Return to Video

Amanda Palmer: La arto peti

  • 0:10 - 0:16
    (enspiras, elspiras)
  • 0:17 - 0:21
    Mi ne ĉiam perlaboris vivrimedojn per muziko.
  • 0:21 - 0:23
    Dum ĉirkaŭ kvin jaroj post kiam mi finstudis
  • 0:23 - 0:27
    en respektata liberarta universitato,
  • 0:27 - 0:31
    jen la laboro, kiun mi faris.
  • 0:31 - 0:35
    Mi laboris sendepende kiel vivanta statuo nomita "La 2-metra Novedzino"
  • 0:35 - 0:39
    kaj mi ŝategas rakonti pri tiu laboro,
  • 0:39 - 0:41
    ĉar ĉiu ĉiam estas scivolema pri tio,
  • 0:41 - 0:44
    kiuj estas tiuj stranguloj en la vera vivo.
  • 0:44 - 0:46
    Saluton!
  • 0:46 - 0:49
    Unu tagon, mi farbis min blanka, grimpis sur skatolon,
  • 0:49 - 0:51
    metis ĉapelon aŭ ladskatolon ĉe miaj piedoj,
  • 0:51 - 0:53
    kaj kiam iu aliris min kaj enmetis monerojn,
  • 0:53 - 1:01
    mi donis al ŝli floron kaj intensan okul-kontakton.
  • 1:01 - 1:03
    Kaj se ŝli ne prenis la floron,
  • 1:03 - 1:07
    mi aldonis geston de malgajo kaj sopirado
  • 1:07 - 1:11
    dum ŝli forpaŝis.
  • 1:11 - 1:15
    (ridoj)
  • 1:15 - 1:19
    Do mi havis plej profundajn interagojn kun homoj,
  • 1:19 - 1:21
    aparte kun solecaj homoj, kiuj ŝajne
  • 1:21 - 1:24
    ne parolis kun iu jam de semajnoj,
  • 1:24 - 1:28
    kaj ni spertis belegan momenton
  • 1:28 - 1:32
    de longa okulumado sur la strato,
  • 1:32 - 1:36
    kaj ni iom enamiĝetis.
  • 1:36 - 1:41
    Kaj miaj okuloj diris, "Dankon. Mi vidas vin."
  • 1:41 - 1:44
    Kaj iliaj okuloj diris,
  • 1:44 - 1:50
    "Neniu iam ajn vidas min. Dankon."
  • 1:50 - 1:52
    Kaj foje homoj mistraktis min.
  • 1:52 - 1:54
    Pasantoj kriaĉis el siaj aŭtoj,
  • 1:54 - 1:56
    "Trovu laboron!"
  • 1:56 - 2:00
    Kaj mi respondis, "Jen mia laboro."
  • 2:00 - 2:03
    Sed tio vundis min, ĉar mi ektimis,
  • 2:03 - 2:07
    ke eble mi faras ion nelaborecan
  • 2:07 - 2:10
    kaj nejustan, hontindan.
  • 2:10 - 2:16
    Mi tute ne konsciis, ke mi fakte perfekte trejniĝis
  • 2:16 - 2:18
    sur tiu ĉi skatolo por laboro en la muzikindustrio.
  • 2:18 - 2:20
    Kaj por la ekonomistoj inter vi,
  • 2:20 - 2:23
    eble interesus vin scii, ke mi fakte gajnis sufiĉe regulan enspezon,
  • 2:23 - 2:25
    kio ŝokis min,
  • 2:25 - 2:28
    konsiderante ke mi havis neniujn regulajn klientojn,
  • 2:28 - 2:31
    sed estis preskaŭ ĉiam po 60 dolaroj marde, po 90 vendrede.
  • 2:31 - 2:32
    Konstante.
  • 2:32 - 2:35
    Kaj samtempe, mi muzikis en la apuda regiono
  • 2:35 - 2:37
    kun mia grupo The Dresden Dolls.
  • 2:37 - 2:40
    Mi ludis pianon, kun genia tamburisto.
