Charlie Chaplin final speech in The Great Dictator
-
0:02 - 0:04La diktatoro de Tomainia,
-
0:04 - 0:07la konkerinto de Osterliĉ,
-
0:07 - 0:11la estonta imperiestro...! de la mondo.
-
0:11 - 0:14Vi parolendas.
-
0:14 - 0:15Mi ne povas.
-
0:15 - 0:18Vi devas. Tio estas nia lasta espero.
-
0:21 - 0:22Espero...
-
0:24 - 1:10(Malrapida kaj melankolia muziko)
-
1:10 - 1:15Mi bedaŭras, sed mi ne volas esti imperiestro - tio ne taŭgas al mi.
-
1:15 - 1:18Mi volas regi aŭ konkeri neniun.
-
1:18 - 1:24Mi ŝatus helpi ĉiujn se eblas: judon, nejudon, nigrulon, blankulon.
-
1:24 - 1:27Ni ĉiuj volas helpi unu la alian. La homaro estas tia.
-
1:27 - 1:31Ni volas vivi per la feliĉeco de aliaj, ne per la mizereco de aliaj.
-
1:31 - 1:33Ni ne volas malami kaj malestimi unu la alian.
-
1:33 - 1:39Ĉi-monde estas loko por ĉiuj, kaj la bona Tero estas riĉplena kaj povas subteni ĉiujn.
-
1:39 - 1:41La vivovojo povas esti libera kaj bela.
-
1:41 - 1:43Sed ni maltrafis tiun vojon.
-
1:43 - 1:49La avareco venenigis la homan animon - ĝi starigis barikadon de malamo en la mondo.
-
1:49 - 1:52Gvidis nin al mizereco kaj sangverŝado.
-
1:52 - 1:55Ni disvolvis rapidecon, sed ni enfermiĝis en ĝi.
-
1:55 - 1:58Maŝinoj, kiuj donas al ni abundecon, lasis nin en malabundeco.
-
1:58 - 2:02Nia scienco igis nin cinikaj, nia lerteco sensentaj kaj malafablaj.
-
2:02 - 2:05Ni tromulte pensas kaj tro malmulte sentas.
-
2:05 - 2:08Pli ol maŝinojn, ni bezonas homecon.
-
2:08 - 2:11Pli ol inteligentecon, ni bezonas afablecon kaj mildecon.
-
2:11 - 2:16Sen tiuj ecoj, la vivo estos perforta kaj ĉio estos perdita.
-
2:16 - 2:19La aviadilo kaj la radio kunigis nin.
-
2:19 - 2:22La naturo de tiaj elpensaĵoj vokas la bonecon de la homaro.
-
2:22 - 2:25Ili krias por la universala fraterneco, por la unuiĝo de ni ĉiuj.
-
2:25 - 2:28Eĉ nun, mia voĉo atingas milionojn da aŭskultantoj ĉirkaŭ la mondo.
-
2:28 - 2:32Milionoj da senesperaj viroj, virinoj kaj knabetoj,
-
2:32 - 2:37viktimoj de sistemo kiu turmentas la homojn kaj kiu enkarcerigas senkulpulojn.
-
2:37 - 2:41Por tiuj kiuj povas aŭdi min, mi diras "ne malesperiĝu".
-
2:41 - 2:44La mizero kiu ĉirkaŭas nin estas nur dummomenta ĉeesto de la avaro,
-
2:44 - 2:48la amaro de tiuj kiuj timas la homan progreson.
-
2:48 - 2:55Preterpasos la malamo de la homoj, kaj mortos la diktatoroj, kaj la povo kiu estis prenita de la popolo revenos al la popolo,
-
2:55 - 2:59kaj dum daŭre mortados la homoj, neniam mortos la libero.
-
2:59 - 3:05Soldatoj - ne obeu brutulojn, virojn kiuj malestimas kaj malliberigas vin,
-
3:05 - 3:09kiuj estras viajn vivojn, kiuj diras al vi kion fari, pensi kaj senti,
-
3:09 - 3:13kiuj trejnas vin, nutras vin, kaj traktas vin kiel bovaron, kiel manĝaĵon de kanono.
-
3:13 - 3:19Ne donu vin al tiuj nenaturaj viroj, maŝinaj viroj kun maŝinaj mensoj kaj maŝinaj koroj.
-
3:19 - 3:23Vi ne estas maŝinoj. Vi ne estas bovaro. Vi estas viroj.
-
3:23 - 3:26Vi havas homaran amon en viaj koroj.
-
3:26 - 3:30Vi ne malamas; malamas sole la neamataj, la neamataj kaj la nenaturaj.
-
3:30 - 3:33Soldatoj - ne batalu por sklaveco, batalu por libero.
-
3:33 - 3:37En la 17-a ĉapitro de Sankta Luko estas dirita: “la regno de Dio estas ene de la viroj”.
-
3:37 - 3:41Ne nur ene de unu viro nek ene grupo de viroj - sed en la homaro mem - en vi la popolo.
-
3:41 - 3:46Vi la popolo havas la povon, la povon por fari maŝinoj, la povon por krei feliĉecon.
-
3:46 - 3:52Vi la popolo havas la povon fari la vivon libera kaj bela, la povon fari la vivon mirinda aventuro.
-
3:52 - 3:57Do, en la nomo de demokratio, ni uzu tiun povon - ni kuniĝu!
-
3:57 - 4:02Ni batalu por nova mondo, deca mondo kiu donos al viroj la eblecon labori,
-
4:02 - 4:06al la junularo la estontecon, kaj al la maljunularo la sekurecon.
-
4:06 - 4:10Per la promeso de tiaj aferoj, brutuloj kaptis la povon, sed ili mensogis.
-
4:10 - 4:12Ili ne realigas sian promeson kaj neniam realigos ĝin.
-
4:12 - 4:17La diktatoroj sin mem liberigas, tamen ili sklavigas la popolon.
-
4:17 - 4:20Nun ni batalu por realigi tiun promeson.
-
4:20 - 4:24Ni batalu por liberigi la mondon, por forigi naciajn landlimojn,
-
4:24 - 4:27por forigi la avarecon, la malamon kaj netolerecon.
-
4:27 - 4:35Ni batalu por racia mondo, mondo kie scienco kaj progreso gvidos la homaron al feliĉeco.
-
4:35 - 4:39Soldatoj - por la demokratio, ni kuniĝu!
-
4:39 - 4:53(Aklamado)
- Title:
- Charlie Chaplin final speech in The Great Dictator
- Description:
-
Charlie Chaplin final speech in The Great Dictator
Get it on BluRay from Amazon
http://www.amazon.com/Great-Dictator-Criterion-Collection-Blu-ray/dp/B004NWPXZS/ref=sr_1_2?ie=UTF8&qid=1305643284&sr=8-2 - Video Language:
- English
- Duration:
- 04:55
martindeneuquen edited Esperanto subtitles for Charlie Chaplin final speech in The Great Dictator | ||
martindeneuquen edited Esperanto subtitles for Charlie Chaplin final speech in The Great Dictator | ||
diegosouza.br edited Esperanto subtitles for Charlie Chaplin final speech in The Great Dictator | ||
diegosouza.br added a translation |