-
Saluton al ĉiuj, jen Evildea, via Dio!
-
Kaj hodiaŭ nokte mi volas instrui al vi
-
kiel doni bonan prelegon pri iu ajn temo.
-
Kaj kial mi elektis ĉi tiun temon por la hodiaŭ
-
videoblogo? Mi elektis ĝin pro du kialoj
-
Unue, ni kiel Esperantistoj, devas scii
-
kiel prezenti Esperanton al la ekstera mondo
-
Kaj la enhavo de niaj prelegoj estas grava
-
Fidu min pri tiu
-
Sed ĝi nur estas kvindeko procento de ĉio
-
Vi fakte devas esti bona prelegisto
-
kaj vi devas scii kiel prezenti prelegojn
-
en bona, interesa, amuza maniero.
-
Kaj se vi ne povas fari tion
-
kial prezentu?
-
Ĉar versaĵne vi simple enuiĝus kaj endormiĝos
-
viajn aŭskultantojn.
-
Kaj la dua kialo estas ĉar mi lastatempe
-
vidis multe de tiuj prelegoj ĉe Jutubo
-
pri Esperanto, en Esperanto
-
kaj en Esperanto pri interesaj temoj
-
la temoj vere estis interesaj sed la prelegistoj
-
prezentis ilin en tre malbona maniero
-
Do nun mi volas doni al vi la iloj
-
por doni bonan prelegon.
-
Do la unua parto de bona prelego
-
estas la unuajn kvin sekundojn de la prelego mem.
-
Se vi ne povs kapti la atenton de viaj aŭskultantoj
-
dum la unuaj kvin sekundoj de via prelego
-
vi jam fiaskis.
-
Ĉar tiuj kvin sekundoj, prezentas al viaj
-
aŭdienco kia homo vi estas.
-
Do kiel vi povas prezenti vin en bona maniero
-
Simple eniru la ĉambron kun multege da energio
-
kun multe da vigleco kaj prezentu vin
-
Do jen kiel mi ĉiam, je la komenco de
-
miaj videoblogoj diras "Jen Evildea, via Dio!"
-
Kaj mi faras tion pro tio ke mi volas prezenti
-
ke mi estas pasia pri ĉi tiu temo
-
Mi estas pasio pri ĉi tiu temo, pardonu min
-
Kaj due, mi volas prezenti kiu mi estas
-
Kaj trie kio mi estas
-
Vi ne devas fari tion en la reala mondo
-
Ne simple iru al homoj en la strato kaj diru
-
"Jen Evildea, via Dio!"
-
ĉar versaĵne vi simple timigas ilin
-
kaj ili vokus policon.
-
Sed jes, dum tiuj kvin sekundojn
-
vi devas kapti la atenton kaj tiu estas
-
la plej bona maniero
-
Kaj estas dua flanka afiko de tiu kiu estas bona
-
Tiu estas ke kiam vi eniras la ĉambron
-
kun multege da energio aŭ iras al podio
-
kun multe . . . multe da energio
-
Vi fakte jam energigas vin mem
-
Vi viglas vin mem
-
ĉar se vi eniras vian prelegon kaj vi eniras
-
ĝin iom lante tiel: "Jen Evildea,
-
via Dio." Tio simple prezentas ke mi ne volas
-
esti ĉi tie kaj post tio, mi ne povas
-
ĉerpi la energion el mi mem,
-
por prezenti la restaĵon de la prelego.
-
Sed se vi eniras ĝin kun multaj da vigleco
-
vi jam havas la viglecon ene de vi mem
-
kaj vi povas simple daŭrigi la prelegon.
-
Do la unuaj kvin sekundojn estas la plej gravaj
-
Post tiu, ne staru simple malantaŭ la podio
-
Mi spektis filmojn kie la prelegisto simple
-
staris malantaŭ la podio kaj preskaŭ duonkaŝis
-
sin mem, tiel, kaj simple prelegis
-
kaj diris "hodiaŭ mi volas paroli pri Esperanto
-
ĝi estas tre interesa temo."
