-
Saluton, kaj multan dankon, ke vi venis ĉi tien.
-
Dankon ke vi invitis min.
-
Do kiel eki? Ni diris, ke vi trafis milionojn kaj milionojn da homoj tra la mondo,
-
kial via mesaĝo tiel bone efikas en Israelo?
-
Kiel povas esti ke ĝi tiom atentokaptas en Israelo?
-
Mi ne klare scias kial, sed tio, kion mi povas diri estas ke dum ĉiuj tiuj jaroj kiam mi parolis al dekmiloj da homoj
-
mi rimarkis ke homoj kiuj mem estas subpremataj: judoj, hispan-usonanoj, inoj, nigruloj,
-
pli bone komprenas tiun revolucion, en kiun mi engaĝiĝis,
-
ĉar ili komprenas kio estas subpremado, ili ĝin spertis.
-
Ili scias, kion signifas esti traktata kiel sengravulo, kvazaŭ ilia vivo valoras nenion.
-
Jen kio miaopinie okazas ĉi tie, la juda popolo estis subpremita dum jarmiloj,
-
ni komprenas subpremon kaj estas supozataj ĝin ne subteni.
-
Mi nur reliefigas tion al ĉiuj,
-
ĉar homoj ne konscias, kiom ili suferigas bestojn ĉiutage.
-
Do kiam mi substrekas ke la steko, hamburgero, kokidaĵa sandviĉo, eskalopo kiun vi manĝas,
-
tiuj viandopecoj, kiuj fontas el korpoj de vivantaj bestoj, kiuj ne volis esti murditaj,
-
kiuj ne volis suferi kaj morti, kiuj ne volis esti turmentitaj,
-
kaj ekde kiam mi klarigis tion al homoj, plejmulte el ili, tiuj menssanaj, logikaj, faras la elekton iĝi veganoj.
-
Dum lastaj tagoj, kaj eĉ lastaj monatoj, mi havis okazon vidi multajn manifestaciojn en Tel-Avivo.
-
homoj kiuj stratmarŝas kontraŭ murdado kaj konsumado de bestoj.
-
Sed kiam mi pasas apud ili kaj rigardas iliajn ŝuojn, mi vidis ke ili estas el ledo...
-
sekve mi diris al mi mem ke... kontraŭdiras tion ĉi tio.
-
Kvazaŭ "Da ili mi ne manĝas, sed survestas".
-
Ĉu tiuj homoj konscias pri tio? Ĉu ili scias tion?
-
Aŭ ĉu estas pluraj moralaj normoj?
-
Mi ne pensas ke tiuj homoj survestas ledajn ŝuojn,
-
tio similas ledajn ŝuoj, ekzistas sintezita ledo kiu similas ledon
-
samkiel ekzistas ŝajnkarnaĵoj kiuj similas veran viandon.
-
Mi pensas ke multaj homoj malprave akuzas best-rajtajn aktivulojn surhavi ledon.
-
Vi estus surprizita: 50% el la marko "New Balance" veganas senelekte,
-
Eĉ "Nike", kaj mi ne subtenas Najkon pro problemoj pri respekto al homaj rajtoj,
-
sed eĉ ĉe Najko 50% el la ŝuoj estas el sintezita ledo.
-
Do multaj homoj kredas ke veganoj kaj bestrajtaj aktivuloj surportas ledajn ŝuojn.
-
Tamen povas esti alia klarigo:
-
Iuj homoj, fakte plejparto el homoj ne naskiĝis veganaj,
-
sed tiaj iĝis laŭflue de sia vivo.
-
Do eble ili jam posedis ledajn ŝuojn,
-
je tiu nivelo la fuŝo jam faritas, do kiucele ĵeti ilin rubujen?
-
La fuŝo faritas kaj tiam vi ne konsciis pri la abomenaĵoj, al kiuj vi partoprenis,
-
do eblas ke tiuj homoj daŭre vestas siajn malnovajn ledajn ŝuojn.
