Return to Video

Прометей/ Prometey

  • 0:07 - 0:08
    PROMETEO
  • 1:07 - 1:12
    Multe da klopodoj estas
    pro ĉi tiu dia fajro.
  • 1:12 - 1:18
    Mi gardu, zorgu...
    Bezonatas hastigi Hefeston.
  • 1:39 - 1:44
    — Rigardu, amiko Hefesto, kion mi alportis por vi!
    — Ho, amiko Prometeo!...
  • 1:44 - 1:50
    — Vi ĉiam alportas ion novan... Kio estas ĉi tio?
    — Mi instruis la homojn trakti ŝtonon!
  • 1:51 - 1:55
    Kredu, tio malfacilis por mi.
    Sed nun per ĉi ŝtono
  • 1:56 - 1:58
    Eblas fari boaton el ligno.
  • 1:59 - 2:05
    Oni ŝnuros al ĝi bastonon — kaj eblos fosi teron.
    Eblos defendi sin de besto. Kaj...
  • 2:07 - 2:10
    Do, tio vere malfacilis!...
  • 2:10 - 2:14
    Rigardu al mia laboraĵo.
  • 2:14 - 2:19
    La sankta fajro de nia reganto Zeŭso
    havos fidindan gardiston.
  • 2:20 - 2:25
    Kia monstro!... Por kio vi malŝparas
    vian talenton, amiko Hefesto?
  • 2:26 - 2:30
    Se vi scius, kiel bezonatas la fajro de Zeŭso
    tie, malsupre!
  • 2:30 - 2:32
    — Kiu bezonas ĝin tie?
    — La homoj!
  • 2:32 - 2:37
    Ĝi varmigus ilian teron,
    flamigus iliajn korojn,
  • 2:37 - 2:39
    Ilumus iliajn pensojn!
  • 2:39 - 2:43
    — Denove vi pri la homoj...
    — Mi ĵus revenis de tie.
  • 3:01 - 3:04
    Dioj...
    Sendu varmon...
  • 3:04 - 3:06
    Sendu varmon, ho, dioj...
  • 3:06 - 3:09
    Ilumi iliajn pensojn?...
  • 3:10 - 3:15
    — Ĉu vi komprenas, kion vi volas?
    — Se la homoj ricevos la sanktan fajron,
  • 3:15 - 3:18
    Do ili similos nin, la diojn!
  • 3:18 - 3:21
    Kiu do tiam distingos diojn de homoj?
  • 3:21 - 3:26
    Ĉu vi imagas, kia konfuzaĵo estos...
    Ne,
  • 3:26 - 3:30
    Mia bronza militisto scias unu aĵon:
    obei.
  • 3:31 - 3:35
    Jen, imagu:
    al la sankta fajro
  • 3:36 - 3:38
    Proksimiĝas ŝtelisto...
  • 3:42 - 3:46
    Stopu ĝin!
    Ĝi sufokos min!
  • 3:46 - 3:49
    — Kiel? Kiel stopi?
    — La ŝlosilo!...
  • 3:49 - 3:51
    Turnu ĝin! Hastu...
  • 4:03 - 4:05
    Jen kiel...
  • 4:06 - 4:08
    Ĉu vi vidis?
  • 4:08 - 4:13
    Jes. Vi estas senkompara majstro,
    amiko Hefesto.
  • 4:38 - 4:41
    Estu tio, kio estos.
    Mi helpos ilin.
  • 5:17 - 5:19
    Tio ne povas esti!
  • 5:20 - 5:22
    Prometeo...
  • 5:22 - 5:24
    Neniu alia povis.
  • 5:24 - 5:29
    Prometeo.
    Neniu alia povis.
  • 5:30 - 5:32
    Silentu! Silentu!
  • 5:45 - 5:48
    Mia plej bona kreaĵo!
  • 5:48 - 5:52
    Mi konsolos vin, mia filo Hefesto.
  • 5:53 - 5:57
    Vi devas atingi kaj puni
    la arogantulon.
  • 5:58 - 6:03
    Mi? Mi ne povas.
    Prometeo estas mia amiko...
  • 6:04 - 6:08
    Kompatu min, mastro!
  • 6:15 - 6:20
    Kial vi prokrastas?
    Ĉu pro konscienco, duboj?
  • 6:20 - 6:25
    Memoru, majstro, la dioj estas
    severaj en juĝado.
  • 6:27 - 6:31
    Rememoru, kiel oni foje ĵetis vin
    de sur Olimpo.
  • 6:31 - 6:33
    Vi ĝis nun lamas...
  • 7:19 - 7:22
    Fajroj! Fajroj estas ĉie!
  • 7:23 - 7:27
    Necesas neniigi ilin.
    Ĉiun! Ĉiun! Ĉiun!
  • 7:34 - 7:36
    Kiun vi pentris?
  • 7:36 - 7:38
    Diinon.
  • 7:45 - 7:50
    Vane vi ĝojas.
    Tutegale vi ne similiĝos la diojn!
  • 8:08 - 8:11
    Mi volas trovi Prometeon,
    interparoli kun li.
  • 8:11 - 8:16
    Nun ni nenion povas fari al li.
    Bezonatas atendi.
  • 8:16 - 8:19
    Mi ne estos lia ekzekutisto!
  • 8:20 - 8:25
    Vi povas trankviliĝi: via amiko
    ne tiel simplas, kiel vi pensas.
  • 8:25 - 8:31
    Dum li havas enmane ankoraŭ
    unu petalon de la sankta fajro,
  • 8:31 - 8:34
    — Li estas netuŝebla!
    — Ĉu vere?
  • 8:35 - 8:38
    — Mi ne sciis.
    — Pro tio li kuraĝas.
  • 8:39 - 8:44
