Return to Video

Аргонавты

  • 0:14 - 0:16
    LA ARGONAŬTOJ
  • 1:01 - 1:04
    — Mi estos rudristo!
    — Ne, mi. Vi jam estis rudristo.
  • 1:05 - 1:07
    Hodiaŭ vi levu la velon.
  • 1:07 - 1:09
    Kien ni navigadu?
  • 1:09 - 1:15
    Al la limo de la mondo.
    Zeŭso, sendu al ni dorsoventon!
  • 1:15 - 1:17
    Kion vi faras ĉi tie?
  • 1:18 - 1:20
    Ni... Ni paŝtas kaprinojn.
  • 1:21 - 1:25
    — Ĉu vi scias, kiu ŝipo estas ĉi tiu?
    — Ne.
  • 1:26 - 1:30
    Ĉiuj herooj de Helenujo
    kolektiĝis en Iolko
  • 1:31 - 1:34
    Por konstrui ĉi tiun ŝipon.
  • 1:36 - 1:38
    Ili eknomis ĝin «Argo»
  • 1:39 - 1:43
    Omaĝe al glora majstro Argo.
  • 1:43 - 1:49
    Estis ĉi tie fieraĵo de Atenoj —
    fortega Tezeo.
  • 1:50 - 1:53
    Dioegala Kastoro kaj
    frato Polukso
  • 1:54 - 1:59
    Kaj idoj de Boreo flugilaj —
    Zeto kaj Kalaiso,
  • 2:00 - 2:03
    Orfeo dolĉevolĉa
  • 2:04 - 2:08
    Kaj eĉ la unua
    inter egalaj — Heraklo.
  • 2:10 - 2:15
    Ornamis li la nazon de l' ŝipo
    per statuo de Palasa Atena
  • 2:15 - 2:17
    El ligno de l' Zeŭsa kverkbosko.
  • 2:17 - 2:22
    Min, Jazonon, li faris
    gvidanto de l' herooj.
  • 2:23 - 2:28
    Estis vidinda evento
    por loĝantoj de Iolko!
  • 2:28 - 2:33
    Deko da l' remoj
    samtempe ekfrapis akvon.
  • 2:33 - 2:40
    Ĵetis sin «Argo» antaŭen kaj
    kune kun ĝi — ni, la argonaŭtoj.
  • 2:40 - 2:44
    Celo de nia vojaĝo estis
    regno de Kolĉido.
  • 2:45 - 2:48
    Estis jam delonge gloro pri la ora ŝaflano.
  • 2:49 - 2:55
    Tiu, kiu ĉi tiun trezoron ekposedos,
    obtenos feliĉon kaj povon.
  • 2:56 - 3:04
    Sed por diri honeste, ni
    pleje deziris gajan freŝan venton,
  • 3:04 - 3:10
    Ondojn, kiuj portas ŝipon foren,
    al nekonataj bordoj.
  • 3:10 - 3:16
    Heroaĵojn deziris ni.
    Ni estis junaj, ardaj...
  • 3:55 - 4:00
    Rokoj, kiuj moviĝis kvazaŭ vivaj —
  • 4:00 - 4:03
    Nomiĝas ili Simplegadoj.
  • 4:03 - 4:08
    Ili minacis per morto.
    Sed l' dioj donis al ni konsilon.
  • 4:09 - 4:12
    Antaŭen, argonaŭtoj!
  • 5:01 - 5:08
    Ho, Stimfalidoj, kies plumoj estas
    samkiel miloj da klingoj!
  • 5:08 - 5:13
    Ĉiam memoros ni sonoranan
    kupron de viaj flugiloj.
  • 6:25 - 6:30
    Haltu, helenaj herooj,
    remistoj de «Argo» rapida!
  • 6:31 - 6:36
    Ĉu vi ne vidas, ke tio estas insulo
    de la sirenoj mortigaj?
  • 6:36 - 6:38
    Timu l' malicajn fratinojn!
  • 6:39 - 6:46
    Per mava sorĉaĵo de l' kantoj ili
    ŝipojn de preteraj maristoj dronigas!
  • 6:46 - 6:49
    En la maron, brava Jazono!
  • 8:06 - 8:08
    Li venis!
  • 8:08 - 8:12
    Efektiviĝis la aŭguro...
  • 8:21 - 8:24
    Mi diris ĉion, reĝo Eeto.
  • 8:24 - 8:27
    Vi ne rajtas posedi la oran ŝaflanon.
  • 8:28 - 8:31
    Fordonu ĝin al ni — tio estos justa.
  • 8:34 - 8:37
    Justeco estas afero de la dioj!
  • 8:37 - 8:40
    La dioj scias, al kiu
    ili donacu sukceson.
  • 8:41 - 8:45
    La ora ŝaflano estas via,
    Jazono, se vi sukcesos
  • 8:45 - 8:49
    Jugi miajn bovojn,
    plugi la kampon de Areso...
  • 8:49 - 8:55
    — ...kaj semi ĝin...
    — Mi estas militisto, sed ne plugisto!
  • 8:56 - 8:57
    Mi konsentas.
  • 8:58 - 9:01
    Je via sukceso, fremdlandanoj.
  • 9:02 - 9:05
    Atendu min nokte ĉe la templo
    de diino Hekato.
  • 9:06 - 9:12
    Filino de reĝo Eeto, nigrokula Medea
  • 9:12 - 9:17
    Sciis sorĉon, enigmojn de fajro kaj tero.
  • 9:18 - 9:26
    Malfacilas kvietigi la bovojn de Eeto.
    Sed tiu, kiun tuŝos spirado de Hekato,
  • 9:27 - 9:30
    Fariĝas nedifektebla!
  • 9:30 - 9:35
    — Mi sufokiĝas, reĝidino...
    — Silentu kaj memorigu!
  • 9:35 - 9:41
    Kiam sur la kampo leviĝos ĝermoj,
    ĵetu ŝtonon en la mezon de ili!
  • 9:41 - 9:44
    Sed ĝi ĉifos la ĝermojn...
  • 9:45 - 9:48
    Faru, kiel mi diras al vi!
  • 11:23 - 11:28
    La kampo estas plugita, reĝo.
    Estas tempo semi ĝin.
  • 11:37 - 11:42
    — Kiaj strangaj semoj!
    — Tio estas drakaj dentoj, Jazono.
  • 11:43 - 11:46
    Kiam leviĝos ĝermoj,
  • 11:46 - 11:48
    Ĵetu ŝtonon.
  • 12:02 - 12:07
    La semado estas finita, reĝo.
    La ora ŝaflano estas mia.
  • 12:07 - 12:10
    Komence ni atendu la rikolton...
  • 12:16 - 12:21
    Rigardu — ili kreskas!
    Ili leviĝas!
  • 12:41 - 12:43
    Jazono!
  • 13:23 - 13:26
    Mi faris ĉion, kion vi ordonis, reĝo.
  • 13:27 - 13:28
    Estas tempo kvitiĝi.
  • 13:28 - 13:30
    La ora ŝaflano estas via.
  • 13:31 - 13:35
    Iru kaj prenu ĝin!
  • 14:18 - 14:21
    La ora ŝaflano estas via.
  • 14:27 - 14:29
    Jazono!..
  • 14:30 - 14:34
    Prenu min kune kun
    la ora ŝaflano.
  • 14:34 - 14:37
    Mi jam ne povas reveni al patro...
  • 15:11 - 15:13
    Nin persekutis Eeto.
  • 15:13 - 15:18
    Li perdis du trezorojn —
    la filinon kaj la oran ŝaflanon
  • 15:19 - 15:22
    Li deziris revenigi en Kolĉidon.
  • 15:33 - 15:39
    Ho, mastro de l' maroj Pozidono!
    Mi petegas vin!
  • 16:27 - 16:32
    Stariĝu, herooj de Helenujo!
    Ne okupu vin pri malĝojo!
  • 16:34 - 16:40
    Longe servis al vi la ŝipo,
    servu ankaŭ vi al ĝi!
  • 16:40 - 16:46
    En viaj manoj ĝi estos
    garantio de savo!..
  • 17:45 - 17:50
    Hejme oni situigis la oran ŝaflanon
    en la templo de Atena.
  • 17:51 - 17:56
    Ŝipon «Argo», kiel donacon,
    ricevis de ni Pozidono.
  • 17:56 - 17:59
    Kaj kio estis poste?
  • 18:00 - 18:05
    Por Jazono ne estis «poste».
  • 18:06 - 18:09
    Ankaŭ ni fariĝos maristoj!
  • 18:09 - 18:15
    Ni malkovros novajn landojn,
    obtenos trezorojn!
  • 18:15 - 18:20
    Bezonatas nur ripari truojn tie kaj tie,
  • 18:21 - 18:22
    Kaj gudri la fundon!
  • 18:23 - 18:25
    Laŭdon al Zeŭso!..
  • 18:26 - 18:31
    Denove tranĉados ondojn
    nia malnova «Argo».
  • 18:38 - 18:43
    Ilumu nian novan vojon,
    helokula vurgulino Palasa.
  • 18:51 - 18:53
    Li mortis!
  • 18:53 - 18:57
    Ĉu veras tio, kion li rakontis?..
  • 18:57 - 19:03
    Ilumu nian novan vojon,
    helokula virgulino Palasa.
  • 19:11 - 19:13
    Ĉu vi ne timas?
  • 19:14 - 19:15
    Mi ne timas.
  • 19:27 - 19:28
    FINO
Title:
Аргонавты
Description:

