Return to Video

Возвращение с Олимпа

  • 0:02 - 0:05
    REVENO DE OLIMPO
  • 1:47 - 1:52
    Forlasu min sur la teron,
    patro de dioj.
  • 1:52 - 1:57
    — Al mi komencis enui...
    — Por kio vi bezonas tion,
  • 1:57 - 2:02
    — ...filo mia?
    — Mi volas rememori, kiel mi estis homo.
  • 2:03 - 2:06
    Vi estas aligita al la dioj, Heraklo.
  • 2:06 - 2:10
    Via loko estas ĉi tie, sur Olimpo.
  • 2:11 - 2:16
    Almenaŭ por eta tempo...
    Mi volas eksenti teron subpiede,
  • 2:16 - 2:20
    Ĉifi perfingre kulmon
    de ĉevoja herbo...
  • 2:20 - 2:23
    Plebaj kutimoj!
  • 2:23 - 2:27
    Ĝis sunleviĝo!
  • 2:50 - 2:55
    Vi en ĉio pretas cedi al la filo
    de osteca Alkmeno!
  • 2:55 - 2:58
    Mi jam delonge konjektas!...
  • 3:47 - 3:49
    Estu sana!
  • 3:52 - 3:54
    Ĉu vi vidas?
  • 3:54 - 3:58
    Ili memoras...
    Ne forgesis.
  • 4:00 - 4:05
    Kiel viva!...
    Vere — dio!
  • 4:06 - 4:10
    Rigardu — miaj laboroj.
  • 4:10 - 4:15
    Ĉiuj dekdu.
    Bravaj estas la pentristoj!
  • 4:16 - 4:19
    Ili bildigis ĝuste.
  • 4:29 - 4:34
    Eŭristeo, mia parenco...
  • 4:35 - 4:42
    Aĉulo! Kiom da jaroj
    mi streĉis min por vi!
  • 4:42 - 4:46
    — Volo de la dioj...
    — Kio estas ĉi tio?
  • 4:46 - 4:51
    — Mi ne staris surgenue!
    — Kion vi faris?
  • 4:51 - 4:55
    Vi forstrekis la plej bonan
    vian heroaĵon.
  • 4:58 - 5:00
    Tio ne estis!
  • 5:00 - 5:05
    Ĉu vere ne estis?
    Rememoru pli bone...
  • 5:05 - 5:11
    La oraj pomoj el la magia
    ĝardeno de Hesperidinoj.
  • 5:11 - 5:17
    La vojo al ili estas longa
    kaj neniu scias, kie ĝi iras.
  • 5:20 - 5:22
    Nimfoj!
  • 5:23 - 5:25
    Nimfnjoj!
  • 5:26 - 5:29
    Kiel trafi la magian ĝardenon
    de Hesperidinoj?
  • 5:30 - 5:35
    Ĉe la blua okeano,
    ŝanĝema kiel serpento,
  • 5:36 - 5:43
    Loĝas ekde fora tempo
    mara maljunulo Nereo.
  • 5:44 - 5:50
    Li povas vin helpi,
    sed sciu unu sekreton:
  • 5:50 - 5:56
    Tenu lin forte,
    ĝis li respondos.
  • 6:12 - 6:16
    Ĉu estas strato ĉi tie?
    Oni ne ebligas ripozi...
  • 6:33 - 6:37
    Ni, vi devis tuj diri,
    ke vi ne timos.
  • 6:38 - 6:42
    Vi lacigegis la maljunulon.
    Ĉu, viaopinie, tio facilas en mia aĝo?
  • 6:43 - 6:48
    — Kion vi bezonas de mi?
    — Kiel trovi vojon al la ĝardeno de Hesperidinoj?
  • 6:49 - 6:55
    Ĉu nur tion?
    Kaj kiom da klopodoj estis...
  • 6:56 - 6:59
    Nu, aŭskultu atente.
  • 7:27 - 7:31
    Kiel mi povas servi al vi,
    granda Atlaso?
  • 7:31 - 7:36
    Kiu vi estas?
    Ŝajne, vin sendis la dioj.
  • 7:36 - 7:41
    Mi estas Heraklo! Mi serĉas vojon
    en la ĝardenon de Hesperidinoj
  • 7:41 - 7:47
    Por ke obteni tri orajn pomojn
    por mia kuzo, reĝo Eŭristeo!
  • 7:47 - 7:53
    Ĉu nur tion?
    Mi alportus ilin al vi momente,
  • 7:53 - 7:56
    Se mi ne devus teni la ĉielon.
  • 7:57 - 8:00
    Do, vi metu ĝin sur
    ĉi tiun montopikon!
  • 8:00 - 8:03
    Ĝi ne sufiĉe altas por tio.
  • 8:04 - 8:09
    Se vi ekstarus sur ĝin kaj
    levus la manojn...
  • 8:09 - 8:15
    — Vi, kiel mi vidas, estas ne lasta fortulo.
    — Kaj ĉu la ĉielo tre pezas?
  • 8:15 - 8:19
    Vi eltenos... Nu, decidu.
  • 8:22 - 8:25
