Hegemonia feminismo estas kontraŭvirine seksisma
-
0:09 - 0:13Se mi parolas pri Alico en Mirlando
ĉiu scias pri kiu mi parolas. -
0:13 - 0:17Sed, se mi parolas pri la Blanka Kavaliro
malmultaj el vi scios pri kiu mi parolas. -
0:17 - 0:21La Blanka Kavaliro estas unu el la roluloj
el la romano [Alico] "Trans la spegulo" -
0:21 - 0:26kaj li estas portretita kiel satira versio
de tipa altklasulo de la viktoriana epoko. -
0:26 - 0:33Oni proponis al Walt Disney enkonduki
ĉi tiun rolulon en la filmon de Alico -
0:33 - 0:40Ili faris scenon, kie la kavaliro savus
Alicon dum ŝi estis perdita en la arbaro -
0:40 - 0:45Ĉiu en la teamo ŝatis ĝin sed fine
oni decidis forigi la rolulon -
0:45 - 0:52ĉar ili pensis tion, ke estus pli bone
se Alico elirus el la arbaro per si mem. -
0:52 - 0:56Mi rakontas ĉi tion por prezenti al vi
version de feminismo malsama -
0:56 - 0:59al tiu de la hegemonia diskurso.
-
0:59 - 1:03Se ni pensas pri feminismo
ni pensas pri la vorto egaleco -
1:03 - 1:05Feminismo estas egaleco, oni diras.
-
1:05 - 1:12Sed en feminismo estas malsamaj branĉoj
Branĉoj, kiuj malsame komprenas egalecon -
1:12 - 1:16kaj kiuj sekvas malsamajn metodojn
por atingi egalecon. -
1:16 - 1:19Inter ĉi tiuj branĉoj oni vidas ĉefe du:
-
1:19 - 1:23feminismo de libero
kaj feminismo de genro. -
1:23 - 1:27Feminismo de libero defendas tion, ke
viroj kaj virinoj havu samajn rajtojn -
1:27 - 1:29kaj devigojn.
-
1:29 - 1:33Kaj feminismo de genro
konsideras tion malsufiĉa, -
1:33 - 1:40ĉar virinoj vivas en patriarkeca sistemo,
kaj tial ni ne rajtas libere decidi -
1:40 - 1:43ĉar ni estas limigitaj de ĉi tiu sistemo,
kiu subpremas nin. -
1:44 - 1:49Laŭ vortoj de la konita liberfeministo
Christina Hoff Sommers: -
1:49 - 1:52"Feminismo de libero batalas
kontraŭ seksa diskriminacio -
1:52 - 1:54kaj aliaj maljustecoj kontraŭ virinoj.
-
1:54 - 1:58Feminismo de genro asertas ke
virinoj ankoraŭ estas sklavoj -
1:58 - 2:02de ĉie-esta vira regadsistemo:
"La genra sistemo" -
2:02 - 2:07en kiu geinfanoj apartiĝas laŭ
genraj personecoj, vira aŭ virina, -
2:07 - 2:09unu destinita al regado, kaj
la alia destinita al obeado. -
2:10 - 2:15Ĉi tia feminismo iĝis kredo de kelkaj
programaroj de studoj pri virinoj, -
2:15 - 2:19feministaj organizoj kaj
proparolantoj de virinmovado." -
2:19 - 2:22Ĉi tiu feminismo de genro estas nune
la hegemonia feminismo. -
2:22 - 2:27Estas la feminismo, kiun ni ĉiuj konas.
Tiu, kiuj redaktas manifestojn, -
2:27 - 2:28kaj kunvokas manifestaciojn.
-
2:28 - 2:31Estas tiu feminismo
pri kiu la amasmedioj parolas. -
2:31 - 2:36Mi volas montri, kiel ĉi tia feminismo
traktas virinojn kvazaŭ infaninojn. -
2:36 - 2:40Mi montros tion, laŭ tri punktoj:
-
2:40 - 2:44Unue: Virino ne rajtas decidi per si mem.
