Interview with TEJO-Volunteer: Manuela Ronco
-
0:05 - 0:10Intervjuo kun Manuela Ronco
-
0:10 - 0:18Kio estas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj ĝiaj ĉefaj agadoj?
-
0:18 - 0:27La agado de TEJO konsistas principe el informado en junularaj medioj
-
0:27 - 0:35pri Esperanto kiel ebla solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj
-
0:35 - 0:44en la okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj
-
0:44 - 0:52kaj krome estas diversaj servoj por siaj membroj kaj landaj sekcioj
-
0:52 - 1:01kiel ekzemple la eldonaĵoj aŭ la dispono de diversaj informiloj kaj komunikiloj
-
1:01 - 1:11kiuj provizas reton por informinterŝanĝo kaj kunlaboro kaj
-
1:11 - 1:23ĝenerale TEJO agas por instigi siajn membrojn aktive partopreni en la Esperanto-movado.
-
1:23 - 1:29Kio estas tipa ĉiutaga vivo de TEJO-volontulo?
-
1:29 - 1:32Kion vi faras ĉi tie?
-
1:32 - 1:36Mi havas multajn taskojn.
-
1:36 - 1:53Mia ĉiutaga laboro konsistas el traktado de reta kaj papera poŝto de TEJO kaj diversaj administraj taskoj
-
1:53 - 2:09kaj mi prizorgas la kontaktojn kun la membroj, landaj sekcioj kaj ankaŭ kun eüropaj aŭ neeüropaj strukturoj aŭ organizoj.
-
2:09 - 2:18Aliaj taskoj povas esti foje kunlabori kun la estraro en la verkado de subvencipetoj,
-
2:18 - 2:25aktualigi la retpaĝon kaj reprezenti TEJO-n dum aranĝoj,
-
2:25 - 2:35do mi ĝenerale aktive subtenas la agadon de la estraro kaj de la komisiitoj de TEJO.
-
2:35 - 2:42Do fakte, vi parolis pri la membroj, do kial bonas esti membro de TEJO?
-
2:42 - 2:54Esti membro de TEJO bonas, ĉar unue vi havas iujn servojn de TEJO kaj ankaŭ avantaĵojn
-
2:54 - 3:06ekzemple vi ricevas la revuojn. Vi rajtas havi blogon ĉe la TEJO-retpaĝo kaj
-
3:06 - 3:12vi ricevas rabaton por la Internacia Junulara Kongreso.
-
3:12 - 3:17Vi havas eblecon partopreni en seminarioj.
-
3:17 - 3:24Per via membreco, vi helpas al la junulara Esperanto-movado kaj se vi volas
-
3:24 - 3:36vi povas envolviĝi en interesa kaj internacia agado, do ankaŭ tio povas esti bona sperto por vi mem.
-
3:36 - 3:40Do fakte vi parolis pri revuoj, kiuj estas la revuoj?
-
3:40 - 3:53La revuoj estas Kontakto kaj TEJO-Tutmonde, kiuj nun ekde venonta jaro estas kunigitaj.
-
3:53 - 3:58Kio estas la diferenco inter ili?
-
3:58 - 4:06Do, Kontakto estas revuo en Esperanto, sed ne pri Esperanto
-
4:06 - 4:13TEJO-Tutmonde estas movada revuo.
-
4:13 - 4:19Kio estas la Internacia Junulara Kongreso kaj kie ĝi okazos venontjare?
-
4:19 - 4:26Internacia Junulara Kongreso estas la ĉefa aranĝo de TEJO
-
4:26 - 4:32kaj eble la plej grava evento por la esperanta junularo.
-
4:32 - 4:43Ĝi okazas ĉiujare en malsama lando. Ĉi-jare en Kubo, venontjare en Kievo, Ukrainio.
-
4:43 - 4:51Ĝi estas organizita de TEJO kaj de landa sekcio kaj de lokaj aktivuloj.
-
4:51 - 4:57Kaj kion vi konsilus al homo, kiu volus unuafoje iri al IJK?
-
4:57 - 5:03Pri tio mi ne povas respondi, ĉar mi neniam estis en IJK,
-
5:03 - 5:13sed ĝenerale mi konsilus al homo, kiu partoprenas por la unua fojo junularan aranĝon aŭ renkontiĝon,
-
5:13 - 5:23profiti por praktiki plej eble multe la lingvon kaj provi ekkoni plej eble multe da homoj
-
5:23 - 5:34kaj ne nur tiuj kiuj plej similas al ni, sed ankaŭ tiuj kiuj plej malsimilas
-
5:34 - 5:46kaj al komencantoj, mi dirus, ke ili ne timu neinterkomprenon
-
5:46 - 5:53ĉar post malmulte da tempo, tio ne plu estas problemo.
-
5:53 - 5:57Dankon pro la tre interesaj informoj!
-
5:57 - 5:59Nedankinde.
- Title:
- Interview with TEJO-Volunteer: Manuela Ronco
- Description:
-
Manuela is a full-time volunteer for the World Esperanto Youth Organization in Rotterdam, Netherlands. Learn more about TEJO and her work there from the source! English subtitles coming soon.
Manuela estas TEJO-voluntulo en Roterdamo, Nederlando. Lernu pli pri TEJO kaj ŝia agado! Ni nun prilaboras subtekstojn diverslingve.
Filmed by Chuck Smith, Edited by Renker Amantea
- Video Language:
- Esperanto
- Duration:
- 06:05
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Interview with TEJO-Volunteer: Manuela Ronco | ||
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Interview with TEJO-Volunteer: Manuela Ronco | ||
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Interview with TEJO-Volunteer: Manuela Ronco |