    Aŭ vi malkuraĝas?
  • 8:30 - 8:33
    Ĉu vi tenas?
  • 8:33 - 8:38
    — Hastu!...
    — Mi kuras! Ne maltrankvilu,
  • 8:38 - 8:41
    La pomoj estos viaj!
  • 8:50 - 8:55
    — Vi donas tro multe da libero al li!
    — Ne koleru.
  • 8:55 - 9:00
    Li revenos kaj ĉio estos en ordo.
  • 9:00 - 9:04
    Ĉu vi pensas,
    ke Heraklo estas via filo?
  • 9:04 - 9:07
    Li ne similas vin.
  • 9:07 - 9:13
    — Por kio vi faris lin dio?
    — Ĉar kiel homo
  • 9:13 - 9:16
    Li estas pli danĝera.
  • 9:29 - 9:33
    — Hastu! Hastu!
    — Mi obtenis!
  • 9:33 - 9:39
    Jen estas ili, la pomoj de sano
    kaj eterna juneco!
  • 9:42 - 9:44
    Kiel bonas!
  • 9:44 - 9:51
    Bonegas! Mi ŝatas,
    kiam al ĉiuj bonas!
  • 9:51 - 9:53
    Adiaŭ.
  • 9:53 - 9:58
    — Kien vi?
    — Mi mem portos ilin al via kuzo.
  • 9:59 - 10:04
    — Kaj mi?
    — Iu ja devas teni la ĉielon...
  • 10:05 - 10:10
    Haltu!
    Vi pravas. Al ĉiuj estu bone.
  • 10:10 - 10:15
    Tamen se mi havus la leonan felon
    sur la ŝultroj,
  • 10:15 - 10:21
    — ...do por mi pli facilus teni!
    — Ĉu vi eksentis la pezon?
  • 10:22 - 10:26
    — Nu, aranĝu vin.
    — Tenu.
  • 10:32 - 10:35
    Mi dankas vin pro la pomoj!
  • 10:35 - 10:38
    Trompulo!
  • 10:39 - 10:43
    Vi unua volis trompi min.
    Adiaŭ!
  • 10:44 - 10:47
    Por mi ne konvenas via tenaĵo!
  • 10:53 - 10:56
    Brave! Brave!
  • 10:57 - 11:01
    Tio ja estis, estis —
    kial vi rifuzas?
  • 11:02 - 11:07
    Por kiu mi faris ĉion ĉi tion?
    Por kiu?
  • 11:07 - 11:11
    — Por ili.
    — Por ili?
  • 11:11 - 11:14
    Kial do oni faris vin dio?
  • 11:14 - 11:18
    Humileco al la dioj estas
    la plej bona via heroaĵo.
  • 11:18 - 11:21
    Vi mensogas!
  • 11:26 - 11:30
    Rigardu.
    Jen estas la plej bona mia heroaĵo.
  • 11:41 - 11:43
    Ho, dioj...
  • 11:48 - 11:52
    — Kion vi faras?
    — Estas malnoble turmenti la sendefendan!
  • 11:53 - 11:57
    Tia estas volo de la dioj.
  • 11:57 - 11:59
    Ĉu vi ne vidis la skribaĵon?
  • 11:59 - 12:01
    "Eterne suferu, malobeinta
    la volon de la dioj!"
  • 12:01 - 12:03
    Kion li faris?
  • 12:03 - 12:10
    Li ŝtelis la sanktan fajron
    kaj transdonis ĝin al la homoj.
  • 12:11 - 12:13
    Prometeo...
  • 12:14 - 12:21
    — Kaj pro tio — tiaj suferadoj?
    — La dioj scias, kion ili faras.
  • 12:21 - 12:26
    Foriru, ne malhelpu. La laboro,
    kiel vi vidas, ne estas facila.
  • 12:29 - 12:32
    Haltu, frenezulo!
  • 13:07 - 13:13
    Vi forŝtelis la sanktan fajron
    kaj transdonis ĝin al la homoj.
  • 13:13 - 13:17
    Kie do estas ĝi, ĉi tiu fajro?
  • 13:22 - 13:25
    Ĉi tie... Ĉe mi...
  • 13:29 - 13:31
    Mi ne povas forgesi tion!
  • 13:31 - 13:37
    Prometeon mem mi bekis.
    Prometeon mem!
  • 13:40 - 13:43
    Mi rezulte montriĝis prava.
  • 13:43 - 13:50
    Mi elpaŝis kontraŭ la dioj — kaj neniu puno.
    Kaj vi: "Humileco, humileco"...
  • 13:50 - 13:58
    — La dioj ŝatas kuraĝulojn!
    — De kie vi scias, ke tio estis kontraŭ ilia volo?
  • 13:58 - 14:02
    La tempo por puni Prometeon finiĝis,
    kaj oni sendis vin.
  • 14:02 - 14:05
    Tio ne povas esti!
  • 14:05 - 14:10
    Vi ja scius pri tio...
