Сказка о рыбаке и рыбке
-
0:13 - 0:15Studio "Sojuzmultfilm"
1950 -
0:20 - 0:23Aleksandr Puŝkin
LA FABELO PRI FIŜO KAJ PRI FIŜISTO
Elrusigis Sergej Rublov -
0:50 - 0:57Surborde verdas kverko aĝa,
De kverko pendas ora ĉen', -
0:58 - 1:08Laŭ tiu ĉeno kato saĝa
Rondiras multe en promen'. -
1:09 - 1:18Ĝi paŝas dekstren — kaj ekkantas,
Maldekstren — diras pri fabel'. -
1:19 - 1:29Miraklas tie: kobold' vagas,
Ĉarmegas nimf' per sia bel'; -
1:29 - 1:36Sur nekonata voj' arbara
De best' mirinda restis spur'. -
1:37 - 1:45Dometo staras tie rara, —
Sen pordo, sur kokina krur'. -
1:46 - 1:51Kaj de vizioj ĉio plenas;
-
1:53 - 1:59Impetas ondoj en mateno
Al sabla kaj dezerta bord', -
2:00 - 2:07Kaj tridek kavaliroj gloraj
Eliras el profundoj foraj -
2:08 - 2:12Kun sia estro en kohort'.
-
2:13 - 2:18Jen brava princo sen prepar'
Ekkaptas reĝon plej minacan; -
2:19 - 2:27Jen kavaliron tre aŭdacan
Trans maroj larĝaj kaj kampar' -
2:28 - 2:32Sorĉisto portas en nubar'.
-
2:34 - 2:44Jen sen liber' princino ploras,
Kaj bruna lup' al ŝi deĵoras. -
2:46 - 2:52Jen sorĉistin' en granda tas'
Moviĝas mem sen embaras'. -
2:54 - 3:00Jen reĝ' Kaŝĉej ĉe oro tremas;
-
3:01 - 3:08Jen rusa viv'... Pri tio temas!
-
3:09 - 3:19Mi estis tie en festen';
Kaj vidis mi la kverkon aĝan, -
3:20 - 3:28Ĉe ĝi mi sidis; kato saĝa
Al mi rakontis en promen'. -
3:30 - 3:40Memoras mi unu rakonton
Kaj ĝin transdonos mi al mondo. -
3:43 - 3:52Vivis kun sia edzino
Maljunul' apud blua maro. -
3:53 - 4:02En kaduka kabano li loĝis
Tridek jarojn laŭ ĝusta kalkulo. -
4:03 - 4:10Fiŝojn kaptis aĝulo maljuna,
Ŝpinis hejme lia edzino. -
4:11 - 4:20Foje ĵetis li reton en maron,
Trenis reto el maro nur ŝlimon. -
4:21 - 4:31Li reĵetis la reton en maron,
Trenis reto nur herbon profundan. -
4:32 - 4:41Triafoje li ĵetis la reton,
Trenis reto fiŝon malgrandan, -
4:42 - 4:46Ne kutiman, sed orkoloran.
-
4:46 - 4:53Jen ekpetis la fiŝ' orkolora
Per la voĉo simila al homa: -
4:53 - 5:00Vi forlasu min ree al maro,
Elaĉeton mi pagos tre grandan, -
5:00 - 5:04Ajnon donos laŭ via deziro.
-
5:04 - 5:14La fiŝisto ekmiris, ektimis:
Tridek jarojn fiŝkaptis li sperte, -
5:14 - 5:19Sed ne aŭdis parolon de fiŝo.
-
5:21 - 5:29Li forlaŝis la fiŝon mirindan
Kaj li diris vortojn karesajn: -
5:29 - 5:36Estu vi en libero, fiŝeto!
Mi ja elaĉeton ne bezonas. -
5:36 - 5:44Vi fornaĝu al maro plej blua
Kaj promenu en plena libero. -
5:55 - 6:03La fiŝisto revenis al hejmo,
Al edzino aferon rakontis: -
6:04 - 6:12Nekutiman mi kaptis fiŝon,
Estis tiu fiŝo orkolora; -
6:13 - 6:19Ĝi parolis per nia parolo,
Ege petis forlasi al maro. -
6:20 - 6:29Elaĉeton promesis ĝi grandan, —
Ajnan pagon laŭ mia deziro. -
6:32 - 6:40Elaĉeton ne prenis mi tute,
Mi forlasis ĝin simple al maro. -
6:41 - 6:48Ekinsultis kolera edzino:
Stulta kapo, malsaĝa gapulo! -
6:48 - 6:55Elaĉeton ne povis akiri!