-
2:44 - 2:48Simone de Beauvoir estas referenculino
de ĉi tiu hegemonia feminismo. -
2:48 - 2:54Kvankam ŝi havis tre interesajn teoriojn,
ŝi ja havis ege videblan totalisman celon. -
2:54 - 2:57Oni proponis al Simone la eblecon pri tio,
-
2:57 - 3:02ke virino libera por labori eksterhejme
decidus zorgi siajn proprajn gefilojn. -
3:02 - 3:03Kaj jen ŝia respondo:
-
3:03 - 3:08"Neniu virino rajtu resti hejme
por zorgi pri siaj gefiloj. -
3:08 - 3:12Virino devus ne havi ĉi tiun eblecon
ĝuste ĉar se tia ebleco ekzistas, -
3:12 - 3:18multaj virinoj elektos ĝin. Tio estas
maniero devigi virinojn iri laŭ tiu vojo. -
3:18 - 3:23Dum familio, kaj la mitoj de familio,
patrineco kaj patrineca instinkto -
3:23 - 3:27ne estu forigitaj, virinoj plue
estos subpremataj". -
3:27 - 3:33Ne eblas, ke estu liberiga io,
kio devigas al virinoj forigi instinkton, -
3:33 - 3:35kiun ĝenerale ni havas.
-
3:36 - 3:40Ne ĉiu ni havas ĝin sed ja multaj virinoj.
-
3:40 - 3:45Mi diras "devigi" ĉar laŭ Simone
"neniu virino rajtu"... -
3:45 - 3:47laŭ rajtigado de Simone!
-
3:47 - 3:51Alidirite, virinoj devus liberiĝi
de vira aŭtoritato -
3:51 - 3:54por submetiĝi al la aŭtoritato
de hegemoniaj feministoj. -
3:54 - 3:59Ĉar ili scias "pli bone" ol virinoj tion,
kio estas bona por ni. -
3:59 - 4:04Similan ekzemplon ni havas nune
rilate al seksaj laboristinoj. -
4:04 - 4:08Seksaj laboristinoj manifestacias
por havi la samajn laborrajtojn -
4:08 - 4:10al aliaj laboristoj.
-
4:10 - 4:14Hegemonia feminismo konsideras tion,
ke neniu virino elektus tian laboron -
4:14 - 4:18laŭ propra decido, kaj se tio okazas
estas pro neceso. -
4:18 - 4:25Mi demandus, kiom da vi laboras pro ŝato.
Sed ĝenerale homoj laboras, parte pro ŝato -
4:25 - 4:26kaj ĉefe pro neceso.
-
4:27 - 4:32Kiam oni parolas pri la sama problemo
rilate al viroj, la problemo malaperas. -
4:32 - 4:34Se viro estas pornaktoro,
li estas triumfulo -
4:34 - 4:39kaj li sukcesis vivi per kontentigi
sian seksan deziron. Tio, kion li ŝatas. -
4:39 - 4:42Pensi tiel estas seksisme kontraŭvirina.
-
4:42 - 4:46Se virino, kiu diras, ke ŝi ĝuas seksan
laboron, estas rigardata kvazaŭ viktimo -
4:46 - 4:50kaj viro kvazaŭ triumfulo,
tio estas klare seksisme kontraŭvirina. -
4:50 - 4:54Alia simila ekzemplo en Hispanio
estas Clara Campoamor. -
4:54 - 5:02Ŝi batalis por la ina voĉdono, male
al socialista deputitino Kent, -
5:02 - 5:06kiu opiniis tion, ke se virinoj rajtus
voĉdoni, ili erare voĉdonus; -
5:06 - 5:09tio estas: Virinoj ne voĉdonus
socialismon. -
5:09 - 5:12Clara, male, pensis tion,
ke virino nur povas scii tion, -
5:12 - 5:18kion estas bona por ŝi,
se ŝi rajtas decidi senpere. -
5:18 - 5:22Laŭ ŝiaj vortoj: Libero estas lernata
per ekzercado. -
5:23 - 5:27Due. Virinoj bezonas specialan trakton.
