Прометей/ Prometey
-
0:07 - 0:08PROMETEO
-
1:07 - 1:12Multe da klopodoj estas
pro ĉi tiu dia fajro. -
1:12 - 1:18Mi gardu, zorgu...
Bezonatas hastigi Hefeston. -
1:39 - 1:44— Rigardu, amiko Hefesto, kion mi alportis por vi!
— Ho, amiko Prometeo!... -
1:44 - 1:50— Vi ĉiam alportas ion novan... Kio estas ĉi tio?
— Mi instruis la homojn trakti ŝtonon! -
1:51 - 1:55Kredu, tio malfacilis por mi.
Sed nun per ĉi ŝtono -
1:56 - 1:58Eblas fari boaton el ligno.
-
1:59 - 2:05Oni ŝnuros al ĝi bastonon — kaj eblos fosi teron.
Eblos defendi sin de besto. Kaj... -
2:07 - 2:10Do, tio vere malfacilis!...
-
2:10 - 2:14Rigardu al mia laboraĵo.
-
2:14 - 2:19La sankta fajro de nia reganto Zeŭso
havos fidindan gardiston. -
2:20 - 2:25Kia monstro!... Por kio vi malŝparas
vian talenton, amiko Hefesto? -
2:26 - 2:30Se vi scius, kiel bezonatas la fajro de Zeŭso
tie, malsupre! -
2:30 - 2:32— Kiu bezonas ĝin tie?
— La homoj! -
2:32 - 2:37Ĝi varmigus ilian teron,
flamigus iliajn korojn, -
2:37 - 2:39Ilumus iliajn pensojn!
-
2:39 - 2:43— Denove vi pri la homoj...
— Mi ĵus revenis de tie. -
3:01 - 3:04Dioj...
Sendu varmon... -
3:04 - 3:06Sendu varmon, ho, dioj...
-
3:06 - 3:09Ilumi iliajn pensojn?...
-
3:10 - 3:15— Ĉu vi komprenas, kion vi volas?
— Se la homoj ricevos la sanktan fajron, -
3:15 - 3:18Do ili similos nin, la diojn!
-
3:18 - 3:21Kiu do tiam distingos diojn de homoj?
-
3:21 - 3:26Ĉu vi imagas, kia konfuzaĵo estos...
Ne, -
3:26 - 3:30Mia bronza militisto scias unu aĵon:
obei. -
3:31 - 3:35Jen, imagu:
al la sankta fajro -
3:36 - 3:38Proksimiĝas ŝtelisto...
-
3:42 - 3:46Stopu ĝin!
Ĝi sufokos min! -
3:46 - 3:49— Kiel? Kiel stopi?
— La ŝlosilo!... -
3:49 - 3:51Turnu ĝin! Hastu...
-
4:03 - 4:05Jen kiel...
-
4:06 - 4:08Ĉu vi vidis?
-
4:08 - 4:13Jes. Vi estas senkompara majstro,
amiko Hefesto. -
4:38 - 4:41Estu tio, kio estos.
Mi helpos ilin. -
5:17 - 5:19Tio ne povas esti!
-
5:20 - 5:22Prometeo...
-
5:22 - 5:24Neniu alia povis.
-
5:24 - 5:29Prometeo.
Neniu alia povis. -
5:30 - 5:32Silentu! Silentu!
-
5:45 - 5:48Mia plej bona kreaĵo!
-
5:48 - 5:52Mi konsolos vin, mia filo Hefesto.
-
5:53 - 5:57Vi devas atingi kaj puni
la arogantulon. -
5:58 - 6:03Mi? Mi ne povas.
Prometeo estas mia amiko... -
6:04 - 6:08Kompatu min, mastro!
-
6:15 - 6:20Kial vi prokrastas?
Ĉu pro konscienco, duboj? -
6:20 - 6:25Memoru, majstro, la dioj estas
severaj en juĝado. -
6:27 - 6:31Rememoru, kiel oni foje ĵetis vin
de sur Olimpo. -
6:31 - 6:33Vi ĝis nun lamas...
-
7:19 - 7:22Fajroj! Fajroj estas ĉie!
-
7:23 - 7:27Necesas neniigi ilin.
Ĉiun! Ĉiun! Ĉiun! -
7:34 - 7:36Kiun vi pentris?
-
7:36 - 7:38Diinon.
-
7:45 - 7:50Vane vi ĝojas.
Tutegale vi ne similiĝos la diojn! -
8:08 - 8:11Mi volas trovi Prometeon,
interparoli kun li. -
8:11 - 8:16Nun ni nenion povas fari al li.
Bezonatas atendi. -
8:16 - 8:19Mi ne estos lia ekzekutisto!
-
8:20 - 8:25Vi povas trankviliĝi: via amiko
ne tiel simplas, kiel vi pensas. -
8:25 - 8:31Dum li havas enmane ankoraŭ
unu petalon de la sankta fajro, -
8:31 - 8:34— Li estas netuŝebla!
— Ĉu vere? -
8:35 - 8:38— Mi ne sciis.