Se vi petus almenaŭ trogon, -
6:55 - 6:59Nia trogo jam tute fendiĝis.
-
8:53 - 9:02Jen li iras al maro plej blua,
Kaj la maro ondiĝas iome. -
9:03 - 9:15Vokas li la fiŝeton malgrandan.
La fiŝeto alvenis, demandis: -
9:16 - 9:19Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
-
9:19 - 9:26Kun respekta kliniĝo li diris:
Plenfavoru, sinjoro fiŝeto, -
9:26 - 9:33Tre insultas min mia edzino,
Ŝi ne donas al mi trankviliĝon. -
9:34 - 9:42Tre bezonas ŝi novan trogon,
Nia trogo jam tute fendiĝis. -
9:43 - 9:46Kaj respondas la fiŝo malgranda:
-
9:46 - 9:54Ne malĝoju, vi iru trankvile.
Novan trogon posedos vi baldaŭ. -
9:55 - 10:03La fiŝisto revenis al hejmo,
Novan trogon jam havas edzino. -
10:04 - 10:08Sed insultas ŝi, akre riproĉas:
-
10:08 - 10:16Stulta kapo, malsaĝa gapulo!
Jen elpetis li, stulta, la trogon! -
10:17 - 10:21Ĉu profiton produktas la trogo?
-
10:23 - 10:33Vi revenu, stultulo, al fiŝo,
Kun kliniĝo elpetu vi domon. -
10:40 - 10:48Jen li iras al maro plej blua
(Malserenas la maro plej blua), -
10:48 - 10:57Vokas li la fiŝeton malgrandan.
La fiŝeto alvenis, demandis: -
10:57 - 11:00Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
-
11:01 - 11:05Kun respekta kliniĝo li diris:
-
11:05 - 11:11Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
Tre minace insultas edzino, -
11:12 - 11:19Ŝi ne donas al mi trankviliĝon.
Domon petas virino grumblema. -
11:20 - 11:23Kaj respondas la fiŝo malgranda:
-
11:23 - 11:33Ne malĝoju, vi iru trankvile.
Estu tiel: vi havos la domon. -
13:09 - 13:17Jen li iras al sia kabano.
Malaperis kabano jam tute. -
13:17 - 13:20Kun mansardo vidiĝas la domo,
-
13:20 - 13:28Blankan tubon el brikoj ĝi havas
Kaj pordegon el kverkaj tabuloj. -
13:29 - 13:35La edzin' ĉe fenestro apudas,
Ŝi insultas severe la edzon: -
13:35 - 13:43Stulta kapo, malsaĝa gapulo!
Jen elpetis li, stulta, la domon! -
13:43 - 13:47Vi revenu al fiŝo kun peto:
-
13:47 - 13:55Min jam tedis la stat' kamparana,
Estu mi nobelino hereda. -
14:01 - 14:11Jen li iras al maro plej blua
(Malkvietas la maro plej blua). -
14:11 - 14:20Vokas li la fiŝeton malgrandan.
La fiŝeto alvenis, demandis: -
14:21 - 14:24Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
-
14:25 - 14:33Kun respekta kliniĝo li diris:
Plenfavoru, sinjoro fiŝeto! -
14:33 - 14:40Pli ol iam malsaĝas edzino,
Ŝi ne donas al mi trankviliĝon: -
14:41 - 14:49Tedis ŝin jam la stat' kamparana,
Volas ŝi nobelecon heredan. -
14:49 - 14:56Kaj respondas la fiŝo malgranda:
Ne malĝoju, vi iru trankvile. -
16:48 - 16:56Jen li iras al sia edzino,
Kaj li vidas la domon sinjoran. -
16:57 - 17:05Sur peron' la edzino nun staras
En zibela tre kara ĵaketo, -
17:06 - 17:13Sur la kapo — la kufo kun oro,
Perloj igas la kolon peza, -
17:14 - 17:20Sur la manoj — la ringoj juvelaj,
Sur piedoj — botetoj ruĝledaj; -
17:21 - 17:28Ŝin priservas fervoraj servistoj
Kaj ŝi batas ilin rigore. -
17:29 - 17:33La fiŝisto salutas edzinon:
-
17:33 - 17:42Bonan tagon, nobel-sinjorino!