    Vi batalis ĝis lasta momento.
  • 14:10 - 14:15
    Mi povis ne scii.
    Mi estas malgranda persono.
  • 14:16 - 14:21
    Malnobla, malnobla birdo!
  • 14:22 - 14:28
    Ĉu vere la plej bona, kion mi faris,
    estas farita laŭ fremda ordono?
  • 14:29 - 14:31
    Tio ne veras!
  • 14:31 - 14:35
    La sankta fajro brulas ĝis nun.
  • 14:35 - 14:38
    Metaforo...
  • 14:50 - 14:53
    Diru al mi: kiu pravas?
  • 15:01 - 15:05
    Estas tempo reveni.
    Jam matenas.
  • 15:13 - 15:19
    Ĉiukaze sur Olimpo
    estas pli trankvile.
  • 15:22 - 15:24
    Iru antaŭe.
  • 15:27 - 15:32
    Pli rapide! Necesas ĝisiri
    antaŭ sunleviĝo.
  • 15:34 - 15:39
    Ebligu al mi enspiri
    la teran odoron lastafoje.
  • 15:42 - 15:45
    Ĉu sufiĉas?
  • 15:46 - 15:51
    Brulas la sankta fajro!
  • 15:51 - 15:55
    Mi laŭdas vin, granda Prometeo!
  • 16:03 - 16:07
    Rigardu — ĝi ankoraŭ moviĝas.
  • 16:07 - 16:10
    — Kiu?
    — Hidro!
  • 16:16 - 16:19
    Do, mi forhakis
    ne ĉiun ĝiajn kapojn...
  • 16:19 - 16:24
    — Kie? Mi nenion vidas.
    — Tie, malsupre!
  • 16:24 - 16:28
    Kaj tie!...
    Ĉu vi vere ne rimarkas?
  • 16:29 - 16:32
    Tio similas kuproplumajn birdojn...
  • 16:33 - 16:34
    Stimfalaj birdoj!
  • 16:40 - 16:43
    Ili ĵetas malsupren
    siajn mortigajn plumojn!
  • 16:43 - 16:45
    Homoj pereas!
  • 16:45 - 16:49
    Kaj tie?... Rigardu!
  • 16:49 - 16:53
    Iu suferadas en ĉenoj...
  • 16:53 - 16:59
    Oceano ne sufiĉos por forlavi
    ĉiun malpuraĵon de sur la tero.
  • 16:59 - 17:04
    — Rigardu, rigardu!
    — Mi nenion vidas...
  • 17:04 - 17:11
    Ĉu efektive por vi ne sufiĉas kompreni,
    kiel homo fariĝas dio?
  • 17:11 - 17:16
    Kaj ĉu vi volas, ke mi montru,
    kiel dio fariĝas homo?
  • 17:16 - 17:19
    Flugu sur Olimpon sola!
  • 17:25 - 17:28
    — Kiel — sola?
    — Mi restas sur la tero!
  • 17:28 - 17:32
    Mi esperas, ke tion
    la dioj ne antaŭvidis.
  • 17:51 - 17:57
    Zeŭso, sinjoro, ĉu vi vidas?!
    Helpu!
  • 18:10 - 18:14
    Frenezulo...
    Rigardu, kion vi perdas!
  • 18:14 - 18:19
    Turnu la kapon — vi estas dio!
    Komprenu — vi estas dio!
  • 18:20 - 18:23
    Vi estas dio!
    Vi estas dio!
  • 18:24 - 18:26
    Mi estas homo.
  • 18:27 - 18:31
    Mi iras al vi, homoj!
  • 18:40 - 18:44
    FINO
Title:
Возвращение с Олимпа
Description:

Советский мультфильм для детей по мотивам древнегреческих мифов.
Нажми лайк, если любишь советские мультфильмы.

Добрые советские мультфильмы на нашем канале:
- выпуски "Веселая карусель"
- сериал "38 папугаев"
- мультики на основе сказок Сутеева
- сериал "Обезьянки"
Подпишись на канал
https://www.youtube.com/ClassicCartoonsMedia

Внебрачный сын Зевса Геракл - полубог-получеловек, соскучившись по Земле, просит у Зевса, чтобы тот отпустил его до восхода солнца. В этом путешествии его сопровождает орёл, тот самый, который когда-то клевал Прометея. На Земле Геракл попадает в храм, посвящённый ему и его двенадцати подвигам. Там он вспоминает о некоторых из них... Вместе с нашим каналом можно сделать небольшой перерыв и начать смотреть прекрасный мультфильм онлайн бесплатно.

more » « less
Video Language:
Russian
Duration:
18:46

Esperanto subtitles

Revisions