Return to Video

Marco Tempest: La magio de vero kaj mensogoj (kaj iPodoj)

  • 0:00 - 0:03
    Nu, la speco de magio, kiun mi ŝatas, kaj mi estas magiulo,
  • 0:03 - 0:05
    estas magio, kiu uzas teknikon
  • 0:05 - 0:07
    por krei iluziojn.
  • 0:07 - 0:09
    Do mi ŝatus montri al vi ion, pri kio mi laboris.
  • 0:09 - 0:11
    Estas programo,
  • 0:11 - 0:13
    kiu laŭ mi estos utila por artistoj -
  • 0:13 - 0:15
    plurkomunikilaj artistoj specife.
  • 0:15 - 0:17
    Ĝi sinkronigas videojn
  • 0:17 - 0:19
    tra diversaj ekranoj de poŝtelefonoj.
  • 0:19 - 0:21
    Kaj mi prunteprenis tiujn tri iPodojn
  • 0:21 - 0:23
    de homoj ĉi tie en la salono
  • 0:23 - 0:25
    por montri al vi, kion mi celas.
  • 0:27 - 0:29
    Kaj mi uzos ilin por rakonti al vi
  • 0:29 - 0:32
    iomete pri mia preferata temo:
  • 0:32 - 0:34
    iluziado.
  • 0:36 - 0:38
    (Muziko)
  • 0:38 - 0:41
    Unu el miaj plej ŝatataj magiuloj
  • 0:41 - 0:43
    estas Karl Germain.
  • 0:43 - 0:45
    Li havis ĉi tiun brilan trukon,
  • 0:45 - 0:48
    kie rozujo floris
  • 0:48 - 0:50
    rekte antaŭ viaj okuloj.
  • 0:50 - 0:53
    Sed estis lia kreado de papilio,
  • 0:53 - 0:55
    kiu estis la plej bela.
  • 0:55 - 0:58
    (Registraĵo) Anoncisto: Sinjorinoj kaj sinjoroj,
  • 0:58 - 1:01
    la kreiĝo de la vivo.
  • 1:01 - 1:03
    (Aplaŭdo)
  • 1:03 - 1:06
    (Muziko)
  • 1:06 - 1:08
    Marko Tempest: Kiam oni demandis lin pri trompo,
  • 1:08 - 1:11
    li diris ĉi tion:
  • 1:11 - 1:15
    Anoncisto: Magio estas la sola honesta profesio.
  • 1:15 - 1:17
    Magiulo promesas trompi vin -
  • 1:17 - 1:19
    kaj li faras tion.
  • 1:19 - 1:22
    Marco Tempest: Mi ŝatas pensi pri mi mem, ke mi estas honesta magiulo.
  • 1:22 - 1:24
    Mi uzas amason da trukoj,
  • 1:24 - 1:26
    kio signifas,
  • 1:26 - 1:29
    ke kelkfoje mi devas mensogi al vi.
  • 1:29 - 1:32
    Nu, mi sentas min malbone pro tio.
  • 1:32 - 1:35
    Sed la homoj mensogas ĉiun tagon.
  • 1:35 - 1:37
    (Sonorado) Atendu.
  • 1:37 - 1:39
    Knabino en la telefono: Hej, kie vi estas?
  • 1:39 - 1:41
    MT: Blokita en la trafiko. Mi estos baldaŭ ĉe vi.
  • 1:41 - 1:43
    Vi ĉiuj iam faris tion.
  • 1:43 - 1:45
    (Ridado)
  • 1:45 - 1:48
    Virino: Mi estos preta post nur unu minuto, karulo.
  • 1:48 - 1:51
    Viro: Estas ĝuste tio, kion mi ĉiam deziris.
  • 1:51 - 1:53
    Virino: Vi faris brile.
  • 1:53 - 1:55
    Marco Tempest: Trompo
  • 1:55 - 1:59
    estas fundamenta parto de nia vivo.
  • 1:59 - 2:01
    Enketoj fakte montras,
  • 2:01 - 2:03
    ke viroj rakontas duoble pli da mensogoj
  • 2:03 - 2:05
    ol virinoj
  • 2:05 - 2:07
    -- se la demanditaj virinoj rakontis la veron.
  • 2:07 - 2:09
    (Ridado)
  • 2:09 - 2:12
    Ni trompas por gajni avantaĝon
  • 2:12 - 2:15
    kaj por kaŝi nian malfortecon.
