-
Intervjuo kun Clay Magalhães
-
Konstanta Kongresa Sekretario de la Universala Kongreso (UK)
-
Do, vi estas la konstanta kongresa sekretario, do...
-
Kio estas la Universala Kongreso (UK)?
-
Do, ĝi estas la plej granda kaj plej populara kaj konata Esperanto-aranĝo.
-
Ĝi havas ĉiuspecajn renkontiĝojn kiuj iras de simplaj revidoj de amikoj al arta aranĝo, teatraĵo,
-
muziko, koncertoj, prelegoj, ĉiuspecaj prelegoj, kunsidoj,
-
renkontiĝoj de diversaj asocioj kaj ankaŭ komunaj ekskursoj.
-
Kiom da homoj kutime ĉeestas UK-n?
-
La kongresoj kaj la UK-oj estas pli grandaj kiam ili estas en Eŭropo kaj se ĝi estas
-
en iu movade forta lando tiam la nombro de kongresanoj estas relative pli alta ol se ĝi ne okazas.
-
Lastatempe la kongresoj en Eŭropo estas iom ĉirkaŭ 2 mil-homa, ĝi jam estis eĉ 3 mil aŭ pli.
-
En la lastaj jaroj ĝi estas iom ĉirkaŭ 2 mil aŭ iomete pli, iomete malpli, depende de la regiono.
-
Ekster Eŭropo ĝi atingas foje malpli ol 1.500 kongresanoj, sed ankaŭ tio estas iom relativa, dependas se tiu
-
regiono aŭ lando havas grandan esperantan movadon aŭ ne.
-
Kaj kie okazos la venontjara UK, do kiu estas alloga pri tio?
-
Do, venontjare, 2011, la Universala Kongreso estos en Kopenhago, Danlando, de la 23-a ĝis 30-a de julio.
-
Do en Danlando ĝi jam de kelkaj jardekoj ne okazis UK tie.
-
La urbo mem estas bela, sufiĉe alloga kiel turisma loko.
-
Kaj do, krome, la Esperanta programo de la kongreso estus farita tiel ke ĝi estus celita, ke la kunsidoj,
-
la renkontiĝoj, ĉio okazus iel lige kaj kun la skandinaveco kaj ankaŭ kun la jaro de Unesko.
-
Kaj fakte, ĉu vi povas iom klarigi pri via laboro, do kion vi faras por prepari la Kongreson?
-
Jes, mia laboro estas, aŭ la laboro de la kongresa fako estas, kiam komenciĝas kongreso
-
aŭ ni povas iri eĉ pli frue, kiam estas la propono pri kongresoj
-
post la vizito de la ĝenerala direktoro, kiu esploras pri kondiĉoj, infrastrukturoj kaj aliaj necesaj aspektoj.
-
Poste kiam la kongreso estas elektita fakte de la estraro, ni iras al la urbo por havi la unuan rekontiĝon
-
kun LKK, prepari por la kongreso, do ni iras por klarigi la laboron de LKK kaj
-
eventuale detalojn de kiel estas la paŝoj por ke la laboroj estos faritaj.
-
Do, kiel funkcias tiun apartigon de laboro? Kion vi faras kaj kion la LKK faras?
-
LKK ĉefe faras aferojn rilate al la lokaj aspektoj de la kongreso.
-
Do, kontakto kun la aŭtoritatoj, eventualaj petoj de subvencioj, kiuj bedaŭrinde lastatempe ne estis tiel facile.
-
Ĝenerale la kontakto en si, kontaktoj kun agentejoj, kun la hoteloj, pretigante la vojon
-
por kiam ni iras por havi kunsidojn kun tiuj hoteloj.
-
Poste surbaze de tiu kunsido, ni ricevas ofertojn kaj elektas la plej taŭgan kaj bonan.
-
Kaj ankaŭ LKK devas aranĝi la konsiston de honora komitato kaj ankaŭ trovi la altan protektanton.
-
Tio estas grava afero por la kongreso.