— Pro tio li kuraĝas. -
8:39 - 8:44Ni bone konas ĉi tiujn titanojn!
Gestoj, heroaĵoj... -
8:44 - 8:46Sed pri si ili ne forgesas.
-
8:49 - 8:53Unu fajro plu!
Plu, plu, plu! -
9:05 - 9:11— Do helpu min...
— Nun senutilas. Jam ne eblas estinigi. -
9:20 - 9:23Granda Zeŭso, granda Zeŭso!
-
9:23 - 9:26Ĉio estas perdita!
-
10:50 - 10:54Vi frue ridas, patro de dioj.
-
10:54 - 10:59Dum mi vivas, la fajro brulos
sur la tero! -
11:19 - 11:21Kion mi diris al vi?
-
11:21 - 11:26Nia Prometeo lasis unu petalon
por si! -
11:27 - 11:30Ĉiu farus same sur lia loko.
-
11:31 - 11:35Nun mi nenion povas fari al li.
Ĉu vere? -
11:36 - 11:38Vere...
-
11:38 - 11:42Li estas ruza!
Li ĉion antaŭvidis. -
11:57 - 12:00Rigardu — fajro.
-
12:00 - 12:02Ni estas savitaj!
-
12:39 - 12:43Vivu, homa gento.
-
12:46 - 12:52— Li pereigis sin.
— Nun li estas en niaj manoj! -
13:03 - 13:06Nu, kiu venkis?
-
13:06 - 13:12Sed vi... Vi mem...
Por kio vi faris tion? -
13:13 - 13:16Se vi ne kompenis tuj,
mia amiko Hefesto, -
13:17 - 13:20Do vi neniam komprenos.
-
14:09 - 14:11Pardonu, amiko Prometeo.
-
14:12 - 14:13Mi ne volis...
-
14:13 - 14:17— Mi estas devigita.
— Tia estas la volo de Zeŭso. -
14:17 - 14:19Tia estas la volo de Zeŭso...
-
14:19 - 14:23Por mi pli bonas esti alforĝita
al la roko, -
14:23 - 14:26Ol esti sklavo de Zeŭso!
-
14:56 - 14:59Ĉu pretas?
-
15:14 - 15:16Kaj nun — diru:
-
15:16 - 15:19Pro kio vi faris ĉion ĉi tion?
-
15:20 - 15:23Kiuj sekretaj kaŭzoj igis vin?
-
15:23 - 15:27Konfesu, kaj via destino estos
faciligita. -
15:27 - 15:31Jes! Pensu pri via sorto!
Pensu! -
15:31 - 15:33Al kio vi strebis?
-
15:34 - 15:37Mi volis helpi la homojn.
-
15:38 - 15:40Vi ne kredigos nin je tio!
-
15:42 - 15:44Diru veron!
-
15:47 - 15:49Ĉu vi diros?!
-
15:50 - 15:53Mi volis helpi la homojn.
-
15:53 - 15:55Mensogo!
-
15:58 - 16:00Mi volis helpi la homojn.
-
16:00 - 16:04Dioj!
Vi estas maljustaj! -
16:10 - 16:14Konfesu! Nur unu vorto —
kaj oni indulgos vin! -
16:14 - 16:17Tutegale vi ne komprenos!
-
16:17 - 16:20Kial? Tio ja simplas.
-
16:20 - 16:26Diru: "Mi kulpas. Mi volis riĉon,
povon, forton". -
16:26 - 16:29Ĉiu komprenos vin...
-
16:30 - 16:33Mi volis helpi la homojn.
-
16:33 - 16:38Tio ja tiel simplas.
Ĉu vi efektive ne komprenas? -
16:44 - 16:47Li ridas je ni!..
-
16:47 - 16:54Por vi malsufiĉas viaj suferadoj,
do ricevu la plej timigan punon — -
16:55 - 16:57Forgeson!
-
17:03 - 17:06Mi volis helpi la homojn!
-
17:06 - 17:09Kaj mi helpis ilin!
-
17:10 - 17:11Fino!
-
17:12 - 17:17Ne estas Prometeo
kaj neniam li estis! -
17:19 - 17:21Ne lasu min.
-
17:21 - 17:23Konservu min.
-
17:23 - 17:26Tion diras la fajro...
-
17:27 - 17:29Lia fajro!
-
18:03 - 18:08Ni konservis vian donacon,
Prometeo. -
18:18 - 18:20FINO
- Title:
- Прометей/ Prometey
- Description:
-
Мультфильм по мотивам древнегреческих мифов. Это история о титане Прометее, который украл с Олимпа огонь, чтобы помочь людям и был за это сурово наказан Зевсом. Но Прометей и не жалеет о своем поступке, ему лучше быть прикованным к скале, чем быть рабом у Зевса. И Зевс придумал самую страшную кару - забвение
Производство "Союзмультфильма" - Video Language:
- Russian
- Duration:
- 18:23
Audvide edited Esperanto subtitles for Прометей/ Prometey |