  • 2:15 - 2:17
    La ĉina generalo Sun Tzu
  • 2:17 - 2:19
    diris, ke ĉiu milito
  • 2:19 - 2:21
    estas bazita je trompo.
  • 2:21 - 2:23
    Oscar Wilde
  • 2:23 - 2:26
    diris la samon pri romantika amo.
  • 2:26 - 2:28
    Kelkaj homoj
  • 2:28 - 2:30
    trompas pro mono.
  • 2:30 - 2:33
    Ni ludu iom.
  • 2:33 - 2:36
    Tri kartoj, tri ŝancoj.
  • 2:36 - 2:39
    Anoncisto: Unu kvino gajnigos 10 al vi, 10 gajnigos 20.
  • 2:39 - 2:41
    Nu, kie estas la sinjorino?
  • 2:41 - 2:43
    Kie estas la reĝino?
  • 2:43 - 2:45
    Marco Tempest: Ĉu tiu ĉi?
  • 2:45 - 2:47
    Mi bedaŭras. Vi perdis.
  • 2:47 - 2:50
    Nu bone, mi ne trompis vin.
  • 2:50 - 2:53
    Vi trompis vin mem.
  • 2:53 - 2:55
    Memtrompado.
  • 2:55 - 2:57
    Tio okazas, kiam ni konvinkas nin mem,
  • 2:57 - 2:59
    ke mensogo estas la vero.
  • 2:59 - 3:02
    Kelkfoje estas malfacile distingi la du.
  • 3:04 - 3:06
    Dependaj ludantoj
  • 3:06 - 3:08
    estas specialistoj pri memtrompado.
  • 3:08 - 3:10
    (Sono de monludmaŝino)
  • 3:10 - 3:12
    Ili kredas, ke ili povas gajni.
  • 3:12 - 3:15
    Ili forgesas la fojojn, kiam ili perdas.
  • 3:15 - 3:18
    La cerbo estas tre bona pri forgesado.
  • 3:18 - 3:21
    Malbonaj spertoj estas rapide forgesataj.
  • 3:21 - 3:23
    Malbonaj spertoj
  • 3:23 - 3:25
    rapide malaperas.
  • 3:25 - 3:28
    Tio estas la kaŭzo, kial en ĉi tiu vasta kaj soleca kosmo,
  • 3:28 - 3:32
    ni estas tiel bele optimismaj.
  • 3:32 - 3:34
    Nia memtrompado
  • 3:34 - 3:36
    fariĝas pozitiva iluzio -
  • 3:36 - 3:38
    pro kio filmoj
  • 3:38 - 3:41
    estas kapablaj preni nin al eksterordinaraj aventuroj;
  • 3:41 - 3:43
    pro kio ni kredas je Romeo,
  • 3:43 - 3:45
    kiam li diras, ke li amas Julietan;
  • 3:45 - 3:48
    kaj pro kio unuopaj notoj de muziko,
  • 3:48 - 3:50
    kiam oni ludas ilin kune,
  • 3:50 - 3:53
    fariĝas sonato kaj elvokas sencon.
  • 3:53 - 3:55
    Tio estas "Clair de Lune".
  • 3:55 - 3:57
    Ĝia komponisto Debussy
  • 3:57 - 3:59
    diris, ke arto
  • 3:59 - 4:03
    estas la plej granda trompo el ĉiuj.
  • 4:03 - 4:06
    Arto estas trompo,
  • 4:06 - 4:08
    kiu kreas verajn emociojn -
  • 4:08 - 4:11
    mensogo, kiu kreas veron.
  • 4:11 - 4:15
    Kaj kiam vi dediĉas vin je tiu trompado,
  • 4:15 - 4:18
    ĝi fariĝas magio.
  • 4:26 - 4:38
    (Aplaŭdo)
  • 4:38 - 4:41
    Dankon. Multan dankon.
  • 4:41 - 4:46
    (Aplaŭdo)
Title:
Marco Tempest: La magio de vero kaj mensogoj (kaj iPodoj)
Speaker:
Marco Tempest
Description:

Uzante tri iPodojn kiel magiajn rekvizitojn Marco Tempest disvolvas spritan kaj surprize profundan meditadon pri vero kaj mensogoj, arto kaj emocio.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
04:46
Lu Wunsch-Rolshoven added a translation

Esperanto subtitles

Revisions