-
5:28 - 5:32Hegemonia feminismo batalas
por la pozitiva diskriminacio. -
5:32 - 5:35Liberfeminismo opinias tion,
ke pozitiva diskriminacio humiligas nin. -
5:36 - 5:41Ili eĉ komparas nin al handikapuloj ĉar
laŭdire, ni ekvivas el malsupra situacio -
5:41 - 5:46kaj tial ni bezonas specialan trakton
por egaligi nin al viroj. -
5:47 - 5:54Laŭ la hispanaj leĝoj, viroj kaj virinoj
devas same enspezi pro fari saman laboron. -
5:54 - 5:58Se virino konsideras ke ŝi enspezas
malpli ol viro nur pro esti virino, -
5:58 - 6:01ŝi rajtas denunci, kaj leĝo protektas ŝin.
-
6:01 - 6:06Oni devas memori tion, ke virinoj aliĝis
al labormondo pli malfrue ol viroj. -
6:06 - 6:13Kaj eĉ en tiel malfacila medio por ni,
ni atingis laborpostenojn, kiujn ni volis. -
6:13 - 6:17Kaj nun ekzistas entreprenistinoj
kaj eĉ prezidentinoj. -
6:17 - 6:21Kial ni bezonas kvotojn kaj ŝtatan
helpon nun , kaj ne pasintece? -
6:21 - 6:26Kial ni bezonas helpojn nun, kiam
ni trairis preskaŭ la tutan vojon? -
6:26 - 6:30Virinoj ne bezonas helpojn,
nek specialajn kvotojn. -
6:30 - 6:37Ni bezonas esti kapablaj atingi niajn
deziratajn laborpostenojn per ni mem, -
6:37 - 6:41kaj tiel, ni povu senti nin kontentaj
pro niaj atingoj. -
6:43 - 6:47Marie Curie estis pionira sciencistino
en la kampo pri radiaktiveco. -
6:47 - 6:50Ŝi gajnis du Nobel-premiojn:
Fiziko kaj kemio. -
6:50 - 6:55Ŝi estis la unua virino, kiu instruis
en la Pariza Universitato. -
6:56 - 7:00Ŝi diris: “Vivo estas facila por neniu,
sed tio ne gravas, -
7:00 - 7:04oni devas persisti, kaj,
antaù ĉio, esti memfida. -
7:04 - 7:07Oni devas sentiĝi naturdotita
por atingi ion, -
7:07 - 7:10kaj tion oni devas atingi
je ĉia prezo. ” -
7:10 - 7:14Oni devas pensi tion, ke Marie diris tion,
kiam la “kristala plafono“, -
7:14 - 7:16estis el ŝtono.
-
7:20 - 7:24Nuntempe, estas pli da virinoj,
kiuj ricevas universitatajn titolojn. -
7:24 - 7:27Certe estas universitataj studoj,
en kiuj viroj estas la plimulto, -
7:27 - 7:30sed ankaŭ certe virinoj
plimultas en aliaj studoj. -
7:30 - 7:33La problemo ĉiam ekaperas
pro la decido de virinoj. -
7:33 - 7:38Oni diras al virinoj, ke ili devus elekti
karieron, kie la plimulto estas viroj. -
7:38 - 7:42Tamen, neniam oni diras al viroj, ke
ili elektu studojn, kie plimultas virinoj. -
7:43 - 7:45Io simila okazas pri laborpostenoj.
-
7:45 - 7:50Oni kuraĝigas al virinoj kandidatiĝi por
laborpostenoj, en kiuj viroj plimultas, -
7:50 - 7:51ekz. entreprenisto,
-
7:51 - 7:55sed oni neniam kuraĝigas
virinojn kandidatiĝi por laborpostenoj, -
7:55 - 7:59en kiuj viroj ankaŭ plimultas,
ekz. ministo aŭ masonisto. -
7:59 - 8:03Egaleco estas petata nur laŭ komforteco.