Советский мультфильм для детей о корабле «Арго», героях Эллады и о Золотом Руне. Нажми лайк, если любишь советские мультфильмы. им историю этого судна.

Добрые советские мультфильмы на нашем канале:
- выпуски "Веселая карусель"
- сериал "38 папугаев"
- мультики на основе сказок Сутеева
- сериал "Обезьянки"
Подпишись на канал
https://www.youtube.com/ClassicCartoonsMedia

Сюжет мультфильма
Два греческих подростка-козопаса находят развалины корабля на берегу и рядом с ними старца, который рассказывает им историю этого судна. Этот корабль звался «Арго» и отплыл с величайшими героями Эллады за Золотым Руном в Колхиду. На пути им встречались препятствия: движущиеся скалы, стимфалиды — чудовищные птицы, поющие сирены. Дочь царя Колхиды, колдунья Медея, увидев Ясона, полюбила его и помогла выполнить все задания царя. Выполнив поручения, Ясон получил разрешение забрать руно, Медея же усыпила дракона-стража и попросила Ясона забрать её с собой. Герои ушли от погони и вернулись домой. Вместе с нашим каналом можно сделать небольшой перерыв и начать смотреть прекрасный мультфильм онлайн бесплатно.

more » « less
Video Language:
Russian
Duration:
19:32

Esperanto subtitles

Revisions