  • 2:40 - 2:42
    Mi verkis la kantojn, kaj finfine
  • 2:42 - 2:46
    ni komencis gajni sufiĉe da mono, ke mi povis ĉesi statuumi
  • 2:46 - 2:48
    kaj kiam ni komencis turnei,
  • 2:48 - 2:50
    mi vere ne volis perdi tiun senton
  • 2:50 - 2:53
    de rekta konekto kun homoj, ĉar mi ŝategis tion.
  • 2:53 - 2:57
    Do post ĉiuj niaj koncertoj, ni disdonadis aŭtografojn
  • 2:57 - 3:00
    kaj brakumadis la spektintojn kaj umis kun ili,
  • 3:00 - 3:05
    kaj ni igis helpopetadon artformo, petante al homoj
  • 3:05 - 3:07
    helpi kaj aliĝi al ni, kaj mi serĉis lokajn muzikistojn
  • 3:07 - 3:12
    kaj artistojn kaj invitis ilin prezenti siajn verkojn ekster nia spektaklo,
  • 3:12 - 3:13
    kaj ili monpetis tie,
  • 3:13 - 3:15
    kaj poste ili sursceniĝis kun ni,
  • 3:15 - 3:20
    kaj tiel ni havas ĉiam ŝanĝiĝantan aron de strangaj, hazardaj, cirkaj gastoj.
  • 3:20 - 3:23
    Kaj poste venis Twitter,
  • 3:23 - 3:25
    kaj kunvenis nova tavolo de magio, ĉar mi povis
  • 3:25 - 3:28
    tuj peti ion ajn, ie ajn.
  • 3:28 - 3:30
    Do mi ekzemple bezonis pianon por ekzerci,
  • 3:30 - 3:33
    kaj horon poste mi estis ĉe ies hejmo. Tio okazis en Londono.
  • 3:33 - 3:35
    Homoj portadis al ni hejmfaritajn manĝaĵojn
  • 3:35 - 3:39
    ĉie en la mondo, por manĝigi nin kaj manĝi kun ni. Tio estis en Seatlo.
  • 3:39 - 3:43
    Homoj laborantaj en muzeo aŭ vendejo
  • 3:43 - 3:46
    aŭ iu ajn publika spaco proponis tiujn al ni
  • 3:46 - 3:50
    por lastminuta, spontana, senpaga koncerto.
  • 3:50 - 3:53
    Jen biblioteko en Aŭklando.
  • 3:53 - 3:58
    Sabate mi pepis peton por skatolo kaj ĉapelo,
  • 3:58 - 3:59
    ĉar mi ne volis kunportaĉi ilin dehejme,
  • 3:59 - 4:01
    kaj tiu ulo Kris provizis ilin.
  • 4:01 - 4:05
    Li salutas vin.
  • 4:05 - 4:09
    En Melburno mi demandis kie mi povas aĉeti nazo-lavilon.
  • 4:09 - 4:11
    Kaj flegistino de apuda malsanulejo veturigis unu
  • 4:11 - 4:13
    rekte al la kafejo, kie mi sidis,
  • 4:13 - 4:15
    mi regalis ŝin per trinkaĵo
  • 4:15 - 4:18
    kaj tie ni sidis, diskutante pri flegistado kaj pri morto.
  • 4:18 - 4:20
    Kaj mi ŝategas tiuspecan hazardan intimon —
  • 4:20 - 4:24
    feliĉe, ĉar mi multe uzas na Couch-surfing,
  • 4:24 - 4:28
    foje en domego, kie ĉiu mia teamano havas propran ĉambron
  • 4:28 - 4:31
    sed mankas vifio, kaj en domoj okupitaj de punkuloj,
  • 4:31 - 4:34
    ĉiuj surplanke en unu ĉambro, kie mankas necesejo
  • 4:34 - 4:38
    sed ili ja havas vifion, do klare ni preferis tion!