-
Kaj mi ne povis bone vidi lin
-
Mi ne povis vidi lian manmovojn
-
Mi ne povis vidi ion ajn kaj vi devas memori
-
ke la manmovoj kaj la vizaĝmieno
-
kaj ĉio estas tre grava al la interkompreniĝo
-
inter la aŭskultantoj kaj vi mem
-
Eble kelkaj ne povas klare aŭskulti vin
-
Eble vi estis iom tro for, mi ne scias
-
sed viaj manmovoj kaj via mieno fakte
-
donas multe informo pri kion vi diskutas
-
aŭ priparolas.
-
Do, ne staru malantaŭ la podio.
-
Simple, ne uzu ĝin kaj promenu
-
dekstren kaj maldekstren sur la scenejo
-
Vi devas fari tion multe kaj neniam,
-
preskaŭ neniam, neniam staru senmovi
-
ĉar kiam vi senmoviĝas, tiam la okuloj
-
de viaj aŭskultantoj, ili simple poste
-
perdas intereson.
-
Sed kiam vi ĉiam moviĝas tiel kaj tiel
-
Ili ne povas, ili simple ne povas ne rigardi
-
Mi pensas ke ĝi estas pro io biologia mekanismo
-
Mi ne scias kial, eble ĝi estas pro tio ke
-
ni vidas ilin kvazaŭ ni volas ĉasi ilin
-
Ili estas nia manĝaĵo sed iel,
-
kiam vi daŭri moviĝas homoj ne povas simple
-
endormiĝi, sed kiam vi ĉasas vin malantaŭ
-
la podio kaj ne movas, aŭ ne moviĝas, estas problemo
-
vere, simple fidu min pri tio.
-
Do moviĝu, kaj uzu vian voĉon.
-
Ne parolu tre mallaŭte, neniu povas aŭskutil vin
-
Parolu laŭte kaj se oni volas doni al vi
-
mikrofono, ne uzu ĝin, krome se vi vere devas.
-
Ĉar se vi uzas ĝin, vi tiam emas mallaŭte
-
paroli sed se vi ne havas mikrofonon tiam
-
vi devas laŭtigi vi mem.
-
Do tiuj estas la bazaj ideoj pri doni prelegon.
-
Ankaŭ mi simple volas diri ke devas esti zorgema
-
pri kiel vi uzas viajn manojn
-
Do ne staru tie kun viaj manoj tiel
-
Ĉar tio donas la ideon al la aŭdienco
-
ke vi ne volas esti ĉi tie kaj
-
vi ne vere volas priparoli ĉi tiun temon
-
Sed malfermu viajn manojn ĉiam
-
kaj prezentu vin kvazaŭ vi estas aperta homo
-
vi volas ke oni vidu vin tiel kaj vidu vin
-
kiel vi estas pli granda ol vi vere estas
-
Do faru tion, pro la laŭte, pro la forte,
-
viglece, moviĝu ĉiame kaj estu aperta homo.
-
Do krom tiu, vi devas doni la prelegon mem.
-
Do unue, diru kiu vi estas
-
ĉar mi jam vidis multaj da prelegoj
-
kie iu hazardulo simple eniris la scenejon
-
kaj tiam komencis paroli pri lia temo
-
kaj mi simple volis diri "eh, eh
-
Pardonu min, sed kiu li estas?
-
Mi scias ke la antaŭulo diris ke li iel
-
rilatas al Esperanto sed kiu li estas laŭ li?
-
Mi volas scii lin"
-
Kaj poste kiam vi prezentas kiu vi estas
-
tiam vi devas prezenti ŝercon aŭ ion amuza
-
kaj mi diras tiun ĉar tio kaptas atenton
-
Do imagu, mi diras "Jes mi estas Evildea
-
hodiaŭ mi volas paroli pri Esperanto ktp ktp"
-
Sed nun imagu ke mi diris "Jen Evildea, via Dio!
-
kaj tio estas iom stranga ĉu ne?
-
Mi prezentas min kiel Dio, kial mi faras tion?