-
Mi konsilas al homoj tion fari: vi povas uzi viajn vestaĵojn el bestohaŭto ĝistrive,
-
aŭ vi povas ilin fordoni, jen tion mi faris kiam veganiĝis,
-
mi simple ne eltenis plu surmeti bestan haŭton, tio naŭzis min.
-
Interese estas ke vi parolas pri besta haŭto kaj ne pri ledo.
-
Kaj ja pri tio temas.
Ni ŝatas uzi eŭfemismojn, ebligas ili, ke tiuj abomenaĵoj estas plenumataj.
-
Oni ĉiam volas diri "ledo" kiam temas pri bovohaŭto.
-
Kaj oni volas diri... eĉ la vorto "lardo", kion signifas "lardo", ĉu vi celas porkokarnon?
-
Do kiam ni ekpripensas kion ni vestas kaj kion ni manĝas,
-
denove, tial mi diras ke sanmensaj homoj faros la elekton iĝi veganoj.
-
Ne havas sencon. Mi klarigos alimaniere:
-
mi ŝatas klarigi en kio temas pri la plej granda holokaŭsto ajniama
-
kaj homoj nervoziĝas kiam mi uzas ĉi vorton.
-
Mi devas diri, ke min ŝokas aŭdi vin paroli pri Holokaŭsto, kompari Holokaŭston al...
-
kiel ĉiuj, kiuj ĉeestis vian prelegon,
-
kaj aŭdi pri Holokaŭsto kompare kun bestoj...
-
Estas iom... nu, ĉu vi scias?
Mi eĉ ne estas judo, tamen tio vundas min.
-
Lasu min klarigi en kio tiu Holokaŭsto estas eĉ pli terura.
-
Mi mem estas ŝokita, ke oni komparas la homan Holokaŭston al tiu de bestoj,
-
kiu estas la plej granda Holokaŭsto el tuta homara Historio.
-
Se vi iras al la plej proksima buĉejo, ke vi elprenas bestojn kaj anstataŭas ilin per judoj,
-
vi rekreis Aŭŝvicon.
-
Estas ekzakte same: vi havas konstruaĵon pensitan por senmembrigi, turmenti kaj murdi senkulpulojn.
-
Inverse, ni faru vojaĝon 60, 70 jarojn retroen.
-
Prenu Aŭŝvicon, prenu Birkenaŭon, forprenu la judojn kaj anstataŭu ilin per bovinoj kaj kokidoj,
-
vi daŭre havas Holokaŭston.
-
Fakte ni eĉ lernis kiel mortigi judojn,
-
nazioj tion lernis studante la metodojn uzatajn en la vianda industrio.
-
Ni lernis kiel turmenti kaj mortigi unu la alian ĉar ni trejniĝis antaŭe super bestoj.
-
Sed bestoj inter si manĝas unu la alian, vi scias, kaj...
-
Iuj bestoj. 75% el bestoj estas herbovoruloj.
-
Sed, estas parto el la vivociklo...
-
Ne, tio estas ciklo de turmento kaj morto.
-
Kaj kiam vi vidas leonon manĝi zebron?
-
Bone, sed mi rimarkis, ke vi surportas vestaĵojn kaj ke havas poŝtelefonon, komputilon...
-
Estas malhoneste preni unusolan ekzemplon el leona konduto, kiun vi ŝatus reprodukti,
-
kiam vi volas reprodukti neniun alian el leonaj kondutoj.
-
Kiam du leonoj renkontiĝas,
por sin saluti ili flaras la pugon.
-
Kiam mi eniris ĉi salonon vi ne surgenuiĝis por priflari mian pugon.
-
Nu, leonoj foje mortigas siajn bebojn,
kiam ili ŝajnas tro malfortaj.
-
Se homo mortigas sian bebon ĉar ne volas ĝin,
lin oni malliberigas kaj juĝas pro murdo.
-
Ĉu vi iros al juĝejo diri:
"Sed, S-ro Juĝisto, leonoj mortigas siajn bebojn,
kial ne rajtus ankaŭ mi?"