  • 4:38 - 4:40
    (ridoj)
  • 4:40 - 4:42
    Iufoje, ni haltigis nian kamionon
  • 4:42 - 4:46
    en tre malriĉa parto de Miamio
  • 4:46 - 4:49
    kaj ni malkovris, ke nia gastigantino
  • 4:49 - 4:52
    estas 18-jara knabino, loĝanta ankoraŭ ĉe gepatroj,
  • 4:52 - 4:57
    kaj la familianoj estas ĉiuj senpaperaj enmigrintoj el Honduro.
  • 4:57 - 4:59
    Kaj nokte, la tuta familio
  • 4:59 - 5:02
    kuŝis sur la sofoj kaj ŝi dormis kun sia patrino
  • 5:02 - 5:05
    por ke ni dormu en iliaj litoj.
  • 5:05 - 5:08
    Kaj mi pripensis la aferon:
  • 5:08 - 5:11
    tiuj homoj havas tiom malmulton.
  • 5:11 - 5:13
    Ĉu justas?
  • 5:13 - 5:16
    Kaj matene, la patrino montris al ni
  • 5:16 - 5:18
    kiel fari maizpanon kaj volis doni al mi biblion,
  • 5:18 - 5:24
    kaj ŝi diris al mi private, per sia balbuta angla,
  • 5:24 - 5:29
    "Via muziko tiom helpis al mia filino.
  • 5:29 - 5:33
    Dankon, ke vi venis ĉi tien. Ni ĉiuj estas tiom dankemaj."
  • 5:33 - 5:37
    Kaj mi pensis, ke jes, tio justas.
  • 5:37 - 5:41
    Tio estas tio.
  • 5:41 - 5:43
    Du monatojn poste, mi estis en Manhatano,
  • 5:43 - 5:46
    kaj mi pepis por peti dormlokon, kaj je noktomezo
  • 5:46 - 5:48
    mi sonorigas ĉe iu pordo,
  • 5:48 - 5:50
    kaj mi ekkonscias, ke mi unuafoje faras tion tutsole.
  • 5:50 - 5:52
    Mi ĉiam estis kun mia grupo aŭ teamo.
  • 5:52 - 5:56
    Tion faras stultuloj, ĉu ne? (ridoj)
  • 5:56 - 5:59
    Ĉu tiel mortas stultuloj?
  • 5:59 - 6:01
    Kaj subite malfermiĝis la pordo.
  • 6:01 - 6:05
    Ŝi estas artisto. Li estas blogisto pri financo ĉe Reuters,
  • 6:05 - 6:07
    kaj ili verŝas por mi glason da ruĝa vino
  • 6:07 - 6:08
    kaj proponas banon,
  • 6:08 - 6:13
    kaj mi fakte pasigis milojn da noktoj tiaj, kaj tiaj.
  • 6:13 - 6:17
    Do, mi ofte sofo-surfas. Mi ofte ankaŭ hom-surfas.
  • 6:17 - 6:20
    Mi pensas, ke sofosurfi kaj homsurfi
  • 6:20 - 6:23
    estas principe la sama afero.
  • 6:23 - 6:25
    Vi estas falanta en la spektantaron
  • 6:25 - 6:27
    kaj vi fidas unu la alian.
  • 6:27 - 6:29
    Unu fojon, mi demandis mian antaŭbandon
  • 6:29 - 6:32
    ĉu ili ŝatus iri inter la homojn kaj rondirigi la ĉapelon
  • 6:32 - 6:34
    por ekhavi kroman monon — tion mi faradis ofte.
  • 6:34 - 6:36
    Kaj kiel ĉiam, la bando entuziasmis,
  • 6:36 - 6:38
    sed en la bando estis unu ulo
  • 6:38 - 6:42
    kiu diris al mi, ke li simple ne povis iri tien.
  • 6:42 - 6:46
    Stari tie kun la ĉapelo sentiĝis al li tro kiel almozpetado.
  • 6:46 - 6:55
    Kaj mi renkonis lian timon de "Ĉu tio justas?" kaj "Trovu laboron."
  • 6:55 - 6:58
    Kaj dume, mia propra bando kreskis pli kaj pli.
  • 6:58 - 7:01
    Ni ekhavis kontrakton kun grava muzikeldonejo.