    Ni bone konas ĉi tiujn titanojn!
    Gestoj, heroaĵoj...
  • 8:44 - 8:46
    Sed pri si ili ne forgesas.
  • 8:49 - 8:53
    Unu fajro plu!
    Plu, plu, plu!
  • 9:05 - 9:11
    — Do helpu min...
    — Nun senutilas. Jam ne eblas estinigi.
  • 9:20 - 9:23
    Granda Zeŭso, granda Zeŭso!
  • 9:23 - 9:26
    Ĉio estas perdita!
  • 10:50 - 10:54
    Vi frue ridas, patro de dioj.
  • 10:54 - 10:59
    Dum mi vivas, la fajro brulos
    sur la tero!
  • 11:19 - 11:21
    Kion mi diris al vi?
  • 11:21 - 11:26
    Nia Prometeo lasis unu petalon
    por si!
  • 11:27 - 11:30
    Ĉiu farus same sur lia loko.
  • 11:31 - 11:35
    Nun mi nenion povas fari al li.
    Ĉu vere?
  • 11:36 - 11:38
    Vere...
  • 11:38 - 11:42
    Li estas ruza!
    Li ĉion antaŭvidis.
  • 11:57 - 12:00
    Rigardu — fajro.
  • 12:00 - 12:02
    Ni estas savitaj!
  • 12:39 - 12:43
    Vivu, homa gento.
  • 12:46 - 12:52
    — Li pereigis sin.
    — Nun li estas en niaj manoj!
  • 13:03 - 13:06
    Nu, kiu venkis?
  • 13:06 - 13:12
    Sed vi... Vi mem...
    Por kio vi faris tion?
  • 13:13 - 13:16
    Se vi ne kompenis tuj,
    mia amiko Hefesto,
  • 13:17 - 13:20
    Do vi neniam komprenos.
  • 14:09 - 14:11
    Pardonu, amiko Prometeo.
  • 14:12 - 14:13
    Mi ne volis...
  • 14:13 - 14:17
    — Mi estas devigita.
    — Tia estas la volo de Zeŭso.
  • 14:17 - 14:19
    Tia estas la volo de Zeŭso...
  • 14:19 - 14:23
    Por mi pli bonas esti alforĝita
    al la roko,
  • 14:23 - 14:26
    Ol esti sklavo de Zeŭso!
  • 14:56 - 14:59
    Ĉu pretas?
  • 15:14 - 15:16
    Kaj nun — diru:
  • 15:16 - 15:19
    Pro kio vi faris ĉion ĉi tion?
  • 15:20 - 15:23
    Kiuj sekretaj kaŭzoj igis vin?
  • 15:23 - 15:27
    Konfesu, kaj via destino estos
    faciligita.
  • 15:27 - 15:31
    Jes! Pensu pri via sorto!
    Pensu!
  • 15:31 - 15:33
    Al kio vi strebis?
  • 15:34 - 15:37
    Mi volis helpi la homojn.
  • 15:38 - 15:40
    Vi ne kredigos nin je tio!
  • 15:42 - 15:44
    Diru veron!
  • 15:47 - 15:49
    Ĉu vi diros?!
  • 15:50 - 15:53
    Mi volis helpi la homojn.
  • 15:53 - 15:55
    Mensogo!
  • 15:58 - 16:00
    Mi volis helpi la homojn.
  • 16:00 - 16:04
    Dioj!
    Vi estas maljustaj!
  • 16:10 - 16:14
    Konfesu! Nur unu vorto —
    kaj oni indulgos vin!
  • 16:14 - 16:17
    Tutegale vi ne komprenos!
  • 16:17 - 16:20
    Kial? Tio ja simplas.
  • 16:20 - 16:26
    Diru: "Mi kulpas. Mi volis riĉon,
    povon, forton".
  • 16:26 - 16:29
    Ĉiu komprenos vin...
  • 16:30 - 16:33
    Mi volis helpi la homojn.
  • 16:33 - 16:38
    Tio ja tiel simplas.
    Ĉu vi efektive ne komprenas?
  • 16:44 - 16:47
    Li ridas je ni!..
  • 16:47 - 16:54
    Por vi malsufiĉas viaj suferadoj,
    do ricevu la plej timigan punon —
  • 16:55 - 16:57
    Forgeson!
  • 17:03 - 17:06
    Mi volis helpi la homojn!
  • 17:06 - 17:09
    Kaj mi helpis ilin!
  • 17:10 - 17:11
    Fino!
  • 17:12 - 17:17
    Ne estas Prometeo
    kaj neniam li estis!
  • 17:19 - 17:21
    Ne lasu min.
  • 17:21 - 17:23
    Konservu min.
  • 17:23 - 17:26
    Tion diras la fajro...
  • 17:27 - 17:29
    Lia fajro!
  • 18:03 - 18:08
    Ni konservis vian donacon,
    Prometeo.
  • 18:18 - 18:20
    FINO
Title:
Прометей/ Prometey
Description:

Мультфильм по мотивам древнегреческих мифов. Это история о титане Прометее, который украл с Олимпа огонь, чтобы помочь людям и был за это сурово наказан Зевсом. Но Прометей и не жалеет о своем поступке, ему лучше быть прикованным к скале, чем быть рабом у Зевса. И Зевс придумал самую страшную кару - забвение
Производство "Союзмультфильма"

more » « less
Video Language:
Russian
Duration:
18:23

Esperanto subtitles

Revisions