-
Tiu komparo estas malhonesta.
-
Vi ne estas leono. Kaj por via informo,
leono estas karnovoruloj, ne homoj.
-
Ni estas 100%-e herbovoruloj, dekape ĝispiede.
-
Metu 2-jaran bebon en parko
kun kuniklo kaj pomo
-
kaj nun voku min kiam la bebo manĝas la kuniklon
kaj ludas kun la pomo.
-
Ni estas plene plantomanĝantoj, havas neniun instinkton karnovoran aŭ eĉ ĉiovoran.
-
Kaj fiziologie, nia makzelo moviĝas maldekstre-dekstren por dispremi la nutraĵojn, kiam vi maĉas vi estas 100%-e herbovorulo.
-
Se vi estus karnovorulo, kiel leono, via makzelo moviĝus nur desupre suben tiele, por deŝiri kaj engluti.
-
Se vi ŝvitas el haŭtoporoj por malvarmiĝi, tio signifas ke vi estas herbovorulo.
-
Kio estas via ĉefa celo?
Ĉar plejparto de la homoj ne iĝos veganoj.
-
Dependas kiam vi metas la demandon.
Maljusteco ne povas daŭri eterne.
-
La mondo iĝos vegana iun tagon.
-
Ĉu vi vere kredas tion?
-
Sammaniere kiel inoj iam atingos egalecon kun viroj.
-
Kaj ke iun tagon, ĉiuj subpremoj estos venkitaj.
Maljusteco ne povas eterne ekzisti.
-
Ŝajnas nesupereble, ne miskomprenu min,
mi batalas sur la unuaj linioj de la fronto,
eblus pensi ke tio neeblas.
-
Sed ne forgesu ke necesis 400 jaroj por konvinki blankulojn en Usono ĉesi posedadon de nigruloj.
-
Vi komprenos kial tio postulas tioman tempon,
ni eĉ ne sukcesas konduti bonintence
unu al la alia.
-
Ni eĉ malpli sukcesas trakti bonintence kokidojn, porkojn, meleagrojn aŭ insektojn de la planedo.
-
Sed mi estas konvinkita, ke ni sukcesos konduti bonintence unu al alia,
-
kiam ni estos lernintaj respekti bestojn.
-
Fakte, mi sentas malkomforte ĉar mi manĝis bifstekon tagmeze
-
sed tamen, mi ne estas 100%-e konvinkita ke mi devus ĉesi manĝi viandon dum mia tuta vivocetero.
-
Ne ke mi manĝas viandon ĉiutage,
sed mi ŝatas mian stekon en mia telero unufoje semajne.
-
Do vi havas 2 minutojn por konvinki min manĝi viandon...
unufojon monate.
-
Mi ne volas konvinki vin manĝi da unufoje monate, mi volas vin konvinki neniam ajn remanĝi tion.
-
Endas ke vi metu vin en la lokon de la besto.
-
Imagu ke vi estis seksperfortita por gravediĝi,
-
iu perfortis vin por gravedigi vin.
-
Vi naskas idon,
kiun oni ŝtelas de vi je la naskiĝo,
-
Tiu bebo estas grasigita per sojo, tritiko, maizo, aveno,
-
poste oni premmetas ĝin en koncetrejecan kamionon
por ĝin konduki ĝis buĉejo,
-
ĝi troviĝas pendigita kun kapo malsupren, plenkonscia,
antaŭ ĉiuj aliaj anoj de ĝia specio,
-
hurlanta, timigita, terurita,
dum tranĉilo trapikas ĝian gorĝon.
-
Oni dispecigas ĝin...
-
Kio pravigas tion?
-
Kaj ne temas pri via steko.
Vi ĵus diris "mia steko",
-
vortoj gravas, ĉi tie.
Tiu steko neniam estis via.
-
Tiu steko estas eŭfemismo, parenteze,
por mencii bovan karnon,
-
kaj tiu karno apartenas al alia vivulo.