  • 7:01 - 7:03
    Kaj nia muziko estas io inter punko kaj kabaredo.
  • 7:03 - 7:06
    Ĝi estas ne por ĉiu.
  • 7:06 - 7:09
    Nu, eble estas por vi.
  • 7:09 - 7:13
    Ni enkontraktiĝas, kaj sekvas reklamegoj antaŭ la nova disko.
  • 7:13 - 7:18
    Kaj ĝi eldoniĝas, kaj vendiĝas ĉirkaŭ 25,000 kopioj ene de kelkaj semajnoj,
  • 7:18 - 7:22
    kaj la eldonejo konsideras tion fiasko.
  • 7:22 - 7:24
    Kaj mi diris, "25,000 - ĉu tio ne estas multe?"
  • 7:24 - 7:27
    Kaj ili diris, "Ne, la vendoj falas. Estas fiasko."
  • 7:27 - 7:29
    Kaj ili rezignis pri mi.
  • 7:29 - 7:32
    En la sama tempo, mi disdonas aŭtografojn kaj brakumas homojn post koncerto,
  • 7:32 - 7:34
    kaj venas al mi ulo
  • 7:34 - 7:37
    kaj donas al mi 10 dolarojn,
  • 7:37 - 7:38
    kaj diras,
  • 7:38 - 7:42
    "Pardonu min, mi kopiis vian diskon de amiko."
  • 7:42 - 7:45
    (ridoj)
  • 7:45 - 7:48
    "Sed mi legadas vian blogon, mi scias ke vi malamas vian eldonejon.
  • 7:48 - 7:51
    Mi nur volas, ke vi havu ĉi tiun monon."
  • 7:51 - 7:55
    Kaj tio ĉi ekokazadas la tutan tempon.
  • 7:55 - 7:58
    Mi iĝas la ĉapelo post miaj propraj koncertoj,
  • 7:58 - 8:01
    sed mi devas fizike stari tie kaj akcepti la helpon de homoj,
  • 8:01 - 8:04
    kaj malkiel la ulo en la antaŭbando,
  • 8:04 - 8:08
    mi fakte havis multe da sperto pri stari tie.
  • 8:08 - 8:10
    Dankon.
  • 8:10 - 8:12
    Kaj jen la momento en kiu mi decidis,
  • 8:12 - 8:15
    ke mi simple disdonos mian muzikon rete, senpage,
  • 8:15 - 8:17
    laŭeble plej ofte,
  • 8:17 - 8:20
    do je unu ekstremo estas Metallica — "Malbenita Napster!"
  • 8:20 - 8:23
    kaj Amanda Palmer je la alia, kaj mi instigos kopiadon,
  • 8:23 - 8:27
    torentadon, elŝutadon, kunhavigon, sed mi petos helpon,
  • 8:27 - 8:30
    ĉar mi vidis surstrate, ke tio funkcias.
  • 8:30 - 8:33
    Do mi batale disiĝis de la eldonistoj kaj por la sekva projekto
  • 8:33 - 8:36
    kun mia nova bando, the Grand Theft Orchestra,
  • 8:36 - 8:39
    mi ekuzis amas-monpetadon (crowdfunding),
  • 8:39 - 8:43
    kaj mi enfalis en la milojn da konektoj, kiujn mi kreis,
  • 8:43 - 8:46
    kaj petis al la homoj kapti min.
  • 8:46 - 8:49
    Kaj la celo estis 100,000 dolaroj.
  • 8:49 - 8:52
    Miaj admirantoj subtenis min per 1.2 milionoj,
  • 8:52 - 8:56
    kio tiutempe estis la plej sukcesa primuzika amas-monpetado.
  • 8:56 - 9:00
    (aplaŭdo)
  • 9:00 - 9:04
    Kaj vi vidas kiom da homoj tio estas.
  • 9:04 - 9:08
    Estas proksimume 25,000 homoj.
  • 9:08 - 9:10
    Kaj la amasinformiloj demandis, "Amanda,
  • 9:10 - 9:12
    la muzikindustrio paneas kaj vi instigas piratadon.
