-
Saluton al ĉiuj. Jen Evildea. Via diaĉo.
-
kaj tre baldaŭ mi eliros kun mia edzino
-
kaj mi iros al barata restoracio por kune manĝi
-
sed mi devas atendi
-
ĉar ŝi ankoraŭ estas ĉe la laborejo
-
Do, anstataŭe mi decidis fari ĉi tiun videoblogon
-
Do, la temo de ĉi tiu videoblogo estas
-
pri tio, kio okazis al mi hieraŭnokte
-
Do, iom post tria aŭ eble antaŭ la tria
-
Mi ne plu memoras
-
sed iom post la tria, mi vekiĝis
-
kaj mi iris al la necesejo
-
kaj faris grandan ion
-
kaj poste mi enlitiĝis
-
ĉar denove mi volas endormiĝi
-
sed kiam mi kuŝis en la liton
-
tiko, komencis ataki min
-
tiko en mia brako
-
kaj ĝi komencis unue tiketi
-
kaj tiam tikas, kaj tiam poste tikegas
-
kaj mi pensis kio la fek'
-
Ĝi tre ĝenis min
-
Mi ne povis endormiĝi
-
Do, mi komencis masaĝi ĝin
-
sed ĝi simple pli tikegas
-
Fek' al vi Kato
-
Mi manĝigos vin poste
-
Ĉu vi ne povas vidi, ke mi videoblogas nun
-
Do, mi komencis masaĝi ĝin
-
sed tio ne helpis
-
Do, mi moviĝis por trovi pli komfortan pozicion
-
sed ankoraŭ ĝi tikegas
-
kaj eĉ mia edzino piedbatis min kaj diris
-
"Ne moviĝu fekul' mi volas endormiĝi
-
Morgaŭ mi devas labori"
-
Do, kompreneble, mi ne moviĝis
-
Mi simple kuŝis tie senmove
-
kaj pensis kion la fek' mi faru
-
Do, iom poste mi pensis
-
Nu, se mi ne povas endormiĝi
-
kaj mi devas atendi ĉi tiun fekan tikon
-
mi simple serĉos guglon por eltrovi
-
kiel nuligi tikon
-
Do, mi serĉis guglon
-
kaj la unua informo simple estis eta sciigo
-
kiu diris, ke vi ne povas forigi tikon
-
vi simple devas atendi
-
verŝajne ĝi rapide malaperos
-
sed eble vi devas atendi kelkajn tagojn
-
se ĝi daŭros pli ol kelkajn tagojn
-
iru al la kuracisto
-
kaj kompreneble mi pensis, "fek' al tio
-
Mi ne volas atendi kelkajn tagojn"
-
Do, mi iris al la unua ligilo en guglo
-
kaj tio estis terura eraro.
-
Ne faru tion!
-
Mi simple volas diri nun
-
Se vi havas malsanon ...
-
ah ne ... se vi havas sanan problemon
-
aŭ vi volas iel prilabori vian sanon
-
ne uzu guglon
-
Ne fariĝu via propra kuracisto
-
kaj mi montros al vi nun kial ne faru tion
-
Do, mi iris al la unua ligilo
-
kaj ĝi simple diris, "Vi verŝajne havas ...
-
kanceron de la sango!"
-
kaj mi pensis, "Kio la fek'
-
Mi ne havas kanceron.
-
Eble tiu ligilo simple estas iom freneza"
-
Do, mi iris al alia ligilo
-
kaj ĝi diris "Nu, verŝajne vi havas tumoron
-
en via hepato" kaj mi pensis
-
"Kio la fek' unue ĝi diris, ke
-
mi havas kanceron, kaj poste ĝi diris ke
-
mi havas tumoron"
-
Do, mi iris al alia ligilo
-
kaj ĝi diris "Ho eble tio signifas, ke
-
vi havas aidoson kaj baldaŭ vi mortos"
-
kaj mi pensis, "Ho fek' eble baldaŭ mi mortos
-
eble ĉi tiu estas tre malbona afero
-
eble ĉi tiu tiko estas montrilo de io
-
tre malbona, kio okazos poste.
-
Eble dum mia dormo, mi simple mortus
-
kaj mia korpo volas sciigi min pri tio!"
-
kaj tiam mi pensis, "Ne, tio ne ĝustas.
-
Mi ne povas havi kanceron, aŭ tumoron,
-
aŭ simple iun alian ... eble ... eble
-
ili simple elektis la plej malbonan situacion."
-
Do, mi serĉis aliajn aferojn hazardajn
-
kaj preskaŭ ĉiuj el ili diris, ke
-
"Vi verŝajne havas kaceron, tumoron ktp".
-
Do, mi simple diri nun, "Ne fidu guglon
-
aŭ retejojn tie pri via sano" ... se vi ... se vi ...
-
pensas, ke vi havas sanan problemon
-
simple iru al la kuracisto
-
ne fariĝu via propra kuracisto
-
ĉar vi verŝajne simple kuŝos tie
-
dum iom da tempo kiel mi
-
kaj pensis, "Ho, fek' baldaŭ mi mortos
-
eble mi devas veki mian edzinon
-
kaj diri al ŝi ĝis, ke eble matene mi ne plu vivos"
-
Kompreneble, mi ankoraŭ vivas
-
ĉar mi nun estas ĉi tie ...
-
aŭ eble poste mi mortos ...
-
Sed, jes mi simple volas diri al vi
-
kio okazis ĉar estis tre freneza
-
Do, tio estas ĉio
-
Se vi ŝatis ĉi tiun filmeton
-
Ŝatu ĝin
-
Diskonigu ĝin
-
Abonu mian kanalon
-
Kaj mi vidos vin ĉiujn en la venonta filmo
-
krom se vi jam mortis
-
Do, ĝis!!!
-
kaj kiel ĉiam, mi volas danki miajn donacantojn
-
ĉe Patreon
-
Sed ankaŭ vi povas fariĝi Patreon-subtenanto
-
se vi deziras
-
Nur unu dolaro monate sufiĉas
-
Do miaj ĝisnunaj donacantoj estas