-
8:03 - 8:06Ĝenerale, viroj malpli rifuzas riskojn,
-
8:06 - 8:08kaj tial ili havas la plej altajn
laborpostenojn, -
8:08 - 8:10sed ankaŭ la plej malaltaj.
-
8:10 - 8:17Kiel diris Helena Cronin, “Estas pli
da viroj geniaj, -
8:17 - 8:19sed ankaŭ pli da viroj malsaĝaj.
-
8:19 - 8:24Inter virinoj, ĝenerale, la afero
tenas ekvilibron. -
8:24 - 8:29Ĉu tio estas ŝanĝebla? Jes, sed se ŝanĝo
okazus, tio venus de civila socio, -
8:29 - 8:32kaj ne laŭ trudo de institucioj.
-
8:34 - 8:36Trie. Ni bezonas specialajn leĝojn.
-
8:36 - 8:39Ĉi tiu estas la plej polemika el ĉiuj.
-
8:39 - 8:41Laŭ la (hispana) leĝo pri genra perforto,
-
8:41 - 8:48ĉia perfortaĵo de viro kontraŭ virino
havas unu kialon: seksismo. -
8:48 - 8:51Tio malveras. Kontraŭvirina seksismo
estas unu el la faktoroj, -
8:51 - 8:56kiuj povas interveni, kiam viro
atakas sian amkunulinon. -
8:56 - 8:59Tamen, ĝi ne estas la sola faktoro,
kaj ne ĉiam intervenas. -
8:59 - 9:02Eĉ oni diris, ke estas
kontraŭvirina perforto -
9:02 - 9:07se viro defendas sin de amkunulino,
kiu ekatakis lin. -
9:07 - 9:11Pensi tion, ke neniu virino,
laŭ nenia cirkonstanco, -
9:11 - 9:14kapablas damaĝi viron
fizike aŭ psikologie, -
9:14 - 9:15ankaŭ estas kontraŭvirina seksismo.
-
9:15 - 9:19Kaj tial viro, kiu estas viktimo
de ia perforto, -
9:19 - 9:22havos pli malfacilaĵojn por denunci
ĉar oni ne serioze atentos lin, -
9:22 - 9:27oni ridindigos lin, aŭ ili eble pensos
tion, ke lia vireco estas pridubata. -
9:27 - 9:29Tio ankaŭ estas problemo.
-
9:29 - 9:31Virinoj ja kapablas damaĝi.
-
9:31 - 9:35Eĉ pli, samseksemulinoj ankaŭ
agas perforte kontraŭ kunulinoj, -
9:35 - 9:38io ne stranga se oni kunloĝas.
-
9:38 - 9:41Kaj samseksemulino, kiu estas viktimo
de perforto en amrilato, -
9:41 - 9:46ricevos malpli ŝtatan helpon ĉar tio ne
estas en la kategorio de genra perforto. -
9:46 - 9:53Ni ne devus diskriminacii viktimojn laŭ
sekso, genro, haŭtkoloro, aŭ seksemeco. -
9:53 - 9:57Viktimoj devas esti protektataj
tute sammaniere. -
9:57 - 10:01Statistike, ja veras tio, ke viro estas
pli kapabla uzi mortigan forton, -
10:01 - 10:04virino pli emas perforti nerekte.
-
10:04 - 10:10Ĉi tio ne implicas ke malina viktimo
devas esti neglektita -
10:10 - 10:13aŭ mallevita al dua kategorio.
-
10:15 - 10:18Elisabeth Cady diris: “Ni ne petas
pli bonajn leĝojn, ol tiuj, -
10:18 - 10:23kiujn vi faris por vi mem.