  • 9:12 - 9:14
    Kiel vi igis ĉiujn ĉi homojn pagi por muziko?"
  • 9:14 - 9:20
    Kaj la vera respondo estas: mi ne igis ilin, mi petis ilin.
  • 9:20 - 9:23
    Kaj per la petado mem,
  • 9:23 - 9:25
    mi konektiĝis kun la homoj,
  • 9:25 - 9:30
    kaj kiam vi konektiĝas kun ili, ili volas helpi al vi.
  • 9:30 - 9:34
    Estas iusence kontraŭintuicia por multaj artistoj.
  • 9:34 - 9:36
    Ili ne volas peti aferojn.
  • 9:36 - 9:42
    Sed ne estas facile. Ne estas facile peti.
  • 9:42 - 9:44
    Kaj multaj artistoj havas problemon pri tio.
  • 9:44 - 9:46
    Petado vundebligas vin.
  • 9:46 - 9:50
    Kaj mi estis kritikata multe en la reto
  • 9:50 - 9:52
    post kiam mia Kickstarter furoris
  • 9:52 - 9:55
    pro tio, ke mi daŭrigis miajn frenezajn amaspetadojn,
  • 9:55 - 9:57
    specife, ke mi petis al muzikistoj,
  • 9:57 - 10:00
    kiuj sekvis nin, ĉu ili volas sursceniĝi kun ni
  • 10:00 - 10:04
    por kelkaj kantoj, interŝange kontraŭ amo kaj biletoj
  • 10:04 - 10:07
    kaj biero, kaj jen falsigita foto de mi,
  • 10:07 - 10:10
    kiun oni afiŝis ĉe iu retejo.
  • 10:10 - 10:13
    Kaj tio doloris en vere konata maniero.
  • 10:13 - 10:16
    Kaj la homoj kiuj diradis, "Vi ne plu rajtas
  • 10:16 - 10:18
    peti tiuspecan helpon,"
  • 10:18 - 10:23
    vere memorigis min pri la homoj en la aŭtoj kriantaj, "Trovu laboron."
  • 10:23 - 10:27
    Ĉar ili ne estis kun ni sur la strato,
  • 10:27 - 10:31
    kaj ili ne vidis la interŝanĝon
  • 10:31 - 10:33
    kiu okazis inter mi kaj mia homamaso —
  • 10:33 - 10:38
    interŝanĝon, kiu estis ege justa por ni sed nekonata al ili.
  • 10:38 - 10:40
    Nu, tio ĉi estas maldeceta.
  • 10:40 - 10:43
    Jen la berlina festo por miaj Kickstarter-subtenantoj.
  • 10:43 - 10:46
    Fine de la nokto, mi senvestiĝis kaj lasis ĉiujn desegni sur min.
  • 10:46 - 10:49
    Nu, homoj, se vi volas ĝisfunde sperti
  • 10:49 - 10:52
    la senton de fidi nekonatulojn,
  • 10:52 - 10:54
    mi rekomendas ĉi tion,
  • 10:54 - 10:58
    ĉefe se tiuj nekonatuloj estas ebriaj germanoj.
  • 10:58 - 11:03
    Jen majstra, ninĝa-nivela konekto kun la admirantaro,
  • 11:03 - 11:06
    ĉar kion mi vere diris per tio estis,
  • 11:06 - 11:09
    ĉi tiom multe mi fidas vin.
  • 11:09 - 11:13
    Ĉu mi povas? Montru al mi.
  • 11:13 - 11:15
    Dum plejparto de homa historio,
  • 11:15 - 11:20
    muzikistoj, artistoj, ili estis parto de la komunumo,
  • 11:20 - 11:24
    konektantoj kaj malfermantoj, ne neatingeblaj steluloj.
  • 11:24 - 11:29
    Esti famulo signifas, ke amaso da homoj amas vin de malproksime,
  • 11:29 - 11:31
    sed la interreto kaj la enhavo
  • 11:31 - 11:33
    kiun ni povas libere kundividi pere de ĝi
  • 11:33 - 11:36
    revenigas nin tien.
