    al ĉiuj el viaj amikoj, al via edzino
  • 6:44 - 6:46
    aŭ edzo, ĉu vi havas tiajn fotojn,
  • 6:46 - 6:50
    kompreneble, klarigu kio okazas en la foto
  • 6:50 - 6:53
    al ni ĉiuj en la komentejo sube.
  • 6:53 - 6:56
    Do mi pensas, ke mi sufiĉe multe parolaĉas
  • 6:56 - 6:59
    ĉi-nokte, do se vi ŝatis ci tiun filmeton,
  • 6:59 - 7:01
    ŝatu ĝin, diskonigu ĝin,
  • 7:01 - 7:03
    abonu mian kanalon, se vi ankoraŭ
  • 7:03 - 7:05
    ne abonis, kaj mi vidos vin ĉiujn
  • 7:05 - 7:07
    en la venonta filmo,
  • 7:07 - 7:08
    kaj se vi ne estos tie,
  • 7:08 - 7:10
    mi trovos vin, kaj mi fotos vin
  • 7:10 - 7:12
    kiam vi faras ion malbonan!
  • 7:12 - 7:15
    (fia ridado)
  • 7:15 - 7:17
    Kaj kiel ĉiam, mi volas listi la mortige--
  • 7:17 - 7:19
    Ha, danki miajn Patreon subtenantojn,
  • 7:19 - 7:20
    kaj tiuj estas: Robert Poort,
  • 7:20 - 7:22
    Alexander Tollefson, Koltarm,
  • 7:22 - 7:23
    Tommy Linsley, Slava Shklyaev,
  • 7:23 - 7:25
    Robert Nielson, Lupe, Sarah SC, Jzknuckles
  • 7:25 - 7:27
    Shayne Power, kaj Ludisto.
  • 7:27 - 7:28
    Se vi volas donaci al mia bela kanalo
  • 7:28 - 7:30
    por ke ĝi pliboniĝu estontecen,
  • 7:30 - 7:32
    vi povas per la ligilo sube,
  • 7:32 - 7:36
    en mia priskribo!
Title:
Viv-Ĝisdatigo kaj Strangaj Rakontoj
Description:

more » « less
Video Language:
Esperanto
Duration:
07:37

Esperanto subtitles

Revisions