Ĉu vi estas nun plene kontenta? -
17:43 - 17:49Sed ekkriis minace edzino,
Sendis servi al ejo ĉevala. -
17:52 - 17:58Pasis unu semajno, alia.
-
19:17 - 19:28Pli ol iam malsaĝas edzino,
Lin resendas al fiŝo malgranda:
Vi revenu al fiŝo kun peto; -
19:28 - 19:36Tedis min nobeleco hereda,
Estu mi la reĝino tutpova. -
19:39 - 19:46La fiŝisto ektimis, ekpetis:
Ĉu vi perdis la saĝon entute? -
19:47 - 19:53Vi ne scias la reĝajn kutimojn!
Tutan regnon ridigos vi certe. -
19:53 - 20:00Pli koleras maljuna edzino,
Ŝi ekfrapis al edzo la vangon. -
20:00 - 20:09Ĉu vi rajtas disputi, kanaljo,
Kontraŭ mi, nobelino hereda? -
20:27 - 20:37Iru vi al la mar' sendiskute,
Se ne volas devigan kondukon. -
20:40 - 20:50Jen li iras al maro denove
(Tutnigriĝis la maro plej blua). -
20:51 - 20:59Vokas li la fiŝeton malgrandan,
La fiŝeto alvenis, demandis: -
20:59 - 21:03Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
-
21:03 - 21:10Kun respekta kliniĝo li diris:
Plenfavoru, sinjoro fiŝeto! -
21:11 - 21:14Denove mia edzino ribelas:
-
21:14 - 21:22Tedis ŝin nobeleco hereda,
Volas esti reĝino tutpova. -
21:23 - 21:26Kaj respondas la fiŝo malgranda:
-
21:27 - 21:37Ne malĝoju, vi iru trankvile.
Estos ŝi la reĝino tutpova. -
23:18 - 23:22Jen li iras al sia edzino.
-
23:22 - 23:30Antaŭ li grandas reĝa palaco.
Kaj edzin' en palaco majestas. -
23:30 - 23:37Apud tablo ŝi sidas impone.
Ŝin priservas nobeloj, bojaroj, -
23:38 - 23:46Ŝin regalas per vino transmara
Kaj per kukoj kun stampo desegna. -
23:46 - 23:53Ŝin ĉirkaŭas gardistoj minacaj,
Tenas ili surŝultre hakilojn. -
23:53 - 24:02La fiŝisto maljuna ektimis,
Ĝis la tero kliniĝis fiŝisto: -
24:02 - 24:11Bonan tagon, reĝino minaca!
Ĉu vi estas nun plene kontenta? -
24:12 - 24:19Ne atentis lin lia edzino,
Ŝi ordonis forpeli lin tute. -
24:19 - 24:27Jen alkuris nobeloj, bojaroj
Kaj kun frapoj forpelis fiŝiston. -
24:28 - 24:34Apudpordaj gardistoj alkuris,
Per hakiloj minacas severe; -
24:34 - 24:41Kaj popolo nur mokis, rikanis:
Juston trafis vi, stulta kampulo, -
24:42 - 24:50Estas bona al vi leciono:
Ne sidiĝu en sledon sinjoran! -
25:10 - 25:15Pasis unu semajno, alia.
-
26:04 - 26:12Pli ol iam malsaĝas edzino.
Korteganojn ŝi sendas al edzo. -
26:52 - 26:56Revenigas ŝi edzon denove,
-
26:56 - 27:03Ŝi parolas al edzo maljuna:
Vi revenu al fiŝo kun peto. -
27:05 - 27:16Mi ne estu reĝino tutpova,
Estu mi la mastrino de maro. -
27:17 - 27:23Vivos mi en la mar-oceano,
-
27:25 - 27:32Servos min la fiŝeto malgranda,
-
27:33 - 27:39Kuriero por mi ordinara.
-
27:40 - 27:50La fiŝist' ne kuraĝis disputi,
Ne aŭdacis li spite paroli. -
27:50 - 27:59Jen li iras al maro plej blua,
En la maro — la nigra ŝtormego, -
28:00 - 28:09Alte ŝvelis la ondoj koleraj,
En moviĝ' ili hurlas kaj muĝas. -
28:11 - 28:20Vokas li la fiŝeton malgrandan,
La fiŝeto alvenis, demandis: -
28:20 - 28:24Sed vi kion bezonas, fiŝisto?