  • 11:36 - 11:40
    Temas pri kelkaj proksimaj homoj, kiuj amegas vin
  • 11:40 - 11:44
    kaj pri tio, ke tiuj homoj sufiĉas.
  • 11:44 - 11:47
    Do, multajn homojn konfuzigas la ideo,
  • 11:47 - 11:48
    ke mankas prez-etikedo.
  • 11:48 - 11:51
    Ili perceptas tion kiel neantaŭvideblan riskon, sed la aferoj kiujn mi faris,
  • 11:51 - 11:53
    la Kickstarter, la strato, la sonorilo,
  • 11:53 - 11:56
    mi ne perceptas tiujn ĉi aferojn kiel riskon.
  • 11:56 - 11:57
    Mi perceptas ilin kiel fidon.
  • 11:57 - 12:01
    La retaj iloj, kiuj igos tiun interŝanĝon tiom facila
  • 12:01 - 12:04
    kaj instinkta kiel sur la strato —
  • 12:04 - 12:06
    ili evoluantas.
  • 12:06 - 12:10
    Sed eĉ la plej bonaj iloj ne helpos al ni
  • 12:10 - 12:12
    se ni ne kapablos konfronti unu la alian
  • 12:12 - 12:15
    kaj doni kaj ricevi sentime,
  • 12:15 - 12:18
    sed, pli grave,
  • 12:18 - 12:21
    peti senhonte.
  • 12:21 - 12:24
    Mi pasigis mian muzikan karieron
  • 12:24 - 12:27
    strebante renkonti homojn interrete
  • 12:27 - 12:30
    en la sama maniero kiel mi faris starante sur la skatolo,
  • 12:30 - 12:33
    do blogante kaj pepante ne nur pri la datoj de miaj koncertoj
  • 12:33 - 12:37
    kaj mia nova muzikvideo, sed pri nia laboro kaj nia arto
  • 12:37 - 12:41
    kaj niaj timoj kaj niaj postebrioj, niaj eraroj,
  • 12:41 - 12:43
    kaj ni vidas unu la alian.
  • 12:43 - 12:47
    Kaj mi pensas ke kiam ni vere vidas unu la alian,
  • 12:47 - 12:50
    ni volas helpi unu la alian.
  • 12:50 - 12:54
    Mi pensas, ke homoj estis obseditaj per la malĝusta demando,
  • 12:54 - 12:58
    kiu estas, "Kiel ni igu homoj pagi por muziko?"
  • 12:58 - 13:00
    Kio se ni ekdemandus,
  • 13:00 - 13:05
    "Kiel ni ebligu al homoj pagi por muziko?"
  • 13:05 - 13:08
    Dankon.
  • 13:08 - 13:12
    (aplaŭdo)
Title:
Amanda Palmer: La arto peti
Speaker:
Amanda Palmer
Description:

Ne devigu al homoj pagi por muziko, diras Amanda Palmer: permesu al ili. En pasia prelego, kiu komenciĝas je ŝia periodo kiel surstrata artisto ("Dolaron mi petas por la du-metra novedzino!"), ŝi ekzamenas la novan interrilaton inter artisto kaj ties admirantoj.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
13:47
Krystian Aparta approved Esperanto subtitles for The art of asking
Krystian Aparta commented on Esperanto subtitles for The art of asking
Paulina Kozuchova accepted Esperanto subtitles for The art of asking
Tim Morley edited Esperanto subtitles for The art of asking
Tim Morley edited Esperanto subtitles for The art of asking
Paulina Kozuchova declined Esperanto subtitles for The art of asking
Paulina Kozuchova edited Esperanto subtitles for The art of asking
Paulina Kozuchova edited Esperanto subtitles for The art of asking
Show all
  • Please try to break long subtitles into two lines (see http://translations.ted.org/wiki/How_to_break_lines). Sometimes, subtitles can be shortened by rephrasing them - see http://translations.ted.org/wiki/How_to_Compress_Subtitles

Esperanto subtitles

Revisions