-
Kaj kion signifas alta protektanto?
-
Alta protektanto, ĝenerale, estas iu, plej ofte politikisto, grava figuro de la lando,
-
kiu donas al ni, al la kongreso iom kiu povos helpi nin
-
kiam ni bezonus trovi vojon ekzemple por serĉi subvencion aŭ kiam ni devas kontakti
-
aŭtoritatojn por ricevi invit-leteron aŭ peti invit-leteron aŭ trovi iun solvon pri iuj malfacilaj
-
kazoj de nepraj homoj kiuj devas ĉeesti kaj havas iun problemon rilate al vizo aŭ vojaĝo...
-
do, estas iu homo kiu donas prestiĝon al la kongreso.
-
Ni jam havis prezidantojn. Historie estis reĝinoj, diversaj politikistoj, goberniestroj, sekretarioj de urbestroj ktp
-
Do, tio estas la laboro, la neceso, eble ne nepre neceso, sed estas apero de prestiĝo ankaŭ.
-
Do, fakte se iu volas iri al UK por la unua fojo, kiujn konsilojn vi povas doni al tiu?
-
Do vidu, fakte, post la kongreso en Havano, ni ricevis de TEJO iun konsilon, peton aŭ pledon,
-
ke ni pretigu antaŭ la kongreso informojn pri la homoj kiuj unuafoje iras al la kongreso
-
ĉar kutime dum la kongreso ni havas en la unua tago, la unua kunsido estas kunsido farita
-
por tiuj homoj kiuj partoprenas unuafoje en la kongreso
-
kaj en ĝi, oni klarigas multe kiel funkcias la kongreson, kiel ĝui la tutan aferon
-
kiel eble plej multe, sed laŭ tiu konsilo de TEJO fakte,
-
ni komencos fari ion pli novan, iun informo-kampanjon al tiuj unufojaj homoj,
-
Kompreneble tiuj kiuj aliĝas antaŭ la kongreso mem
-
ĉar homoj aliĝas surloke, ni ne povas scii ĉu estas unufojaj aŭ ne.
-
Pro nia sistemo, la komputila sistemo kiu montras al ni kiuj estas unufojaj kaj kiu ne.
-
Kaj ni kontaktas tiujn homojn antaŭe kaj sendas al ili informojn klarigante kiel funkcias la kongreson
-
kiel ili povus fari por ke ili plejmulte havu plenan superrigardon de la programo.
-
Do ni povas konsili al homoj kiuj unuafoje iras al la kongreso.
-
Nepre, la unua fojo pristudi la kongresan libron, tiun ĉi homoj ricevas kiam ili aliĝas kaj ricevas sian
-
kongresajn dokumentojn, kune kun la nomŝildo. En la kongresa libro estas la programo de la tuta semajno.
-
Do, la unua afero, pristudu tiun programon kaj tiam decidi kiuj estas la plej taŭgaj por ĉiu homo
-
konsidoj, prelegoj, prezentadoj, arta prezentado aŭ, eĉ ekskursoj, ĉar la ekskursoj mem estas
-
maniero por praktiki kaj sian Esperanton kaj ankaŭ konatiĝi kun aliaj homoj.
-
Ĉu estas iu maniero kontaktiĝi kun alia kongresanoj kiujn vi ankoraŭ ne konas? Do, iu tabulo aŭ io tia?
-
Do, ni havas en la kongreso estas rendevua tabulo, estas iu tabulo en kiu la homoj lasas mesaĝon al tiu alia
-
kongresano, kiun li konas aŭ volas koni la unuan fojon.
-
Estas ankaŭ en la unua tago de la kongreso, la unua vespero, la unua sabato, estas la interkona vespero,
-
kiu estas kune kun la movada foiro, do du programeroj en unu.
-
Homoj povas kaj konatiĝi inter si kaj konatiĝi kun la diversaj asocioj en Esperanto.
-
Do, dankon por ĉio kaj dankon, ke vi donas vizaĝon al la UK.
-
Bone, nedankinde, estas plezuro.