-
De kie venas ke homoj posedas kaj kontrolas aliajn vivulojn?
-
Kaj de kie ni estas la specio plej speciala iam ajn ekzistinta sur Tero?
-
Dum en realo, ni estas la plej malspeciala specio iam ajn ekzistinta sur ĉi planedo.
-
Ĉu vi scias ke se homa specio malaperus,
tio profitus al ĉiuj aliaj ekzistantaj specioj?
-
Ĉu vi ankaŭ scias ke se abeloj malaperus (pri kio parolas komunikiloj de jardekoj), la mondo disfalus?
-
Se formikoj estus formortigitaj,
la tuta sistemo disfalus.
-
Por diri al vi kiom esencaj por la planedo estas formikoj kaj abeloj.
-
Kiel eblas al ni pensi, ke ni valoras pli ol ili, dum ili vivogravas por la planedo, kaj ni absolute ne.
-
Ni estas turmentantoj,
ni estas subpremantoj.
-
Kaj laŭ vi de kie tio venas?
-
- Ĉu tio aroganteco?
- Jes.
-
Mi ne certas, mi ne scias kio troviĝas en ni,
krom morto kaj turmento kaj murdo.
-
Mi pensas ke kiam oni englutas perforton,
eliĝas sekve perforto.
-
Kiam oni konsumas diskriminacion kaj morton,
oni elŝvitas la samajn teruraĵojn.
-
Iuj povus diri la samon pri vi.
-
Ili povus diri ke vi estas aroganta
kaj ke vi pensas scii ĉion pli bone ol ĉiuj aliaj,
-
ke vi pensas esti pli bona ol ni,
-
kaj, fakte,... kiel diri...
-
mi estas supozita kulpanta kaj vi estas juĝanta.
-
Vidu, estas du specoj de homoj,
tiuj, kiuj juĝas, kaj tiuj kiuj mensogas ĉi rilate.
-
Ni juĝas homojn ĉiutage, ni juĝas homojn kiuj perfortas infanojn, ni juĝas seksperfortulojn, ni juĝas naziojn,
-
ni juĝas murdintojn.
-
Kaj mi bedaŭras por la manĝantoj de viando, laktaĵoj kaj ovaĵoj,
-
sed veganoj estas pli etikaj ol ili, larĝe.
-
Kompreneble, same kiel iu kiu ne seksperfortas estas pli etika ol iu kiu seksperfortas,
-
homo kiu ne mortigas porkojn, kokidojn aŭ meleagroj estas pli bona ol homo kiu mortigas kaj turmentas bovinojn, porkojn, kokidojn aŭ meleagrojn.
-
Ĉu vi estas diranta ke homo kiu ne mortigas birdojn, kokidojn, bovinojn, porkojn kaj ne manĝas viandon... ne povas seksperforti iun?
-
ke li ne povas murdi iun?
-
Ne estas eĉ unu vegano en iu ajn malliberejo de l' mondo.
-
Trovu pro mi veganan seksperfortulon,
mi ŝategus aŭdi lian rakonton.
-
Malliberejoj plenas je infanperfortuloj, seksperfortuloj, murdintoj, ŝtelistoj kaj rabistoj kiuj konsumas viandon kaj bestajn produktojn.
-
Fakte mi eĉ iros pli foren; ni antaŭe parolis pri sano: trovu por mi malsanulejon plena de veganoj malsanaj,
-
Mi mem vidas nur malliberejojn plenaj je kormalsanuloj, kanceruloj, diabetuloj, de homoj kiuj suferas pro ostoporeco, renaj problemoj, ktp.
-
Ĉiuj tiuj malsanoj fontas el bestaj proteinoj kiuj estas la ĉefa kaŭzo de la plej grandaj malsanoj kiuj trafas nin.
-
Aldone al ĉiuj grasoj el bestaj produktloj, kolesterolo, saturitaj grasoj, transaj...
-
Kaj kio pri Hitlero vegetarano?
-
Hitlero ne estis vegetarano, tio estas kompleta mensogo,
-
Tio estas plena mensogo inventita de Gebelso, lia ministro pri propagando.
