-
Saluton al ĉiuj
-
Jen Evildea. Via Dio.
-
Kaj hodiaŭ estas
mia lasta plena tago ĉe JES
-
Do, mi supozas, ke mi f...
parolos iomete kun miaj amikoj
-
kaj ni vidos, kion mi faros
-
Kiel vi nomiĝas?
-
Nujo!
-
Kiom da jaroj vi havas?
-
7 jarojn
-
Jes 7!
-
Bonege
-
Do, vi nun volas uzi mian kameraon, ĉu ne?
-
Jes
-
Okej' bone mi donas ĝin al vi
-
Ĉu bone?
-
Kiel vi nomiĝas?
-
Mi nomiĝas Evildea
-
Evildea?
-
Jes!
-
Kiel vi fartas?
-
Mi fartas bonege!
-
Bone
-
Kiu estas tiu?
-
Saluton!
-
Kiu vi estas?
-
Nujo!
-
De kie vi venas?
-
De kie ... kie vi loĝas?
-
Vi scias
-
Jes, mi scias ...
-
Mi loĝas en Härnösand kaj
mi loĝas en la domo tie
-
Jes ...
-
Mi pensas, ke estas la numero 5
-
Nun mi iras por filmi ...
kaj diru iom pli?
-
Jes, iru por filmi min kaj, kiu
ludas pianon
-
Vi devas paroli Esperanton ĉar
la aŭskultantoj de Evildea ne komprenas ...
-
Ekfilmu!
-
Kiel estis?
-
Vi povas ek nun
-
Unu ... du ... tri ...
-
Paŭzu ... paŭzu ...
-
Kiel vi nomiĝas?
-
Mi nomiĝas Ŝarlotoj
-
Kiel vi fartas?
-
Mi fartas bone!
-
Kion vi faros post kiam vi sidas ĉi tie?
-
Mi verŝajne iros prepari kaj ekzerci
por la internacia vespero
-
Ni volas kanti kanton kune
-
Kun?
-
Kun grupo da homoj,
kiuj ankaŭ estas kantemaj
-
Kiel vi fartas?
-
Kiel vi?
-
Mi fartas bonege ...
kiam mi vin vidas ... jes ...
-
ĉiam bone!
-
Kiel vi fartas?
-
Bone, kiel vi fartas?
-
Kion vi faras?
-
Mi nun helpas ordigi la manĝilaron
-
Mi helpas purigi la salonon
-
Ha bone!
-
Kiel vi nomiĝas?
-
Santa Klaŭs
-
Santa Klaŭs?
-
Santa Klaŭs ne havas amikojn
-
Kial?
-
Tro da laboro
-
enpaki donacojn por infanoj
-
Ankaŭ mi volas havi donacon
-
Sed ne estas Kristnasko
-
Foriru!
-
Mi volas havi ion ...
-
Ĉu mi rajtas havi tion ĉi?
[mia kamerao]
-
Ne, ĉar ne estas la mia
-
Sed mi povas donaci tion ĉi al vi
-
Ne!
-
Tion ĉi?
-
Ne!
-
Tion ĉi??
-
Ne, estas mia
-
Mi bezon ... Vi ne havos ĝin ...
-
Ĉu vi ne havas ian laboron?
-
Santa Klaŭs havas multe da laboro
-
Kian laboron Santa Klaŭs havas?
-
Mi devas nun iri, ĉu vi jam filmis?
-
Ĝis poste Santa Klaŭs!
-
Baldaŭ estos vi
-
Kiel vi sentas pri tio?
-
Bonege!
-
- Mi fuŝis
- Kiel vi sentas?
-
Tre honorigite!
-
Mi tranĉos ĉi tiun pecon de haŭto
kaj pendigos ĝin ĉe muro
-
Bonege!
-
Montru la alian manon
-
Tiom multe da subskriboj
-
Tre bone
-
Tio diras, "Ne faru fotojn
-
Per ĉi tiu to-ĉemizo, mi diras, ke
mi ne konsetas
-
kun videofarado, savado,
kaj montrado de bildoj
-
de ĉi tiu to-ĉemizo kaj aliaj, ne de mi
-
Bone, mi ne faros
-
Jen la oficiala tokipona ĥoro
-
Ili pretigas sin sed tre baldaŭ
ni aŭskultos kaj vidos
-
la plej bonan kanton iam ajn en Tokipona
-
Tre bone ... tre bone ... tre bone
-
Ĉu ni endormigas vin?
-
Do, nun mi simple volas diri saluton
-
al la studentoj ĉe la universitato
de Balearaj insuloj
-
Kiam ĉi tempo estos histori'
-
Kiam la nunaj tagoj pasos for.
-
Do, kion fari... Sed ne plendas mia kor'.
-
Brakume
-
Ni renkontiĝos en amika rond',
-
Kaj rememoros – kiel varma ond'.
-
Kaj niaj kantoj sonos ĝis aŭror',
-
kaj tio estas la fino de mia filmo
-
kaj, fakte, estas la fino de JES
-
estas la posta mateno kaj
-
ĉiuj nun komencas iri hejmen
-
kaj mi simple volas diri
-
se vi ŝatis ĉi tiun filmeton,
-
ŝatu ĝin, diskonigu ĝin
-
abonu mian kanalon
se vi ankoraŭ ne abonis
-
ĉar vere estas pro vi ĉiuj, ke mi povas
iri al ĉi tiu belega evento