-
28:24 - 28:28Kun respekta kliniĝo li diris:
-
28:28 - 28:37Plenfavoru, sinjoro fiŝeto!
Kion fari al ino kanalja! -
28:38 - 28:46Plu ne volas ŝi esti reĝino,
Volas esti mastrino de maro; -
28:47 - 28:51Volas vivi en mar-oceano,
-
28:52 - 29:01Kaj vi servu al ŝi ĉiutage,
Kvazaŭ estas vi kuriero. -
29:23 - 29:31Jam nenion respondis fiŝeto,
Nur ĝi plaŭdis akvon per vosto -
29:31 - 29:41Kaj en maron ĝi profundiĝis.
Li atendis respondon tre longe, -
29:41 - 29:46Tute vane, li hejmen revenis, —
-
29:47 - 29:54Antaŭ li — la kabano malnova,
Sur la sojlo sidas edzino, -
29:54 - 29:59Kaj apude — la trogo fendita.
-
30:22 - 30:25FINO
- Title:
- Сказка о рыбаке и рыбке
- Description:
-
Хочешь узнать об этом мультике больше? Заходи к нам в группу: vk.com/soyuzmultiki или на facebook.com/SovetskieMultfilmy Разверни полностью описание: все ссылки на плейлисты, классные подборки мультиков, интересные группы и многое другое. Посмотри полное описание!
Наша группа Вконтакте https://vk.com/soyuzmultiki
Мы на Facebook https://www.facebook.com/SovetskieMul...
Следи за нами в Twitter https://twitter.com/SoyuzMultiki
Страничка на Google+ http://bit.ly/1ai6oJF
Подпишись на канал и не теряй любимые серии https://www.youtube.com/ClassicCartoo...38 попугаев Все серии подряд: http://bit.ly/12xiKFK
Ну погоди! Все серии подряд: http://bit.ly/134DxH7
Малыш и Карлсон Все серии подряд: http://bit.ly/139NfrA
Бременские музыканты Все серии подряд: http://bit.ly/14XcgSF
Трое из Простоквашино Все серии подряд:http: //bit.ly/1b9OFTJ
Крокодил Гена и Чебурашк Все серии подряд: http://bit.ly/10f9RD4
Веселая карусель Все серии подряд: http://bit.ly/12cSqni
Винни Пух Все серии подряд: http://bit.ly/12Z03jh
Котенок по имени Гав Все серии подряд: http://bit.ly/10IaOnM
Маугли Все серии подряд: http://bit.ly/12eMzP4
Возвращение блудного попугая Все серии подряд:http: //bit.ly/155E3jR
Обезьянки Все серии подряд: http://bit.ly/12IO17v
Светлячок Все серии подряд: http://bit.ly/12lq46t
Сказки Сутеева Все серии подряд: http://bit.ly/12xiN4r
Корней Чуковский Все серии подряд: http://bit.ly/18HqqwN
Легенды и мифы Все серии подряд: http://bit.ly/1aRcIIuСоветский мультфильм по сказке А.С. Пушкина. Добрые мультики для маленьких детей.
Сюжет мультфильма Сказка о рыбаке и рыбке:
Жил старик со своею старухой у самого синего моря, ровно тридцать лет и три года. Поймал дед золотую рыбку, которая голосом человечьем взмолилась отпустить ее в море. Отпустил он рыбку золотую в синее море, чтобы гуляла себе на просторе. Рассказал старик старухе о чудо-рыбке, а она его бранила и послала к рыбке по новое корыто. Дала рыбка корыто, а старухе этого мало, уже хочет она новую избу, потом захотела она стать столбовою дворянкой, дальше еще больше, хочет старуха быть вольной царицей. Да и этого ей уже мало, хочет старуха быть владычицей морскою и чтобы сама золотая рыбка ей служила и была у нее на посылках... И опять сидит старуха на берегу моря, а перед нею разбитое корыто.Вместе с нашим каналом можно сделать небольшой перерыв и начать смотреть мультфильм онлайн бесплатно без регистрации. Здесь вы найдете песни для детей, развивающие мультики, игры для детей, полезный детский контент, сказки для малышей. Любой советский мультфильм, который вы давно искали, найдете на нашем канале.
- Video Language:
- Russian
- Duration:
- 30:29
Audvide edited Esperanto subtitles for Сказка о рыбаке и рыбке | ||
Audvide edited Esperanto subtitles for Сказка о рыбаке и рыбке |