-
Hitlero havis multan povon, ĉu ne?
-
Se tiel, kial li ne trudus veganismon se reale li estis vegano aŭ vegetarano?
-
Ĉu vi scias ke Himlero, tiu kiu elpensis gasĉambrojn, estis kokidbredisto?
-
Li volis formortigi judojn.
Temas pri tute alia dimensio.
-
Bone. Du el liaj biografiistoj, Albert' Spir' (Speer) kaj Robert' Pejn' (Payne),
-
aludis ke Hitlero ŝategis hepataĵ-buletojn kaj kolombidaĵon.
-
Lia kuirestro Diano Lukaso (Lucas) publikigis libron en 1964, "La libro de frandemula kuirarto",
-
en kiu ŝi listigas la preferatajn receptojn de Hitlero,
ĉiuj bazitaj sur viando.
-
Jen la povo de propagando,
la Gebelsa povo, kiu daŭre bone fartas.
-
Ĉu vi scias kial homoj pensas,
ke Hitlero estis vegetarano?
-
Gebelso volis kredigi, ke Hitlero estas same pacema
-
kiel aliulo tiuepoka amata kaj adorata:
-
ties nomo: Mahandas' Gandhi'.
-
Gandhi' estis vegetarano do Gebelso diris:
"Hej, vidu, Hitler' estas kiel Gandhi'!"
-
"Ankaŭ li amas bestojn, ilin respektas kaj li estas vegetarano."
-
Li ne estis.
-
Kaj por via informo, ĉiuj koncentrejejoj ankaŭ ŝirmis buĉejojn.
-
Kaj kiam aliancitaj fortoj alvenis por liberigi judojn kaj ciganojn,
-
ili lasis bestojn malantaŭ si.
-
Jen kial mi parolas pri la plej granda el ĉiuj Holokaŭstoj kaj kiu daŭras plu ankoraŭ hodiaŭ.
-
La besta holokaŭsto jam okazis multe antaŭ la juda Holokaŭsto,
-
ĝi disvolviĝis dum la juda Holokaŭsto,
-
kaj ĝi daŭre okazas nun, plu.
-
Nur kiel informo, ĉiun sekundon de ĉiu minuto de ĉiu horo de ĉiu tago,
-
femaloj estas seksperfortataj por esti gravedigitaj,
-
ĉiun sekundon bestoj estas masakritaj,
-
60 miliardoj da bestoj estas masakritaj ĉiun jaron.
-
Ĉu vi akceptas,
aŭ ĉu vi povas kompreni
-
ke homoj konsideras vin teroristo?
-
Kompreneble, kiel vi volas, ke ili min nomus?
-
Ili nokte ne dormus se konsiderus min kompatema homo,
-
ĉar mi defias ilin.
-
Se ni reiras en la pasinton kaj rigardas la homojn, kiujn oni nun admiras
-
ni ĉiuj konsentas: Gandhi', Marteno Luter-Kingo, Roza Parks', Cezar' Ĉavez'...
-
Ilin oni ne ŝatis dumvive, ili estis malestimataj, volis estigi ŝanĝojn, grandajn ŝanĝojn.
-
Nur pli poste la socio rigardas revoluciajn aktivulojn pensante:
-
Estis ja bonulo,
li provis alporti pacon kaj justecon.
-
Mi provas alporti kompatemon al ĉi mondo,
estas freneze trakti min teroristo.
-
Kaj se mi estas nomita teroristo por savi bestojn, kiel do nomi tiujn, kiuj turmentas kaj mortigas kaj manĝas bestojn?
-
Lastan aferon, restas 30 sekundoj.
Kion vi manĝis tagmeze?
-
Mi manĝis veganan eskalopon kun vegana burgero en vegana Ŝaŭarmo-resto' urba, mia preferata restoracio.
-
Do vegana eskalopo, vegana ŝaŭarmo, vegana burgero.
-
Geri' multan dankon.
- Dankon.