-
Ĉar mi estas via Dio! Kaj hodiaŭ mi volas
-
paroli pri la Dia lingvo Esperanto."
-
Vi ne devas esti tiel stranga mi supozas
-
simple donu ŝercon kaj ion amuzan
-
ĉar tio povas kapti la atenton de via aŭdienco
-
kaj kiam ili aŭdas tion, ili simple atendas
-
pliajn ŝercojn kaj vi ne devas doni pli da ŝercoj
-
Sed ili atendas tion subkonscie
-
Kaj poste antaŭ ol vi moviĝas al la kerno
-
de la prelego mem, parolu pri tio ke vi parolos
-
Do diru, en ĉi tiu prelego mi parolos pri
-
Esperanto kaj kial mi kredas ke ĝi estas
-
bona lingvo por la mondo kaj tiel plu
-
Mi ne scias
-
Sed ne simple diru "Jes Esperanto estas
-
kreita en 1887 kaj tiel plu."
-
Ĉar homoj dirus jes tio estas bona sed
-
kial vi elektis priparoli ĉi tiu temo?
-
Diru: "Esperanto estas lingvo kiun mi elektis
-
lerni ĉar ĝi estas bona por internacia komunikado ktp
-
Kaj en ĉi tiu prelego mi intencas priparoli
-
la bonajn aspektojn de la lingvo kaj tiel plu."
-
Kaj tiam en la mezo de via prelego
-
haku ĝin tiel en malgrandajn partojn kaj
-
kial mi diras tion, mi volas ke vi prezentu parton
-
de la lingvo, eble la unuan historion de
-
la lingvon aŭ kiel ni devus uzi ĝin
-
kiel la internacian lingvon.
-
Kaj poste demandu vian aŭdiencon pri tio
-
kion vi ĵus diris, do se vi parolas iomete pri
-
kiam Esperanto estis kreita, poste diru al
-
via spektantaro "Do kion vi pensas pri tio?
-
Ĉu vi pensas ke tio estas bona ideo?"
-
Vere la demandoj ne estas gravaj
-
sed kiam vi demandas vian aŭskultanton
-
Tiam ili scias ke "Oh fek mi devas aŭskulti!
-
Eble li demandas min pri io ajn!"
-
Sed jes faru tion kaj haku ĝin en tre malgrandajn
-
facilajn, kompreneblajn partojn. Kompreneble.
-
Poste, kompreneble, vi atingos la fino de
-
via prelego kaj tiam diru al via aŭdienco
-
aŭ demandu ilin "Kion aliajn vi volas scii?"
-
Ĉar versaĵne ili havas demandojn
-
Multe de tempo vi vidis prelegon kie la
-
prelegisto simple staris tie kaj diris
-
"Nu tio estas la fino, dankon ĝis."
-
Kaj simple foriris kaj versaĵne estis homoj
-
kiu volis diri eh, eh, pardonu min sed
-
kiel mi povas lerni ĉi tiun lingvon?"
-
Bone, fek al vi. Ne.
-
Do atendu demandojn kaj post tio danku
-
vian aŭskutlantojn kaj tio estas preskaŭ ĉio
-
Kaj se vi povas prezenti la venontan homon
-
Sed tio eblas ĉar tio simple estas bona
-
maniero por prezenti vi mem kvazaŭ vi ne
-
estas kaculo.
-
Do jen ĉio! Se vi ŝatis ĉi tiun instruan filmeton
-
Ŝatu ĝin, diskonigu ĝin, abonu mian kanalon
-
se vi ankoraŭ ne abonis kaj mi vidos vin ĉiujn
-
en la venonta filmo kaj se vi ne estos tie
-
Mi trovos vin kaj mi donos prelegon
-
pri via naskiĝo.
-
Se vi ŝatis la enhavon de mia kanalo kaj
-
vi volas helpi min kreskigi ĝin estontecen
-
Vi povas per nur etan donacon ĉe mia Patreon paĝo
-
Necesas nur unu dolaro monate por vere helpi min
-
Do dankon kaj jen mia subtenantoj