Ni ne bezonas kroman protektadon, -
10:23 - 10:25al tiu sekurigata de viaj
nunaj leĝoj por vi”. -
10:26 - 10:30Protekti ĉiun viktimo ne estas
malprotekti iajn viktimojn. -
10:30 - 10:33Tio estu aldoni, ne depreni.
-
10:35 - 10:39En Hispanio, unu el
la plej sekuraj landoj, -
10:39 - 10:43pere de la teruriga diskurso de
la hegemonia feminismo, -
10:43 - 10:47ni estas atingantajn punkton,
kie oni denove segregacias laŭ sekso. -
10:47 - 10:49Oni kreas apartigajn spacoj
nur por virinoj, -
10:49 - 10:51kie viro estas konsiderata
kvazaŭ potenciala danĝero. -
10:53 - 10:56La diskurso de la genra feminismo
“mi ne volas esti kuraĝa, -
10:56 - 10:59mi volas esti libera"
estas memkontraŭdira. -
10:59 - 11:07Ne estas socio sen danĝeroj
kaj serĉi totalan sekurecon -
11:07 - 11:12per institucia protektado
senigus al ni de ĉia memregeco -
11:12 - 11:14kaj ni iĝus tute dependaj
de totalisma ŝtato. -
11:15 - 11:17La hegemoniaj feministoj
per sia lukto kontraŭ seksismo, -
11:17 - 11:23troigante ĝis ĉi tia punkto,
ĵetas sur nia socio bildon de virinoj -
11:23 - 11:26tipa de la socioj pli seksismaj
de la mondo. -
11:26 - 11:31Kvazaŭ ni estus estaĵoj senhelpaj,
tute malfortaj kaj nekapablaj. -
11:31 - 11:33Kaj tial mi diras ke la
hegemonia feminismo -
11:33 - 11:36estas pli kaj pli kontraŭvirine seksisma.
-
11:36 - 11:38Ĝi apartigas virinojn, kvazaŭ
neplenaĝulinojn -
11:38 - 11:45por kontentigi interesojn, kiuj apenaŭ
rilatas al veraj bezonoj de virinoj. -
11:46 - 11:48Kaj nun mi reiras komencen de la prelego,
-
11:48 - 11:51kiam mi parolis pri
Alico kaj la Blanka Kavaliro. -
11:51 - 11:56Hegemoniaj feministoj igas al la ŝtato
egan blankan kavaliron, -
11:57 - 12:02kiu donas al ni protektadon kaj sekurecon,
sed ĉi tio ne estas senpaga, -
12:02 - 12:06ĉi tio estas pagenda per nia obeo.
-
12:07 - 12:13Tamen, liberfeministoj nur volas tion,
ke viroj kaj virinoj ludu la saman ludon -
12:13 - 12:16per la samaj reguloj, kaj tiel, ni,
same al Alico, -
12:16 - 12:19povu eliri el la arbaro per
niaj propraj rimedoj. -
12:20 - 12:23Mi volas fini per pensaĵo.
-
12:23 - 12:29Ne antaŭlonge mi legis tion, ke estis
tro multaj viroj en sciencaj studoj, -
12:29 - 12:32kaj tial oni devus limigi
la disponeblajn lokojn por viroj. -
12:32 - 12:36Imagu junan viron, kiu volas
studi sciencon, kaj oni diras al li, -
12:36 - 12:38ke li ne rajtas ĉar jam
estas tro multaj viroj. -
12:38 - 12:43Pripensu ĉu ĉi tiaj politikoj
estas laŭ via ideo -
12:43 - 12:48pri malferma kaj prospera socio.
Dankon.
- Title:
- Hegemonia feminismo estas kontraŭvirine seksisma
- Description:
-
En ĉi tiu prelego oni priparolas la malsamspecajn feminismojn kaj kiel la hegemonia tendeco infanigas virinojn dum ĝi klopodas malhavigi al virinoj ilian povon por libere decidi kaj agi kiel unuopulo.
- Video Language:
- Spanish
- Duration:
- 12:48